Monteiro Lobato en Esperanto – 04

Vojaĝo al Ĉielo

 Ĉapitroj 16, 17 kaj 18

 Tradukis: Jorge Teles

 

16 – La azeno aperas

         Kiom longe ili pasis tie supre sur la granda kometo? Neniu scias. Oni scias nur, ke en certa momento Nazulino ektremis kaj malrapide malfermis unu okulon. Poste ŝi malfermis la alian. Poste ŝi larĝe malfermis ambaŭ – kaj vidis muzelon kun du nigraj nazotruoj pendantaj super ŝia vizaĝo. Malgraŭ la kapturno, en kiu ŝi ankoraŭ estis, ŝi rekonis azenan vizaĝon. Kaj subita ekbrilo lumigis ŝian cerbon. La Parolanta Azeno! Tiuj naztruoj, tiu muzelo, tiuj pintoj de oreloj povas aparteni nur al la Parolanta Azeno, ĉar la Parolanta Azeno ruliĝis tra la etero kaj laŭ la opinio de Peĉjo ĝi certe estis hokita sur iu kometa vosto.

         La besto restis senmova, kun la kapo pendanta. Li certe estis en tiu pozicio delonge, atendante, ke la knabino vekiĝos – kaj post tiu longa atendado, li ankaŭ dormis. Jes. La Parolanta Azeno dormadis!

         – Emilja! – kriis Nazulino, kaj ŝi skuis la senkonscian pupon. – Vekiĝu! Ŝajnas, ke ni estas sekuraj kaj kun la Parolanta Azeno ĉi tie por helpi nin.

         La pupo larĝigis la okulojn kaj frotis ilin.

         – Parolanta Azeno…-  ŝi murmuris, ankoraŭ kapturniĝinta, kaj ĝuste tiam ŝiaj okuloj ekvidis la dormantan beston. Emilja ekstaris kaj helpis Nazulinon. Ambaŭ rigardadis la kompatindan azenon kun la kapo mallevita, profunde dormanta.

         – Mi vekos lin,-  diris Emilja, kaj ŝi diris “Hu!” por veki la azenon. La malgaja aspekto de la azeno ŝanĝiĝis al rid-aspekto – nur aspekto, ĉar azenoj ne kapablas ridi, ili eĉ ne povas rideti, kia kompatindaĵo. La Parolanta Azeno suspiris kaj parolis per sia besta voĉo de la tempo, kiam paroladis la bestoj.

         – Hoho! Finfine vi aperis. Mi jam laciĝis pro atendado, kaj pro tio mi dormis. Kie estas la drako? – kaj pro la mencio de la drako, li tremadis, timante, ke la monstro venos post li.

         – Ne timu ion ajn, sinjoro Azeno, – respondis Emilja. – La drako estas tie en kaverno sur la luno, ligata al ĉeno.

         La tremado de la azeno ĉesis.

         – Kaj kio pri sinjorino Anastasja?

         Li estis la nura estaĵo en la mondo, kiu diradis “Sinjorino Anastasja” anstataŭ “Onklino Nastasja” kiel la aliaj. Neniam ekzistis pli klera aŭ pli respektema azeno, rilate la gramatikon. Li paroladis kiel oni skribas, kun la plej granda perfekteco, sen ununura eraro. Kaj li paroladis en malmoderna lingvo, kun esprimoj, kiujn neniu plu uzas, veraj arkaismoj.

         – Onklino Nastasja restis sur la luno kiel kuiristino de Sankta Georgo, – respondis la knabino, – kaj je ĉi horo aŭ ŝi fritas kuketojn, aŭ ŝi krucosignas sin kaj diras “ho Dio”.

         – Kaj kio pri sinjoro Petro Kaproarestanto?

         La azeno neniam diris Peĉjo; ĉiam estis Petro Kaproarestanto.

         – La Sinjoro Petro malaperis! – kriis la pupo. – La Ĉiela Ĉevalido kondukadis nin tra la aero, kiam li komencis klarigi kiel la grekoj gratadis la liron (ne la italan liron, sed la liron, kiu estis ilia gitaro) kaj faris multajn gestojn en la aero kaj perdis la ekvilibron kaj falis en la etero.

         La azeno paliĝis.

         – Hoho, tio estas tre serioza! – li murmuris, sulkigante la brovojn kaj levante la orelojn. – Sinjoro Petro Kaproarestanto ĉiam estis nia gvidanto. Sen lia helpo mi ne scias kiel postvivi en ĉi tiuj nekonataj regionoj. Mi estas ĉi tie dum horoj (aŭ jarcentoj, mi ne povas scii). Mi jam galopis milojn da leŭgoj tra ĉi tiuj senfinaj lumaj kampoj sed ne trovis eĉ etan herbon.

         – Ĉu vi malsatas, sinjoro Azeno? – demandis Emilja.

         – Nenio pli natura, sinjorino Markizino.

         – Nu, se vi volas manĝi novnaskitajn steletojn, mi havas multajn en mia poŝo. Nur tion, mi havas…

         La Parolanta Azeno respondis laŭ la tuta gramatiko:

         – Mi ne kredas, sinjorino Markizino, ke mia stomako volonte akceptus tian delikataĵon. Pli bone daŭre fasti ol iri kontraŭ la naturaj leĝoj manĝante ion, kiun nek mi nek miaj prapatroj iam gustumis.

         – Vi pravegas, – diris Nazulino. – Tiu, kiu manĝas ion kaj tion, kion li trovas, tiu finfine krevas. Avinjo ĉiam diras, ke la “besto estas farata de la buŝo”, tio estas: ni estas tio, kion ni manĝas. Azeno, kiu manĝas stelojn, kapablas fariĝi kometo.

         La azeno scivolis pri tio, kio okazis ekde la momento, kiam Peĉjo blovis la pirlimpimpim-pulvoron en siajn nazotruojn. La knabino sidiĝis kaj rakontis. Dume, la pupo komencis ĉirkaŭpaŝi serĉe de aĵojn sur la grundo, kiel ŝi kutimis fari sur la plaĝoj. Pro ĉi tiu kutimo, ŝi ĉiam trovis aferojn. Emilja ekmarŝis, kaj iom post iom malproksimiĝis.

         Subite, kiam Nazulino, rakontadis la alvenon al la Lakta Vojo, kaj la historion de la kometo-sovaĝeta-ĉevalido, malproksima voĉo atingis ŝiajn orelojn: “Kuru, Nazulino! Venu por vidi ion, kiu ne apartenas al nia mondo… “

         La knabino ekstaris kaj kuris al la voĉo kaj trovis Emiljan sur la grundo kun io sur la genuoj. De malproksime ŝi ne sukcesis distingi, kio estas – ĝi aspektis kiel infaneto. Sed estus absurde imagi infaneton en tiu loko.

         Nazulino pli akproksimiĝis. Kaj iom plie. Ŝi larĝe malfermis la okulojn kaj frotis ilin, ĉar ŝi malfacile kredis tion, kion ŝiaj okuloj vidadis.

         – Ĉu anĝeleto, Emilja?…, – ŝi fine ekkriis kun la plej granda miro. – Kie vi eltrovis tian mirindaĵon? – kaj ŝi kaŭris antaŭ la bela anĝeleto en la brakoj de la pupo.

         Vere estis anĝeleto! La plej bela anĝeleto de la ĉielo, la plej granda ĉarmaĵo. La vizaĝo aspektis kiel farita el rozpetaloj. La haroj en bukloj ŝajnis esti faritaj el lumaj fadenoj.

         – Mi trovis lin ĉi tie, li kuŝadis surgrunde – respondis la pupo, dum ŝiaj okuloj radiadis pro plezuro. – Verŝajne estas kompatinda anĝeleto, kiu falis el iu nubo kaj vundis la flugilon. Li svenis. Rigardu, kia ĉarmaĵo! Blonda kiel kamomilaj floroj, kun flugiloj blankaj kiel kapoko…

         La knabino genuiĝis apud la pupo kaj miradis. Kiom da ĉarmo!

         Ŝia sorĉo kreskis. Ŝi rigardis, rigardis kaj neniam ĉesis rigardi. Poste ŝi manfrapis. Ŝi stariĝis kaj komencis salti kun kontento.

         – Kuru! – ŝi kriis al la Parolanta Azeno. – Venu por vidi la mirindaĵon inter la mirindaĵoj – anĝeleto kun vundita flugilo…

         Kaj al la pupo:

         – Imagu, Emilja, ni en la bieneto kun ĉi anĝeleto por ludi! Onklino Nastasja konas ĉiujn kuracilojn, kiuj ekzistas; ŝi certe konas ion efikan por vundita flugilo – kaj li resaniĝos kaj flugos, por ke ni vidu. Avinjo, kompatinda, mi ĵuras, ke ĉi-foje ŝia makzelo falos, kiam ŝi vidos ke ni alvenas kun ĉi mirindaĵo…

         Post kelkaj momentoj la anĝeleto donis la unuan vivosignon, dum la knabino frotis sian korpeton. Liaj okuloj malfermiĝis. Ili estis bluaj kiel la blua ĉielo. Fine li parolis per la plej klara kaj plej bela voĉo.

         – Kie mi estas? – estis liaj unuaj vortoj.

         – Sur miaj genuoj! – respondis Emilja, plena je sinmontremo.

         La anĝeleto rigardis ŝin sen kompreno. Li neniam vidis pupon, kaj kompreneble ne sukcesis scii tion, kiu estas Emilja.

         – Kaj kiu vi estas? – li demandis.

         – Mi estas la eksmarkizino de Vostuleto, – respondis Emilja kun fiero,  – kaj nun mi estos via kara patrineto. Ĉi tiu knabineto estas la nepino de sinjorino Benta, Nazulino. Kaj tiu kvarpieda sinjoro estas la nura parolanta azeno tie sur la Tero. Ni savis lin de la ungegoj de terura leono dum unu el niaj pirlimpimpim-pulvoraj aventuroj, kaj kondukis lin al la bieneto. Ne timu lin. Li estas tre ĝentila, nekapabla kalcitri muŝon. Jen nia rakonto. Nun diru al ni la vian.

         Post tre tima rigardo al la knabino kaj la azeno, la anĝeleto parolis. Li klarigis, ke li flugadis tra la etero, kiam li aŭdis teruran kraŝon (la kolizio de la du kometoj). Lia timo estis grandega, ĉar li neniam aŭdis tondron tielan. La kraŝo igis lin perdi la ekvilibron kaj senkonsciiĝi. Dum la falo li batis sur io malmola kaj nun sentadis doloron en la maldekstra flanko.

         – Kiel amuza! – ekkriis Emilja. – La samo okazis al ni, sed ni ne vundiĝis. Foje estas bone ne havi flugilojn.

         Nur en tiu momento la anĝeleto ekkomprenis, ke lia maldekstra flugilo doloris. Li volis levi sin, sed ne sukcesis. Tio igis lin ekplori per tre sentema ploreto.

         – Kio okazos al mi? – li murmuris, plorĝemante. – Kun nur unu flugilo mi ne povas reiri al mia nubo, kie loĝas miaj ĉielaj fratoj…

         – Pli bone! diris Emilja. – Vi loĝos kun ni ĉe la bieneto de sinjorino Benta, kiu estas la plej bela loko en la mondo. Ni havas multajn arbojn en la fruktoĝardeno, kaj riveron plenan je fiŝoj, kaj la Senkornan Bovinon, kaj la kuketojn de onklino Nastasja. Kaj mi havas kofreton, kiun mi donacos al vi.

         La anĝeleto neniam vidis arbon, aŭ riveron, aŭ bovinon, aŭ kuketon, do li nenion komprenis. Li komencis fari demandojn kaj pliajn demandojn, al kiuj foje Emilja respondis, foje Nazulino. Tio, kio plej interesis al li estis la Senkorna Bovino, kies priskribo, farita de la pupo, vere vekus la scivolemon de ĉiuj anĝeloj en la ĉielo.

         – Ĉu ĉi tiu stranga besto ne manĝas homojn? – li demandis, tre mirigita.

         – Ĝi manĝas nur herbon kaj pajlon, – respondis Emilja. – Kaj ankaŭ kukurbon, terpomojn, maizon kaj aliaj similaĵojn.

         – Ĉu herbo? Kio estas herbo? – demandis la ĉarmaĵo kun demandema sulko sur la frunto.

         Emilja rigardis Nazulinon kaj ridetis. Kaj ŝi respondis:

         – Ne indas klarigi. La aferoj de la Tero estas facile kompreneblaj, nur kiam oni vidas ilin. Klopodoj por klarigi sen montri la specimenon, ne bone funkcias. Tie sur la Tero mi montros tion, kio estas herbo, kio estas maizo, kio estas floro, kio estas arbo, kio estas ĉio. Ni devas atendi.

         – Kaj tie, en tiu loko, ĉu ni povas flugi? – li demandis. – Mi tre ŝatas flugi.

         – Kompreneble jes, kial ne? – respondis Emilja. – Tie la anasoj flugas, la akcipitroj kaj eĉ la numidoj. Ĉiuj birdoj flugas. Ankaŭ la tempo flugas. Papilioj, abeloj, ĉiuj bele flugas.

         – Ĉu ankaŭ ili estas anĝeloj, ĉi tiuj anasoj kaj akcipitroj kaj numidoj kaj la tempo?

         Emilja ridis – kaj ŝi turnis sin al Nazulino kaj diris en la “lingvo de la litero Po”, por ke la anĝeleto ne komprenu: “Li-pi es-pes-tas-pas pli-pi stul-pul-ta-pa ol-pol la-pa prin-pin-co-po O-po-ro-po-skva-pa-mo-po”. (Li estas pli stulta ol la Princo Oroskvamo.) Kaj al la anĝeleto:

         – Ne, ili ne estas anĝeloj, mia trezoreto. La anĝeloj tie ekzistas nur en la religiaj procesioj, tio estas infanoj kun falsaj flugiloj fiksitaj al la dorso. Ili ŝajnigas ke ili estas. Kaj estas ankaŭ la “anĝeletoj” kiuj estas mortintaj infanoj, kiuj fariĝas “anĝeletoj” – sed anstataŭ flugi, ili iras al tombejoj en ĉerkoj plenaj je floroj. Vera anĝelo, vi estos la unua.

         – Ĉu mi neniam plu revenos al la ĉielo por esti kun miaj fratoj? – demandis la anĝeleto post momento de pripensado.

         – Jes, vi povos, sed mi dubas, ĉu vi volos reveni. La Tero estas tiel interesa, tute plena je viroj kaj virinoj kaj bestoj kaj plantoj, ke anĝelo, kiu tie falas, neniam pensas pri foriro.

         Ĉimomente Emilja frapis la frunton kaj diris: “Ho, mi ne forgesu!” – kaj prenis el sia antaŭtuko la faman paketeton, kiun ŝi konservis ekde la tagon de la foriro – la misteran paketon, pri kiu ŝi nenion klarigis al iu ajn, kio ĝi estas. Dum la pupo malvolvis la envolvaĵon, la knabino etendis la kolon por vidi tion, kio ĝi estas. Bomboneto!

         – Prenu ĉi donacon, kiun mi alportis al vi de la Tero, – diris Emilja, kaj ŝi proponis la dolĉaĵon al la anĝeleto. – Mi suspektis, ke mi trovos iun ĉi tie, kiu meritas bomboneton, kaj pro tio mi venis kun ĉi tiu en mia poŝo. Prenu ĝin.

         La anĝeleto prenis la bomboneton kun aspekto de iu, kiu neniam vidis tiun aferon. Li ekzamenis ĝin dum kelka tempo; poste li rigardis la pupon kaj la knabinon kvazaŭ li petus pli da klarigo.

         –  Tio estas por vi, naivuleto! – diris Emilja. – Metu ĝin en la buŝo kaj gustumu ĝin. Ne timu.

         La anĝeleto obeis. Li metis la frandaĵon en la buŝo kaj tuj mienis, ke li ĝuas ĝin.

         – Estas bongusta! – li diris. – Ĉu en la bieneto estas multaj agrablaj aferoj kiel tiu ĉi?

         – Multaj! – respondis Emilja. – Onklino Nastasja faras ĉi dolĉaĵojn (tion oni nomas “dolĉaĵo”, lernu bone) en granda kvanto, kaj en ĉiuj koloroj kaj gustoj. Unu flava, nomata “kukurba-dolĉaĵo”, kiu estas tre bona. Unu estas purpura, nomata “batata-dolĉaĵo”. Estas la “kokusaj-dolĉaĵoj”, kiuj estas blankaj kiel neĝo. Aliaj estas rozkoloraj kaj al tiuj mi antipatias. Mi ŝatas nur la blankajn. En nia hejmo vi havos ĉion, ĝis vi malsaniĝos kaj ricevos stomakdoloroj kaj askaridojn. Ho, nia vivo en la bieno estas bele bela…

         La du tiel amuziĝis en konversacio kun la anĝeleto, ke ili forgesis priplori la sorton de “Sinjoro Petro Kaproarestanto”, perdita en la grandega etero. Feliĉe, Peĉjo ne forgesis ilin kaj, subite, li montris sin malproksime.

         – Rigardu Peĉjon! – kriis Emilja, kiu la unua vidis lin. – Jen li, pli aktiva ol iam ajn…

         Kia ĝojo! Neniam la alveno de rolulo ricevis tiom da kontentaj elmontroj.

         – Peĉjo! Peĉjo!… Diru al ni, rakontu al ni ĉion, kio okazis post la falo de la liro. 

         – Nenio grava, – respondis la knabo. – Mi ankaŭ falis sur ĉi kometon, kiel vi. Mi falis kaj perdis la konscion, kaj tiele mi restis ĝis nun. Mi finfine revenis al mi mem. Mi ĉirkaŭrigardis: mi vidis nur ĉi senfinan luman kampon, kaj mi tuj divenis ke estas la vosto de la Haleja Kometo.

         – Kiel vi scias, ke estas la Haleja Kometo? – dubis la knabino, iom suspektema pri tiom da scienco.

         – Laŭopinie, – respondis Peĉjo, kaj li ŝanĝis la temon. – Tuj kiam mi revenis al mi, mi rigardis ĉien. Mi vidis nenion krom ĉi tiu luma polvo. Mi ekmarŝis, ĉiam en la sama direkto, esperante eltrovi ion. Mi bonŝancis. Mi venis ĝuste kie vi estas. La unua, kiun mi vidis de malproksime, estis la Parolanta Azeno, la kompatindulon. Tamen… – kaj Peĉjo interrompis la rakonton, ĉar li rimarkis la infaneton sur la genuoj de Emilja. – Kio estas tio? Li aspektas kiel anĝeleto…

         – Kaj li ja estas anĝelo, – respondis la knabino. – Vera anĝeleto, kiun Emilja trovis ĉi tie. Li falis de nubo kaj vundis la flugilon. Dum la falo, li koliziis kontraŭ io. Li loĝos kun ni en la bieneto. Imagu kiel bele…

         Anstataŭ paroli, Peĉjo komencis salti supren kaj malsupren pro kontento. Havi anĝelon en la bieneto estis io, kion neniu povus imagi.

         – Vere bele, Nazulino! – li ekkriis post kiam li trankviliĝis. – Eĉ Peter Pan ronĝos sin pro envio. Vera anĝeleto sur la Tero estas io, kio ne ekzistas ekde kiam la Tero estas la Tero.

         La Parolanta Azeno, kun mallevataj oreloj kaj malsekaj okuloj, rigardadis la mirindan bildon teneroplenan.

 

17 – Saturno

         Malgraŭ la plaĉo pri flosado sur la kometa vosto kaj parolado kun la ravanta anĝeleto, necesis pensi pri la vojaĝo.

         – La malsato venas, – diris Peĉjo. – Ni devas kompletigi nian ĉielan vojaĝon kaj reveni hejmen pro la vespermanĝo. Ni ankoraŭ povas resti ĉi tie iom da tempo – sed mi ne scias kien iri nun. La universo estas tiel granda, ke elekto iĝas malfacila…

         – Kiel pri eta rapida vizito al la planedo Venuso? – parolis la knabino. – Ĝi estas la plej bela el ĉiuj.

         – Ankaŭ mi pensas tion, – Peĉjo konsentis, – sed Venuso estas speco de ĝemela fratino de la Tero. Ili estas similaj en preskaŭ ĉio, laŭ grandeco, laŭ sezonoj – krom ke Venuso estas multe pli proksima al la Suno kaj pro tio devas esti multe pli varma. Venuso estas 108 milionoj da kilometroj de la Suno. Ĝi do estas 42 milionoj da kilometroj pli proksima al la terura forno ol la Tero.

         – Kio pri, se ni iros al la planedo Merkuro?

         – Ne pripensu tion, Nazulino! Merkuro, krom tio, ke li estas la plej eta planedo el ĉiuj, estas nur 58 milionojn da kilometroj for de la Suno. La varmo de Merkuro devas esti tia, ke ĝi fandas ŝtonojn. Iri al Jupitero, jes, indas. Jupitero estas la reĝo de la planedoj – kolosa! Ĝi estas 780 milionojn da kilometroj for de la Suno, havas kvar egajn lunojn kaj la jaro egalas al pli malpli dek unu jaroj niaj. Jupitero estas grandega. Ĝi estas 1390-oble la volumeno de la Tero!

         – Kio pri la aliaj planedoj?

         – Jen Saturno, kun dek lunoj, 1,4 miliardojn da kilometroj de la Suno kaj okcentoble pli ol la Tero.

         – Kaj kiom longe daŭras la jaro de Saturno

         – Dudek naŭ el la nia. La jaro de Saturno eĉ ĝenas nin. Vi estus malgranda infano tie, iomete pli ol kvar monata…

         – Kaj la aliaj?

         – Estas ankaŭ Urano kaj Neptuno. Urano rotacias ekstreme for de la Suno je 2872 milionoj da kilometroj, vidu kia koloso! Ĝi havas terure longan jaron, egala al 84 teraj jaroj. Avinjo havus nur dek monatojn tie. Kaj kio pri Neptuno, do? Ĉi tiu estas ĉe la fino de nia planeda sistemo, preskaŭ ĉe la limoj. Ĝi estas la antaŭlasta. La lasta estas Plutono.

         – Kiom for de la suno?

         – Je 4.500 milionoj da kilometroj… Kaj la jaro, neniam finiĝas. Imagu, ke la jaro de Neptuno egalas al 165 jaroj de la Tero…

         – Do se avinjo naskiĝintus en Neptuno, ŝi havus kvin monatojn – ankoraŭ mamsuĉus, kompatindulino – kaj kio pri la grandeco?

         – Neptuno estas 78-oble la volumeno de la Tero.

         – Kio pri la planedetoj, pri kiuj parolis avinjo?

         – Ho, tiuj oni ne kalkulas. Estas nekalkulebla nombro. Estas faruno de planedoj. Ili estas la etaj fiŝetoj en la akvoj de la ĉielo. Por esti vera planedo, necesas havi la grandecon de ŝarko. Fiŝeto ne valoras.

         – Kaj kio pri tiu, kiu havas ringojn? – demandis Emilja.

         – Estas la planedo Saturno. Bona ideo! Ni povas iri al Saturno por vidi, kiaj estas ĝiaj ringoj…

         Ĉiuj aprobis. Vizito al Saturno estis absolute novaĵo. Neniu estaĵo sur la Tero iam pensis pri tio. Se ili promenus ĉirkaŭ la planedo Saturno, ili iĝus nemortemaj – la problemo estas, ke kiam ili rakontos la heroaĵon sur la Tero, neniu plenkreskulo kredos…

         Ili decidis iri al Saturno, sed antaŭ tio Nazulino petis al la juna “Flammarion”, ke li rakontu ĉion, kion sinjorino Benta diris al li pri la mirinda planedo de ringoj.

         – Ĉi planedo – diris Peĉjo kun la plej granda graveco – estas 1,4 miliardoj da kilometroj de la Suno…

         – Atendu! interrompis Nazulino. – Unue mi volas scii ion. Kiel homoj eltrovis, ke kelkaj astroj estas steloj, kaj aliaj estas planedoj? Dum la nokto vi rigardas la ĉielon kaj vidas ĉion egale – stelojn kaj planedojn. Ĉio estas brilaj punktoj kaj nenio alia. Respondu tion, se vi kapablas.

         Peĉjo elkore ridis.

         – Nenio pli facila, knabino. La saman demandon mi faris al avino kaj ŝi tuj respondis. Avinjo estas diable lerta! Ĉion ŝi scias.

         – Do, instruu al ni.

         – La afero estas simpla. Ekde la komenco de la homaro, la homoj vidis la ĉielon plenan de steloj dumnokte, kaj tiele rigardante la ĉielon, ili rimarkis ion aferon: kelkaj steloj ĉiam aperas en la sama loko kaj aliaj varias.

         – Kiel vi sciis, ke ili iras de loko al loko?

         – Tre simpla. Ili vidis, ke dum certa nokto kelkaj steloj alproksimiĝas al iuj konstelacioj; la sekvan nokton ili estis iomete pli for, kaj plie la trian nokton, ktp. Ili bone rimarkis, ke tiuj steloj moviĝis, tio estas, ke ili marŝadis laŭ certa direkto. Kaj ili ankaŭ rimarkis, ke post iom da tempo ili revenadis. Kaj tiele tiuj steloj travivadis la vivon, irante kaj venante, irante kaj venante – dum la steloj restadis fiksitaj, ĉiam firme en la sama loko. Tiam ili rimarkis, ke tiuj movantaj steloj marŝadis en unu direkto dum certa nombro da monatoj kaj revenadis samtempe. Unu venadis kaj iradis post sep monatoj kaj duono – estis Venuso. Alia venadis kaj iradis post jaro kaj 332 tagoj – estis Marso. Alia venadis kaj iradis post 11 jaroj kaj 314 tagoj – estis Jupitero, ktp. Ĉu vi komprenas?

         – Mi komprenas, – Nazulino deklaris, – kaj estis vere, ĉar ŝi ja komprenis. Peĉjo daŭrigis:

         – Sed ne pensu, ke la steloj estas vere fiksitaj. Ili ankaŭ turniĝas tra la spaco. Sed, ĉar ili estas ege malproksime, ŝajnas ke ili estas fiksitaj.

         Kaj ree al Saturno:

         – Kiam avinjo parolas pri ĉi tiu planedo, ŝi eĉ fariĝas kiel Emilja. Ŝi diras, ke ĝi estas la plej granda en la ĉielo, beleco, kiun ni eĉ ne povas imagi en niaj sonĝoj. Ĝi estas tre granda planedo, 800-oble pli granda ol la Tero kaj kun 10 lunoj.

         – Ĉu 10? – demandis la knabino.

         – Dek, jes, kaj tri el ili pli proksime al la planedo ol nia Luno estas al nia Tero. Kaj mi havas ĉi tie en mia kajero la nomon de la dek saturnaj lunoj.

         Peĉjo elprenis kajereton el la poŝo kaj legis la nomojn de la lunoj de Saturno.

         – Mimaso, Encelado, Tetiso, Diono, Reo, Titano, Temiso, Hiperiono, Iapeto kaj Febo.

         – Do Mimaso, Encelado kaj Tetiso estas la “ĉeaj”! – divenis Emilja, kiu estis kun la dormanta anĝeleto ĉe la brusto.

         – Jes. Ili estas tiuj, kiuj estas pli proksime al Saturno ol la Luno al la Tero – konfirmis Peĉjo. Kiel bela devas esti, ĉu? Nia Luno sur la nokta ĉielo ja estas bela, imagu dek!… La loĝantoj de Saturno certe jam enuas pri lunoj. Plie, kvazaŭ tio ne sufiĉus, ekzistas ankoraŭ sur la ĉielo, konstante, la mirindaĵo de la mirindaĵoj, kiuj estas la ringoj.

         – Diru al mi tion, kion avinjo parolis pri la ringoj, – la knabino demandis.

         – Ho, avinjo tre bone klarigis ĉion. Multajn aĵojn ŝi scias! La ringoj estas tri, aŭ nur unu, dividita en tri distingajn bendojn, ĉiam lumigatajn de la sunlumo. Mi eĉ kapturniĝas, kiam mi imagas, kiel belaj ili devas esti!

         – Kaj kiom grandaj estas la ringoj?

         – La vorto ringo malhelpas nin, – diris Peĉjo. – Pli bone estas diri “disko”, ĉar fakte estas disko kun milionoj da fragmentoj de steloj rotaciantaj ĉirkaŭ la planedo. Kaj por ke vi havu ideon pri la grandeco, vi devas unue scii ion: ke la diametro de Saturno estas 120.000 kilometroj. Multe pli granda ol tiu de la Tero. Nu, do: la larĝo de la disko de Saturno estas 64.000 kilometroj…

         – Kaj la dikeco?

         – Estas nur 60 kilometroj. – Ĉu vi komprenas

         – Tion eĉ la anĝeleto komprenus, – blekis la pupo, – se li ne dormintus, – kaj ŝi ekkaresis la belajn harojn de la dormanta estaĵeto ĉe sia sino.

         La eta “Flammarion” daŭre elmontris tion, kion li sciis pri Saturno.

         – La plej interesa afero, kiun avinjo diris al mi, estas tio, kion la saĝuloj imagas pri la vivo en Saturno. Ĉio tre diferencas de nia vivo sur la Tero.

         – Kial?

         – Ĉar la kondiĉoj de la medio de Saturno estas malsamaj. La jaro de Saturno estas grandega (vi certe scias tion, kio jaro estas: la tempo, kiun bezonas planedo por ĉirkaŭiri la Sunon). La jaro de Saturno daŭras 29 jarojn de nia jaro sur la Tero! Kaj la tagoj daŭras nur dek horojn. Tago vi scias, kio ĝi estas…

         – Mi scias. Planedoj rondiras ĉirkaŭ la Suno kaj ankaŭ rondiras ĉirkaŭ si mem. Kiam ili rondiras ĉirkaŭ si mem, ĉiam estas parto turnata al la suno kaj alia parto en la mallumo. Tiele ni havas tagon kaj nokton. Ĉu ne?

         – Ĝuste. Vi iĝas tiel lerta kiel mi pri la scienco de astronomio…

         – Malmodestulo!… Sed daŭrigu. Kiel devas esti la loĝantoj de Saturno?

         – Neniu scias certe, sed la scienculoj imagas. Ili pensas, ke ili devas esti estaĵoj tiel malsamaj ol ni, ke ni eĉ ne povas kompreni ilin. Iuj gelatinecaj estaĵoj, travideblaj, tre progresintaj, kun malsamaj organoj. Ili devas nutriĝi per fluidoj kaj ne per likvaj aŭ solidaj aferoj kiel ni. Kaj ili devas havi multe pli da sentorganoj ol ni. Kompare kun ili ni estas kompatinduloj. Ni havas nur kvin sentorganojn. Kvin, imagu la malriĉecon! Ili devas havi dek, dudek, cent… Por scii ion, ni bezonas studi. Ili vibras la “organon de scienco” en la aero kaj jam scias pri ĝi.

         Emilja enŝoviĝis.

         – Tio signifas, ke la saturnanoj havas pli da krokotooj ol la marsanoj.

         – Mi ne kredas, – dubis Peĉjo. – Krokotoo donas la ideon de malmolaj aĵoj kaj ili estas gelatenecaj.

         – Ankaŭ ekzistas molaj krokotooj, – Emilja decidis.

         – Do, – daŭrigis Peĉjo – tio, kio povas okazi estas la jeno: kiam ili volas “senti” ion, ili eligas la krokotoon el la gelatena haŭto gelateno, kaj la organo “detektas” tion. Se Saturnano ekzemple volas scii kioma horo estas, li etendas la “tempan krokotoon” kaj detektas la horon en la aero… Kaj se li volas scii ĉu la Tero estas loĝata, li etendas la “distancan krokotoon”…

         – La telekrokotoo! – diris Emilja.

         – …kaj vidas ĉion sur la Tero kvazaŭ ĝi estus proksima.

         Emilja konsterniĝis.

         – Do ili jam vidis min ĉi tie kun la anĝeleto kaj ili kapablas ion ajn. – Ŝi kovris la anĝeleton per la antaŭtuko.

         – Ĉu eblas, ke ili spionas ĉion, kion ni faras en la bieneto? – la knabino diris. – Ho, mia Dio! Ne estas paco en la universo. La homoj pensas, ke ili kaŝeme faras ion – kaj la Saturnaj diabloj rigardas! Imagu, kiel ili ne amuziĝas kun ĉi tiuj spionaj agoj per la “krokotoo de la distanco”…

         – La aliaj astroj devas esti iliaj kinejoj – proponis Peĉjo. – Mi, laŭ mi mem, jam estas laca de la Tero. Mi volus esti saturnano. Ne devas ekzisti pli granda ĝojo. La tutan tagon kun la kino de la universo antaŭ ni! La tutan tagon, spionante la petolaĵojn de ĉiuj ekzistantaj estaĵoj…

 

18 – Sur la mirinda planedo

         Post multa konversacio, ili decidis iri al Saturno; sed antaŭ tio ili konsultis la Parolantan Azenon.

         La seriozeco de la azeno jam delonge impresis la pupon, do kiam ŝi aŭdis lin respondi tiel “grave kaj respekteme” (vere tiele parolis la Parolanta Azeno), Emilja frapis sian frunton kaj diris:

         – Mi trovis, heŭreka! Mi trovis nomon por Parolanta Azeno: Konsilanto!… Ĉio, kion li diras, sonas kiel konsilo de maljunulo – kaj ĉiam estas tre bona konsilo. Vivu la Konsilanto!…

Kaj de tiu momento la Parolanta Azeno estis nomata kiel la Konsilanto.

         Solvinte tiun punkton, Peĉjo disdonis la pinĉetojn da pirlimpimpim-pulvoro kaj diris – unu… du… kaj Tri! La fiunnn estis tre forta – kaj la kvin vojaĝantoj (inkluzive la anĝeleto) vekiĝis ĝuste sur la ringoj de Saturno.

         Kiel mirinda! Ĉi tiuj ringoj aŭ diskoj estis senfina lumo, kiel la ĉielarko – luma glataĵo, kiu ĉirkaŭis la grandegan planedon. Peĉjo klarigis, ke la altira forto de Saturno estis en tiu punkto neŭtraligata de la altira forto de la disko, tiel ke en tie oni ne havis pezon – ili restis senmovaj en la aero, ŝvebantaj en la plej granda ĝojo. Kaj ili estis ĝuste en tiu zono, kie ne estis pezo! Do ili komencis ŝvebadi, ŝvebadi…

         – Tio ŝajnas sonĝo! – diris la knabino. – Mi ŝvebas kiel en maro da delicoj. Ho, plezuro de la plezuroj! Ho, kia fenomeno!…

         Kaj ili ŝvebadis, ŝvebadis, turniĝis en ĉiuj pozicioj, kvazaŭ ili estus sur nevidebla matraco. La Konsilanto, kompatindulo, tre baraktis, ĉar, dum li ŝvebadis kiel la aliaj, li foje vidis sin kun ĉiuj kvar kruroj supren, nun malsupren, nun flanken. Emilja ĵetis la anĝeleton en la aeron kaj ĝi ŝvebadis sen falo. Ili restis en tiu regiono dum longa tempo, ludante pri io, kion neniu infano sur la Tero eĉ ne povas imagi – ludante pri ŝvebado ene de luma kaj agrabla fluidaĵo.

         – Tio estas agrablaĵo, kiu enuigas nin, – diris Peĉjo en momento, kiam li estis renverse, tenante la Konsilanton ĉe la vosto. – Ĉio senpeza! Nur nun mi komprenas la malutilon de pezo tie sur la Tero. Ni faras ion ajn kaj laciĝas, kial? Pro la pezo…

         – Sed iomete pezi estas bone, – diris la knabino, kiu jam sentis la mankon de siaj kvardek kilogramojn. – Mi tiom alkutimiĝis al la pezo, ke tio donas al mi la ideon, ke mi estas kripla – ke mankas al mi peco. Pezo estas vera peco de ni…

         Peĉjo klarigis, ke se ili sukcesos eliri el tiu zono, ili atingos alian, en kiu revenos la pezo.

         – Do ni iru tien, – la knabino proponis.

         Kaj ili foriris, unu rampante post la alia. Tio bone rezultis. En la dua zono ili komencis senti sin iom pezaj, kaj per tio la sento fariĝis eĉ pli agrabla por ili. Ili sukcesis marŝi kiel sur la Tero, sed kun granda zorgo, ĉar la peno necesa por ĉiu paŝo estis minimuma. Ili ŝajnis esti ene de lantmova filmo. Vere ili bezonis lerni kiel marŝi. En la komenco ili paŝis tro forte kaj ili iris malproksimen. Fine ili trovis la ĝustan necesan manieron.

         Subite, Emilja kriis:

         – Mi vidas ion, kio devas esti Saturnano. – Ŝi montris en certa direkto.

         Estis vero. Tre stranga estaĵo alproksimiĝis al ili, same kiel la priskribo de sinjorino Benta – gelatena kaj travidebla; sed sen difinita formo – li ŝanĝadis la formon laŭbezone. Plej mirige tamen estis, ke la stranga Saturnano haltis antaŭ ili kaj parolis kiel eble plej klare kaj nature. Ĉu vi scias kiel li parolis? Li metis foren el la ĵeleo la “parolantan krokotoon” – krokotoon kiu aspektis kiel unu el tiuj meduzoj trovitaj en la maro.

         – Bonvenon al niaj domajnoj, – li diris. – Ni sekvis vian vojaĝon tra la spacoj. Ni ĉion scias. Ni aŭdis ĉion, kion vi parolis kun Sankta Georgo sur la Luno.

         – Do vi povas vidi la lunon de ĉi tie, kiu estas ete eta satelito? – demandis Peĉjo, tre mirigita.

         – Jes, por ni ne ekzistas distanco. Ni havas sentorganojn, kiujn vi ne povas kompreni. Ni sekvas la vivon de ĉiuj estaĵoj en ĉiuj astroj de la ĉielo. La teleskopoj de tiuj kompatindaj teraj astronomoj igas nin ridi kun kompato. Ili estas pura “blindeco” kompare kun niaj teleokuloj.

         – Mi diris al vi! – kriis Emilja. – Mi diris al vi, ke ili havas telekrokotoojn. Estas liaj teleokuloj…

         – Jes, ili estas niaj okuloj por vidi ĉion, ne gravas la distanco. Kaj nia ĉefa amuzaĵo estas tio: vidi, vidi ĉion, kio okazas en la universo. Ni scias pri via tuta vivo en la bieneto. Ni atestis la morton de la Vicgrafo kiam li falis en la maron. Ni vidis la pafon, per kiu barono “Münchhausen” tranĉis la azenan kolbridon. Ni ridis pri la ektimo de sinjorino Benta, kiam ŝi rimarkis, ke ŝi sidis sur la fingro de Birdo Roĥo, je supozo, ke ĝi estas arba radiko.

         – Ĉu vi ankaŭ vidis la pugnobaton, per kiu mi atingis la okulojn de la barono? – demandis Peĉjo.

         – Perfekte, kaj ni trovis la ideon tre amuza.

         La miro de la geknaboj ne havis limojn. La pupo demandis:

         – Diru do al ni tion, kion faras sinjorino Bento en la bieneto.

         La Saturnano turnis la telekrokotoon en certa direkto kaj respondis:

         – Ŝi sidas en la hamaketo de la manĝoĉambro kaj ploras…

         – Ĉu ŝi ploras? – diris la knabino mirigita. – Kial?

         – Ĉar ŝi estas tre bona avino kaj ne scias tion, kie estas ŝiaj genepoj. Mia konsilo estas tio, ke vi revenu kiel eble plej baldaŭ.

         Peĉjo montris vizaĝon pri tio, ke li ekploretos.

         – Reen, ĝuste nun, kiam ni trovis la planedon de niaj revoj? Tio doloras…

         – Mi konsentas, sed vi devas agnoski ke estas krimo lasi tiel bonan estaĵon resti sola sur tiu malbela kaj malĝoja planedo. La Tero estas unu el la plej malevoluintaj kaj krudaj planedoj en nia sunsistemo. Vi devas reveni. Kompatu la maljunulinon. Iun tagon vi povos reveni ĉi tien kaj alporti ŝin. Vi jam konas la vojon.

         La geknaboj kapjesis, post longa suspiro. Jes, ili devis reiri al tiu malagrabla Tero, kies homoj scias nenion krom mortigi unu la alian.

         – Ne estas dubo pri tio, – duonplorante diris Peĉjo. – Reen; poste mi revenos ĉi tien kaj petos pri naturalizado kiel saturnano. Ĉu tio eblas? Ni havas nian formon, ni havas nur kvin sentorganojn kaj ĉi brakojn kaj ĉi krurojn. Ĉi tie sur Saturno ĉio diferencas…

         – Tio nenion signifas. Ni transplantos ĉiujn niajn krokotoojn sur vin, se fraŭlino Emilja permesas ke mi uzu ĉi vorton.

         La konversacio kun la saturnano estis plena je granda ekmiro. Tion, kion li rakontis pri la universo, pri Siriuso kaj aliaj famaj astroj, ĉio estis absolute nova – kaj ĝojiga! La geknaboj senĉese faris demandojn, kiujn li respondis kun plej granda klareco. Kiam Peĉjo demandis, kion ili manĝas, la respondo estis:

         – Ni nutras nin per aeraj fluidaĵoj. Tie sur la Tero, vi vivas nerekte de sunlumo. Sunlumo kreas plantojn kaj vi estas nenio alia ol etaj plagoj por la plantoj kaj por la bestoj kaj por la semoj kaj radikoj de la plantoj. Ĉar la planto estas kreaĵo de la sunlumo, vi vivas per sunlumo – sed nerekte. Ĉi tie estas la kontraŭo. Ni vivas rekte per sunlumo, niaj korpoj absorbas sunlumon kaj ni vivas – kaj vivas multe pli longe ol vi sur la Tero. Ni vivas tridekoble pli longe. Sinjorino Benta, ekzemple, ne vivos sur la Tero pli ol okdek aŭ naŭdek jaroj – viaj jaroj, kompreneble. Ĉi tie ŝi vivus tridekoble – aŭ 2400 aŭ 2700 jarojn…

         – Ĉu vi ne malsaniĝas?

         – Ne ekzistas malsano en Saturno. Malsano signifas “adaptiĝa neperfekteco”. Vi sur la Tero ankoraŭ estas tre neevoluintaj estaĵoj, tre rudimentaj estaĵoj. Vi estas nur “biologiaj eksperimentoj”. Estaĵoj, kiuj ankoraŭ vivas pere de plantoj, estas estaĵoj, kiuj ankoraŭ rampas laŭ la larĝa vojo de evoluo.

         La geknaboj klopodis por kompreni tion, kion diras la Saturnano.

         – Nu, ludu ankoraŭ iomete kaj reiru al la Tero. Sinjorino Benta ĝemas pli kaj pli…

         Li diris kaj gelatenece foriris.

         Tuj kiam ili trovis sin solaj, la tri havis ideon por la adiaŭo: ludi glitkurante sur la ringoj de Saturno. Pro la eta pezo, kiun ili havis, tio iĝis facila kaj agrabla – kaj ili komencis glitkuri, ĉiuj, eĉ la anĝeleto. Ĉiuj krom la Parolanta Azeno. La kompatinda besto staris flanken, rigardante la belan ludadon.

         Dum unu el la rondoj, Emilja hazarde preterpasis lin.

         – Venu ankaŭ vi! – la pupo kriis al li. – Ĝuu!

         La azeno sentis superfortan impulson akcepti la inviton. Li neniam ludis en sia vivo kaj la okazo estis bonega. Neniu plenkreskulo estis proksime, por kritiki. Malgraŭ tio, li retenis sin. Li estis la konsilanto, severa kaj serioza rolulo. Li devis respekti la titolon – kaj restis senmova kie li estis. Kun la oreloj eĉ pli ŝrumpitaj kaj la okuloj eĉ pli malĝojaj. Li neniam ludis kiam infano – kaj li ankaŭ ne ludos nun. Lia destino estis pasigi la tutan vivon sen ĝui la plezurojn de la ludado. Kaj la Konsilanto suspiris per suspiro venintaj el la fundo de la koro.

         La geknaboj fine laciĝis. Ili laciĝis glitkuri sur la ringoj de Saturno kaj haltis.

         – Sufiĉas, – diris Peĉjo. – Mi pentas. La kompatinda avinjo ploras en la hamako. Tio estas perversaĵo.

         Kaj ili decidis reveni al la Tero. Antaŭe, tamen, ili bezonis viziti la Lunon por preni onklinon Nastasja.

Visitas: 176