la tago sen nomo, 3

La tago sen nomo, 3.

Dakaro, la 14a. de aprilo, je la 16a. horo.

La funkciulo komencis la tajpadon en la spacetoj de la formularo. Antaŭen. Policestro pri Murdoj. Antaŭen. Nomo de la viktimo, li prenis iun paperon kaj kopiis. Kaj pasis al alia paĝo. Ĉio fariĝis aŭtomate. Je la dua de la monato aprilo… kaj li demandis al la kolego:
ĉu hodiaŭ vi promenos kun ŝi?
mi pensas ke mi venos ĉi tien. ĝis kioma horo vi ĉeestos?
mi finos ĉi merdaĵon ĉi kaj sendos min foren
La subskribantoj, nekropciistoj, antaŭ komisio de la Policestro pri Murdoj
ĉu vi opinias ke mi sukcesos fiki ŝin?
se vi lertete agos, mi pensas ke jes, sed pli bone iom prokrasti. hodiaŭ estos mia tria renkontiĝo, kaco, mi volas profitegi.
ĉu ŝi jam midzis vin?
ankoraŭ ne, sed hodiaŭ ŝi ne eskapos. ŝi ne tro spertas pri tio, ŝajnas, ŝi iomete hontas, mi malfermis la pantalonon kaj montris la vergon kaj ŝi tute ruĝiĝis…
ne hastu, kaco
Kaj pro la ordono procedi la nekropcian ekzamenon de kadavro de knabo al ni dirita kiel de
kiu estas do la nomo de la putinido, ho, jen ĝi…
pli facilos se vi proponas al ŝi alkoholaĵon malfortan, delikatan, poste ŝi ĉion akceptos. ĉi ulino ne volis cedi, nenimaniere. mi unue pensis ke ŝi estis virgulinaĉo, sed je la ĝusta horo ŝi diris ke la amindumanto trompis ŝin fie kaj mi diris mi ne volas trudi ion al vi tamen mi metis la manon sub la bluzon kaj plenigis ĝin per ŝia mameto kaj ŝi diris ke ŝi volas foriri kaj mi diris amatineto mi vin respektegas sed tia kareso al neniu ĝenas nur iomete tiele kaj tiele kaj vi vin sentos en la ĉielo mi ne volas trudi
Pli malpli dek unu jaraĝa, loĝanto en ĉi urbo, ni devas respondi al la demandaro sube prezentata…
kiam ŝi subite rimarkis la bluzo jam estis malfermita kaj mi ekkisis ŝian kolon sed mi ne forprenis la fingrojn el la cico kaj mi profitis por premi ŝian korpon kontraŭ mian ventron mi komencis palpi ŝian pugon kaj mi pensas ke ŝi rimarkis ke la vergo jam estis dura
Post la farado de la ordonita ekzameno kaj post la prenado de la informoj, taksataj kiel necesaj, ni prezentos nian ekspertizon. Demandoj: Unue, ĉu okazis morto? Due, kiu estis ĝia kaŭzo?
mi malsuprenigadis mian buŝon kaj kiam mi rimarkis ke mia dorso ekdoloris mi malfermis la pantalonon kaj forprenis ĉion eksteren kaj parolis tiele sidiĝu sur min kaj mi opinias ke ŝi jam volis tute sidiĝis sur mian vergon sed ŝi daŭre diradis ne kaj malrapide sidiĝis sur miajn genuojn kaj mi eksuĉis ŝian cicon
Due, kiu estis ĝia kaŭzo?, ne, ne, tion mi jam kopiis. Trie, kiu instrumento aŭ rimedo ĝin rezultigis? Kvare, ĉu la morto rezultis el veneno, fajro, eksplodaĵo, asfiksio aŭ torturo aŭ ia insido aŭ kruelaĵo? Cirkonstancaro: Je la dua de la monato aprilo
kaco, ĉu tio okazis ĉi tie?
kompreneble jes! ĉu vi ne memoras tion, kiam mi diris al vi ne kunporti iun ĉi tien dumnokte, ĉar mi klopodos por amkapti virinon?
jes, mi memoras. tiam mia edzino volis iri al la kinejo. tamen tio okazis unu monaton antaŭe! ĉu hodiaŭ estos la tria fojo?
ŝi diris al mi ke ŝi vojaĝos. en la pasinta semajno ni iris al la arbareto apud la malnova vardeponejo kaj interkonsentis pri veno ĉi tien hodiaŭ je la oka vespere.
kaco, mi ankaŭ volas partoprenon!
ni atendu iomete pli. ni povas ripeti tion, kion ni jam faris antaŭe. vi ekaperas kvazaŭ vi nenion scias kaj surprizas nin senvestaj. ni bone interkonsentos pri la ĝusta horo kaj mi atendos por senvestigi ŝin, kaj vi ŝajnigos ke vi estas mia estro kaj ordonos ke mi foriru kaj ĝuos vian fikadon.
bone okazis al tiu ulino, kiun mi trovis kun vi je la ĝusta horo kaj mi forprenis la pantalonon kaj gluiĝis al ŝi de malantaŭe kaj ŝi nur ripetadis aj vice unu post la alia vi ĉion interkonsentis vi du gejoj kaj mi diradis gejon vi tuj trovos vi putineto suĉu tion tuj tuj kaj ŝi bonege midzis min, mi bezonas fini ĉi fekaĵon ĉi. 
kian merdon vi faras?
estas tiu raporto.
ĉu vi ankoraŭ ne finis?
mi prokrastaĉas. mi suspektas ke tiu junulo estas gejaĉo. li rigardaĉis mian vergon mi vin rakontos ĉiam kiam mi suspektas ke la putinido estas gejaĉo mi intence prokrastas, mi mise damne agas.
pro kio li volas la raporton?
ŝajne estas por ricevi monon de asekuro.
diru ke li venu ĉi tie morgaŭ vespere kaj mi fikaĉos lin.
kaco, ĉu vi?, ho! mi laŭ mi ŝatus ordoni al li demeti la pantalonon kaj mi bategus lin kaj enmetus ian aĵaĉon en lian pugtrueton.
kaco, foje mi aranĝis rendevuon ĉi tie kaj vi ankoraŭ ne laboradis ĉi tie kaj rimarku, mi estu sincera, la knabo plenumis la aferon iamaniere ke mi kvarfoje ĉuris li ĉion faris kaj mi opinias ke la ulo faris kurson pri putinaĵo.
kaco, la gejaĉoj ne alkonformiĝas al mi. ĉi tiu ĉi malsukcesos ĉe mi, mi malfruigos ĉi raporton ĝis la venonta monato.
kaco, se vi volas mi finos la tajpadon morgaŭ kaj vi diru ke li parolu al mi kaj mi petos ke li atendu kaj mi malfermos la pantalonon kaj duonmontros la vergon mi iros al la alia ĉambreto je kioma horo li kutimas veni?
mi ne scias. sed je la ĝusta horo mi kunportos ion al la policestro kaj antaŭ la irado mi fermos la pordon.
jen! kaj mi gratos min kaj mi montros al li kaj diros mi bezonas trovi rimedon al ĉi bestego kaj laŭ lia reago mi diros venu morgaŭ vespere kaj mi finos vian raporton senprokraste.
merda putinaĵo, mi ne scias kiel vi sukcesas tion.
kaco, se vi neniam spertis, kial vi diras ke estas malbone?
mi naŭzas, kaco. tamen, lasu ke mi finos la tajpadon, mi jam faris duonon.
Kaj li daŭris: Je la sepa kaj duono matene, alvenis al la Urba Kadavrejo la korpo al ni dirata kiel de la homo supre indikita. Laŭ la donitaj informoj ĉi tiu homo estis viktimo de trafikakcidento en publika irejo ĉirkaŭ la oka horo kaj dudek minutoj de la unua de aprilo de la jaro
mi pensas ke mi malsatas. mi ne scias ĉu mi manĝos ion nun aŭ mi kondukos la putinaĉon por manĝi kune.
kaco, se la fikado bonas, pago de vespermanĝo valoras la penon, je kioma horo estas la renkontiĝo?
  je la oka.
La alia prenis ĵurnalon.
Post transloko en la Urban Hospitalon, morto okazis je la kvina horo kaj dekkvin minutoj en la sama tago. Priskribo: Vestoj: nur unu blua tenisŝuo, dukoloraj ŝtrumpetoj, ordinara ruĝa kalsoneto, ĝinzopantalono, ĉemizo blanka. La korpo prezentas la jenajn postsignoj de morto: permanenta rigideco, malvarma korpo, hipostazaj sangmakuloj sur dorso, travideblaj korneoj, dilatataj pupiloj,
kaco, se mia edzino vojaĝintus, mi kaŝite restus ĉi tie kaj vi ne malŝatus la lampon. 
kaco, kia avantaĝo rigardadi?
kaco, la voluptaĉo grandiĝas.
mi timas ke ŝi suspektos, kaco. ne ĉiam oni trovas senpagan dezirindaĵon kaj precipe kun tiu pugego…
Ne ekzistas eksteraj elmontroj de putriĝo. Eksterna ekzameno: la kadavro apartenas al knabo kun ordinara osta kaj muskola disvolviĝo, en ordinara stato de nutrado, cent kaj kvardek naŭ centimetrojn alta, nigra haŭto, nigraj haroj kaj okuloj. Post ekstera kontrolado, la kadavro prezentas: Unue:
viro mortigis la kokranton per sep tranĉilvundoj! merda putinaĵo! ĉi ĵurnalistoj trovas tiajn sensaciaĵojn!
Tranĉkontuza vundo, dek du centimetrojn. Due: Diversaj ekskoriaĵoj sur la tuta vizaĝo,
kaco, tiu ulo freneziĝas, aŭdu tion: en ununuran veturilon la policanoj enmetis dektri amoristinojn, kiuj infestadis la bohemian kvartalon de la urbo.
Kirurgia cikatro (malnova) en la maldekstra flanko de la iliako, ses centimetrojn longa
mi pensas ke mi iros por manĝi. eble, poste mi kondukos ŝin en ian restoracion sed je la ĝusta horo mi volas vigli kvazaŭ taŭro. ĉu vi fermos?
jes. do, vi volas liveri la raporton al la eta gejaĉo, ĉu?
lasu al mi. hodiaŭ piĉeton, morgaŭ pugtrueton, kaco, mi viras, se oni volas esti fikata, venu, ĉar mia vergo jam malmoliĝas. ĝis.
Kaj li ridante foriris.
Bluecaj ekimozoj. Ekstera ekzameno: post faro de puba incizado
kaco, se mi pensas nur pri la pugeto, eble tio bonas, sed kiam mi memoras pri tio, kio estas interne, kaco…
Post divido kaj apartigo de la histopecoj, post forpreno de la ripaj sternumaj kartilagoj kaj post malfermo de la toraka kaj abdomena kavaĵoj, oni konstatas ke
La fingroj aŭtomate daŭrigis, dum la menso perdiĝis ene de labirinto
kaco, ŝi varmigos mian vespermanĝon kaj mi scias ke se ŝi sidiĝos apud mi portante tiun bluzon tio signifas ke ŝi volas ke mi palisumos ŝin
Firma parenkimo, dispecigebla, bruneca, kun ruĝaj partoj je kunfluitaj kreme flavaj punktoj, kaj fokusoj de punktecaj kaviĝoj
la lastan fojon kiam mi spektis, ŝajne tio okazis antaŭ du semajnoj. mi dormemas tre frue. fakte, ili tro ripetas la filmojn kaj estas ankaŭ granda kvanto da reklamoj
1. Fragmento je sep per kvin per du centimetroj, kun sangokoagulaĵo en la dekstra ventriklo
2.
ĉi ulo estas bizara. mi ne scias tion, kio povus okazi al ni du, se oni malkaŝus nin. tamen, mi opinias ke la estro ĉion scias, sed li ŝajnigas ke li ne scias. eble li komprenas nin, je nia salajro, oni ne sukcesas pagi hotelon, la rimedo estas rendevui ĉi tie mem, pro tio ni havas en la ŝranko la matraceton, eble li havas sian propran apartamenton por ricevi la putinaron kaj mi ne kredas ke li ŝatas junulojn, kiel diris tiu ulo kiu fine estis maldungita
Kongesto kaj troa leŭkocita fibrina eksudaĵo en la alveoloj kaj bronkoj, kelkfoje kun hista detruo, absceso kaj kunfluo. Pleŭra eksudaĵo…
Visitas: 140