la tago sen nomo, 9

La tago sen nomo, 9.
 

          Getsemane, je la sama horo.
 

          Ververe ĉi nokto estas la nokto de mia agoniado; pensas la malĝoja viro, dum li plenigas la duan vinglason. Jen la nokto, kiam mi ne malpermesos al la koro la malfermon de la sanga vundo, ĉar la pokalo tropleniĝas; li daŭras, dum li trinkas la amaran farbaĵon de la pistitaj vinberoj. Nenion plie mi havas por toleri, nenian plian destinon por elteni, nenian plian fatalon por suferi. Mi cerbumos pri ĉio cerbumota kaj estingos la flamon. Jen la horo, jen la horo, tiu, kiun mi elektis por esti la horo de mia libero.
          Mi volas kraĉi eksteren ĉi mian turmenton kaj ĉi mian angoron. Mi nur suferos tion, kion mi determinis por suferi, nek unu minuton plie. La limo estos la tria vinglaso de ĉi mistika supeo de mia lucida mio kun mia mio freneza.
          La malĝoja viro, tridek tri jaraĝa, kompetenta pri la homo kun lia mizero kaj lia gloro, kapitulacas. Li alvenas al la sojlo de sia tasko. Poste li intencas sin meti sub la efiko de mortiga drogo.
          Tamen li havas iom da tempo, li ankoraŭ volas skribi ion. Kiu devos esti, eble, lia lasta krio pro senespero.
          La malĝoja viro sentas kapturniĝon, ĉio ekaperas pli koloraj, apartigitaj, sufiĉaj, gravaj. Li ŝaltas la muzikon, Preludo kaj Morto de Amo, de Tristan kaj Izolde. La longaj notoj ekŝvebadas en la spaco, li sentas ke li povas marŝi apogante sin sur la akraj smeraldaj ponardoj kiuj estas tiuj sonoj.
          Ĉi tio estas frenezaĵo, du glasoj kun vino kaj mi jam deliras kvazaŭ antikva dio. Mi ne volas hasti por foriri.
          Li iras al la necesejo kaj lavas al si la vizaĝon. La bruo kaj la malvarmo de la akvo ekscitigas. Li malrapide sekigas la vizaĝon kaj atentas la ekstazon de la muziko, ekstazo kiu apartenas ankaŭ al li, ebriiga, krom la limoj de elteneblaĵo, sed sekura, sin regata, entenata en kontrolata kaj garantiita prizono. Poste, jes, en la morto de amo, okazos la totala kaj apokalipsa liberiĝo.

           Li malfermas tirkeston por preni paperojn. Li vidas la purpuran paketon, li ne atentas, li ne intencas atenti sed la paketo naĝas antaŭ liaj okuloj, kvazaŭ donaco.
          Mi ne ŝatus legi tion, vere mi ne havos tempon, pensas la malĝoja viro, dum li malnodas la paketon. Li ĝin malfermas kaj etendas dek unu maldikajn kajerojn kie, dum la vivo, aŭ, pli precize, dum la lastaj tri jaroj, li notadis, trankvile, siajn elpensaĵojn, kelkajn ordigitajn kaj enkadenitajn, aliaj sendependajn, izolitajn.
          La malĝoja viro, funkciulo de iu Nacia Instituto pri Asekuro, sen supera kurso, iam klopodis por eldonigi kelkajn el la kajeroj. La eldonistoj ĉiam diradis ke estas malmulte por libro, klopodu li por trovi revuojn, la profesoroj de la Universitato rigardadis lin de malantaŭ siaj blank-stukitaj ĥalatoj kaj faradis stultajn demandojn por ke li sin sentu humiligita, li fine rezignis pri ĉio.
          Li ne plu rigardas la kajerojn por atenti la muzikon, por trinki la pokalon de la mortonta Izolde. La orkestro tordiĝas, supreniras, descendas, freneziĝas, preparas sian novan tranĉantan krion, kiu trapenetras kvazaŭ tranĉilo por malfermi la bruston je vivanta vundaĵo, ruliĝas kaj ripetas pecojn de la fatala frazo, kiel serpento el diamanto sin preparante por la salto, avancas, retroiras, ŝanĝas sian posicion kaj, finfine, sin ĵetas en la spacon.
          La malĝoja viro ekploras.
          Ĉi plorsingultoj je sango kaj galo venas de lontane, rompante liajn internaĵojn, malfermante al si vojon por supreniri kvazaŭ vulkana lafo kiu pretendas enterigi Israelon, ŝanceli la remparojn de Jeriĥo. Ĉi raŭkaj kaj damnitaj plorsingultoj venas de la dista tago kiam, reveninte hejmen, li trovis en domo en absoluta malordo la edzinon kaj la ĵusnaskitan filon murditaj. Post tio, li neniam plu ploradis, li neniam plu aŭdis la Liebestod.
          La muziko dormadis ene de li kun sia oceano de larmoj. Je la horoj de doloro kaj nostalgio, li aŭ desegnadis aŭ ion skribadis.
          Li reiras al la necesejo kaj denove lavas la vizaĝon; tamen li ne haltas singulti. Li malfermas la unuan kajeron, eta verko kun titolo
          Kiu respondecas pri la kolektiva frenezo?
          Li foliumas alian; peceto estas substrekita: Progreso, Socio, Libera kapitalo, multaj civilizacioj estis kreitaj surbaze de sofismoj; kial ne ankaŭ la nia?
          Tria kajero havas la titolon La Homa Specio, la malĝoja viro memoras la nekredeman rideton de la nura amiko al kiu li konfidencis la ideon pri la verketo.
          En alia kajero ruĝaj literoj memorigas ke tio estas kopio de teksto de maljuna gimnazia instruisto kiu impresis lin sed neniam estis de li tute komprenata ĉar la temo estas polemika kaj de malfacila kontrolado:
          ĉi admirinda popolo kiu kontribuis al la grandeco de homaro pere de siaj eksterordinaraj geniuloj ne sukcesas sin liberi de la peza kruco kiun ĝi eltenas centjaro post centjaro: la kruco de la adorado de la ora bovido!
          Li ne volas daŭrigi.
          Estas kontraŭsenco daŭrigi ĉi serĉon de velkintaj floroj kiam la argentecaj najloj de la muziko insistas por regi lian komprenon, memorante pri la restarigita nostalgio.
          Li malfermas la lastan kajeron kaj instinkte legas
          kiu estus la puno al tiuj kiuj decidas pri destino de multaj nacioj, donante ilin al la malluma obskurantismo, al la insulta humiligo antaŭ akcelata perforto, al la muta kaj eŭnuka malespero de sklaveco?
          Necesas ĉion resumi, sintezo klopodante por unu tuta sistemo, pensas la malĝoja viro kiu malpli plorsingultas sed estas pli ebria. En ununura paĝo mia totala vidpunkto pri la mondo… Mi ne scias ĉu mi kapablos.
          Li ordigas la kajerojn laŭ la antaŭa pozicio, trankvile pakas ilin, malgraŭ tio ke la fingropintoj kaj la mentono tremadas. Li prenas paperon kaj krajonon, li skribas per krajono. Kaj antaŭ li fariĝas vakuo kvazaŭ truo.
          Dum multaj jaroj mi atendis ĉi teruran momenton, mi ĝin prokrastis, mi ĝin deziris, mi ne volas esti malfidela rilate mian paciencon, pensas la malĝoja viro; kaj li komencas skribi:

          “La homo venas al la mondo por esti feliĉa. Ĉio ekzistanta, dum ekzistas, kunportas ene de si la neceso daŭre ekzisti. Bona estas la atributo de io kiu helpas aŭ favoras iun estaĵon je ĝia daŭreco. Malbona estas la atributo de tio kiu malpermesas aŭ malfavoras. Io bona rilate ian aĵon povas esti malbona rilate aliaĵon. Esti bona aŭ malbona signifas havi eblecon rilate al. Ne ĉio estas relativa. La bono kaj la malbono estas.
          La homo venas al la mondo por esti feliĉa. Por devigi la mondon ke ĝi estu bona rilate lin.
          Etiko estas pesi en pesilo rilate kion mia ago estos bona aŭ malbona, por konkludo ĉu mi devas aŭ ne devas ĝin fari.
          Morala estulo estas tiu kiu estas libera sed ne noca.
          Se la libereco ne estas donata, ĉar la moralo de aliulo estas alia, la homo devas konkeri ĝin, por esti bona al si mem.
          Neniu homo devus timi sin rigardi en spegulo.
          Kaj nenio el tio kiun mi skribas ŝanĝas la situacion de la homo antaŭ la Mistero.”

          La malĝoja viro elĉerpiĝinte ŝvitas. Ne estas tro, sed estas lia tuta intenco. Li scias ke ne helpus plia klopodo, estas malfacile skribi kiam oni jam ebriiĝis.
          Li malrapide stariĝas, prenas la etan flakonon, plenigas la glason per vino kaj trankvile verŝas en ĝin la pulvoron de la eterna nokto.
          Se mi alvenis ĝis ĉi tie, kial ne daŭrigi la vojon iomete pli?
          sed lia voĉo mallaŭte avertas:
          Ne. La horo de ĉi muziko estas la horo de mia morto. Jen la momento por mia libero.
          Li prenas la aparateton kaj reguligas ĝin por aŭtomata ripetado de la sama muziko, alĝustigas ĝin, kun la glaso enmane li atendas ke la kordoj ekploradu kaj kiam la blovinstrumentoj rompiĝas en ĝemadoj, li levas la glason.
          Kaj trinkas.

Visitas: 131