la homa specio.20, 21, 22, 23 kaj 24

La Homa Specio. Ĉapitroj 20, 21, 22, 23 kaj 24.

 
 
20.

    paĉjo, miaj tri amikoj manĝos kun mi kaj ni volas frititajn terpomojn kaj oranĝo-sukon.
    do, senprobleme.
    dum mi senŝeligas la terpomojn, tra la fenestro mi aŭdas la knabon kaj unu el la amiketoj:
    kion vi elprenas el la dorsosako?
    paperojn.
    ĉu vi ne malsupreniros al la kaskado?
    ne. mi skribos.
    ĉu skribi? sub tia suno?
    mi verkas libron.
    ĉu libron? pri kio?
    pri la paska kuniklo. mi pruvos ke la paska kuniklo ekzistas.
    vi scias ke ĝi ne ekzistas.
    mi bezonas ĝian ekzistadon kaj mi pruvos ke ĝi ekzistas. estas tri elementoj: pasko, kuniklo kaj ovo. estas kiel triunuo. malfacile estos komprenigi kial la ovo estas el ĉokolado.
    kaj se vi ne sukcesos komprenigi tion?
    do mi diros ke estas dogmo.
    kaj kio estas dogmo?
    dogmo estas la jeno: mi diras ke estas vero kaj vi devas kredi, kontraŭe vi estos bruligata vivanta.
    vade retro! kiel nomiĝos via libro?
    teologia sumo.
    ah! certe, libraĉo!


21.

    mia patro preparis la kariolon, jungis la ĉevalinon kaj foriris kun la knabo. mi kuŝiĝas sur la kusenoj kaj duonfermas la okulojn. la birdoj silentiĝis ekstere. ĉu pluvos? la hundoj dormas. oni mallaŭte aŭdas la bruon de la akvoj en la malsupraĵo.
    ĉio estas en ordo. mi pigremas pri legado. mi fermas la okulojn pro intenco pri mallonga dormo.
    blanka bildo desegniĝas en mia cerbo. mi imagas tiun blankan bildon, mi pensas. se mi malfermas la okulojn kaj se fantomo estos antaŭ  mi, do tio estos halucinaĵo. mi certas ke mi nenion vidos sed, por konfirmi tiun fragilan certecon, mi malfermas la okulojn. la birdoj silentiĝis, la hundoj dormas, nenio moviĝas kaj mi ne kapablas aŭdi la bruon de la akvoj en la malsupraĵo.
    tamen, la blanka vidaĵo staras antaŭ mi. travideblaj kaj delikategaj vualoj kiuj, flugetante, formas la konturon de homa figuro. haŭto aŭ vizaĝo nevidebliĝas, nur la volumenoj kiuj flirtas en la spaco. kaj sur la kapo imensa krono.
    la Morto! ekzakte kiel mi iam desegnis ĝin! kial ĝi ridetas? kial mi scias ke ĝi ridetas?
    skuo en mia tuta korpo vekas min. mi malfermas la okulojn. sonĝo! ĉu sonĝo?
    neniu birdo kantas.
    la hundoj ankoraŭ dormas.
    mia atento dummomente sin turnas al la senfina bruado de la akvoj en la malsupraĵo. kaj iom post iom mi plonĝas en dormon sen imagoj.
    por kio ĝi venis ĉi tien?


22.

    paĉjo, rigardu la ĵurnaleton, kiun avĉjo ricevis perpoŝte.
    kurioza! ĉu ĝi apartenas al iu lernejo?
    jes. diris la knabo. kaj la majunulo:
    antaŭ kelkaj tagoj, mi revenis el la banko kaj trovis sinjoron akompanata de adoleskanto. li ridante salutis min kaj mi demandis:
    ĉu vi estis mia lernanto?
    jes. kaj li diris sian nomon.
    ĉu vi memoras min?
    kompreneble jes. mi memoras vian nomon sed viaj aspektoj tro ŝanĝiĝas post junaĝo. kaj tiu junuleto, ĉu estas via filo?
    jes. jen, filo, tiu ĉi sinjoro estis mia instruisto pri arto.
    pri arto! do vi povus respondi al mia demandaro.
    kiu demandaro?, filo!
    por la ĵurnaleto de mia lernejo. ĉiu en mia grupo ricevis temon por fari raporton. mia temo estas la moderna arto.
    ĉu ni ne ĝenos vin?
    kompreneble ne. ni trinkos fruktosukon kaj dume mi respondos.
    poste, mi parolis ĉe la magnetofono de la etulo kaj hodiaŭ ni ricevas tiun ĉi ĵurnaleton.
    do, lasu ke mi ĝin laŭtlegu, patro. ni komencu:
    kion vi pensas pri la moderna arto?
    ĉu moderna arto? ĉu vi konas la rakonton pri la nova vesto de la reĝo? nu. la moderna arto estas tiu reĝo. kaj la reĝo estas nuda. kaj neniu kuraĝas diri ke la reĝo estas nuda. kaj la reĝo estas malbela, li estas dikventrulo, la mamoj falas, la  skroto pendegas, li estas pufeca, dika, sengracia, rigardu lian pugon, rigardu lian pugon!
    ĉu ili skribis pugon? demandis la knabo.
    jes. jen avantaĝo de hodiaŭaj lernejoj.
    kaj finiĝis? denove la knabo.
    ne. en ĉi momento mi iĝis serioza, parolis mia patro. kaj li mem legis:
    la estetiko de la masoĥismo de la intelektuloj.
    mi klopodos por esti klara: oni scias ke kelkaj artaĵoj estas facilaj al la sento kaj kompreno kaj aliaj estas iom pli malfacilaj. ni prenu ekzemplon en la muziko. popola kanzono estas pli facile komprenata ol Chopin, kaj tiu ĉi siavice estas pli altira ol longa simfonio. proporcie kiel oni alkutimiĝas, pli kompleksaj verkoj estas akceptataj. per tio ni rajtas konstati la jenon: kelkaj homoj kapablas kompreni kaj senti artaĵojn ne komprenatajn de la plejmulto. kaj tio estas vero. en ia momento de la pasinta jarcento, la sinmontremo ekmaskis la guston de tiuj nomataj intelektuloj. ĉu miaj vortoj estas malklaraj? ni pli-malpli karigu: mi, kiu komprenas arton, mi kapablas ŝati tion, mi kapablas el-te-ni tiun artan verkon, kaj tion la plejmulto el la homoj ne kapablas. kaj jen en ia momento la farso anstataŭis la arton. ni trompiĝis, mi trompiĝis, ĉiuj, kiuj akompanis la kulturajn manifestiĝojn trompiĝis. la pordegoj fermiĝis. kion oni faros de nun poste? precipe rilate muzikon kaj plastikajn artojn. kie estas la elirejo? lo mono partoprenas en tiu diskutado.
    resume, ĉu vi volas scii pri mia penso pri moderna arto? nuntempe, tia kia ĝi estas, estas arto farata de adoleskantoj. eniru kun via patro en la muzeon tie en la stratangulo, ĝi enhavas ekspozicion. imagu ke la verkistoj de la artaĵoj estas inter dekdu kaj dekses jaraĝaj. ĉio fariĝos adekvata kaj logika. glason da Monteverdi, bonvolu?!
    pardonu, sinjoro, diris la kelnero.
    mi ŝercas. mi opinias ke ni devas malŝalti la magnetofonon. ĉu ne estas pli bone ke mi skribu ĉion? pli simplaj aferoj, pli facilaj?
    ĉio estas bonega. mi dankas.
    kaj finiĝis. tamen ne tiel okazis la fino. li ne diris ĉio estas bonega, mi dankas. li malŝaltis la magnetofonon kaj diris: ĉio estas tre bone. des pli ke neniu legas tiujn raportojn. la kolegaro nur scivolas pri klaĉaĵoj inter koramikoj kaj koramikinoj.


23.

    paĉjo, kiel vi sukcesas legi libron tiel dikan. kiom da paĝoj?
    sescent.
    ka! la nura vidado pigrigas min.
    libro estas kvazaŭ vojaĝo. se la vojaĝo estas mirinda, vi volas ke ĝi neniam finu. kaj kiam ĝi finas, en animo restas gustumo de sopiro kaj tion oni neniam plu forgesas.
    mi foliumis ĝin hieraŭ. estas belaj bildoj.
    ĝi celas junularon. iam vi ĝin legos, mi certas. ĝi nomiĝas “La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson”. svedo ĵus tradukis ĝin.
    nunmomente, mi restas kun Monteiro Lobato.
    feliĉaj la landoj kiuj kalkulas je tiaj libroj por siaj infanoj kaj junuloj.


24.

    mi malbone dormas en ĉi tiuj lastaj tagoj. la dormo estas neregula kaj subite mi rimarkas ke jam de longe mi vekiĝis. dronita en nigra silento. estas momento ene de la nokto kiam eĉ la griloj mutiĝas. mi aŭdas la bruon kaj de la patro kaj de la filo, ili ruliĝadas surlite. kelkfoje unu el la hundoj foriras. ili malfermas la kuirejan pordon kaj ĝi revenas kaj fermiĝas per grincado imuna kontraŭ oleŝmirado.
    do mi malsupreniras por preni glason da varma lakto. suprenironte, antaŭ la estingo de kandelo, mi rapide ekvidas mian malgrandan kripon, tiu kiu estas sub la spegulo. mi tremeras.
    la vesperteto venis suben kaj, gluita al la muro, sed inverse, kapomalsupren, ankaŭ ĝi adorante kliniĝis.
    mi diras al ĉiu vizitanto ke mia kripo estas por la naskiĝo de Homo. pro tio mi ĝin montras dum la tuta jaro. nuda bebeto, knabo, kuŝas surpajle. estas patro kaj patrino vestitaj per mezepokaj kostumoj. estas boveto, azeneto, hundo kaj koko, la lastaj tri el la datrevena kuko de mia filo, kiam sur ĝi staris la dometo kaj la kvar herooj de la Bremenaj Muzikistoj. mi ne scias kien iris la kato. kaj jen tri Magoj, reĝoj, jes, kun siaj teatrecaj kostumoj kaj donacoj enmane. kaj tri ŝafoj kaj la faŭna paŝtisto. figuretoj el ceramiko. kaj nun aldoniĝis tiu nigra vesperteto. la vera vivo omaĝas la vivon figuran.
    trankvilon, vesperteto. ne malsereniĝu. mi ja scias ke ĉi tie nur vi estas sankta.
    tamen mi ne rezistas la deziron tuŝi ĝin. kaj mi ripetas la patran geston, mi delikate glitigas la fingron sur ĝia dorso de dolĉega velura silko. ĝi kuntiriĝas iomete, ĉiam, kaj malfermas la buŝeton je ĉiu tuŝo.
    ankoraŭ estas fino de nokto por dormado. fermitaj la okuloj, preskaŭ pli tie ol ĉi tie, mi demandas al mi, kiam ĝi denove aperos en mia sonĝo, tiu tre bela Morto, delikataj toloj sur malplenaĵo kiu estas la volumeno de homo. kaj tiu krono kiu, alvenante, alvenas por ĉiam. mi opinias ke mi jam dormas.
Visitas: 419