Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

Ĉapitroj 35, 36, 37, 38, 39 kaj 40

 

35 – La testudo kaj la lacerto

         Iam la filino de la jaguaro volis edziniĝi. Estis du svatantoj: la lacerto kaj la testudo. Por venki sian rivalon, la testudo diris, ke la lacerto estas senvalora, ke ĝi eĉ kapablas rajdi ĝin kiel ĉevalon. Ĉar la jaguaro dubis, la testudo promesis aperi surĉevale sur la lacerto, kaj vipis ĝin kaj sproni ĝin antaŭ ĉiuj bestoj.

         La sekvan tagon la testudo estis ĉe la pordo de sia domo kun poŝtuko    ligata al la kapo. La lacerto alvenis.

         – Saluton, kamarado Testudo, mi iras al la domo de la jaguaro. Ĉu vi volas iri kun mi?

         La testudo dankis pro la invito – sed kiel iri, se ĝi havas furiozan kapdoloron?

         La lacerto insistis.

         – Mi iros nur se vi kunportos min sur la dorso.

         – Tion mi povas fari, – diris la lacerto, – sed vi devos malsupreniri antaŭ ol ni alvenos al la domo de la jaguaro. Mi ne volas, ke ĉiuj vidu min kiel ĉevalon.

         – Tre bone, kamarado Lacerto, sed rajdi sen selo mi ne kapablas. Lasu min meti mian selon sur vian dorson.

         La lacerto protestis, ke ĝi ne estas ĉevalo por havi selon sur sia dorso.

         – Mi scias, ke vi ne estas ĉevalo, kamarado, sed sen la selo certe mi falos – kaj ĝi tiom insistis, ke la lacerto permesis la surmetadon de la selo.

         La testudo saltis sur la selo, sed antaŭe prenis bonan vipon kaj paron da spronoj.

         Tiele ili iris. Cent metrojn antaŭ la domo de la jaguaro, la lacerto petis al la testudo ke ĝi deĉevaliĝu kaj deprenu la selon el ĝia dorso.

         – Ho, kamarado, mi fartas tiel malbone, ke mi eĉ ne povas pensi pri meti la piedon surgrunden. Estu pacienca. Konduku min iomete pli – kaj la lacerto iris ankoraŭ kvindek metrojn.

         Post kvindek metrojn, la lacerto denove petis ke ĝi deĉevaliĝu – sed la testudo ploris tiom, ke la lacerto sekvis ĝis la korto de la jaguaro. La jaguaro aperis.

         – Rimarku, sinjoro Jaguaro! – kriis la testudo. – Ĉu vi estas konvinkita ke la lacerto estas mia ĉevalo? – Kaj ĝi elpikis la lacerton per la spronoj kaj batis per la vipon la kompatindan lacerton.

         Ravita de la kuraĝo de la testudo, la filino de la jaguaro edziniĝis kun ĝi.

 

          – Kia granda petolulo! – observis Nazulino. – Ĝi venkis denove. Je la kvara fojo la testudo venkis: la viron kiu metis ĝin en la kesto, du jaguarojn kaj ĉi lacerton. Mi rimarkas, ke neniu besto kapablas trompi ĝin.

          – Tio estas vero, – konfirmis onklino Nastasja. – Ankaŭ la aligatoro ne sukcesis, ĉu vi volas aŭdi?

          Kaj ŝi rakontis la rakonton pri…

 

36 – La testudo kaj la aligatoro

         Freneza pro envio al la buŝharmoniko de la testudo, la aligatoro decidis ŝteli ĝin. Kaj ĝi atendis ĝin ĉe la trinkfonto.

         – Saluton, aligatoramiko, – diris la testudo, kiam ĝi aperis. – Kion vi faras ĉi tie?

         – Mi sunumiĝas.

         La testudo trinkis kaj komencis ludi buŝharmonikon.

         La aligatoro diris:

         – Pruntedonu al mi tion; mi volas klopodi por ludi ĝin.

         La testudo donis al ĝi la buŝharmonikon. Kaj ĝi, pluf, ĵetis sin en la riveron kaj foriris kun la buŝharmonikon.

         La testudo furiozis. Kelkajn tagojn poste, ĝi englutis kvanton da abeloj el abelujo kaj iris al la trinkfonto por atendi la aligatoron. Ĝi kaŝis sin meze de sekaj folioj, kun nur la buŝo ekstere, tute ŝmirata per mielo. De tempo al tempo ĝi liberigis abelon: zum!

         La aligatoro aperis kaj pensis, ke tio estas abelujo, kaj metis la fingro en la buŝo de la testudo. La testudo, njok! mordis ĝian fingron.

         – Ho, ho, ho! kriis la aligatoro. – Lasu mian fingron!

         Kaj, la testudo:

         – Mi lasos nur se vi redonos al mi la buŝharmonikon, – kaj ĝi fortege premis la fingron de la aligatoro. La aligatoro ne plu eltenis lak kriis al sia filo, kiu estis malproksime:

         Ho, Goncalo, mia plej aĝa filo, la buŝharmonikon de la testudo! La buŝharmonikon de la testudo! Tango-le-re’… La buŝharmonikon de la testudo! Tango-le-re’…

         La knabo, kiu estis duone surda, respondis:

         – Kion? Ĉu vian ĉemizon, paĉjo? Ĉu vian ĉapelon?

         Kaj la aligatoro, afliktita:

         – Ne, Goncalo, mia plej aĝa filo, la buŝharmonikon de la testudo! Tango-le-re’… La buŝharmonikon de la testudo! Tango-le-re’…

         Kaj Goncalo:

         – Kion?, paĉjo? Ĉu vian pantalonon?

         La aligatoro denove ripetis la peton – kaj tio okazis dum tempo ĝis kiam la filo komprenis kaj venis kun la buŝharmoniko. Nur tiam la testudo ellasis la fingron de la aligatoro, kiu tuj malaperis.

 

          – Sensencaĵo! – ekkriis Emilja. – Aligatoro kun fingro kaj filo, kvazaŭ ĝi estus homo! – Tamen mi ŝatis la rakonton.

          – Do vi eĉ pli ŝatos la rakonton pri la testudo kaj la etaj bufoj, – diris onklino Nastasja. Kaj ŝi rakontis…

 

37 – La testudo kaj la etaj bufoj

         La filino de la jaguaro tre enamiĝis al la lacerto kaj al la viro, kiuj volis edziĝi kun ŝi. Tamen la testudo ĵuris, ke ĝi venkos ambaŭ.

         Ĝi pensis pri plano. “Mi trovis, mi trovis!” – ĝi diris subite.

         Ĝi iris al akvotruo kaj prenis manplenon da bufetoj. Poste ĝi ellasis ilin en la trinkejon, kun ordono: kiam iu besto venos trinki, vi kantos:

         Turi’, turi’…

         Mi rompos viajn krurojn…

         Mi trapikos viajn okulojn…

         Kaj rekomendis:

         – Tamen, kiam mi aperos kun mia buŝharmoniko, vi silentos. Ĉu vi komprenis?

         Tuj poste, la simio venis, por trinki. Kiam ĝi aŭdis la kanton de la akvo, ĝi saltis pro timo kaj malaperis.

         Aliaj bestoj venis, kaj la samo okazis.

         La lacerto venis – kaj forgalopis.

         La viro venis – faris la krucosignon kaj forkuris.

         Nur la testudo ankoraŭ ne aperis. Ĉiuj bestoj iris por konduki ĝin al la akvejo kaj spekti tion, kio okazos. Kaj ĝi:

         – Nu, mi iros, ĉar mi tute ne timas, sed mi volas, ke vi ĉiuj atente sekvu min.

         La bestaro sekvis ĝin. Kiam ili alvenis al certa punkto, la testudo diris:

         – Nun vi restu ĉi tie. Mi iros sola. Ĝi alproksimiĝis al la trinkfonto kaj ludis la buŝharmonikon. La bufetoj silentis kiel fiŝoj.

         La testudo trankvile trinkis kaj iris al la bestoj, kiuj tre miris pro tiom da kuraĝo. La jaguaro, tre feliĉa, donis al ĝi sian filinon en geedziĝo.

 

         – Tio, kion mi trovis la plej amuza – diris Nazulino – estas tio pri viro, kiu disputas kun testudo pri la edziĝo kun la filino de la jaguaro.

          – Kaj eĉ en ĉi rakonto, eĉ en batalo kun la reĝo de la bestoj – observis Peĉjo – la testudo venkis. Tio montras, ke la indianoj konsideras la testudon super la homon laŭ lerteco.

          – Kia domaĝo, ke ni ne havas testudon ĉi tie! – la knabino suspiris. – Mi pli kaj pli ŝatas ĉi tiun etulon.

          – Tio estus vere agrable, – diris onklino Nastasja. – Supo de testudo, kun multe da spicaĵo kaj bona manioka faruno, estas bongustega manĝaĵo, oni lekas la lipojn.

          Emilja ekrigardis ŝin per fulmaj okuloj.

          – Kaj nun? – demandis Nazulino. – Ĉu vi ankoraŭ scias ion alian pri la testudo?

          – Ho, knabino. Kion vi volas? – respondis la nigrulino. Mi scias nenion alian, ne. Sufiĉe! Mi devas iri al la kuirejo por prepari la vespermanĝon. Ĝis.

          – Do, avinjo, rakontu ion.

          Sinjorino Benta respondis:

          – Mi konas centojn da rakontoj. Malfacile estas elekti. Mi konas folklorajn rakontojn el ĉiuj landoj.

          – Do rakontu unu el la folkloro de Barato! – Peĉjo petis.

          – Ne el Barato. El Ĉinio, – petis Nazulino.

          – Ne el Ĉinio. El Kaŭkazo, – petis la pupo, kiu estis obsedata de rusaĵoj.

          Kaj sinjorino Benta rakontis historion el kaŭkaza folkloro.

 

38 – La malsata vulpo

          Iam estis vulpo, kiu preskaŭ mortis pro malsato.

         Senespera, ĝi decidis manĝi la unuan aferon, kiun ŝi trovos. Trovis porkidon. Kaj kaptis ĝin.

         – Kion vi faros? – demandis la porkido.

         – Mi formanĝos vin, kompreneble.

         – Ho, – kriis la porketo, – kruda mia viando nenion valoras, ĝi ne estas bongusta. Serĉu kaserolon kaj bonan fornon por rosti min.

         La vulpo iris serĉe de kaserolo kaj forno: kiam ĝi revenis, ĝi vidis eĉ ne ombro de la porketo. Furioza, ĝi daŭrigis sian vojaĝon. Ĝi renkontis kapron kaj kaptis ĝin.

         – Kion vi faros? – demandis la kapro.

         – Mi formanĝos vin, kompreneble.

         – Tiele, harkovrita kiel mi estas? Ne faru tion. Serĉu tondilon kaj tondu mian felaron.

         Dum la vulpo serĉis la tondilon, la kapro malaperis. Tuj poste aperis lupo.

         – Kien vi iras, vulpo?

         – Mi serĉas manĝaĵon, ĉar mi malsatas.

         – Do, venu kun mi.

         Ili marŝis kune ĝis ili trovis ĉevalon. La lupo plantis sin antaŭ ĝi, kun staranta felaro, kaj demandis al la vulpo: “Ĉu miaj feloj staras kaj miaj okuloj ŝajnas plenaj je fajro?”

         – Jes, – respondis la vulpo. – Kaj ĝi ĵetis sin sur la ĉevalo kaj mortigis ĝin. Tiam ili dividis la viandon kaj manĝis ĝissate.

         Stomako tamen estas senfunda sako. Post kelkaj tagoj revenis la malsato al la vulpo. Ĝi denove iris por ĉasi. Venis leporo.

         – Kien vi iras, leporo?

          – Mi serĉas ion por manĝi, – respondis la besteto.

         – Do, venu kun mi, – diris la vulpo kun ideo en la kapo: imiti la lupon. Ĝuste en tiun momento ili trovis ĉevalon. La vulpo plantis sin antaŭ la ĉevalo kaj demandis al la leporo:

         – Ĉu miaj okuloj ŝajnas plenaj je fajro? – La leporo rigardis kaj ne vidis fajron.

         –  Ne, – la leporo respondis.

         – Stulta! – kriis la vulpo. – Respondu jes, kontraŭe mi mortigos vin.

         Pro timo, la leporo respondis:

         – Jes, ili estas plenaj je fajro.

         La vulpo do ĵetis sin al la kolo de la ĉevalo.

         – Kion vi volas de mi, vulpo? – demandis la besto.

         – Mi volas manĝi vin.

         – Tute ne indas, – diris la ĉevalo. – Mi portas oran hufumon sur mia dekstra piedo. Iru tien kaj prenu ĝin. Per tiu oro vi povas aĉeti tiom da manĝaĵoj kiom vi volas.

         La vulpo iris por preni la oran hufumon, sed ricevis la plej grandan hufobaton de sia vivo. Plena je doloro, lamante, ĝi retiriĝis al kaverno kaj komencis filozofii. “Mi trovis porkidon, sed anstataŭ manĝi ĝin rapide, mi iris serĉe de kaserolo kaj forno. Rezulto: la porketo malaperis. Mi trovis kapron, sed anstataŭ manĝi ĝin rapide, mi iris serĉe de tondilon – kaj kiel la porko, malaperis la kapro. Mi trovis ĉevalon, sed anstataŭ manĝi ĝin rapide, mi iris post ora hufumo – kaj preskaŭ mortis pro hufobato. Mi estas tre malfeliĉa…”

         La kaverno, kie sin kaŝis la vulpo, estis ĉe la piedo de monteto. Aperis paŝtisto kaj li vidis la vulpon. La paŝtisto prenis grandan ŝtonon kaj zapt! ĵetis ĝin kontraŭ la vulpo.

         – Ho, ho! – ĝemis la vulpo. – Eĉ ĉi tie, kie neniu estas, mi ricevas ŝtonbaton!

         Kaj post suspiro ĝi mortis.

 

          – Ĉu tio vere estas el Kaŭkazo, avinjo? – demandis Nazulino.

          – Jes. Ĉi rakonto estas el la folkloro de la homoj de Kaŭkazo, kaj ĉar estas lando de neĝo, aperas malsataj vulpo kaj lupo, bestoj kiuj tre suferas dum la vintro.

          – Kaj ankaŭ paŝtisto, – diris Peĉjo. – Ni ne havas ĉi tie paŝtistojn, nur en la versoj. Ni havas vakerojn, porkbredantojn – sed neniun paŝtiston. Almenaŭ mi neniam vidis unu.

          – En la nordaj landoj, – klarigis sinjorino Benta, – oni kutimas gardi la gregojn. La ŝafoj paŝtiĝas kaj viro – la paŝtisto – prizorgas ilin. Inter ni, la sistemo estas malsama. la gregoj libere vivas en la paŝtejoj.

          – Kial?

          – Eble ĉar ni ankoraŭ estas en la reĝimo de grandbienoj. En la nordaj landoj la tero estas tre dividita kaj tute okupata. Kiam niaj teroj estos dividitaj kiel tiuj de Eŭropo, eblas, ke ankaŭ ĉi tie aperos paŝtistoj.

          – Mi tre ŝatos tion, – diris Emilja. – Mi opinias, ke paŝtisto, paŝtistino kaj eta paŝtistino estas belaj – precipe la etaj paŝtistinoj. Poeziece!

          Ĉiuj trovis amuzan la diraĵon de Emilja pri la poezieco.

          – Nun rakontu al ni rakonton el… el… el Irano, ekzemple, – demandis la knabino.

          Kaj sinjorino Benta rakontis rakonton el Irano.

 

39 – La naiva kamparano

          Estis tre naiva kamparano, kiu iam iris al la urbo por vendi kaprinon; li rajdis sur azeno kaj tiradis la kaprinon, kiu marŝadis, tlin, tlin, tlin, kun sonorileto ĉe la kolo. Tri ŝtelistoj decidis ŝteli lin.

         – Mi ŝtelos la kaprinon, – diris unu el ili.

         – Kaj mi, mi ŝtelos la azenon, – diris la dua.

         – Kaj mi, mi ŝtelos liajn vestaĵojn, – diris la tria.

         Post tiu interkonsento, la tri friponoj sekvis la kompatindan kamparanon. La unua sukcesis ligi la sonorileton de la kolo de la kaprino al la vosto de la azeno sen ke la kompatindulo rimarkis. Ĉiam aŭdinte la sonorileton, nur tre malproksime li rigardis malantaŭen kaj ne vidis la kaprinon.

         Malespera pro tio, ĉar la besteto estis por li altvalora, li saltis de la azeno kaj petis al viro, kiun li vidis proksime, ke li tenu la azenon dum li serĉas la kaprinon. Kun la plej granda bonvolo, la viro proponis tion fari – sed tuj kiam la kamparano estis for, li forkuris.

         La viro estis la dua ŝtelisto.

         Kiam la kamparano revenis kaj trovis neniun spuron de la azeno, li ekploris pro malespero. En tio li renkontis alian viron, kiu rigardadis ene de puton, kun ĉagrenata vizaĝo.

         – Kio okazis? – demandis la kamparano. – Ĉu ankaŭ vi perdis azenon?

         – Mi perdis ion multe pli grava, – diris la viro per malespera voĉo. – Imagu, ke mi estis komisiita transdoni oran juvelujon al la Kalifo, kaj sidanta ĉe ĉi puto por ripozi, mi sukcesis ke la kesteto falu en ĝin.

         – Kial vi ne malsupreniras kaj prenas ĝin?

         – Mi tion pensis, sed mi timas, ke mi malvarmumos. Mi facile malvarmumas. Mi atendas, ke iu venos kaj faru al mi ĉi favoron.

         – Kiom vi pagos? – demandis la kamparano.

         – Ho, mi pagos dek orajn monerojn, ĉar la juvelujo estas altvalora.

         La kamparano nenion diris plue. Li demetis siajn vestojn kaj malsupreniris al la puto. Kaj la kunportanto de la juvelujo, kiu ne estis alia, se ne la tria ŝtelisto, fuĝis kun liaj vestoj…

 

              – Kompatindulo! – ekkriis Nazulino. – La vivo estas ja kruela. La naivuloj kaj la bonuloj ĉiam estas trompataj de la malbonuloj.

          – Tio veras, jes, – konsentis sinjorino Benta. – Kredemaj homoj ĉiam perdas. Pro tio, mia praavo, kiu estis la plej saĝa viro en sia regiono, kutimis diri: “Kiam iu venas al mi por proponi komercon, mi longe aŭskultas kaj pensas al mi mem: “Kie estas la kato? Ĉar en ĉiu komerco proponata de iu ĉiam estas kaŝata iu kato, tio estas, trompaĵo.”

          Tamen Nazulino daŭre pensis pri la kompatinda kamparano. – Malfeliĉulo! Li perdis la kaprinon, kio jam estis katastrofo. Poste li perdis la azenon, kiu valoris multe pli ol la kaprineto. Kaj finfine, li restis nuda. Kial? Nur ĉar li estis bona homo, nur ĉar li kredis je la tri viroj…

         – Pro tio mi ne ŝatas homojn, – ekkriis Emilja. “Ili estas la plej malbonaj bestoj sur la tero. Inter formikoj aŭ abeloj, ekzemple – kiu iam vidis ke unu ŝtelas la alian, aŭ mensogas al alia, aŭ alligas alian al la vosto de sovaĝa azeno? Ili vivas en socio, miloj kaj miloj, en la plej perfekta harmonio. Ha, tiu, kiu volas scii, kio estas honesteco, iru al formikejo aŭ abelujo. Ĉe ni, inter la homoj, tio ne ekzistas, ne. Ju pli mi konas la homojn, des pli mi aprezas abelojn kaj formikojn.

          – Kaj nun avinjo? Kian historion vi rakontos? – demandis Peĉjo.

          – Mi rakontos al vi unu el Kongo, en kiu la nigruloj klarigas la aperon de la simioj.

 

40 – La historio de la simioj

          En antikvaj tempoj, en la komenco de la mondo, la simioj vivis kun homoj en urboj. Ili paroladis kiel la homoj, sed ili ne laboradis.

          Iam okazis granda festo. Dum tago kaj nokto la tamburoj ne ĉesis soni. Ĉiuj dancis kaj trinkis vinon el palma suko, ĉar la vinbero ankoraŭ ne estis konata. La maljuna tribestro ebriiĝis kaj atingis la kvartalon de la simioj.

          Preferinde ke li ne irintus! La simioj ĉikanis lin. Kelkaj tiris lian veston, aliaj montris la langon, aliaj pinĉis lian haŭton. Tia estis la manko de respekto, ke la maljuna ĉefo koleriĝis kaj plendis al Nzame, la diaĵo de la tribo.

          Nzame alvokis la simiĉefon, riproĉis lin kaj diris:

          – De nun, kiel puno, la simioj devas labori por la homoj.

          Sed la simioj ribelis kontraŭ la ordono de la dio. Ili ĵuris ne labori.

          Kiam ili iris al la kampoj, ili pendis de la arboj survoje, saltis tien kaj tien, forkuris. Ne estis maniero devigi al ili ke ili laboru. La tribestro furioziĝis.

          – Mi devas instrui al ĉi simioj lecionon.

          Pripensinte iom da tempo, li decidis prepari bonegan festenon, kie estos multe da vino. Sed li dividis la kalabaskruĉojn en du grupoj – unu kun pura vino kaj alia kun vino miksita kun dormiga herbo. “Ĉi tiuj estas por la simioj,” li diris.

          Kiam la simioj aŭdis pri la granda festo kaj la granda kvanto da vino, ili ĉiuj venis, tre entrudiĝemaj. Ili dancis, saltis kaj trinkis ĝis ili ne plu tenis. Post duonhoro ili profunde dormadis.

          La ĉefo do ordonis al siaj viroj vipi la simiojn – kaj la sekvan tagon li ordonis ke la simioj laboru.

          Tamen, kiu kapablas regi la simiojn? – La kriego, kiun ili faris, estis tia, ke la estro, tute kapturnita, ordonis, ke oni eltranĉu iliajn langojn.

          – Estas la nura maniero ĉesigi ĉi tiun kriadon, – li diris. La simioj restis sen langoj – sed du tagojn poste ili forfuĝis kaj malaperis en la arbaro. Ili neniam plu volis alproksimiĝi al la homoj – kaj ili neniam plu parolis. Tiu, kiu havas tranĉitan langon, tiu ne parolas.

 

          – Ĉi rakonto similas al tiuj de niaj indianoj, – diris Nazulino. – Tre stulta.

          – Jes, sed kion ni atendu de la naivaj nigruloj de Kongo? Ĉu vi scias kie estas Kongo?

          – Mi scias, – diris Peĉjo. – Estas preskaŭ en la centro de Afriko, ĉe la flanko de tiu marbordo, kiun sinjoro “Pedro Álvares Cabral” evitis pro timo de la senvento. Kaj mi ankaŭ scias, ke multaj sklavoj el Kongo venis al Brazilo.

          – Vi pravas. Kongo estis unu el la areoj, kiuj liveris la plej multajn sklavojn al Ameriko, do multaj rakontoj pri niaj nigruloj devas havi siajn radikojn tie.

          – Ĉu eble onklino Nastasja estas el Kongo? – demandis Nazulino.

          – Ne, – diris sinjorino Benta. – Nastácia estas nepino de nigra paro el Mozambiko.

          – Hmm, hmm! – ekkriis Emilja. – Mozambiko! Altrangulino…

          – Rakontu alian, avinjo, – petis Peĉjo. – Rakontu historion de la eskimoj.

          Kaj sinjorino Benta rakontis la historion de…

Visitas: 214