la tago sen nomo, 16

La tago sen nomo, 16.

Erik neniam plu vekiĝos. Neniam oni aŭdos la surbendigadon de lia afliktita kaj plorsingultanta voĉeto. Kial Bengazo estus malsimila ol la aliaj urboj? Ne. La destino de Bengazo jam estis enskribita en la senkompata itinero de la stelaro, kiu kondamnis ĉiujn urbojn de la tero. Kaj ankaŭ ĉi destino plenumiĝis.
La urbo kvietiĝis dum la nekalkuleblaj tagoj kaj la paciencaj noktoj kiuj postsekviĝis. La krimuloj ne estis liberigitaj kaj kelkaj el ili eĉ ne estis arestitaj. Silentigita estis la nefekunda plorado de la senkulpuloj. Paktoj pri estonta paco oni ne plu subskribos pro la sama kialo kiel panetoj en la forno oni ne plu manĝos. Kartdivenistinoj ricevis la koncernan monon sed ne finis la legadon pri la malĝoja fato de la esperemuloj. Tamen ili ne elspezis la ricevitan monon. Ovoj, larvoj, krizalidoj kaj bufidoj ne floris por partopreni en la universala harmonio. Domoj, stratoj, urboj, zorgeme desegnitaj, oni ne plu konstruos. La pigruloj ne plu laboros kaj la laboro vane atendos porĉiame. En la kuracejoj diseriĝis la kanceraj tumoroj kaj sekiĝis la hemoragioj.
Ekzempleroj de La Fratoj Karamazovij, en ĉiuj idiomoj de la planedo, estis enterigitaj, incendiitaj, malsekigitaj, foliumitaj de senatentaj brizoj, analfabetaj ventegoj, uraganoj ne interesiĝintaj pri Ivano, kiu neniam plu parolos, de koro al koro, pri la homa malespero.
Visitas: 88