Gil Vicente 23. FARSO PRI INÊS PEREIRA (1523)

Resumo:

Inês ne akceptas sian virinan situacion, sentenila kaserolo, arestata enhejme. Pri tio ŝi kverelas kun la patrino. Venas la kunpatrino, Lianor Vaz, spiromanka, lacega. Kleriko klopodis por ŝin seksperforti (“Fratino, mi absolvos vin pere de la breviero de la sankta urbo Braga.”) Lianor venis por paroli pri edziniĝo de Inês. Ŝi kunportas leteron de svatiĝanto. Tuj poste aperas li mem, sed Inês opinias ke li estas naiva, simplulo. Ŝi ne akceptas lin, ŝi volas inteligentan viron kiu kapablas ludi la gitaron. Latão kaj Vidal, du svatantaj judoj, prezentas eskviron. Li elokvente parolas kaj ludas gitaron. Ili geedziĝas. La eskviro sin transformas en veran peston (“Mi jam najlis la fenestrojn, por ke vi ne estu ĉe ili; vi ĉi tie restos arestata, en ĉi domo tute fermita, kvazaŭ monaĥino de Oudivelas.”) Li iras al milito kaj mortas. La antaŭa svatiĝanto, la naivulo, heredis bienon kaj Inês ekziĝas kun li. Kontraŭe al la unua edzo, la nova plenumas ĉiujn dezirojn de la edzino. Antaŭa amindumanto de Inês aperas kaj nun li estas ermito kaj loĝas proksime. Rajdante la edzon, kvazaŭ li estus ĉevalo, ŝi iras por viziti la ermitejon.

GV069. Latão

Canas do amor, canas
Canas do amor.
Polo longo de hum rio
Canaval está florido,
Canas do amor.
Kanoj de amoroj, kanoj,
Kanoj de amoroj.
Laŭ la longo de l’ rivero
La kanaro tute floras,
Kanoj de amoroj.

(noto: tiam, la gejunuloj renkontiĝis en kanejo aŭ tritikejo, por amori.)

(kantas Gerson Marchiori)

GV070. Eskviro

Mal me quieren en Castilla.     Oni ne volas min en Kastilio.

(kantas Rubem Ferreira Jr)

GV071. Latão

Pelo mar vay a vela
Vela vay pelo mar.
    Surmare iras la velo
La velo iras surmare.

(kantas Gerson Marchiori)

GV072. Ĉiuj

Mal herida iba la garza
Enamorada
Sola va y gritos daba.
Vundita flugas la ardeo
Enamiĝinta
Sole iras kaj krias.

(kantas Geovani Dallagrana)

GV073. Inês

Quem bem tem e mal escolhe,
Por mal que lhe venha não sanoje.
Tiu, kiu havas bonaĵon kaj malbone elektas,
Se malbonaĵo okazas, ne plendu.

(kantas Jorge Teles)

GV074. Inês kaj Pero

Marido cuco me levades
E mais duas lousas.
– Pois assi se fazem as cousas.
Bem sabedes vós, marido,
Quanto vos quero;
Sempre fostes percebido
Pera cervo:
Agora vos tomou o demo
Com duas lousas.
– Pois assi se fazem as cousas.
Bem sabedes vós, marido,
Quanto vos amo,
Sempre fostes percebido
Pera gamo.
Carregado ides, noss’amo,
Com duas lousas.
– Pois assi se fazem as cousas.
Kukola edzo vi min kunportas
Kun pli du ŝtonoj.
– Ĉar tiele marŝas la aferoj.
Vi bone scias, ho edzo,
Ke mi vin ŝatas;
Vi ĉiam tre taŭgas
Por esti damao:
Kaj nun la diablo prenas vin
Kun ĉi du ŝtonoj.
– Ĉar tiele marŝas la afero.
Vi bone scias, ho edzo,
Ke mi vin amas;
Vi ĉiam tre taŭgas
Por esti cervo:
Kaj nun vi pene portas, ho sinjor’,
Ĉi du ŝtonojn.
– Ĉar tiele marŝas la afero.

(kantas Carmen Ziege kaj João Batista Carneiro)

 Komentario:

Gil Vicente estis kritikata de la tiamaj intelektuloj, kiuj asertis ke li imitadis la hispanajn dramaturgojn, precipe Juan de Encina. Hodiaŭ oni scias ke la influoj estis reciprokaj. Gil Vicente imitis en la komenco sed, post kelka tempo, lia genio kreis gravegajn verkojn kaj tiuj indikis al la iberiaj aŭtoroj la itineron por ilia teatro.
Iu proponis al li, kiel moto por disvolvi, la proverbon: preferinde azeno kiu min kunportas ol ĉevalo kiu min faligas. Inês Pereira estas la rezulto de ĉi defio. Oni konsideras ĝin kiel lia plej perfekta komedio; en ĝi defilas homogena aro da amuzaj roluloj kaj situacioj.

Visitas: 162