Trilogio de la Barkoj – gil vicente 17. AkTO PRI LA BARKO DE PURGATORIO (1518)

Resumo:

Tri Anĝeloj kantas himnon laŭdante la barkon de Paradizo. Unu el la Anĝeloj kaj la Diablo anoncas siajn vojaĝojn. Tamen la barko de la Diablo ne kapablas moviĝi. La Anĝelo klarigas: “Estas la barko de la damnitoj; ĉar hodiaŭ estas Kristnasko, ĝi havas rompitaj la remojn; ĝi estas sur seka tero. Ho, vi, senzorguloj, atentu pri tio!” Do, la barko kiu iras al Infero ne sukcesas moviĝi dum la Kristnaska nokto. Iom post iom alvenas la ĵus mortintoj, laŭorde: terlaboristo, foirvendistino, paŝtisto, paŝtistino, knabo kaj profesia kartarludisto. Ĉifoje la mortintoj estas laboristoj kiuj respondecas nur pri peketoj. La foirvendistino mencias Brazilon. Ĉar al ili estas malpermesata la eniro en la barkon de la Gloro, ili devas restadi en la purgatoria plaĝo, ĝis ili ricevos la meriton iri al Paradizo. La knabo enbarkiĝas kun la Anĝeloj kaj la Diablo kunportas nur la kartarludisto, ne pro tio ke li ŝteladis sed ĉar li dumvive negadis la diajn misterojn. Li kloplodas por sin defendi: “Ĉu hodiaŭ ne naskiĝis Dio ĝuste por elaĉeti la pekulojn?” La Anĝelo diras: “Kio estas tio, kion vi volas diri? Do, per lia nura sufero la negantoj sin savus?”

GV039. Tri Anĝeloj

Remando vão remadores
Barca de grande alegria;
O patrão que a guiava,
Filho de Deos se dizia.
Anjos erão os remeiros,
Que remavão á porfia;
Estandarte d’esperança,
Oh quão bem que parecia!
O mastro da fortaleza
Como cristal reluzia;
A vela com fé cozida
Todo o mundo esclarecia:
A ribeira mui serena,
Que nenhum vento bolia.
Remadas la remistoj,
Barko de granda ĝojo;
La kondukanto onidire
Estas filo de Dio.
La remistoj estas anĝeloj
Kiuj vigle remas;
Standardo de espero,
Ho, kiel vi bele aspektas!
En la defenda parto, la masto
Lumadas kvazaŭ kristalo;
La veloj, kudritaj per fido,
Al ĉiuj homoj instruas:
La plaĝon, tiel trankvilan,
Nenia vento skuas.

(kantas Geovani Dallagrana, Gerson Marchiori, Graciano Santos kaj Rubem Ferreira Jr.)
Komentario:

Malgraŭ tio, ke la dialogoj estas amuzaj, evidente inter la Diablo kaj la animoj, ĉi akto ne estas tiel genia kiel la antaŭa, tiu de la infero. Oni devas mencii ke la lingvaĵo de la mortintoj estas plena je esprimoj el la popolamaso. Probable ĉi parolado devas montri vortojn kaj slangon kiuj faciligas la rekonadon de kelkaj regionoj de la tiama Portugalio, sed ĉi subtilaĵo eskapas el niaj hodiaŭaj oreloj.
La foirvendistino parolas pri Brazilo per stranga eldiro: “ho, Dio liberigu min de Brazilo”. Oni scias ke en la Kodekso de la reĝo Afonso, leĝaro promulgita post 1446, jam aperis puno per ekzilo en Afriko kaj, iom poste, inkluziviĝis Brazilo. La puno per ekzilo okazis, ekzemple, al homoj kiuj mortigis bestojn de aliuloj aŭ fraŭdis en ludoj. Kiam la reĝo Manuel skribis al la hispana reĝo pri la vojaĝo de Kabralo kaj la eltrovo de Brazilo, li klarigas: “la kapitano tie lasis du ekzilitojn sub la protekto de Dio.” Sekve, se iu diras: Dio liberigu min de Brazilo, en tiuj tagoj, tio devus esti ordinara diraĵo por ekzorci la malagrablan punon.
La fama Karolina Michaelis (1851-1925), kiu tre bone kaj profunde komentariis la verkaron de Gil Vicente observis ke la kanzono de la Anĝeloj estas varianto de popolaj kanzonoj pri la barko de la Paradizo en la tiama Portugalio. Unu el la kanzonoj venis al Brazilo kaj ĝis hodiaŭ estas kantata de la infanoj: Ho fratineto, ni iru al la plaĝo por vidi la barkon kiu de ĉielo venis al la maro. La Madono venas en ĝi, anĝeletoj remas, Sankta Antono estas la stiristo kaj Nia Sinjoro la generalo. Remu, remu, vi, remistoj, ĉar la akvoj estas el floroj.

Visitas: 175