la tago sen nomo, 2

La tago sen nomo, 2.

Johano jam estis mortinta. Ekstere iu kantadis malnovan neforgeseblan prohibitan kanzonon 
malgraŭ vi, morgaŭ estos alia tago
sed Johano jam estis mortinta. Li ne aŭdis la zumadon de ekstermado, lia dormanta kruro nuliĝis, faruniĝis liaj femuroj kaj gluteoj, plenaj je truoj faritaj de la nadloj de injektiloj drogplenaj, liaj ofenditaj renoj iĝis gelateno, la ĉifitaj pulmoj porĉiame haltis la spiradon.
La fumeca urbo, la griza makulo, ekfalis en dormon, malgraŭ ĉiuj ripetataj katrastrofoj kiuj, iom post iom, sereniĝadis. En sudo kaj nordo, la sama fatalo. La sama sorto en oriento kaj okcidento. La nigra fortuno, la plej amara fortuno, silentigis la koruson de homaro kaj ĉiujn kunludadojn de la orkestro de la vivo. Ne plu patrinoj, ne plu najbaroj, nek gelernantoj, nek malsanuloj. Nuraj urboj, malplenaj kaj enormaj, kaj, ĝuste pro tio, pli mortintaj. Ne plu folioj nek sevo nek fruktoj nek burĝonoj nek sprosoj. Nur tero kaj sablo, dezerto kaj soleco. Kie antaŭe pontifikis grandegaj arbaroj, nevenkeblaj fortresoj, post la murmurado ene de kiu la senmezura verda amaso falegis, tie, nur ampleksega surgrunda gluaĵo kiu speguladis sian brilan koloron antaŭ la malpleno. Sen ovoj, sen fiŝoj, sen algoj, sen la nemezureblaj kreitaĵoj vagantaj en la senfina maro. Tamen daŭris la kontinua kanzono, ne plu aŭdata, la eterna lukto inter la ondegoj kaj la egaj ŝtonoj de Prometeo, ne plu kantata de la poetoj, kiuj ne plu peregrinadis serĉe de ia respondo; nur la enorma akvaĵo morta kaj senlaca. Ne plu nestoj, ne plu reptilioj, ne plu kaproj riskantaj la vivon per preskaŭ neebla saltado, ne plu aglo ŝiranta la dolĉan karno de la buĉita ŝafido. La vento, jes, kiel ĉiam, tondanta, laboristo kiu neniam rezignas misfari montojn, per ilia fragmentigo kaj hodiaŭ kaj hodiaŭ kaj hodiaŭ kaj hodiaŭ. La neĝo, jes, peza kiel blanka kaj luma kuseno de morto kiu sufokas. La nokto, egale, enirante unue en la plej profundaj grotoj, poste en la breĉoj, finfine glutante la ebenaĵon kaj la monton. Kaj la luno, kelkfoje kurbiĝinta gondolo, kelkfoje kaŝita virgulino, kelkfoje skandala monero je orgojla lumo, bluigante la altebenaĵojn, arĝentante la obstinajn ruinojn. La steloj, ja, palpebrumante pri la nedeĉifrebla dispecigita mistero.
Pro kio maro?, sen knabo por timi la bruegon. Pro kio ventoj?, sen oreloj por ektremegi antaŭ la terura ululado. Pro kio neĝo?, sen la senŝuaj piedoj, por frostiĝi. Pro kio luno?, pro kio luno kaj steloj?, pro kio luno?, se la ebriiĝintaj koroj silentiĝis. Pro kio luno kaj dezerto? Pro kio steloj kaj terasoj?, se Erik ne plu estis. Pro kiu la ĉielarko?, pro kiu la pluvo?, pro kiu la grandega dubo pri tio, pro kio ĉio?
Falegis iom post iom la monumentoj al la vanteco. Silentiĝis la krioj kaj la murmuroj. Feinoj kaj ogroj perdis sian sorĉon. La okuloj de la fenestroj iĝis traboritaj. Vojoj ne plu estis laŭirataj. La bastono ne plu leviĝis pro generi la fonton de morto sur la kapo de senkulpulo. La tranĉilo de la mensogo kaj la stileto de la kalumnio havis interrompitaj la misiojn dividi cele al detruo. Al la filino de Ciono ne plu estis permesata la ploro. Ĉesis la homara pilgrimado.
Visitas: 116