La reformo de la Naturo – Unua parto
Ĉapitroj 7, 8 kaj 9
7 – Vivantaj felsakoj kaj pezo de aferoj
Ranulino parolis pri litcimoj, insektoj, kiuj ne ekzistis en la bieneto, kaj ŝi rakontis pri litcimoj en la urbo Rio-de-Ĵanejro.
– Ili tre malbonodoras – ŝi diris. – Ĉi noktaj monstroj estas teruraj. Ili suĉas nian sangon dum ni dormas kaj fariĝas tiel grasaj, ke ili apenaŭ povas marŝi. Kaj kiam ni dispremas unu, Emilja, ho, kia malbona odoro! Ĝi ruinigas la agrablan etoson de la ĉambron. Se mi memoras pri ili mi sentas min malsana je mia stomako.
Emilja havis ideon.
– Nu, ni povas reformi tiujn litcimojn en tre simpla maniero: igante ilin bonodori anstataŭ malbonodori, pli bone ol ĉiuj esencoj en parfumejoj. Tiele ili fariĝos tre gravaj en la mondo. Ili estos etaj vivantaj felsakoj plenaj je parfumo. Ĉu vi scias, kio estas felsako?
Ranulino sciis. Ŝi tuj rememoris tiujn felsakojn, kiujn Donkiĥoto pikis per sia glavo, forverŝante la tutan vinon de la gastejestro.
– Jes – daŭrigis Emilja. – Ili estas sakoj el ledo, kiujn homoj kutimis uzi. Sinjorino Benta havas kaŭĉukan felsakon, kiun ŝi plenigas per varma akvo por varmigi la piedojn en tre malvarmaj tagoj – sed ŝi ne diras felsako – ŝi diras “mia varmakvujo”. Do, la litcimoj povos fariĝi vivantajn felsakojn kun parfumoj interne. Kaj la parfumistoj povos fari litcimojn el ĉiuj kvalitoj. La junulinoj alvenos kaj demandos: “Mi volas dekduon da litcimoj odorantaj je rozo, aŭ je floroj el Japanio. Kaj la junulinoj renkontiĝos sur la straton kaj unu demandos al la alia: “Kian litcimon vi uzas, Kinota? Ĉu la brazilajn aŭ la eksterlandanaj?” Kaj Kinota, kiu estas eleganta junulino, fiere respondos: “Mi havas nur litcimojn el Parizo.” Kaj ŝi foriros, sinmontrema kiel pavino.
Ranulino aprobis la ideon. Kaj de ideo al ideo, ili parolis pri la pezo de la aferoj. Emilja ĉiam malŝatis la pezon de la aferoj. Ĉiam kiam ŝi volis transloki objekton, seĝon aŭ bastonon, ŝi devis alvoki la Vicgrafon aŭ onklinon Nastasja.
– Por kio, la pezo? – ŝi diris. – Se aferoj ne havus pezon, la mondo estus multe pli interesa. Mi pensas, ke la seĝoj estas tre pezaj. Nur grandaj homoj povas movi ilin. Ni povus nun renovigi la seĝon de sinjorino Benta, kiu havas mallongajn krurojn.
Ĉar tiu fama seĝo estis en la ĉambro, ili tuj reformis ĝin: ili forigis ĝian pezon. Sed io ne antaŭatendata okazis. La seĝo leviĝis en la aero kaj algluiĝis al la plafono. La du reformantinoj surpriziĝis pri tio. Subite, Emilja komprenis la fenomenon kaj kriis:
– Mi jam scias! La Vicgrafo instruis tion al mi. Pezo estas io, kio tenas la aferojn sur la surfaco de la tero. Li diras, ke la pezo venas de iu forto, kiu tiras ĉion al la centro de la tero. Ĉi forto de gravito estas altiro, aŭ centripeta forto. Vi ne kapablas imagi, Ranulino, kiel la Vicgrafo scias pri aferoj! Lertega, li! Li ankaŭ diris, ke la kontraŭo de centripeta forto estas centrifuga forto, kiu anstataŭ tiri aferojn al la centro de la tero forpelas ĉion. Tio okazis kun la seĝo de sinjorino Benta. Ĉar ni detruis ĝian pezon, la centripeta forto malaperis, lasante nur la centrifugan forton – kaj la seĝo supreniris al la plafono. Kaj se ĉi ĉambro ne havus plafonon, la kompatinda seĝo malaperus por ĉiam ene de la senfina spaco…
Tiu travivaĵo igis Emilja respekti la pezon de ĉiuj aliaj aferoj, kontraŭe la loko estus pli nuda je objektoj ol la kapo de Kindoĉjo, la apotekisto, kiu estis nuda je haroj, la kalvulo.
Tiam la kukolo de la horloĝo en la manĝoĉambro komencis diri la horon: ku-ku, ku-ku, ku-ku…
Emilja kalkulis dek.
– Jam la deka horo! Kiel malfrue estas… Pro tio mi sentas min tiel dormema. Mankas io, Ranulino, por ke ni reformu: la dormo – aĥ, aĥ, aĥ… kaj ŝi oscedis.
– Kiel? – volis scii Ranulino.
– Ni povas, ekzemple… – komencis Emilja, sed ŝi malfermis la buŝon, liberigis tri pliajn “aĥojn” kaj fermis la okulojn. Pro tio, la dormo de homaj estaĵoj eskapis de reformo.
Emilja dormis – kaj kia bela dormo! Kiel bone ŝi sciis dormi! Ranulino kuŝis sur la lito, kun la kapo apogata sur unu mano kaj la kubuto sur la kuseno. Ŝi rigardis Emiljan kaj imagis mil aferojn. – “Kia domaĝo, ke la infanoj de la mondo ne povas vidi tion, kion mi vidas!” – ŝi ekpensis en si mem. – “Emilja dormas kiel anĝelo. Kaj kiu scias, ĉu Emilja ne estas efektive anĝelo el la ĉielo, kiu ĉirkaŭiras la mondon maskita kiel homoj?” – Kaj ŝi ekzamenis la dorson de Emilja por kontroli ĉu estas ia signo de flugilstumpeto.
Ekzistis, efektive, du etaj elstaraĵoj kiuj aspektis kvazaŭ stumpetoj de flugiloj. Kaj Ranulino restis en dubo. “Ĉu vere ŝi povus esti anĝelo alivestita kiel homo?”
Ranulino amis Emiljan. Ŝi sciis parkere ĉiujn petolaĵojn de Emilja, ĉiujn spritaĵojn de Emilja, ĉiujn erarojn de Emilja, ĉiujn malĝentilaĵojn de Emilja, kaj nun ŝi konsideris sin la plej feliĉa knabino en la mondo, ĉar inter ĉiuj knabinoj en la mondo, nur ŝi havis la privilegion vidi la mirindaĵon de mirindaĵoj, kiu estis la dormo de Emilja.
– Ho, kiam la geamikoj ekscios! Kiam ili scios, ke mi estis ĉi tie, mi parolis kun ŝi, mi ludis kun ŝi, mi kuŝis en ŝia lito, mi rigardis ŝian dormon kaj rideton…
Iu bela sonĝo certe regis la kapon de Emilja, laŭ la ĝoja rideto, kiu animis ŝian brunan vizaĝon – helbruna. “La aliaj knabinoj eĉ ne scias tion,” Ranulino pensis al si, “ke Emilja estas bruneta knabino. Ili eĉ ne scias, ke ŝi havas brunan hararon”. Kaj ŝi profitis la okazon por eltiri unu el tiuj fadenoj. Tio igis Emiljan ŝanĝi la rideton de sia sonĝo por grimaco. Ranulino metis la harfadenon en poŝo kaj murmuris; “Mi konservos ĝin en mia ekzemplero de la libro La Bieneto de la Flava Pego”.
Ranulino dum longa tempo admiris tiun mirindan estaĵon, kiu naskiĝis kiel la plej ordinara ĉifonpupo kaj evoluis ĝis ŝi fariĝis tia, kio ŝi estis nun. Kaj venis al ŝi penso; “Kio, se ŝi daŭre evoluas kaj fariĝos vera anĝelo, kun flugiloj, kaj eskapas al la ĉielo? Aŭ fariĝos feino, kiel la feino Sonorileto de Peter Pan?” Kaj la imago de Ranulino eksaltis kiel kaprido ĝis… aĥ, aĥ, aĥ!, la dormemo venis, kaj ankaŭ ŝi dormis.
8 – La postan tagon
La sekvantan tagon ili tre frue saltis el la lito kaj rekomencis la laboron de reformado de la Naturo. Ĉio estis ekzamenita kaj reformita en tio, kio ŝajnis al ili malĝusta. Ranulino kelkfoje elpensis la plej absurdajn ideojn, vere frenezajn.
La renovigo de la rinocero Dolĉaĵ’, ekzemple, kiun Ranulino faris sola, estis la plej stranga reformo imagebla. Anstataŭ la fama korno sur lia nazo, kiu estas karakteriza por ĉiuj rinoceroj, ŝi surmetis la sagon de Kupido kun bakita koro ĉe la pinto. Bakita, imagu! Kaj ŝi ornamis la hufojn de Dolĉaĵ’ per pentraĵoj: Neĝulino kun la sep nanoj. Kaj ŝi anstataŭigis la kvar krurojn de la rinocero per kvar malsamaj kruroj – unu el cervo, unu el ansero, unu el aligatoro, unu el bastono. Kaj ŝi anstataŭigis lian tre malmolan ledon per tre bone teksita kovraĵo el seĝpajlo. Vosto, ŝi metis du; poste tri, poste dek, poste cent; Estis vera aro da vostoj ĉirkaŭ la kompatinda besto.
La renovigo de Dolĉaĵ’ estis tia sensencaĵo, ke ĝi eĉ ne povis marŝi – unu krureto ne sekvis la alian, kaj estis la terura batalo inter la vostoj, ĉiuj malsamaj, kelkaj kun pilkoj ĉe la fino, aliaj kun erinacaj pikiloj, aliaj. kun sonoriletoj.
Kiam Emilja vidi la “laboron”, ŝi ne povis ne ridi. Tio estis la “bisurdeco de la bisurdaĵoj.” Dolĉaĵ’ transformiĝis en veran frenezaĵon.
– Tio ne estas reformo, Ranulino! – ŝi diris. – Tio estas moki pri la kompatinda besto. Li ne plu estas rinocero, nek iu alia ebla besto. Li fariĝis kolportista kofro. Kia perversaĵo!…
– Ĉu vi permesas ke li restu tiel? – petegis Ranulino, timante, ke Emilja malfaru tiun ĉefverkon de homa sensencaĵo.
– Mi lasas ĝin nun – respondis Emilja – kiel puno. En la tago de la plebiscito pri grandeco, Dolĉaĵ’ perfidis min – li rifuzis voĉdoni. La manko de lia voĉdono donis venkon al la Grandeco kaj mi perdis. Nun li restu kiel vi reformis. Poste mi reformos lin denove, sed kun sciencaj kriterioj…
Ĉu Ranulino estis vere freneza? Ĉu ŝi “sabotadis” la laboron pri reformado de Emilja? Ĉiuj ideoj, kiujn ŝi prezentis, estis stultaj, kiel tiu pri ŝanĝo de la montetoj. Ŝi prenis krajonon kaj desegnis ion:
– Kio estas tio? – demandis Emilja.
– Ho, jen unu el la reformoj, kiujn mi opinias plej necesa: la reformo de la montetoj. Kiam ajn mi devas grimpi monteton, mi laciĝas kaj perdas la spiron. Pro tio mi imagis ion tian: la montpintoj estos malsupren, anstataŭ supren, tiel ke kiam ni devos iri al la pinto de monteto, ni malsupreniru, anstataŭ supren…
Emilja fiksrigardis, kaj Ranulinon, kaj la desegnaĵon. Estis reformo, kiu lasis ĉion egale. Kiam iu, kiu malsupreniris al la pinto de la monteto, devus reveni, li devus supreniri al la valo…
– Ne. Tiu ideo estas stulta. Estas multe pli bone fari la montetojn tre malaltaj, por ke ni ne laciĝu. Aŭ ni lasu la montetojn sen reformo.
9 – La Manĝebla Libro
La ideoj de Ranulino estis plejparte laŭ tiu tipo. Ili ŝajnis ŝercaĵoj, kaj tio ĝenis Emiljan ĉar por ŝi la reformo de la mondo estis tre serioza projekto. Emilja ĉiam estis tre serioza.
– Ŝajnas nekredeble, Ranulino! – ŝi diris. – Mi vokis vin por helpi min kun ideoj por la renovigo, sed ĝis nun ne eliris eĉ unu bona ideo el via kapeto – nur sensencaĵoj…
– Ne tio! La ideo pri mamoj kun kranetoj por la senkorna bovino estis mia kaj vi tre ŝatis. Ankaŭ tiu, pri la pulo.
– Nur ĉi tiuj. Ĉiujn aliajn mi devis ĵeti en rubujon. Ni faru do novan projekton. Kion vi opinias, ke ni faru por reformi librojn?
Ranulino pensis kaj pensis sed nenion sukcesis pensi.
– Mi ne scias. Ili aspektas bone kiaj ili estas.
– Nu, mi havas tre bonan ideon – diris Emilja. – Fari la libron manĝebla.
– Pri kio vi parolas?
– Tre simple. Anstataŭ presata sur ligna papero, kiu estas manĝebla nur por tineoj, mi faros la librojn presitajn sur papero el tritiko kaj tre bone spicita. La farbo estos studata de kemiistoj – farbo, kiu ne malsanigus la stomakon. La leganto legos la libron kaj manĝos la
paĝojn. Li legos unu, disŝiros ĝin kaj manĝos ĝin. Kiam li atingos la finon de la libro, li jam tagmanĝis aŭ vespermanĝis. Kio pri?
Ranulino tiom ŝatis la ideon, ke ŝia buŝo pleniĝis je salivo.
– Bonege, Emilja! Ĉi ideo estas la plej bona. Kaj ĉiu ĉapitro de la libro estos farita per papero de certa gusto. La unuaj paĝoj gustos kiel supo; la sekvaj gustos kiel salato, rostaĵo, rizo, fazeolo kun grivo. La lastaj estos deserto – mi ŝatas dolĉaĵon, oranĝan pudingon, ĉokoladon.
– Kaj la indeksaj paĝoj – diris Emilja – gustos kiel kafo. Ili estos la fina kafo de la leganto. Oni diras, ke la libro estas la pano de la spirito. Kial ne esti ankaŭ pano por la korpo? La avantaĝoj estus grandegaj. Ili povus esti vendataj en bakejoj kaj sukeraĵejoj, aŭ liveritaj matene kune kun pano kaj lakto.
– Ni eĉ ne plu bezonus panon, Emilja! La malnova pano fariĝus libro. La Panlibro aŭ la libropano. Tiu, kiu scias legi, legu la libron kaj poste manĝu. Tiu, kiu ne scipovas legi, manĝu ĝin, sen legi. Tiamaniere, la libro povas eniri en ĉiuj hejmoj, kaj de saĝuloj kaj de analfabeto. Bonega ideo, Emilja!
– Jes – ŝi diris, tre kontenta pro la entuziasmo de Ranulino. – Ĉar, finfine, fari librojn nur manĝeblaj por tineoj estas sensencaĵo – ni povas fari ilin manĝeblaj ankaŭ por ni.
– Kaj kiu donis al vi ĉi ideon, Emilja?
– Tio okazas post rezonado. La libro ekzistas por legi, ĉu ne? Sed post kiam ni legas ĝin kaj konservas la tutan historion en niaj kapoj, la libro fariĝas senutila en la domo. Nun, ĝi fariĝas manĝebla, ni reduktas ĝian senutilecon.
– Kaj kiam ni volos relegi libron?
– Aĉetu alian, same kiel ni ĉiutage aĉetas alian panon.
La ideo, post diskuto pri ĉiuj ĝiaj aspektoj, estis aprobata, kaj Emilja renovigis la tutan bibliotekon de sinjorino Benta. Ŝi faris tre bongustan paperon, facile digesteblan, kun tre varia gusto kaj odoro, tiel ke ĉiuj “legantoj” estus kontentaj. Tamen ŝi ne reformis vortarojn kaj aliajn konsultlibrojn. Emilja pensis pri ĉio.
Ŝi ankaŭ renovigis multajn objektojn en la domo. Uzante ŝnurojn kaj puliojn, la litoj estis levitaj ĝis la plafono matene, por pligrandigi la spacon de la ĉambroj. Seruroj ne bezonis ŝlosilojn; Sufiĉis meti la buŝon ĉe la truo de la seruro kaj diri: “Sezamo, malfermiĝu” kaj ili malfermiĝos.
– Kaj kio pri la mutuloj? – demandis Ranulino. – Kion ili faros? Ĉu ili portos sonregistrilon en la poŝo, por diri la vorton Sezamo?
Emilja konfuziĝis kun la kazo de la mutuloj kaj decidis solvi tion en la sekvanta tago.
La lakto bolanta sur la fajro devus fajfi, kiam ĝi atingos la punkton pri bolado, por averti la fajron kaj la fajro tuj devos estingiĝi. Kaj tio devus okazi kun ĉiuj manĝaĵoj. Tiele ne plu la malagrabla rakonto pri “fazeolaĵo kun odoro de fumo”.
Kaj tiom da aferoj la du faris, ke se ni rakontus duonon de ĝi, ni devus verki du librojn. Antaŭ la fino de la semajno, la Bieneto de la Flava Pego estis tute transformita. Neniu kapablis rekoni ĝin. Ĝuste en tiam alvenis letero de sinjorino Benta. Ŝi anoncis sian revenon.
– Ni jam plenumis nian taskon en Eŭropo – ŝi skribis. – Ni lasis la kontinenton transformita en perfektan lokon, kun ĉio en ordo kaj ĉiuj kontentaj kaj feliĉaj. La Komisiono kiu venigis nin denove kondukos nin tien. Ni devus alveni venontan lundon kaj mi esperas trovi ĉion en ordo.
Emilja legis la leteron al Ranulino kaj diris:
– La maljunulino estas kompetenta! Ŝi iris tien kaj faris tion, kion tiuj diktatoroj kaj reĝoj ne sukcesis fari. Ni nun devas prepari la domon por ricevi ŝin.
