la tago sen nomo, 10

La tago sen nomo, 10.

Kio vekis Miekon?, kia stranga antaŭsento devigis ŝin malfermi la okulojn iom antaŭ ol ŝi aŭdu la sonorilon de la horloĝo? Ŝi serĉas la ŝampuilon, metas ĝin sur la litkapo, rigardadas la junulon kiu atendas ŝin, kiu daŭre atendos ŝin, sed ŝi ne komprenas la sibladon kiu eksonas. Subite la junulo ekkurbiĝas, Mieko ektimas kaj sentas ke siaj okuloj fandiĝas, ŝi intencas levi la manon al la vizaĝo sed la mano gluiĝas al la tolaĵo, ŝi gluiĝas al la tolaĵo, Mieko ne plu sentas sian korpon kiu plonĝas, diseriĝas, ŝi ne plu aŭdas la eksteran bruadon, sufokatan de misteraj manoj, en ŝia apartamento fariĝas tomba silento kaj egale en la aliaj apartamentoj kaj ankaŭ ekstere kaj je la unua fojo, post milmiloj da jaroj, Tokio dronas en kvieto kiu daŭros por eterne.
En la placoj, en la preĝejoj, en la konstruaĵoj, en la prizonoj, en la hospitaloj kaj en la lernejoj, en la ŝtataj oficejoj kaj en la enormaj domoj, en la humilaj kabanoj, en la kinostudioj, en la grandegaj stacioj kaj en la flughavenoj, ĉie regas silento.
Tamen okazis katastrofoj, jes, kaseroloj kiuj fandiĝis surfajre, hejtiloj ŝaltataj ĝis la fino de la elektra energio, aparatoj tro varmigitaj, etaj incendioj kiuj kreskis kaj sin transformis en ununuran grandan incendion, eksplodoj kiuj faligis kelkajn konstruaĵojn, kompensitaj de akvoj venintaj de ne fermitaj kranoj kaj la akvaro fluadis kaj disverŝiĝis dum la elektra energio daŭre plenigas la akvujojn. 
Ie, fenestro frapiĝis du tagojn ĝis kiam la vento haltis. Alie, incendio persistis sep horojn kaj iom malproksime alia incendio voradis kelkajn silentajn domblokojn dum tri tagoj. Nenio moviĝis, escepte de falantaj rubaĵoj kaj fajro kaj akvo kaj polvo, sur la faruno de tio, kio iam estis homa formikaro.
Tamen paniko ne okazis. Vivanta animo ne ekzistis, por timi domfaladon, inundon, eksplodon aŭ incendion. La homoj estis mortintaj, la hundoj kaj la katoj kaj la ratoj, la blatoj kaj la muŝoj, helikoj, vermoj, formikoj, bakterioj, la ciklo rompiĝis.
Poste, nur la elementoj de la senlaca naturo, dum kiom da miljaroj?, kiuj diserigis sen ia hasto tiun monton da homa aroganteco kaj transformis ĝin en sterilan dezerton.
Tokio, kiel ĉiuj ceteraj urboj, estis mortinta.
Visitas: 93