la tago sen nomo, 8

    La tago sen nomo, 8.

Kio okazas al Lardeto?, sin demandis la avineto post aŭdado de longa kaj terura jelpo. Ŝi kuris al la dormoĉambro de Julek kaj vidis la tremantan hundon, kun senmovaj okuloj, nun mallaŭte jelpante. En ĉi momento ŝi rimarkis la sibladon, tranĉeman kaj akutan zumadon. Julek malfermis la okuletojn, sulketigis la frunton, avineto aperis antaŭ li, kurbiĝinta, malgrandiĝanta, li sentis sin mergiĝi ene de la hundon. Lardeto etendis la fandiĝantan piedeton, la avina korpo estis jam gelateno perdita ene de la vestoj. Julek kaj Lardeto likviĝis je miksitaj tukoj kaj feloj.
Mortotuko kovris Varsovion kaj ĉiujn aliajn urbojn de la mondo. La ekrano de la televidilo montradis al disfandiĝantaj okuloj la simultanan kaj malrapidan malaperon de la dancistoj. La lampoj daŭre restis lumigantaj, la televidaĵo daŭre restis montriĝanta, malplena televidaĵo, kunigitaj koloraj vestoj kiuj faris grandan cirklon. La bildo ne plu moviĝis ĝis kiam, longa tempo poste, la energio finiĝis pro incendio en unu el la elektrocentraloj.
Akvo fluadis, iu flamo lekadis izolitajn pecojn de granda tombo.
Finfine la Varsoviaj lumoj estingiĝis, post kiam finiĝis la lastaj fajroj. Ĉiuj noktoj denove revenis al mallumo, revenis al mallumo ĉiuj noktoj. Kaj al silento.
Egale, ekzakte egale, en ĉiuj urboj de tiu spaco kiun ni nomis Pollando. Egale al la cetero. Kie nur vento kaj malvarmo kaj pluvo kaj neĝo kaj la imensa suno… lumanta super granda nenio…
Visitas: 110