la tago sen nomo, 14

La tago sen nomo, 14.
La ruĝa lampeto lumiĝis. John prenis la aŭdilon se nenion aŭdis se ne susuron, sekvatan de stranga ĉirpado.
miaj okuloj
kaj la aŭdilo falis kaj kunportis lian manon kaj la brakon kaj li subeniris, disserigita kaj mola. La lampeto estingiĝis post tri tagoj. La pendanta aŭdilo falis surplanken ok jarojn poste, kiam, finfine, la drato tute putriĝis. La plafono falegis dekses jarojn kaj sep monatojn poste dum neatendata kaj ne programata tertremo, kiu dronigis Sidnejo en polvaro.
Eĉ Sidnejo ne eskapis, kiel ĉiuj aliaj. En la arkivejoj kaj en la bibliotekoj malrapide ŝtoniĝis la paperaro, ĉar nek ŝimo nek tineoj ekzistis por insulti ĝian gravecon. La dua koncerto por piano de Brahms silentiĝis en la radioaparatoj, kiuj daŭre restis ŝaltataj sed la anoncisto ne anoncis la sekvan verkon nek ekzistus la sekva verko. En la urba oficejo por loĝanto-identigo la plastigitaj dokumentoj, kun siaj precizaj indikaĵoj, restadis sed neniun ajn ili plue identigus. La insektoj de la kolektisto sekiĝis kaj sin transformis en polvon kaj neniu ilin rigardus kun admiro. La juna studento pri teatro ne finis la provadon de sia pantomimo, kie li intencis montri al granda spektantaro, nun farunigita kiel li mem, sian interpretadon pri tio, kion signifas la destino de la homo. En la fabriko de pesiloj, la pesiloj pesis dum longa tempo kaj, inter cent sepdek sep pakitaj por liverado, nur unu havis sian montrilon senmova sur la nulo, pro misfunkciado, ĉar la aliaj iom post iom ricevis sur la pladoj pecojn de falantaj ruinaĵoj. En iu korto vico da mililistaj uniformoj diseriĝis ĉar neniu faris la revuon de la taĉmento. Kaj ne plu ekzistus uniformoj nek soldatoj nek revuo nek taĉmento. La pafiloj ne plu sonis kaj ne plu mortigis. Kaj ankaŭ la lerneja paŭzo de la infanoj ne plu iĝis bruemaj kvazaŭ aro da birdoj kaj ankaŭ la aroj da birdoj ne plu estis. La skribitaj numeroj nenion plu signifadis. Sed la horloĝoj, kelkaj programitaj por labori dum du jarcentoj kun infinitezima erarmaĝeno, tiuj daŭre indikadis la horojn al la neekzistantaj dioj de la silento.
Visitas: 103