la homa specio.15, 16, 17, 18 kaj 19

La Homa Specio. Ĉapitroj 15, 16, 17, 18 kaj 19.


15.

    kiom da frenezaĵoj. ĉu la tuta libro estas egale?
    ne. kelkfoje ĝi estas terura, kelkfoje belega. kelkfoje ĝi multe instruas, kelkfoje ĝi estas timige azeneca.
    avĉjo, ĉu vi nenion ŝanĝis dum la legado?
    kompreneble jes. anstataŭ Dio aŭ io ajn egalvalora, mi legis la Freneza kaj Sadisma Patriarko. tio igas logika la aferon.
    silento.
    kiom da feroco, avĉjo. mi ja tute ne volas sonĝi pri tio. ili mortigis tridek du mil knabojn.
    kiel vi scias?
    mi imagas ke la kvanto de knabinoj kaj knaboj estas pli-malpli egala.
    silento.
    kiel ili liveris dek ses mil knabinoj al dek du mil soldatoj? ĉu la estroj ricevis pli ou unu?
    la libro nenion diras pri.
    silento.
    avĉjo, ili liveris tridek du knabinojn al la sacerdotoj. kion ili faris al la knabinoj?
    ni dormu.


16.

    dum la matenmanĝo parolis la knabo:
    paĉjo, mi forgesis demandi: kie estas la vesperto?
    poste mi montros ĝin.
    kiel vi eltrovis ĝin malantaŭ la spegulo?
    okazis la jeno: ĉiam aperis fekaĵetoj en mia kripo, sub la spegulo. mi opiniis ke estas muso. iam, mi purigadis la fekaĵetojn kaj aŭdis brueton. kaj mi pensis: mi levos la spegulon kaj ĝi kuros. sed ne, mi levis la spegulon kaj la brueto daŭris. kaj mi rigardis kaj vidis la vesperton. ĝi estas ete eta.
    mi volas vidi ĝin.
    finu la manĝon.
    iomete poste, mi levis la spegulon.
    vi ambaŭ restu sube, estas pli facile por vidi.
    madono!, paĉjo, kia malbela besto!
    tuŝu ĝian dorson! similas al veluro.
    mi, neniam.
    la maljunulo, tamen, fingre frotetis la dorson de la vesperteto. je ĉiu tuŝo ĝi malfermis la buŝeton kaj kuntiriĝis.
    ĝi estas tre malbela. aspektas kiel la kornkapulo.
    ridadoj.
    paĉjo, foje miaj amikoj eniris ĉi tien por trinki akvon kaj demandis al mi kial estas diablo en via kripo.
    ne estas diablo. estas faŭno.
    ĝi estas kapropieda, ĝi havas kornojn kaj estas senvesta.
    kaj ĝi havas enmane la Pajno-ŝalmon, rigardu.
    sed neniu kripo havas faŭnon!
    mia intenco estis kripo kiu ampleksus ĉiujn religiojn, por la naskiĝo de la Homo. mankis tempo por daŭrigi: aŭ mi haltis, mi ne memoras. kaj nur la faŭno restis.
    ka! faŭno en la kripo kaj vesperto malantaŭ la spegulo. mi ja foriros por ludi.
    li foriris.
    mia patro prenis la ĝardenajn ilojn kaj estis foriranta.    
    ĉu vi volas helpon?
    kompreneble ne.
    do mi lavos tolaĵon.


17.

    paĉjo, hodiaŭ mi helpos vin dum la preparo de la hundara manĝo. ĉu ne estas la ĝusta horo?
    jes. do ni metu benketon apud la kuirforno. kelkaj taskoj mi devas fari, ne vi. unue, la kaserolego.
    kiom da siteloj kun akvo?
    nun, unu kaj duono. poste duonon plian.
    madono!
    do, farite. mi tenos la ujon kaj vi enmetos ses glasojn da rizo.
    unu kaj du kaj tri… kaj ta kaj ta kaj ta! kaj kion pli?
    tiun ĉi pakon da kokida dorsaĵo. atentu! 
    kiom da pecoj estas ĉi tie? 
    kvar!
    sed estas kvin hundoj!
    jes. mi dispecigos tiun ajlobulbon ĉi kaj vi enmetos kune.
    farite. ĉu nur tio?
    jes. post la bolado kaj kuirado, mi miksos maizfarunon en la lastan duonsitelon, kirlos ĉion kaj surmetos la kovrilon kaj forprenos de sur la fajro. morgaŭ matene, ĝi estos malvarma.
    paĉjo, unu hundo restos sen viando.
    ĉu vi neniam vidis, kion mi faras antaŭ ol disdoni?
    ah!, jes. vi enmetas la manojn en la kaserolego, dispecigas la tutan viandon kaj dismetas ĉion en la kuvojn.
    kaj nun, kiom da pecetoj por hundo?
    multaj etaj pecoj. hm!, mi komprenis.
    se mi metus la dorsaĵojn en la kuvojn, kio okazus?
    unu el la hundoj ne ricevus.
    kaj se estus nur unu peco por la kvin hundoj?
    la plej forta prenus por si kaj la aliaj ne ricevus.
    kaj se du el ili opinius ke ĝi estas la plej forta?
    tiam, ambaŭ aĉe batalus.
    ĉu vi jam vidis ĉi tie batalo pro manĝo?
    ne. ili eĉ manĝas kune el la sama kuvo, kelkfoje.
    tio havas nomon, filo. iutage, poste, vi lernos.


18.

    paĉjo, avĉo montris al mi papilion, kiu havas en ĉiu flugilo la numeron ok.
    ili estas oftaj ĉi tie.
    se ni rigardas ilin el alia flanko, anstataŭ du ok ni vidas du infinitojn! diris la maljunulo.
    kaj la knabo: jes.
    kaj la maljunulo: 
    do, lernu tion: du infinitoj estas tiel grandaj kiel unu.


19.

    meze de miaj paperoj, mi trovas:
    kiam la tensio estas neeltenebla, la homo fantazias; li fantazias dum dormo por metaboligi la mensan vorticon – la sonĝo; li fantazias por eviti la totalan apartigon inter sia fizika korpo kaj tio komprenata kiel animo aŭ spirito aŭ konscienco – la frenezo; li fantazias ĉar li bezonas klarigon pri la timegiga ekzistado; kial mi estas ĉi tie, kial ekzistas la mondo – la religio; li fantazias ene de tio komprenata kiel penso aŭ rezono aŭ logiko, mi povas inventi halucinigan sistemon, ĉio estas materio, ĉio estas ideo, ĉio estas ombro, ĉio estas nenio, ĉio estas ĉio, se nur tiu sistemo estas enkadrita en alia sistemo sen reciprokra kontraŭdiro – la filozofio; kaj li intence fantazias, kreante privatajn universojn per amuzoj, ludoj, memtorturadoj, kaj dum la tuta tempo li scias ke ĉio estas mensogo – la arto.
    la kvin aspektoj de la fantazio: sonĝo, frenezo, religio, filozofio kaj arto.
    amiko mia, kiu post kelka tempo fariĝis filozofo, aldonis: ankaŭ scienco. ĉu ne estas tiu ĉi flanko de la scienco, branĉo de la filozofio?
    kiom da paperoj, kiom da skribaĵoj! mi iros por dormi.
Visitas: 367