la tago sen nomo, 18

La tago sen nomo, 18.


Aŭdante la sibladon, Ingrid, subite pensis la aparato paneis, morgaŭ mi kunportos ĝin al riparejo sed la homoj de la ekrano malpligrandiĝis kaj ĉio iĝis kurba kaj konfuza, malsupren, mallumo, falis sur Ingrid la forgeso. Iom da senforma materio, malseka, miksata al blankegaj vestoj ene de purega domo, neniam plu purigata ĝis ĝia tuta detruo, kelkajn jarcentojn poste. En la flughavenoj putris la aviadiloj, kontrolpaneloj restis plenlumaj, instrumentaro funkciis por la vakuo. La protokolo pri iu Konstitucia Asembleo ne estis subskribita. La viro kiu fosis puton restis en ĝia fundo, eriĝinta, kaj ne estis manĝita de la vermoj, kiuj ne estis detruitaj de bakterioj, kiuj ne plu estis. La petrolo ŝprucis por neniu, milionoj da bareloj fajriĝis, la maŝinoj ne plu bezonis la nigran oleon. En la sidejoj de la gazetoj, enormaj kaj malplenaj, oni ne plu diskutis pri modo nek pri ekonomia nek pri diktatoroj. En la instruejo pri pentraĵo la nuda pozisto neniam plu stariĝos kaj la skizoj flaviĝos nefinitaj. En Epidaŭro la teatro-kostumaro, desegnita por la festivalo, ne estos kudrita kaj Dionizo, mortinta, ne plu aŭdos la sonadon de la dieca furiozo de la bakĥantinoj.
Silento de homoj, silento de bestoj, silento de foliara susuro. La eĥo ripetadis pri pecoj de falantaj aĵoj, nun iu muro, jaron poste iu fenestro. Siblado ne de serpentoj de vento kiu nun havas libera sian vojon. Muziko ne de birdaro de akumulita akvo ene de sentegmentaj konstruaĵoj, fluanta sur traboritaj kaseroloj, rompitaj televidiloj, senmovaj kaj rustiĝintaj trajnoj.
En la profundo de la granda maro eraradis la plej malpeza vrakaro de ŝipoj kaj submaraj ŝipoj kaj petrol-ŝipoj, kiuj eksplodis pro manko de ĝustatempa bremsado. Nun, ne plu gravas se la akvoj iĝas venenaj. Ne plu estas vivaĵo, por morti.

Visitas: 141

la tago sen nomo, 17

La tago sen nomo, 17.

Valparaiso, la 14a. de aprilo, je la 17a horo, somera horaro.

Bonvole, kiun straton mi devas laŭiri por atingi la centron de la urbo? – malfermante la aŭtan glacon.
sufiĉas iri laŭ ĉi strato mem. – malleviĝante, por vidi tiun, kiu demandas.
ĉu vi tien iras? – prenante la internan pordofermilon.
jes. – ridetante.
ĉu vi volas petveturon? – malfermante la pordon de la aŭto.
La junulo ne respondis. Li honteme rigardis, honteme ne rifuzis, eniris, sidiĝis, la alia kontrolis la pordofermilon, se ĝi bone fermas, kaj per la brako premis la femuron de la junulo.
ĉu vi havos lekcion? – ŝanĝante la rapidumon de la aŭto kaj metante la manon sur la seksorganon de la junulo.
La junulo ne respondis. Li klopodis por forpreni la manon kiu palpis lin sed pro honto nenion faris.
kioma aĝa vi estas? ĉu mi rajtas daŭrigi? – malfermante aŭ klopodante por malfermi la pantalonfendon.
mi estas deknaŭa. – metante la manon sur la pantalonfendon.
ĉu vi ne volas ke mi malfermu ĝin? – karesante la internan parton de la femuro de la alia.
pli bone, ne! – tenante ambaŭ manoj sur la suba parto de la ventro.
Tamen la alia ne forigis la manon.
ĉu vi iras al lekcio?
jes.
ĉu vi ne volas veni kun mi? – daŭrigante la karesojn sur la seksorgano, kiu jam ekŝveliĝis.
Continue lendo “la tago sen nomo, 17”
Visitas: 100

la tago sen nomo, 16

La tago sen nomo, 16.

Erik neniam plu vekiĝos. Neniam oni aŭdos la surbendigadon de lia afliktita kaj plorsingultanta voĉeto. Kial Bengazo estus malsimila ol la aliaj urboj? Ne. La destino de Bengazo jam estis enskribita en la senkompata itinero de la stelaro, kiu kondamnis ĉiujn urbojn de la tero. Kaj ankaŭ ĉi destino plenumiĝis.
La urbo kvietiĝis dum la nekalkuleblaj tagoj kaj la paciencaj noktoj kiuj postsekviĝis. La krimuloj ne estis liberigitaj kaj kelkaj el ili eĉ ne estis arestitaj. Silentigita estis la nefekunda plorado de la senkulpuloj. Paktoj pri estonta paco oni ne plu subskribos pro la sama kialo kiel panetoj en la forno oni ne plu manĝos. Kartdivenistinoj ricevis la koncernan monon sed ne finis la legadon pri la malĝoja fato de la esperemuloj. Tamen ili ne elspezis la ricevitan monon. Ovoj, larvoj, krizalidoj kaj bufidoj ne floris por partopreni en la universala harmonio. Domoj, stratoj, urboj, zorgeme desegnitaj, oni ne plu konstruos. La pigruloj ne plu laboros kaj la laboro vane atendos porĉiame. En la kuracejoj diseriĝis la kanceraj tumoroj kaj sekiĝis la hemoragioj.
Ekzempleroj de La Fratoj Karamazovij, en ĉiuj idiomoj de la planedo, estis enterigitaj, incendiitaj, malsekigitaj, foliumitaj de senatentaj brizoj, analfabetaj ventegoj, uraganoj ne interesiĝintaj pri Ivano, kiu neniam plu parolos, de koro al koro, pri la homa malespero.
Visitas: 92