Lobato en Esperanto – 14

La reformo de la Naturo – Dua parto

Ĉapitroj 4, 5 kaj 6

 

4 – LA NAŬDEKKVARPIEDULO

Tagojn poste, la kompatinda onklino Nastasja preskaŭ mortis pro timo. Ŝi preparadis kaĉon per nematura maizo. Ŝi iris al proksima arbareto serĉe de specialaj folioj por spici la kaĉon. Tra la arbareto fluadis rojo. La kompatinda nigrulino prenadis la foliojn per la maĉeto de Peĉjo, kiam, subite, ŝi ekkriis. Ŝi faligis ĉion kaj revenis hejmen rapida kiel fulmo.

Ŝi eniris senspire:

– Ah, ah, ah…

Sinjorino Benta kuris renkonte al ŝi.

– Kiel vi fartas, Nastasja? Kio okazis?

Kaj la nigrulino:

– Ah, ah, ah…

Ŝi ne kapablis paroli.

Nazulino alportis glason kun akvo…

– Trinku.

La nigrulino trinkis, kaj daŭrigis kun la “ah-ah-ah” sonoj de iu kiu perdis la spiron, nur tio, ke la sonoj estis pli malsekaj. Fine, post kvin minutoj, ŝi sukcesis paroli.

– Ni translokiĝu el ĉi tie, sinjo. La loko estas sorĉata. Vi eĉ ne volas scii tion, kion mi vidis tie ĉe la rojo…

– Kion vi vidis? Parolu…

– Neeblaĵo, sinjo. Pli terura ol la Minotaŭro. Estis tiom da kruroj…

Kun granda malfacileco la bona nigrulino klarigis, kio okazis. Ŝi estis ĉe la rojo por spicaĵoj, kiam ŝi suprenrigardis kaj vidis ion tre longan, senmove starantan, rigardante ŝin.

– Ĝi estis senfina besto, malpura flavaĵo, dika kiel arbotrunko kaj kun multaj kruroj.

– Ĉu multaj kruroj? – ripetis sinjorino Benta: – Tio ne ekzistas? Ĉiuj bestoj havas du, kvar aŭ ses krurojn, kiel la insektoj. Ne ekzistas besto kun multaj da kruroj.

– Jes, ekzistas! – rememoris Emilja. – La centpiedulo havas cent.

– Vere – diris sinjorino Benta, – sed la centpiedulo estas mizera sensignifa besto, nur de kelkaj centimetroj.

– Eble aperis iu granda – diris Emilja.

– Kiel aperi, stultulino? Bestoj ne aperas tiele.

– Eble jes; iu, ekzemple, kiu havas tre evoluintan hipofizon…

La okuloj de sinjorino Benta larĝiĝis. Emilja parolanta pri hipofizo ŝajnis al ŝi eĉ pli stranga ol la “halucino” de onklino Nastasja.

– Pri kio vi parolas, Emilja?

– La Vicgrafo instruis al mi ion pri la glandoj…

– Hmm!

Nastasja daŭre priskribis la monstron, kaj finfine sinjorino Benta devis konsenti kun Emilja. Jes, eble ĝi povus esti giganta centpiedulo. Sed… sed, kiel?

Peĉjo tuj prenis la katapulton.

– Mi vidos, avinjo, ĉu tio estas vero…

Peĉjo iris kaj vidis. La monstro ankoraŭ estis tie, senmova, rigardante. La timo de Peĉjo estis tia, ke li revenis eĉ pli rapide ol la nigrulino kaj perdis sian katapulton survoje.

– Ho, avinjo, estas vero! – li diris post spiro. – Ĝi estas monstra centpiedulo, kun kiraco plena je ringoj, kaj kun tiuj teruraj cent kruroj.

– Naŭdek kvar! – korektis Emilja, sed neniu komprenis.

– Mi timadis nur vespojn, avinjo, sed la centpiedulo kurigis min. Mi timis, jes, mi konfesas, kaj mi dubas, ĉu ekzistas iu en la mondo, kiu ne  ekkuras antaŭ simila teruraĵo…

La okazaĵo konfuzis sinjorinon Benta. Evidente ĝi ne estis mensogo, ne. Certe estis vero. Kaj kvankam ŝi nenion vidis per siaj okuloj, ŝi ne povis dubi pri la atesto de tiom da homoj, Zeĉjo kaj lia edzino, Peĉjo, Nazulino, onklino Nastasja… Kaj ŝi decidis apelacii al Emilja.

– Emilja, kion vi opinias pri tio, kion ni devas fari?

Emilja jam estis certa, ke tiuj monstroj estas la bestoj operaciitaj en la laboratorio de la Vicgrafo, kaj ke pro tio ne estas danĝero. Nur mortigi ilin kaj jen ĉio. Kiam besto ne reproduktiĝas, ĝi ankaŭ ne eternigas sin, sekve ne estas danĝero. Kaj ŝi respondis kun la plej granda trankvilo, kvankam iom mistere:

– La problemo estas “absolute negrava”. La bestoj estas malmultaj. Ili timigas kelkajn homojn kaj nenion pli .

– Kiel vi scias, ke ili estas malmultaj? – demandis Nazulino.

– Mi scias, ĉar mi ne malscias – respondis Emilja, kun fiereco. – Tio estas nenio alia ol glandaj perturboj. Tiroidaj kaj hipofizaj artoj……

Neniu komprenis.

 

5 – TIMO DE LA MONDO

La eksperimentoj de la Vicgrafo estis ĉirkaŭ dudek, tiel ke devis esti plimalpli dudek malsamaj nekompreneblaj monstroj vagantaj sur la Tero; formikoj, unu grilo, unu centpiedulo, kaj tervermo. La monstra tervermo estis vidata unuafoje proksime al la bieneto. Viro promenadis sur ĉevalo kaj renkontis ĝin sur la vojo. La ĉevalo ektimis, ĵetis la viron sur la teron kaj galopante malaperis. La kompatindulo alvenis piede al sia bieno, tute ĉifita kaj tremante.

– La giganta tervermo!… Ĝi venas!… Sur la vojo!… – li ne kapablis pliparoli, sed sufiĉis, por ke ĉiuj en la bieno kuru al la supro de tre alta monto.

La novaĵo disvastiĝis. La gazetoj raportis la novan eventon en la sama paĝo, en kiu ili parolis pri la novaj heroaĵoj de la giganta pulo. Ĝi estis vidata en la urbo Korumbao (sudoriente de Brazilo), poste en Manauso (norde).

Ĵurnaloj tra la mondo temis pri nenio alia. Registaroj eklaboris. Specialaj kanonoj estis metataj por pafi kontraŭ la Nigra Aĵo ĉe diversaj punktoj – sed kie, se neniu sciis kie ĝi troviĝos? Ĉasaviadiloj flugadis tra la aero, serĉante ĝin.

La unua loko kie la Nigra Aĵo aperis estis en la urbo Juiz-de-Fora. Do komisiono de internaciaj esploristoj iris al tiu urbo. Ili volis vidi ĉu ili povas eltrovi la deirpunkton de la monstro. Ili prenis ĉiujn eblajn informojn. Multaj homoj, krom tiu ĉasisto, vidis la Nigran Aĵon trapasante la aeron, kaj per iliaj informoj la esploristoj iom post iom certiĝis, ke la deirpunkto estas la ĉirkaŭaĵoj de la bieneto de la Flava Pego. Pro tio, la bieneto de sinjorino Benta fariĝis la ĉefa centro de la enketoj.

– Devas esti ĉi tie – diris doktoro Zamenhof, la estro de la komisiono. Ĉi tie estis vidataj la unuaj monstraj formikoj, la giganta Naŭdekkvarpiedulo, eltrovita de sinjoro Petro Kaproarestanto de Olivejra, same kiel la giganta grilo kaj la giganta tervermo. Ni devas sieĝi la lokon kaj avanci al la centro.

La tagon antaŭe la gazetoj raportintis ke la Nigra Aĵo aperis ĉe la periferio de la kanalo de Panamao, kie ĝi trinkadis la sangon de ĉevalo apartenanta al la amerikaj trupoj tie postenigitaj. Tuj kiam ĝi saltis, la kontraŭaviadilaj kanonoj, kiuj defendadis la kanalon pafis kaj unu el la kugloj trafis la monstron.

– Ĉu ĝi krakis kiam ĝi mortis? – demandis Emilja al sinjorino Benta.

– Ĉu kraki?…

– Jes, mortantaj puloj krakas….

Sinjorino Benta ridis.

– La gazeto diras nenion, Emilja; sed, krakante aŭ ne krakante, la monstra pulo mortis kaj estis transportata al la Novjorka Muzeo de Naturhistorio. La gazeto ankaŭ diras, ke la alfluo de scivolemaj rigardantoj estas tia, ke ili faras vicon sur la strato. La saĝuloj estas tre konfuzitaj; Ili ne scias kiel klarigi la strangan fenomenon.

– Estas saĝulo, kiu certe scias: la Vicgrafo – memorigis Emilja. Kaj por mi la kazo estas unu el la plej simplaj: tio estas nenio alia ol troigo de sinjoro Hipofizo. Kiam “li” decidas perturbi iun korpon, neniu kapablas sin defendi. Perversulo…

Sinjorino Benta trovis tiujn vortojn strangaj, sed diris nenion. Peĉjo eniris kun doktoro Zamenhof, longbarba saĝulo, kun duoblaj okulvitroj sur la nazo.

– Avinjo, jen doktoro Zamenhof, estro de la “prokuroroj” de la monstraj bestoj. Iliaj studoj indikas, ke la fokuso de kie venas tiuj monstraj estaĵoj estas ĉe ni, ĉar ĉiuj unue estis vidataj ĉi tie kaj nur poste pli malproksime.

– La pulo ne, – diris sinjorino Benta – Ĝi aperis unuafoje en la urbo Juiz-de-Fora, kiu estas malproksime de ĉi tie.

– Tute ne, sinjorino. Kien ni venadis ĉi tien, ni trovis sur la ponto maljunan nigrulon…

– Oĉjo Barnabaso – diris Peĉjo.

– Perfekte – konfirmis la saĝulo. – Sinjoro Barnabaso da Silva, kiu loĝas en dometo apud la ponto, rakontis al ni, ke li vidis tiun pulon en la paŝtejo. Sed li ne kredis je siaj propraj okuloj. Li pensis, ke ĝi eble estas “vizio de maljuna nigrulo”, kaj li ne rakontis al iu ajn pri la kazo. Kaj li vidis ĝin du tagojn antaŭ ol la monstro aperis en Juiz-de-Fora. Do ĉiuj monstroj, kiuj timigas la mondon, estis unue viditaj ĉi tie. Certe, la ŝancoj estas, ke la fokuso estas ĉi tie.

– Povas esti – diris sinjorino Benta, kaj mi tute ne miras. Multaj strangaĵoj okazas en ĉi mia benata loko…

 

6 – LA DU KOLEGOJ

Sinjorino Benta rakontis al doktoro Zamenhof multajn mirindajn kaj ektimigajn aventurojn okazintaj en la bieneto de la Flava Pego: la vojaĝo al la Luno, la alveno de la anĝeleto, la vizito de la anglaj infanoj, la luktoj la maristo Popeye kun Peĉjo kaj Peter Pan, kaj aliaj. Poste, ŝi  diris, ke tie loĝas granda kolego de doktoro Zamenhof.

– Mi aŭdis pri tio. – diris la doktoro. – La Vicgrafo de Maizokrevulo, ĉu ne?

– Maizospikulo – aldonis Emilja.

– Jes, jes. Kaj mi havos grandan plezuron interŝanĝi ideojn kun mia eminenta kolego. Kie li estas?

– Mi ne scias – diris sinjorino Benta. – La Vicgrafo, jam de kelka tempo, malofte aperas ĉe ni. Li ĉiam estas ekstere, certe enprofundigita en siaj studoj. Iru por trovi la Vicgrafon, Emilja.

 Emilja foriris, kaj minutojn poste ŝi aperis akompanata de la eta maizospiko. Sinjorino Benta prezentis la Vicgrafon al la doktoro.

Doktoro Zamenhof montris sin tre surprizita. Li atendis viron kiel li, saĝulon kun barbo kaj okulvitroj, kaj ili kondukis al li maizospikon kun  cilindra ĉapelo! Li pensis, ke tio estas ŝerco, kaj preskaŭ koleriĝis.

– Sinjorino – li diris – ŝajnas al mi, ke la intenca malrespekto estas iomete troa…

Sinjorino Benta ne komprenis

– Ĉu malrespekto, doktoro?

– Jes, oni parolis al mi pri saĝulo kaj vi prezentas al mi maizospikon kun cilindra ĉapelo! Se mi ne meritas respekton, mi postulas, ke la scienco, kiun mi reprezentas, estu respektata.

Sinjorino Benta tuj komprenis la senintenca fuŝaĵo kaj ridis.

– Vi tute pravas, doktoro. Nia saĝa maizospikulo estas tiel stranga, ke ordinara viro, kiel vi, ne kapablas havi alian impreson. Sed parolu al li kaj vidu mem, ĉu nia Vicgrafo estas aŭ ne estas saĝa homo

– Ĉu paroli al li? – ripetis doktoro Zamenhof. – Ĉu li parolas?

– Li ja parolas! – flustris Emilja. – Kaj li parolas nur pri terpomecaj (*) sciencaĵoj! Provu ĝin.

Doktoro Zamenhof nenion komprenis, kaj restis firma en la konvinko, ke ĉiuj volas moki lin. Li eĉ ruĝiĝis ĝis la radikoj de siaj haroj. Sed li preskaŭ falis pro miro, kiam li aŭdis la Vicgrafon malfermi la buŝon kaj diri:

– Mi memoras mian konferencon kun profesoroj en Universitato Princeton, en Usono. Ili ankaŭ estis tre surprizitaj pri tio, ke estaĵo kiel mi kapablas paroli…

Doktoro Zamenhof montris grandan ektimon. La eta maizospiko efektive tre bone parolis! Venis onklino Nastasja kun glaso da akvo, kiun la saĝulo englutis per unu gluto. Poste…

– Pardonu, sinjorino – li diris, al sinjorino Benta. – Mi eraris en miaj suspektoj, sed kiu ne pardonus al mi ĉi tre homan eraron? La okazaĵo ŝajnas al mi tiom absurda, ke mi ekdubas pri mi mem. Ĉu mi sonĝas hazarde?

– Pinĉu vin kaj sciu, – diris Emilja.

Doktoro Zamenhof pinĉis sin. Jes, ne estis sonĝo, ne. Li estis tute veka. Sed li restis en konfuzo, sen ordigi siajn ideojn.

– Kafo! – kriis sinjorino Benta al la kuirejo. – Por ripari ĉi mensajn situaciojn, nenio pli efika ol la kafo de Onklino Nastasja.

Venis kafo kaj kuketoj. La saĝa barbulo prenis kuketojn, ekmanĝis kaj komencis aranĝi siajn ideojn. Minutojn poste li estis brakenbrake kun la Vicgrafo, promenante ĉirkaŭ la ĉambro, ambaŭ absorbitaj en tre profunda konversacio pri glandoj.

– Interesas al mi eltrovi la veran funkcion de la pineala glando – diris la Vicgrafo.

– Ho Dio! – ekkriis onklino Nastasja, kiu venis por forporti la kafpleton. – Ĉi parolmaniero eĉ timigas nin…

La interparolado de la du saĝuloj estis interrompata per kriado ekstere. Ĉiuj kuris al la verando. Granda bando venis serĉe de doktoro Zamenhof.

– Kio okazas? – demandis li de malproksime.

– Ni vidis la Naŭdekkvarpiedulon! – kriis unu el ili. – Ĝi estas unu kilometron for!…

Doktoro Zamenhof rapide adiaŭis kaj foriris, sekvata de la Vicgrafo kaj Peĉjo. Li ne volis, ke ili mortigu la monstron. Lia intenco estis kapti ĝin vivanta kaj meti ĝin en zoologia ĝardeno.

(*) ĵargono de Emilja, signifas treege bona.

Visitas: 496