RAKONTU ALIAN ANJO 11. LA RUZA ŜTELISTO (tria parto)

ricardo garanhani desegnis
   

    Nu.
Dum kelka tempo la junulo ne volis ŝteli en la kastelo. Li havis sufiĉan monon kaj ne intencis riski. Okazis do ke la mono malaperadis kaj iam ĝi finis.
Post tio li ja decidis iri al la castelo, tra tiu eniro kiun nur li konis. Li kaŝe alvenis al la trezorejo por videti. Ĉio estis kiel antaŭe. La sama rado je turniĝantaj tranĉiloj, la sama dentradaro. Li havis kun si novan ferstangeton, haltigis la radon, eniris, ŝtelis ĉion deziratan, foriris, turnigis la radon.
Sed la reĝo malkovris la ŝteladon. Post tiam, kiam li trovis tiujn pecojn el ŝtelisto meze de la padeloj, kiuj estis de la patro de nia ŝtelisto, li sendis ĉiumatene serviston por kontroli la monon. Kaj tiu-ĉi matene la reĝo malkovris.
Li decidis fari proklamon kiel klopodo por aresti la ŝteliston. Li sciigis al la tuta urbo ke en la ĉambro de la princino estis bela lintuko brodita de ŝi mem. La ŝtelisto kiu kapablus ŝteli la lintukon meritos duonon de la regno kaj edziĝos kun la princino.
La ŝtelisto jam estis laca pri ŝtelado kaj decidis ŝteli tiun tukon kaj riĉiĝi kaj princiĝi.

    Ĝuste tion la damnita reĝo intencis. Nur tiamaniere li sukcesus aresti tiun ruzan ŝteliston, kiu ĉiam trompis lin. Li pligrandigis la gardistaron de la kastelo kaj ekatendis.
Post tio do, mi rakontos tion, kion la sagaca ŝtelisto decidis pretigi. Li acetis lignon kaj faris pupon je homa mezuro. Li metis risortojn en la pupo kaj vestis lin per ordinaraj vestoj. Tiamaniere, vidata de malproksime, la pupo ŝajnis reala homo. Nokte li eniris tra la sekreta enirejo, tiu kiun nur li konis, kaj suprengrimpis al la kastela tegmento. Li pendigis la pupon kaj ŝnurligis sur ĝi tiajn eksplodiletojn de Sankta Johana festo. Poste li ligis al la eksplodiga meĉo longan ŝnureton, fajrigis la ŝnureton kaj fuĝis de tie kaj kaŝis sin sub la fenestro de la princino. Li demetis la ĉemizon, prenis iom da kunportita sango kaj disverŝis ĝin sur ĉemizo kaj pantalono kaj atendis.
Post kelka tempo la braĝeto de la ŝnureto atingis la meĉon kaj okazis eksplodado
Pa! Pa! Pa! Pa!
La gardistoj rigardis supren kaj vidis tiun viron skuiĝantan sur tegmento kaj vokis la reĝon kaj la reĝo kuris kaj ĉiu sekvis lin. Ili eksupreniris ĝis la tegmento. Ĉiuj pensis ke la ŝtelisto intencas eniri en la kastelon tra inter la tegoloj.
Do, la ŝtelisto frapis ĉe la fenestro de la princino. Li tenis la sangmakulitan ĉemizon mane kaj, malfermite la fenestro, plenaflikte li parolis:
– La reĝo vundiĝis, la reĝo vundiĝis. Ni bezonas puran tukon ĉar mia ĉemizo estas malpura. Rapide, rapide, la reĝo vundiĝis.
La junulino ektimis kaj ekserĉis tukon kaj li kriis.
– Tiu lina tuko tre taŭgas. Rapidiĝu, princino, aliel via patro mortos.
Aŭdinte tion, ŝi ekploris kaj prenis la lintukon kaj donis ĝin al la ŝtelisto kaj li fuĝis kaj kaŝis sin.
Tiam kelkaj soldatoj atingis la supraĵon kaj kriis al la reĝo ke la ŝtelisto estas pupo. La reĝo furioziĝis kaj ordonis ke ili kuri ĝis la princina ĉambro kaj gardu ĝian pordon.
En tiu momento jam la tuta popolo estis invadinta la kastelon por helpi je la aresto de la ŝtelisto. Kaj kiam la gardistoj malsuprenvenis de unu el la turoj, ĉiuj aŭdis krion el alia turo:
– Ĉi tie! Ĉi tie! Mi trovis!
Ĉiuj rigardis kaj vidis senĉemizan viron kiu neniu alia estis se ne nia ŝtelisto.
La reĝo levis la brakon kaj silentigis ĉiujn. Poste li laŭte kriis:
– Ĉu vi trovis la ŝteliston?
– Jes, Via Reĝa Moŝto!
– Kie li estas?
Do parolis la junulo:
– Ĉu estas vero ke Via Reĝa Moŝto promesis duonon de la regno kaj edziĝon kun la princino al tiu, kiu ŝtelus la lintukon?
La reĝo kriis:
– Jes, estas vero. La ŝtelisto, kie li estas?
Kaj li prenis el interne de la pantalono la ĉifitan lintukon, svingis ĝin kaj kriis:
Ĝuste ĉi-tie, Via Reĝa Moŝto. Plenumu vian parolon.
La reĝo nenion povus fari se ne plenumi sian parolon, ĉar reĝa parolo ne retroiras. Li ordonis al li malsuprenveni kaj la popolo kriis Hura!
La princino iĝis feliĉa ĉar ŝi vidis ke li estas bela junulo kun dikaj femuroj. Ŝi eĉ ne konsideris tion, ke li estis ruza ŝtelisto.
Ili geedziĝis kaj la ŝtelisto ne plu ŝtelis kaj li helpis la reĝon regni kaj ĉiuj restis feliĉaj porĉiame.

 

Visitas: 284