la tago sen nomo, 19

La tago sen nomo, 19.

Novjorko, la 14a de aprilo, je la 11a horo.

ne hazarde oni nomas min Baby Longfuck, pensis Baby Longfuck dum li streĉadis la nodon per kiu li buŝ-ŝtopis la viron.
Ekde la tria frumatene li estis en tiu domo, silentema kvazaŭ reptilio, ĉion kontrolante. Unufoje pli Baby iris al la vizitĉambro, por ekzameni la malplenan straton, denove sin rigardis en la granda spegulo, admiris sian nudan korpon, fortan, rozan, atletan kaj belan, deksep jaroj lumantaj je gracio, la grekaj dioj devus esti tiaj, li pensis, ridetis, ordigante la helajn kaj buklajn harojn, li sendis al sia bildo kison blovatan sur la fingroj.
Li estis je la oka ŝtelado de sia vivo. Baby Longfuck ĝojegis pro feliĉo. Li reiris al la ĉambro de la etuloj, la du korpetoj jam ŝanĝadis la koloron. Rilate ilin, Baby estis kompatema. Post kiam li ŝnurligis la viron, la virinon kaj la servistinon, li iris al la ĉambro de la knaboj kaj rapide injektis la venenon. Ili eĉ ne vekiĝis, la plej juna nur levis la manon al la nadlo por forigi ion kiu povus esti kulo. Baby atendis ĝis kiam ili mortis, karesante la longajn harojn de la etuloj. Kiam li rimarkis ke ambaŭ ne plu spiris, li kuŝigis ilin en saman liton, kovris ilin per littuko, kunigis la peplomojn en angulo de la ĉambro, kisis la du malvarmajn fruntetojn kaj foriris. Li fermis la pordon, senvestigis sin, iris al la duŝejo, lavis la vizaĝon, kombis sin, kisis sian bildon en la spegulo, desegnaĵo de la lipoj restis, kaj li iris al la ĉambro de la servistino.
Baby Longfuck eniris en la kriman mondon kiam li estis dekkvar jaraĝa. Policano iomete ebria trovis lin sub markezo, minacis lin kaj kondukis lin al malluma sakstrateto. La viro manifestis la intencon sodomii lin, Baby ŝajnigis ke li konsentas, sed kiam la policano distris sin, li ricevis frapegon surkape, la kaprompilo kuŝis forgesata sur la pavimo. Baby ŝnurligis kaj buŝumis lin, foriris kaj renkontiĝis kun unu el tiuj virinoj kiuj ĉiam sin proponis al li kun la demando ĉu li jes aŭ ne estas vera viro. Li interkonsentis kun ŝi pri renkontiĝo post duonhoro, li iris al sia luita ĉambro, faris paketon, metis ĝin sub la vestoj, reiris al la jam vekiĝinta policano. ŝnurligita kaj buŝumita. Li forprenis la monon de lia monujo sed ne tuŝis la dokumentojn. Li forigis la paketon, malpakis ĝin kaj prenis feran pikilon, per kio li dum duonhoro trapikis la karnojn de la policano, la tutan uniformo sin kovris per sango. Li ne hastis. Li tremadis sed ne hastis. Finfine li pikboris la jugularon de la aliulo, kraĉis sur lian vizaĝon, rapide kusis al la hejmo, sin lavis kaj iris por dormi kun la prostitutino sian unuan nokton kiel adolta viro. Estas ŝi, tiu kiu alnonis lin per la nova moknomo, sin proponante al li porĉiame, sed li diris ke li neniam ripetos virinon en sia lito. Malgraŭe, ŝi redonis al li la antaŭpagon, la ekzaktan duonon de la ŝtelita mono.
Post kiam la knaboj mortis, Baby Longfuck torturis la servistinon, pere de pantranĉilo. Li segis la fingrojn de la manoj, unun post la alia, kaj metis ilin tiamaniere ke ŝi ilin vidus. Poste li segis la vejnon de la kolo ĝis kiam la sango ne plu ŝprucis. Li prenis tukon kaj purigis la sangmakulojn sur sia ora haŭto. Li ne hastis. Li ankoraŭ ne estis decidinta pri la virino kiun li elektos por konduki al la lito kaj afliktegi ŝin per sia malrapideco ĝis kiam ŝi vidos sin ĉe ka sojlo de frenezo, pro tiom da orgasmoj, kaj li, finfine, unu aŭ du horojn poste, sin permesos senbride orgasmi.
Kiam la hejmmastrino vidis ke Baby estas tute nuda kaj eniris en la ĉambron, ŝi deduktis ke li seksperfortos ŝin. Tiu stranga junulo, pli dio ol ŝtelisto, pli Apolo ol vulgara murdanto, li ne hastis. Li aranĝis la spegulon surplanke, trenis la korpon de la ŝnurligita kaj buŝumita viro, metis kusenojn sub lia kapo, tiamaniere ke li certe vidos tion, kio okazos al la virino. Baby serĉis tondilon, trovis razklingon. Li malrapide tondis la noktoĉemizon de la virino, zorgeme, por ke ŝi ne vundiĝu, suprenigis la kalsoneton kaj daŭre tondadis. Li lokis la tukopecojn ene de ŝranko. Li ligis ŝnuron cirkaŭ unu maleolo de la virino kaj levis la alian ekstremon de la ŝnuro ĝis granda ŝranko. Li ligis alian ŝnuron al ŝia alia maleolo, pasis ĝin ĉirkaŭ la piedo de la lito kaj nodis la du ekstremojn de la ŝnuro. Li tondis per la razklingo la ŝnuron, per kiu li antaŭe ligis la maleolojn, li tiris la ekstremojn de la du ŝnuroj kaj la kruroj de la virinoj malfermis. Baby Longfuck kalkulis pozicion tian, ke ne eblus plu malfermi la krurojn kaj ankaŭ ke doloro ne okazu. Li leviĝis kaj iris al la privata banejo de la paro, li kombis sin, verŝis kolonjan akvon sur la kolon, disverŝis la tutan flakonon sur la ŝultrojn, la postaĵon kaj femurojn, li venis, genuiĝis, palpis la intimaĵojn de la virino kaj rimarkis ke ĉio estas malseka. Li iris al la tablolampo, forprenis la supraĵon kaj prenis la lampon. Li rompis ĝin. Li elektis pintecan pecon, provis ĝis sur la brakon, la sango ruĝe ŝprucis. Li suĉis la propran sangon kaj per naztuko vindis la vundon. Li kuŝiĝis tiamaniere ke la kapo de la virino estas ĉe lia seksorgano kaj li malrapide skribis, enmetante la pintecan vitraĵon en ŝian ventron, tuŝante la cikatron de la cezara operacio: Tina. Li ja elektis tiun, kiu estos lia oka virino. Li sentis ke la korpo de la viktimo tremegadis kaj li profundigis la vitropecon por ke la haŭto malfermiĝu kaj sin montru blanka, dum la sango elŝprucadis. Li desegnis grandan koron ĉirkaŭ la nomo, ĉirkaŭvolvante la umbelikon kaj ŝirante la vilan kusenon de Venuso. La virino ŝvitis kaj frapadis la tutan korpon kontraŭ la plankon en konvulsia tremado. Baby Longfuck traboris ŝian vejnon sed, ĉar ŝi longe daŭris por morti, li tiris ŝiajn harojn, forprenis la kapkusenon, metis en ĝian lokon la bronzan bazon de la noktolampo kaj krevigis ŝian kranion kontraŭ la tutekurbitan metalon.
Dum li banis sin, Baby pensadis pri la renkontiĝo. Li alvenos kaj ŝi ridetos ĉar ŝi scias ke li amoras kiel neniu alia viro amoris kun ia ajn virino. Kaj li ĉiam donadis al ili la duonon de la ŝtelaĵo, kaj tio inkluzivas la juveloj. Li tiom da tempo daŭros ene de ŝi ke ŝi freneziĝos. La lasta el ili parolis pri ĉirkaŭ du horoj kaj duono kaj li diris ke je la venonta fojo estos pli kaj pli bone. Tamen ke ili ne atendu ion de li, ĉar li ne scias kiun li elektos kaj li havos sufiĉan monon por trankvile vivi dum kelkaj ses monatoj. Baby Longfuck ne tro elspezis. Li anticipe pagis kvar monatojn por la domluado kaj manĝo kaj li pasigis la posttagmezojn esplorante la postan domon kiu estos ŝtelata. Malofte li vizitadis la kinejon. Li neniam sin masturbis inter unu virino kaj la sekvanta. Li scias ke li devos longe atendi la okazon, sed malgraŭ tio li pacience atendadis. Kelkfoje li sonĝadis strangegan sonĝon, la saman sonĝon, tre blanka vizaĝo ŝvebis ĉe lia vizaĝo, li sentis grandan volon plori kaj li efektive vekiĝis plorante kaj li rimarkis ke la sonĝo finiĝadis per orgasmo kiu tute malsekigis lin. Kaj li ĉiam konkludis ke tiu vizaĝo havis la samajn trajtojn de la policano de lia unua krimo. Sed kiam li estis tute vekiĝinta, li nenion plu memoradis kaj li leviĝis kaj iris al la matena bano. Ĉiuvespere li denove sin banis per senfinaj banoj, li sin karesadis kaj antaŭ dormo li sin adiaŭis kun kiso en la buŝo de sia bildo en la spegulo. Je kelkaj noktoj li vizitadis la drinkejon de la stratangulo kaj la virinoj ĉirkaŭis lin kaj Maria, la brazilanino, paroladis per afekta murmuro mi neniam forgesos vin. Li foriris, post kiam ĉiu kisis lin, lavis la vizaĝon kun naŭzo, iris por dormi.
ne hazarde oni nomas min Baby Longfuck, pensis Baby Longfuck dum li streĉadis la nodon per kiu li buŝ-ŝtopis la viron. Nur li restis. Baby intencis longe daŭri. Li prokrastis la mortigon de viro. Li kalkuladis ĝis ducent, la tempo laŭ kiu lia unua virino sentis la unuan orgasmon. Poste, ja, li denove vundis, dolĉe, por ke lia plezuro pligrandiĝu. Li nenion komprenis pri la nedezirata erektiĝo de lia sekso kaj ĝuste pro tio li lasis la virojn por la fino.  Li ne ŝatus perdi la kontrolon. Kelkfoje li atendadis ke lia sekso kvietiĝu, por rekomenci la kalkuladon. Baby malfermis tirkestrojn, jam sen la juveloj kaj sen mono, serĉe de ia instrumento. Li longe rigardadis etan tenajlon por kutiklo, relokis ĝin pro timo de tro longa erektiĝo. Baby ne estis ektimema kvazaŭ rato kiu ŝtelas manĝon. Ne, li, kontraŭe, estis trankvila kiel viro sperta pri amoro. Li aŭdis la sonon de la horloĝo de la vizitĉambro.
bona ideo. mi manĝos ion, iomete ripozos kaj poste mi ĉion finos.
Li malfermis la fridujon kaj prenis ion.
Baby Longfuck malrapide mordis la grandan pecon de fromaĝo. Tina subite venis al lia kapo sed li grumblis mi ne volas pensi pri tiuj stultulinoj. 
Visitas: 88