Gil Vicente 25. LA JUĜISTO DE BEJRA (1525)

Resumo:

Pero Marques, la edzo de Inês Pereira, estas juĝisto en Beira. Oni klaĉas pri lia maniero juĝi kaj la reĝo lin alvokas, por ke li juĝu en la kortego. La pordisto prezentas al li seĝon por ke li sidiĝu dum la sesio, por montri ke li estas simplulo. Li ne scias kiel sidiĝi kaj ordonas la venon de benketo. Venas Ana Dias por postuli juĝon, ĉar oni seksperfortis ŝian filinon. La juĝisto diras ke tio estas agmaniero de gejunuloj. Li aldonas ke oni devas ekzameni la tritikejon, kie okazis la pariĝo. Se la plantoj estas tretitaj, okazis disputo kaj la perforto okazis. Kontraŭe, ne. Venas ŝuisto kaj diskutas kun Ana Dias. Ŝi kondukis lian filinon al pekado, invitante la junulinon al renkontiĝo kun viro. La juĝisto prezentas la verdikton: se la invito estus por labori, ĉu ŝi akceptus? Tamen li ordonas ke oni vipu la akuzitinon. Venas eskviro. Li enamiĝis al maŭra junulino kaj petis la servojn de Ana Dias. Malgraŭ tio, ke li elspezis sian tutan monon, li ne sukcesis havi la junulinon. La Juĝisto senkulpigas la parigistinon Ana Dias. La sama eskviro petas al la Juĝisto ke li ordonu al lia servisto la redonon de la novajn vestojn ĉar la junulo ne plu volas servi. La Juĝisto diras ke ĉio restu egala, sen ia ŝanĝo. Venas kvar fratoj por diskuti pri heredaĵo, azenon kiu apartenis al la mortinta patro. Dum la diskutado, la fratoj montras siajn distintilojn: unu estas pigrulo, la dua dancisto, la tria ŝatas skermi kaj la lasta ĉiam enamiĝas al iu virino. La juĝisto ordonas ke la azeno ĉeestu en la venonta aŭdienco, por ke li juĝu. Ĉiuj kantas kaj finiĝas la komedio.

GV078. Amador

Leixar quero amor vosso,
Mas não posso.
    Mi volas forlasi vian amon,
Sed ne sukcesas.

(kantas Jaqueson Magrani)

GV079. Ĉiuj

Vamos ver as Sintrans,
Senhores, á nossa terra,
Que o melhor está na serra.
As serranas Coimbrans
E as da serra da Estrela,
Por mais que ninguem se vela,
Valem mais que as cidadans:
São pastoras tão louçans,
Que a todos fazem guerra
Bem desde o cume da serra.
Ni iru por vidi la sintraninojn,
Ho sinjoroj, en nia lando,
Ĉar la plej bono estas en la monto.
La montaraninoj de Koimbra
Kaj tiuj de la Montaro Stelo
Eĉ se neniu konsentas,
Ili pli valoras ol la urbaninoj.
Ili estas paŝtistinoj tre graciaj
Kiuj militas kontraŭ ĉiuj (*)
Ekde la montopinto.

(*) En la tempo de Gil Vicente oni paroladis pri “militoj pri amo”.

(kantas João Batista Carneiro)
Komentario:

Delikata komedio kun siaj amuzaj roluloj en la laŭepokaj cirkonstancoj. Se la Juĝisto apartenas al antaŭa teatraĵo, tio signifas ke tiu teatraĵo vere plaĉis. La verkisto kritikas la malĝustajn juĝadojn ĉar, vere, la decidoj de la Juĝisto estas neatenditaj. Ĉi tie Pero Marques signifas la naivan justecon, sen la postuloj de la leĝaj labirintoj, sed kiu sin prezentas kiel vera popola saĝo. La parola literaturo de ĉiuj popoloj havas similajn okazaĵojn.
Bone estas citi la rapidajn kaj tre inteligentajn decidojn de Sancho Pança, en la ĉapitro 45 de la dua parto de Donquihoto de Cervantes (1547-1616). En unu el la plej malfacilaj okazoj prezentitaj por juĝo, vera enigmo, (ĉapitro 51) Sancho decidas ke la akuzito devas daŭre vivi ĉar, se la Justeco dubas, oni apelacias al la mizerikordo.
En la Korano, en parto kie oni priskribas la historion de Jozefo, ni ankaŭ trovas simplan juĝadon rilate la kalumnion de la virino de la egipto kiu lin aĉetis (oni ne mencias la nomon Potifar): ŝi diris ke la junulo klopodis por seksperforti ŝin. Sed iu familiano verdiktas: se la tuniko de Jozefo estas deŝirita antaŭe, ŝi parolas la veron; se ĝi estas deŝirita malantaŭe, ŝi mensogas kaj li estas sincera (ĉapitro 12, 22-30).

Visitas: 228