RAKONTU ALIAN ANJO 09. LA RUZA ŜTELISTO (unua parto)

desegnaĵo de ricardo garanhani

Noto: Ĉi tiu interesega senmorala rakonto de mia avino, certe kunigas pecojn el diversaj rakontoj.  La tri unuaj peripetioj ŝajne devenas de similaj aventuroj de Pedro de Urdemalas aŭ Till Strigospegul’. La lasta aventuro, tiu ene de la palaco, estas pli perpleksiga; ĝi aperigas nigran sorĉistinon, intermetaĵo eble okazita en Brazilo. Tiu aventuro de la ruza ŝtelisto estas la vera kialo, pro kio mi decidis registri la rakontojn de mia avino. Mi neniam trovis en alia libro la lastan parton de ĉi rakonto kaj mi opiniis ke granda perdo okazos se mi ne skribu ĉion. En 2008 mi feliĉege surpriziĝis, kiam mi legis gravegan libron de la Homa Historio kaj trovis en ĝi la version, kiu, tutcerte, estas la originala.
Ĉar la rakonto estas longeta, mi ĝin dividis en tri partojn. Post ilia prezentado, mi prezentos kiel kvaran la tradukon de la malnova teksto. Tiu suspenso fariĝu interesa.
    

 Estis foje viro kiu havis tri filojn kaj kelkajn filinojn.
Iutage li alvokis la filojn kaj diris:
– Miaj filoj, mi iĝas maljuna, ni ne estas riĉaj kaj vi jam sufiĉe aĝas por labori. Ĉiu el vi elektos metion kaj mi sendos vin tra la mondo kaj vi revenos post kiam vi scipovos labori.
La plejaĝulo diris:
– Paĉjo, mi volas esti tajloro.
Parolis la maljunulo:
– Do, vi laŭiru tiun vojon kaj je la fino de la vojo estas domo kie loĝas la tajloro kaj li instruu vin.
La filo prenis siajn aĵojn, la patrino preparis lunĉon kaj pakis per tuko. Li foriris.
La dua filo diris:
– Paĉjo, mi volas esti pastro.
Kaj parolis la maljunulo:
– Nu, vi kunportu kapridon al la pastro kaj diru ke mi sendas vin tien por ke vi lernu fari meson kaj bapti kaj konfirmi kaj konfesigi.
La filo prenis siajn aĵojn, la patrino preparis lunĉon kaj pakis per tuko. Li foriris.
Kaj la tria filo diris:
– Paĉjo, mi volas esti ŝtelisto.

    Aŭdinte tion la maljunulo tromulte koleriĝis kaj la patrino ekploris. La maljunulo prenis cidonivergon kaj bategis la filon.
Postan tagon la maljunulo vokis la filon kaj demandis kion li volas esti kaj li diris ke li volas esti ŝtelisto.
La patrino pliforte ploris kaj ankaŭ ploris la fratinoj kaj la maljunulo prenis vipilon kaj denove bategis la filon.
La trian tagon li denove demandis kion li volas esti kaj li diris ke li volas esti ŝtelisto.
Tiam la patrino ploris pliforte ol antaŭe kaj egale la fratinoj sed la patro perceptis ke bato ne solvas kaj diris:
– Bone, bati vin ne plu solvas. Vi foriru tra la mondo kaj serĉu tiun, kiu instruos al vi la metion. Tamen mi ne volas ke vi revenu hejmen.
La patrino do preparis lunĉon, ĉirkaŭvolvis ĝin per telertuko kaj la filo foriris.
Li marŝis kaj marŝis kaj malsato venis kaj li sidiĝis kaj manĝis. Li marŝis kaj marŝis kaj malsato denove venis kaj li manĝis kaj nur restis peceto de lunĉo. Poste li marŝis tiom, kiom mankos ĝis nova malsato kaj denove malsato venis kaj li manĝis kaj lunĉo finiĝis. Do li frapis ĉe la pordo de domo sur la vojo. Venis maljunulino. Li diris ke li volas gatigadon kaj ŝi akceptis lin.
Vespere alvenis la filo de la maljunulino kaj li demandis la junulon pri tio, kion li volas kaj li diris:
– Mi volas lerni la metion ŝteli.
La filo ridegis. Poste li diris ke li mem instruos al li ĉion pri la metio.
Do, li loĝis ĉe tiu maljunulino kaj ŝia filo kiu estis ĉefŝtelisto. Post kelka tempo, li ĉion scipovis. Li jam estis forta junulo. Li jam konis ĉiujn ŝtelmanierojn. Do la majstroŝtelisto vokis lin kaj diris:
– Nu, mi volas vere scii ĉu vi lernis la metion. Se vi lernis, vi foriros. Se ne, vi restos ĉe mi unu jaron pli. Atentu tiun branĉon supre. Ĝi surtenas neston. En tiu nesto estas birdeto. Estas ino kaj ŝi kovas tri ovetojn. Mi grimpos malrapide kaj vi iros post mi. Mi kunportos tiun tondilon ĉi kaj ĉi tiun tranĉileton kaj mi ŝtelos la ovetojn de malsupre de la nesto kaj la birdeto ne rimarkos. Poste ni malsuprengrimpos kaj vi egale faros je alia nesto. Se vi sukcesos, tio signifos ke vi estas majstra ŝtelisto, kiel mi.
Do, la ŝtelisto malrapide supergrimpis kaj la junulo sekvis lin. Ili plueniris senbrue kaj la birdeto ne rimarkis. La ŝtelisto, je granda malrapido, ektondis la pajletojn de la nesto kaj iomete poste li faris trueton kaj la birdeto ne rimarkis. Poste li enmetis la tranĉileton kaj movetis kaj movetis kaj finfine li fortiris oveton. Li plejzorge metis ĝin en la poŝon de sia ĉemizo kaj ektuŝis la duan oveton. Tiamaniere li faris ke li sukcesis fortiri ĝin kaj la ina birdo daŭrigis la kovadon. Tiun duan oveton metis li en la malantaŭa poŝo de la pantalono, por ke unu ne rompiĝu post bato sur la alia. Li daŭrigis kaj, ĉiam delikatege, li fortiris la trian ovon. Li metis ĝin en la alian malantaŭan poŝon kaj li movigis la paileton de la nesto por ne atentigi la birdeton. Li mansignis kaj la lernanto ekmalsuprengrimpis kaj ankaŭ li.
Ili alvenis malsupre. Ili ŝvitegis. La majstro ridis kaj diris:
– Ĉu vi vidis mian agmanieron? Mi volas vidi iun, kiu estas pli ŝtelisto ol mi!
Kaj li enmetis la manon en la poŝon de la ĉemizo kaj surpriziĝis. Nenio estis. Li serĉis la alian. Nenio. La alian. Nenio.
Tiam la lernanto forprenis el siaj poŝoj la tri ovetojn kaj montris ilin. La ŝtelisto perdis sian pozon kaj diris:
– Mi nenion havas por instrui al vi kaj estas plibone ke vi foriru por ke ni ne luktu. Ĉar, dum  mi ŝtelis de la besto, vi ŝtelis de mi.
Do, la junulo decidis foriri kaj la majstro ŝtelisto donis al li multe da mono. Li aĉetis donacojn por la patro kaj patrino kaj fratinoj kaj forgesis la fratojn. Li ekmarŝis kaj marŝis.
Li aŭdis kapridan blekon kaj kaŝis sin. Li vidis pasantan kamparanon kun grasega kaprido. La ŝtelisto pasis tra pado kaj lasis ie ajn survoje pantoflon tute novan, kiun li aĉetis. Li kuris pli antaŭen kaj lasis la pantoflon por la alia piedo kaj kaŝis sin.
Kiam la kamparano vidis la unuan pantoflon li pensis:
– Kia bedaŭro! Tiel nova sed nur unu. Por nenio ĝi taŭgas.
Li marŝis kaj marŝis kaj marŝis kaj trovis la alian pantoflon. Do li pensis:
– Ha, ĝi estas tute simila al tiu, kiu restis malantaŭe. Mi ŝnurligos la kapridon ĉe arbo kaj mi reiros por preni la alian.
Do, la kamparano ŝnurligis la kapridon, prenis la pantoflon kaj reiris por preni la alian.
Dum tio okazis, la ŝtelisto prenis la kapridon kaj tute malaperis.
Foriris li kun la kaprido kaj li multe marŝis kaj en alia parto de la vojo li aŭdis ŝafan blekon. Li ŝnurligis la kapridan muzelon, por ke ĝi ne bleku, ŝnurligis la kapridon ĉe arbo kaj kaŝis sin meze de arbetoj.
Li vidis alian pasantan kamparanon kun grasa kaj lankovrita ŝafo. Do li kuris ĝis dornoplena loko kaj blekis kvazaŭ ŝafo. La posedanto de la ŝafo pensis:
– Bonege!, alia ŝafo. Mi ŝnurligos tiun mian ĉi tie kaj mi serĉos tiun, kiu estas perdita kaj mi havos du.
Sed, dum li eniris la vepron, la ŝtelisto iris al la vojo, prenis la ŝafon kaj forkuris, kondukante ankaŭ la kapridon.
Do li marŝis kaj marŝis kaj alvenis hejmen. La patro demandis pri tio, kion li lernis kaj li diris esti lerninta la metion ŝteli. La patro multe skoldis lin sed vidinte la kapridon kaj la ŝafon kaj la sumon da mono li decidis ne plu plendi.
Tiel la filo loĝis ĉe siaj gepatroj kaj la mono longe kaj longe daŭris.

Visitas: 443