la tago sen nomo, 5

La tago sen nomo, 5.
Varsovio, la 14a. de aprilo, je la 17a. horo.

Julek, kvar jaraĝa, sin alkroĉata sur la ŝultroj de paĉjo, spektas la defilon. Viroj kaj virinoj kun koloraj vestoj paradas dancante kaj ridante. Julek ne scias la kialon de la festo. Li ne komprenis tion diritan de la onklo, kiu parolis pri dudek jaroj de sendependo. Ĉiuj infanoj ricevis blankan flageton kun ruĝa skribaĵo sed Julek forgesis tion, kio skribiĝas sur la flageto, kaj li demandas al panjo kio desegniĝas ĉi tie sed ŝi diras ŝŝŝt kaj daŭre rigardas la paradon kaj ridas.
La viroj kaj la virinoj venas kaj malaperas kaj Julek ne komprenas tion, el kie ili venas, ĉar ĉirkaŭe li vidas nur kapojn, blondajn, brunajn, kufojn, florojn, kaskedojn. En la komenco la vestoj estis aliaj, ili aspektis kiel ursoj, pro la vilaro kiu ilin kovris. Poste venis multaj viroj kaj virinoj katenitaj per ĉenoj kiuj tenis enormajn ferajn bulojn. Julek demandis kaj paĉjo diris vi tro demandas kaj li iĝis malĝoja sed la onklo diris ili simbolas la epokon de la sklaveco kaj Julek demandas tion, kio estas sklaveco, sed panjo diras ŝŝŝt kvietiĝu kontraŭe ni iros hejmen. Sed la onklo prenas lin ĉebruste kaj kisas lin kaj diras sklaveco estas kiam malbonaj homoj, kun pafiloj enmane, devigas la popolon al laborado, por ke la malbonuloj iĝu riĉaj. Subite laŭtega muziko eksonis kaj Julek rimarkas ke li ne plu vidas la gedancantojn kaj li ekgrimpas sur la ŝultroj de onklo kaj la onklo alten levas lin sed la flageto falas kaj li ekploras. Panjo malleviĝas, paĉjo diras ion, la onklo diras ni ne sukcesis trovi ĉar estas tro da homoj sed la maljunulino kiu estas proksime diras prenu ĉi tiun ĉi kaj kisas la frunton de Julek. La flageto estas tute nova kaj ne ĉifita kaj Julek demandas al la maljunulino kio desegniĝas ĉi tie kaj ŝi, kun la okuloj plenbrilaj, diras
paco kaj libero.
Onklo relokas lin surŝultre kaj Julek pensas pri ĉi du vortoj dum li rigardas junulojn ruĝe vestitaj kiuj paradas surĉevale. Li ne scias tion, kio estas paco kaj libero, sed li ne kuraĝis demandi al la maljunulino ĉar liaj okuloj timigege brilis. Tiam paĉjo diras ion kaj li demandas tion, kio estas, kaj panjo diras ke oni montradas nun tion, kio okazadis antaŭ la sendependeco kaj la rajdantoj estas de la partio kiu ne plu ekzistas kaj la junulino blankvestita estas la virgulino Pollando. Julek rigardas sed la junulino certe jam pasis ĉar li neniun vidas. Subite la maljunulino de la flageto ekkrias neniu denove enmetos la manon en nian Pollandon kaj la malpuregaj krifoj neniam plu eniros en la grundon de nia Patrujo. Proksime iu krias Hura al la Libero kaj la defilantoj haltas kaj ĉiuj rigardas tien, kie estas Julek kaj krias Hura Hura Hura kaj Julek ektimigite ekploras. Panjo prenas lin surŝultre kaj la maljunulino, plorante, denove kisas lin. Julek ploras pli laŭte ankoraŭ kaj paĉjo prenas lin kaj foriras. Li serĉas panjon sed estas tro da homoj, kelkaj ridas, kelkaj krias, ĉiuj kun siaj brilantaj okuloj. Ili malproksimiĝas el la homamaso kaj la bruado iĝas pli malforta. Ili eniras en drinkejon; kelkfoje, dum la promenadoj, paĉjo kondukas lin al drinkejoj, sed en tiu preciza li neniam estis antaŭe. Paĉjo demandas tion, kion vi volas, kaj li ĉiam volas oranĝsukon kaj glaciaĵon. La junulo blankvestita kunportas la glaciaĵon kaj paĉjo diras ke ne estas suko kaj Julek diras ke nun li volas pisi. La junulo montras al paĉjo la lokon por pisi kaj Julek amuziĝas ĉar la loko estas malsimila al ĉiuj pislokoj de li konataj. Kaj dum Julek manĝas la glaciaĵon, paĉjo interparolas kun homoj de la proksima tablo. Kaj jen alvenas panjo kaj onklo kaj ili sidiĝas kaj ili petas frititajn terpomojn kaj Julek diras ke ankaŭ li volas frititajn terpomojn. La terpomoj malfruas kaj panjo helpas al li manĝi la glaciaĵon. Finfine la terpomoj venas kaj la onklo surmetas salon kaj disdonas trapikilojn. Julek volas pliajn pikilojn, panjo forportas la pikilujon, Julek volas plian salon, paĉjo prezentas la salujon, panjo diras ke estas varmaj, Julek metas salon sur la terpomo sed la salo falas sur la maneto kaj sur la pikilo kaj Julek lekas kaj grimacas kaj onklo tre ridas kaj Julek manĝas la terpomon kaj krias ĉar ĝi estas varma kaj panjo diras mi ĵus diris ke ĝi varmas ĉu vi volas akvon? sed Julek volas la pikilujon kaj panjo ĝin kunportas kaj li prenas kvin pikilojn kaj enmetas po unu en ĉiu terpomo kaj envicigas ĉion kaj ekparolas
malvarmiĝu sezamo, malvarmiĝu sezamo!
Ĉiuj laŭte parolas kaj ne rimarkas ke Julek petas akvon. Li tiras la veston de panjo, ŝi riproĉas, mi volas akvon, paĉjo levas la brakon kaj alvokas la blankvestitan junulon. La junulo venas kaj paĉjo donas al li monon kaj li iras kaj revenas kun akvo. Julek gustumas sed soifo jam finiĝis kaj ĉiuj sin levas kaj iras ĝis la aŭto de onklo kaj Julek vidas ke la domoj pasas kaj pasas kaj tre kvietiĝas sur la genuoj de panjo kaj apogas la orelojn ĉe ŝia brusto kaj aŭdas ke, kiam ŝi parolas, la voĉo tre strangas kaj ŝajnas ke ĝi venas de la kaverno de Ali Baba. Julek ŝatas kiam parolas panjo, por ridi pri la voĉo kiu venas de la kaverno. Ĉiuj aĵoj malgrandiĝas kaj Julek malaperas.
Kiam oni enlitigas lin, tre sorgeme, Julek vekiĝas. Stariĝas kaj eksaltadas.
ĉu vi ne volas dormi?, krevmaizeto.
ne. mi volas ludi kun Lardeto.
Panjo kunportas Lardeton, mieleca, oreca spanielo. Julek krias, saltas kaj manfrapas. Avinjo kantante eniras en la ĉambron kaj demandas ĉu la arakida sukeraĵo ŝatis la feston? kaj multe kisas Julekon kaj ankaŭ tikletas lin kaj panjo eniras kaj diras ŝanĝu vian veston kaj ludu kun Lardeto ĉar mi promenos kun paĉjo kaj onklo.
ankaŭ mi volas iri.
vespere vi ne rajtas.
Paĉjo venas kaj prenas lin ĉebruste, por lin kisi.
kiam mi rajtas?
dumtage.
ĉu vi kunportos min?
morgaŭ mi ne povas. mi laboros. nur dimanĉe.
kaj kio pri, se vi ne laboros?
mi bezonas labori. ĉiu kiu jam grandas bezonas labori. ĉu vi scias pro kio mi laboras?
jes. por aĉeti aĵojn.
kiajn aĵojn?
ĉokoladon.
kion plie?
bombonon.
kion plie?
glaciaĵon.
kion plie?
sukeraĵon.
Ĉiuj ekridas. Panjo prenas lin el paĉjo, kisas lin, ĝis karulo, donas lin al avinjo, kiu lin preme brakumas kaj metas lin surgrunden.
Julek ludas kun Lardeto, avinjo ŝaltas la televidilon kaj demandas al li ĉu li volas spekti la dancojn de la pola popolo kaj Julek demandas tion, kio estas popolo, kaj la avinjo ameme respondas kun frazo de teatraĵo de la tempo de la sendependiĝo
popolo estas la plej antikva heroo de la tuta mondo.
Kaj ŝi denove kisas lin, kun la okuloj brilantaj kiel tiuj de la maljunuleto de la homamaso, sed ĉifoje ŝi ne tikletas lin.
Lardeto kuras ĝis la kuirejo kaj Julek iras post ĝi, kaj saltas kaj ridas kaj krias. Lardeto atendas ĝis kiam li alproksimiĝas, bojas, saltas kaj rekuras al la dormoĉambro de la knabo. Julek postkuras ĝin, avinjo plilaŭtigas la sonon de la malnova, malnovega polonezo kiu girigas en deliro la vunditan animon de popolo finfine libera. Lardeto trankviliĝas kaj sin kuŝas, la langon pendantan. Julek, kies koreto forte batas, konfuza pro la koloroj en la okuloj kaj la muziko en la oreloj, kun vertiĝo en sia kapeto ne preparita por gloraj festadoj de nacio nun neŭtrala, Julek ridante kuŝiĝas kaj metas la kapon sur la korpon de Lardeto, kies lango daŭre pendas.
Visitas: 108