Sanktaj kanzonoj de Umbando, en Esperanto (2)

Nigruloj (Pretos Velhos)

 

La nigrulo sidas sur trunko

Signas sin per kruc’

Protekton petas al Zambi

Por gefiloj de Iesu’.

 

Ĉiuj bidoj de l’ rozario

Estas gefiloj de Di’

Se ne estus Paĉ Nigrulo

Tuj senvoje estus mi.

 

Infanoj (Fui no jardim colher as rosas)

 

En la ĝarden’ por roz’ plukado

Avinjo donis la plej belan el la pado.

Kosme, Damiaŭ’ kaj Doum’

Krispin’, Krispiniano

Estas filoj de Ogum’.

 

Bovistoj (Meu boiadeiro, por aqui choveu)

 

Bovisto mia, pluvas tie ĉi

Kaj fortas venta blov’

Pro la akvaro naĝas via bov’.

 

Maristoj (Artilharia já salvei)

 

Artilerion savis mi,

El riveret’ jen la signal’.

Maristo kun la direktil’

Kaj ŝip’ ne dronas dum batal’

 

Baianoj (Quando eu vim da Baia)

 

Venis mi el Baio

Rrigardante la ĉielon

Kiam trovis mi vojkrucon

Mi lumigis tuj kandelon.

 

Ciganoj (Amigos, joguem flores e perfumes)

 

Ni ĉiuj ĵetu florojn kaj parfumon,

Ĵetu florojn kaj parfumon,

La ciganoj havas feston.

O, o, o, o, o, o, o, o, jen la ciganoj ĉe ni.

 

Orientanoj (Ori, Ori, Ori,Oriente)

 

Ori, Ori, Ori, Oriento

Forto de Zambi ĉe ni.

El oriento briladas lum’

Kaj tuta templo splendas nun por ni.

Mi venas nun el oriento

Por Zambi jen la labor’

Mi venas nun por karitato

Kuraco al la dolor’.

 Ze Pelintra (De terno branco e punhal de aço puro)

 

Kompleto blanka

Kun ponardo trafe ŝtala

Kaj insigno senegala

Por labori venas li.

Tenu nigrulon,

Ĉar li estas Ze’ Pelintra

Loĝas ĉe malriĉuloj

Kaj laboras por ni.

Eŝuoj (Eu fui no cemitério às onze horas do dia) 

Je l’ dek unua hor’

Mi iris al mortintejo

Eŝu’ vekiĝis kaj

Tremadis tomb’ en tombejo

Din, din, don,

La sonoril’ de l’ preĝejo

Eŝu’ vekiĝis kaj

Tremadis tomb’ en tombejo.

 

Pomboĵiro (Pombo Gira, que dança é esta) 

Pomboĵiro vi tiel dancas

Ke nia vivo dancas kun vi.

Ĉar vi dancas surstrate

Ĉar vi dancas sublune

Ĉar vi kunportas ĝojon

Kaj ni dancas kune.

Visitas: 123