la tago sen nomo, 22

La tago sen nomo, 22.
Baby Longfuck ne mordis la duan pecon da fromaĝo. Li haltis, por atenti la zumadon, ĉu eble tio estas speco de alarmo je alta frekvenco, la brako pendis kaj lia orumita kaj perfekta korpo ekfluidiĝis, kvazaŭ statuo de nuda Adoniso kiu fandiĝas.
Ekstere, ĉiam la samaĵo. Ĉar estis en Novjorko, tamen, la silento aspektis pli granda ĉar naskita de plu intensa ĝemado. Milionoj da loĝantoj, kvazaŭ monstra, senrespekta, skandaliga, aŭdaca kaj obstina kolonio el termitoj, ĉiuj malfariĝis kun la sama ektimo, kiu tamen ne estis plenumita en la konscienco. Ankaŭ okazis katastrofoj kun fajro, akvo, interfrapoj, faladoj, ĉio en pli granda proporcio, sed kia distingo estas nun inter pli granda aŭ pli malgranda proporcio?
La formikejo estis venkata, finfine. La enorma Babilono estis disfrakasita sennecese ke venu la Atilo de la Nenio por dissterni salon sur la ruinaĵoj ĉar ankaŭ la bestoj kaj la plantoj rapide dancis la grandegan valson de la eldetruo de la vivo.
Hamleto, sola kaj agonianta, en la granda scenejo, ne finis sian monologon pri angoro kaj deliro. Restis la tekstoj. Sed nek tineoj restis por vori la literojn, dum ili ignoradas la doloron kaj la frenezon de la mondo. Torturantoj kaj torturatoj senpudore sin miksis, la sama senforma pasto, senemocia kaj senkapabla. Finiĝis la humileco antaŭ la forto sed ankaŭ finiĝis la espero por iam finigi la forton de la forto. Dum multaj jaroj la grandegaj templaj navoj eĥadis la falon de aĵoj kaj vitraj rompitaĵoj kaj murpecoj. La dioj ne plu bezonadis templojn ĉar ne plu ekzistis homoj kiuj bezonas diojn.
Komputilo en ia afrikana ĉefurbo ironie finiĝis la kalkuladon kiu indikas la nomon de la unua elektata prezidanto. Elektata sed ne kronata, se ne per la krono de la morto.
Kion diri pri serpentoj kaj skorpioj kaj araneoj, plenaj je veneno? Kion diri pri turdoj kaj cignoj kaj sciuroj? Kion diri pri la granda militludado de la novicaj soldatoj, amputita de sia bruega tondrado de la peza, danĝera kaj idiota artilerio? Kion diri pri la aflikta orgio de korpoj enmiksataj inter drogoj kaj ŝvito, ĉiuj penante por esti feliĉaj en fuĝema momento de orgasmo, forgesataj pri tio ke, por granda ĝuo sufiĉas paro plena je amo kaj konfido?
La kulpigitaj estis senkulpigitaj, la faritaĵoj estis malfaritaj, la regadoj malregitaj, la maskigitaj, senmaskigitaj. La kredintoj, nekredigintaj, la feliĉaj, malfeliĉigitaj, la honoritaj, senhonoritaj, la armitaj, senarmigitaj. La kredintaj, malkredigitaj, alĝustigitaj, malalĝustigitaj, infektitaj, malinfektitaj, akordigitaj, malakordigitaj.
Malorganizo, malnivelo, maldirekto, malakordo, malkonsolo, malafero, malintenco, maldispono, malordo, malespero, malkontrolo.
Ĉio tio estis Novjorko. La plej granda vakuo de la tero. Egala al ĉiuj aliaj vakuoj. La plej granda silento de la mondo. Kiel ĉiuj aliaj silentoj. La granda misfarunigita pasto. Fero, cemento, asfalto, antaŭ la vento, la suno, antaŭ tio kio estis sed ne plu havas signifon, estis, sed ne plu helpas.
Visitas: 98