Gil Vicente 21. FARSO PRI LA CIGANINOJ (1521)

Resumo:

Eniras en la scenejo kvar ciganinoj. Ili diras ke ili estas kristaninoj kaj petas almozon. Ili volas donacojn por diri la “buena ventura”, nome, aŭguri pri la sorto de ĉiu. Tuj poste venas kvar ciganoj. Ili volas interŝanĝi ĉevalojn. Ĉiuj kantas. La ciganinoj proponas instrui al la spektantaj damoj sorĉaĵojn kaj aŭguras laŭ la linioj de la manoj. Ĉiuj kantante foriras.

GV059. Ciganinoj

En la cocina estaba el asno
Bailando,
Y dijéronme, don asno,
Que vos traen casamiento
Y os daban en axuar
Una manta y un paramiento
Hilando.
En kuirejo estis azeno
Dancanta,
Oni diris al mi, sinjor’ Azeno
Ke oni aranĝas por vi edziĝon
Kaj oni donacos al vi kiel edzovestaro
Mantelon kaj ornamaĵojn
Ŝpinotajn.

(kantas Jorge Teles)
Komentario:

La teatraĵo estas en la hispana kaj, tute certe, estas la plej naiva verko de Gil Vicente, se ni ne konsideras la Akton pri Sankta Marteno, kio nenio estas se ne sceno por procesio de “Corpus Christi”. Intrigo ne ekzistas; la ciganoj eniras inter la korteganaro kaj aŭguras pri la sorto. Tion, nomatan de ciganinoj kiel sorĉajoj, hodiaŭ oni nomas divenaĵoj. “Mi kapablas diri al vi, ho damo, kian edzon vi havos kaj la tagon kaj la horon kiam vi edziniĝos”. En Brazilo oni kutimas fari tiujn divenaĵojn pri geedziĝo, en la antaŭtago de Sanka Antono.
Du aspektoj de ĉi teatraĵo faras ĝin speciala. La unua estas la laŭdantaj esprimoj de la ciganoj: “lilio de Grekio”, “rozo naskiĝinta ĉe l’ bordoj de la rivero Nilo”, “polurita smeraldo”, “mia bela birdo Fenikso”, kaj ceteraj. La dua aspekto estas la lingvaĵo de la roluloj: Gil Vicente, kiel li ĉiam faras, skribas la dialogojn laŭ la maniero de ilia ĝusta prononco. La ciganoj lispas la tutan tempon, Diu”z”, “cristianu”z” sumu”z” (Dio, ni estas kristanoj…) Pli malfrue, en la Farso nomata Akto pri Luzitanio, de 1532, la diinoj kantos kanzonon kun lispado. Tiam oni kredis ke la ciganoj venadis de Egiptio, kaj, ĉar ilia parolado prezentis lispadon, la dioj, kiuj ankaŭ venis de oriento, devus egale paroli. Jen Gil Vicente kun unu el siaj plej gravaj atutoj: la parolado de la popola homo sin montras per realisma senafekteco, sen plibeligo aŭ artifiko. Mi komparas ĉi lingvaĵon kun la lingvaĵo de la pentraĵoj de la nordeuropa renesanco, senigata de klasikismo kiu sin pretendas eleganta, sed estas reguliga.

Visitas: 275