la tago sen nomo, 18

La tago sen nomo, 18.


Aŭdante la sibladon, Ingrid, subite pensis la aparato paneis, morgaŭ mi kunportos ĝin al riparejo sed la homoj de la ekrano malpligrandiĝis kaj ĉio iĝis kurba kaj konfuza, malsupren, mallumo, falis sur Ingrid la forgeso. Iom da senforma materio, malseka, miksata al blankegaj vestoj ene de purega domo, neniam plu purigata ĝis ĝia tuta detruo, kelkajn jarcentojn poste. En la flughavenoj putris la aviadiloj, kontrolpaneloj restis plenlumaj, instrumentaro funkciis por la vakuo. La protokolo pri iu Konstitucia Asembleo ne estis subskribita. La viro kiu fosis puton restis en ĝia fundo, eriĝinta, kaj ne estis manĝita de la vermoj, kiuj ne estis detruitaj de bakterioj, kiuj ne plu estis. La petrolo ŝprucis por neniu, milionoj da bareloj fajriĝis, la maŝinoj ne plu bezonis la nigran oleon. En la sidejoj de la gazetoj, enormaj kaj malplenaj, oni ne plu diskutis pri modo nek pri ekonomia nek pri diktatoroj. En la instruejo pri pentraĵo la nuda pozisto neniam plu stariĝos kaj la skizoj flaviĝos nefinitaj. En Epidaŭro la teatro-kostumaro, desegnita por la festivalo, ne estos kudrita kaj Dionizo, mortinta, ne plu aŭdos la sonadon de la dieca furiozo de la bakĥantinoj.
Silento de homoj, silento de bestoj, silento de foliara susuro. La eĥo ripetadis pri pecoj de falantaj aĵoj, nun iu muro, jaron poste iu fenestro. Siblado ne de serpentoj de vento kiu nun havas libera sian vojon. Muziko ne de birdaro de akumulita akvo ene de sentegmentaj konstruaĵoj, fluanta sur traboritaj kaseroloj, rompitaj televidiloj, senmovaj kaj rustiĝintaj trajnoj.
En la profundo de la granda maro eraradis la plej malpeza vrakaro de ŝipoj kaj submaraj ŝipoj kaj petrol-ŝipoj, kiuj eksplodis pro manko de ĝustatempa bremsado. Nun, ne plu gravas se la akvoj iĝas venenaj. Ne plu estas vivaĵo, por morti.

Visitas: 130