Himno de Umbando

José Manoel Alves (teksto) kaj Dalmo da Trindade Reis (melodio), 1961.  

 

Rebriladas Dia Lumo

Per helega splenda flam’

Venis ĝi el Oŝala’

Kiu estas pac’ kaj am’

Ŝvebas ĝi super la tero

Ŝvebas super mara ond’

Venis ĝi el Aruanda

Por lumadi super mond’

Umbando, jen pac’ kaj am’

Kun lumo en ĝia sin’

Jen forto kiu vivigas

Al grandeco gvidas nin

Antaŭen per nia fid’

Estas senkompara leĝ’

Al mondo kunportas flagon

De Oŝala’ nia reĝ’

tradukis Jorge Teles.

Kuritibo, la 28a, novembro, 2016. 

Visitas: 142