La tago sen nomo, 21.
Sanpaŭlo, la 14a de aprilo, je la 13a horo.
Konfuzo kaj dormemo. Dormemo kaj doloro. Doloro kaj bruado. Bruado kaj nesentemo.
Johano klopodis por levi la nesentatan kruron sed ne sukcesis, li sentis ke li ne sukcesos. En la mezo de nebularo li malfacile pensis ke se li profunde enspiradu li sukcesos levi la mortintan kruron. Li enspiris sed aŭdis zumadon, klakadoj kiuj eksplodis kaj lumadis antaŭ liaj ŝvelintaj kaj duonblindaj okuloj. La streĉiĝo estis tro granda, li sentis ke ene de li rompiĝis speco de plenblovita baloneto, okazis doloro, tranĉilo kiu ŝiras iun tre senteman karnon, la doloro mergigis lin en etan morton. Li ne rimarkis ke li urinis. Iu ŝanĝis la pantalonon de la piĵamo, sekigis la urinon, ŝanĝis la litotukon, iu levis lin per la ŝultroj kaj li sentis kvazaŭ fajroplena stileto trakuru tra lia tuta vertebra kolumno.
Johano ne siis ĉu li ĝemas aŭ ne. Li malfermegis la okulojn sed nur vidas mallarĝan fendeton ĉar la grandegaj palpebroj rifuzis malfermiĝon, pezaj kaj purpuraj. Mano puŝis lin flanken, li sentis ke iu palpas lian gluteon.
mi denove ricevos injektaĵon
li intencis levi la brakon por malpermesi sed ne sukcesis. La mano palpis sed la karno estis tro vundita kaj tro magra, la manoj ŝanĝis lian pozicion kaj frotis alkoholon sur lia femuro kaj en la femuro li sentis la violentan pikadon dum la doloro eniradis densa kvazaŭ kalkulusplena oleo.
Johano ne volis denove dormi ĉar li scias ke la ideoj longe daŭros por reaperi. Post la dormo li denove vomos ion verdan, ankaŭ kelkajn sangajn pecetojn. La avantaĝo estas ke dum li dormos li ne estos kondukita tien. Sed li denove perdos la nocion pri tempo, kiam komencis ĉio?, ekde la neatendita momento kiam, malfermante la ĉambron de la gastejo, li sentis pafiltubon surŝultre kaj voĉo sonis en la mallumo
porka komunisto, sekvu min kontraŭe mi kastros vin kaj vin mortigos!
Continue lendo “la tago sen nomo, 21”
Continue lendo “la tago sen nomo, 21”
Visitas: 149