Gil Vicente 31. AKTO PRI LA HISTORIO DE DIO (1527)

Resumo:

Anĝelo prezentas la prologon. Li diras ke oni spektos la kreadon de la mondo “ab initio” (ekde la komenco) ĝis la Resurekto. La mondo estis kreata sed Lucifero estis kaptata de envio. Laŭ Belial, la helpanto de Lucifero, Dio donis al la viro kaj al la virino tion, kion Li prenis de la demonoj. Lucifero ordonas al Satano: “Transformu vin en serpenton, por trompkaŝemo, por ke vi aspektu kiel de la sama fruktoĝardeno, tiu, kiu ĉion scias pri la specialaj proprecoj de la fruktoj. Kaj vi diru: Gracia sinjorino, vi sciu ke la frukto al vi malpermesata, ho, kiom da scienco estas en ĝi entenata.”
Post la unua peko, nome la malobeo, la Anĝelo venigas la Mondon, vestata kiel reĝo, kaj la Tempo. La mondo devas proponi al Adamo kaj Eva la kondiĉojn por dumviva sintenado. Venas la Morto kaj Eva diras: “jen, ĉi malĝojaĵo estas de mi naskita, pro nia malĝojo”. La Mondo venigas Abelon, la unuan viron naskiĝintan de virino, kiu konos la Morton. Abelo, ŝafista knabo, kantas kanzoneton kiu laŭdas la naturon. Satano tentas Abelon, sed estas forpelata. Venas la Morto por konduki la paŝtiston. “Ho, Tempo, do ĉi tie estas tiel mallongaj la vivoj?”. La Morto lasas lin en la Limbo. Ĝi ankaŭ kondukas Adamon kaj Evan. La Mondo venigas Ijobon. Satano tentas lin, ljob estas punata per la morto de siaj gefiloj, la perdo de siaj posedaĵoj kaj la lepro. Antaŭ la Morto diras Ijob: ” Ĉar Li estas la juĝanto pri la vero, sen plia prokrasto fariĝu Lia volo.” La Mondo venigas Abrahamon, Moseon, Iesajan kaj Davidon. Diras Abrahamo: “Ho tre alta Dio, nekonata, sinkaŝata, montru vi al la gentoj, ĉar jam estas la horo.” Diras Moseo: “Kaj Li persone estos ĉe mi, kiam mi skribos la kvin librojn.” Kaj diras David: “La plej de Dio akceptata ofero estas la suferanta spirito.” Kaj diras Jesaja: “La ofero estas la Mesio, kiu naskiĝos en Bet-Leĥemo, lando de Judujo.” La kvar laŭdas la kreadon de la Mondo kaj, ĉiu laŭ sia maniero, anoncas la alvenon de la Mesio. La Morto kondukas ilin. Venas Johano, la Baptisto, kaj li predikas: “Ho, furiozaj serpentoj kiuj vagas en la montaro, ho ferocaj drakonoj kiuj vagas en la dezertoj, aŭdu la sekretojn kiuj estas kaŝataj.” Li estas tentata sed forpelas Satanon kaj anoncas la Kriston. Ankaŭ li estas kondukata de la Morto. En la Limbo li renkontas la aliajn mortintojn kaj ili kunkantas himnon, per kiu ili petas al la Virgulino ke ŝi liberigu ilin de la malluma prizono, pere de la nasko de ŝia filo. Venas Kristo. La Monto, la Tempo kaj la Morto genuiĝas. Kristo parolas al la Mondo kaj al la Tempo. Satano tentas lin per la bibliaj tentadoj (en la tento pri la adorado, anstataŭ la lokojn de la Biblio, menciiĝas portugalaj urboj). Kristo diras ke li devas iri al Jerusalemo “Ĉar la vipilo atendas min”. Kaj foriras. Post la sceno de la Resurekto kantistoj kunportas mortintan Kriston en procesio. Trumpetaj kaj flutaj sonoj aŭdiĝas. La resurektita Kristo liberigas la arestitojn el la Limbo.

GV099. Abelo, paŝtisto

Adorae, montanhas,
O Deos das alturas,
Tambem as verduras;
Adorae, desertos
E serras floridas,
O Deos dos secretos,
O Senhor das vidas:
Ribeiras crescidas,
Louvae nas alturas
Deos das creaturas.
Louvae, arvoredos
De fructo presado,
Digão os penedos,
Deos seja louvado,
E louve meu gado
Nestas verduras
O Deos das alturas.
Ho montaro, adoru
La Dion de la altaĵoj,
Kaj ankaŭ vi, verdaĵoj;
Adoru vi, dezertoj
Kaj florantaj montoj,
La Dion de la sekretoj
Kaj Sinjoro de la vivoj:
Krestantaj riveroj,
Laŭdu en la altaĵoj
La Dion de la kreitaĵoj.
Laŭdu vi, arbetoj,
De ŝatataj fruktoj,
Diru la ŝtonegoj,
Estu laŭdata Dio,
Kaj mia brutaro,
En ĉi verdaĵoj,
La Dion de la altaĵoj.

(kantas Jonatan Théo)

GV100. Malliberuloj

Voces daban prisioneros,
Luengo tiempo estan llorando,
En triste cárcel escuro
Padeciendo y suspirando,
Con palavras dolorosas
Sus prisiones quebrantando:
– Que es de ti, Vírgen y Madre,
Que á ti estamos esperando?
Despierta el Señor del mundo,
No estemos mas penando.
Oyendo sus voces tristes,
La Vírgen estaba orando
Cuando vino la embajada
Por el ángel saludando,
“Ave rosa gracia plena”
Su preñez le anunciando,
Suelta los encarcelados,
Que por ti estan suspirando:
Por la muerte de tu hijo
Á su padre estan rogando.Crezca el niño glorioso,
Que la cruz está esperando.
Su muerte será cuchillo,
Tu ánima traspasando.
Sufre su muerte, Señora,
Nuestra vida deseando.
Voĉoj audiĝas de malliberuloj,
Longe ili ploradas,
En malluma kaj malĝoja prizono
Ili suferas kaj suspiras,
Per malĝojaj vortoj
Ili malfortigas siajn prizonojn:
– Kie vi estas, Virgulino kaj Patrino,
Ĉar ni vin atendadas?
Veku la Sinjoron de la Mondo
Por ke ni ne plu suferu.
Aŭdante ĉi malĝojajn voĉojn,
La Virgulino preĝadas
Kiam venas la ambasadoro
Pere de la anĝelo, kun la saluto,
“Saluton, rozo graciplena”,
Kaj li anoncis ŝian gravediĝon.
Liberigu la malliberuloj
Kiuj suspiras al vi:
Pri la morto de via filo
Ili petas al la patro.Kresku la glorplena knabo,
Ĉar la kruco atendadas.
Lia morto estos tranĉilo
Kiu trapasos vian animon.
Suferu ĉi morton, Sinjorino,
Per deziro de niaj vivoj.

(kantas Geovani Dallagrana, Graciano Santos kaj Kátia Santos)

Komentario:

Ĉi teatraĵo kvazaŭ estas celebrado de liturgia rito. Eĉ se ni ne konsideras la religiajn aspektojn kaj rigardas ĝin nur el la kultura vidpunkto, ĝi estas majesta. Admireginda sintezo de la elaĉeto de homaro, laŭ la kristanismo. Pere de rapidaj scenoj kiuj sin sekvas en ritmo neniam monotona kaj pere de elokventa, lirika kaj preciza lingvaĵo, Gil Vicente kreas kosman dramon, kie ĉiuj kaj ĉio enprofundiĝas en vortico antaŭ la Mondo, la Tempo kaj la Morto. La dramo klarigas unun el la misteroj de la religio: la savo de homaro. Inter ĉiuj verkoj de Gil Vicente, en kiuj li prezentas ĉi grandiozan stilon, jen la nura en la portugala lingvo.
Ni vidu tamen la kanajlan flankon de ĉi rakonto: La Akto pri la Historio de Dio estis prezentata antaŭ la Reĝo Johano, la Tria (filo de Reĝo Manuel, la Feliĉulo) kaj lia edzino Reĝino Katarina (fratino de Karlo, la Kvina, la ĉiopova eŭropa monarko), en Almerim, kiel distraĵo al la korteganoj. Kiam la teatraĵo prezentiĝis, Portugalio jam preparadis la servojn de la Tribunalo de la Inkvizicio, ĉi brutala kaj sekura maniero akapari monon sen neceso de militoj en Afriko, ĉar la precipa celo estis la rabo de la oro de la judoj. La alegorioj de Gil Vicente montras la virtan flankon de la religio per apoteoza surscenigo; dume, en la keloj de la portugala imperio nobelaro kaj klerikaro komplotis, Limbo pli feroca. Valoras la penon sekvi la paŝojn de ĉi sovaĝeco: En 1183 la papo Lucio, la Tria, rajtigis la episkopojn pri la decido pri herezo. En 1214, dum la kvara Koncilio de Laterano kreiĝis tribunalo por persekuto kaj punado de herezuloj. En 1252 la papo Inocento, la Kvara, sugestis la uzadon de torturoj por fortiri konfesojn al la suspektinduloj pri herezo (inocento laŭ la latina lingvo signifas senkulpa, do, senkulpa laŭnome, sataneca laŭage). En 1497 Reĝo Manuel ordonas la bapton de ĉiuj judon en Portugalio; tiuj iĝas la novaj kristanoj, kun siaj novaj portugalaj familiaj nomoj, ĝenerale prenitaj de nomoj de bestoj kaj arboj: Kverko, Juglandujo, Pino, Leono, Lupo, Kuniklo… En 1536 la Inkvizicio komencas sian taskon en Portugalio, rajtigita de la papo Paŭlo, la Tria. Ĉi rajtigoj estis antaŭe negocataj dum multaj jaroj inter portugalaj ambasadoroj kaj la Vatikano kaj la lando elspezis multege da oro; kompleneble, la investado devus esti profitodona. La unua aŭtodafeo okazos en Portugalio en 1540. Oni fajrigis brulŝtiparojn por mortigi la herezulojn. Se la herezuloj sin pentus antaŭ la morto, la kompatemaj inkvizitoroj ordonis iliajn mortojn por ke ili ne suferu la dolorojn inter la flamoj. Necesas scii kiu el la mortoj estas pli kruela: la brulŝtiparo aŭ la kruco.

Visitas: 249