RAKONTU ALIAN ANJO 01. – FRAŬLINO MARINJO, MI VIN MANĜ’MANĜ’!

(desegnis Ricardo Garanhani)

    Foje, estis maljuna fraŭlino nomata Marinjo. Ŝi estis fraŭlino ĉar ŝi rifuzis ĉiujn prezentiĝintajn svatiĝantojn. Kiam ŝi decidis edziniĝi, ili ne plu volis ŝin, ĉar ŝi jam maljunuliĝis.

     Tiam, maljunaj fraŭlinoj loĝis ĉe siaj gepatroj. Ili brodis kaj kudris. Ili helpis je la hejmlaboroj. Sed tiu preciza Fraŭlino Marinjo ne havis patron. Nek patrinon. Nek fraton. Onklon aŭ onklinon ŝi ne havis. Eĉ ŝia baptopatro jam mortis kaj pri baptopatrino ŝi memoris absolute nenion. Pro tio loĝis ŝi tute sola kaj ŝia nura akompananto estis hundineto tre ruza.

     Fraŭlino Marinjo estis tre timema. Je la alveno de la nokto, ŝi fermis la pordon per stango kaj estingis la kandelon. Ŝi loĝis en malproksima domo. Je la alveno de la mateno, ŝi ne plu timis.

     Iuvespere, oni frapis je la pordo, tok-tok.

     Fraŭlino Marinjo kuntiriĝis pro timo.

     Oni frapis denove, tok-tok.

     Ŝi ne respondis, muteta kiel nur ŝi mem.

     Oni frapis laste, tok-tok. Kaj vira voĉo kriis de ekstere:

     – Fraŭlino Marinjo, mi vin manĝ’manĝ’!

 

     Ŝi ektremis de piedoj al kapo sed la hundineto kuris ĝis la pordo kaj bojis:

     – Aŭaŭaŭaŭaŭ, ne alproksimig’!

     Nenio plu aŭdiĝis. Fraŭlino Marinjo brakumis sian hundineton kaj ambaŭ dormis plentime.

     Je la sekvanta vespero, ŝi ekpensis mil da ekpensaĵoj. Kies estis la voĉo? Ĉu terurega bestaĉo? Ĉu viro? Kion li volis de ŝi? 

     Ŝi kuŝiĝis kun la hundineto kaj atendis. Iom poste li alvenis.

     Tok-tok.Nenio.Tok-tok. Nenio.Tok-tok.

     –  Fraŭlino Marinjo, mi vin manĝ’ manĝ’!

     – Aŭaŭaŭaŭaŭ, ne alproksimig’!

     Li denove foriris.

     Je la sekvanta tago, Fraulino Marinjo ne timis. Ŝi pensis ke li estas maskovestita princo kaj decidis malfermi al li la pordon vespere. Sed en la mallumo ŝi pensis ke li estas bestaĉo kaj ŝi ne malfermu la pordon. Saman manieron okazis:

     Tok-tok. Tok-tok. Tok-tok.

     –  Fraŭlino Marinjo, mi vin manĝ’ manĝ’!

     – Aŭaŭaŭaŭaŭ, ne alproksimig’!

     Je la sekvanta tago, denove ŝi decidis pri la malfermo de pordo. Ŝi opiniis ke li estas tre bela junulo. Vespere, ŝi ne timis. Ŝi vestis novan veston kaj atendis. Sed kiam kriis la voĉo:

     –  Fraŭlino Marinjo, mi vin manĝ’ manĝ’!

     – Aŭaŭaŭaŭaŭ, ne alproksimig’!

     La hundineto ektimigis lin kaj li foriris.

     Fraŭlino Marinjo pensis kaj pensadis kaj deziris koni la junulon iel ajn.

     Sed bone sciis la hundineto ke li ne estis persono sed estis tre malbela bestaĉo. Pro tio, je la sekvanta vespero:

     –  Fraŭlino Marinjo, mi vin manĝ’ manĝ’!

     – Aŭaŭaŭaŭaŭ, ne alproksimig’!

     Je la posta vespero, Fraŭlino Marinjo ŝnurligis la hundineton en kuirejo kaj atendis:

     –  Fraŭlino Marinjo, mi vin manĝ’ manĝ’!

     – Aŭaŭaŭaŭaŭ, ne alproksimig’!

     La hundineto malŝnurligiĝis, por savi sian mastrinon.

     Alian vesperon, ŝi enmetis la hundineton en la ŝrankon:

     –  Fraŭlino Marinjo, mi vin manĝ’ manĝ’!

     – Aŭaŭaŭaŭaŭ, ne alproksimig’!

     La hundineto rompis la seruron.

     Tiam, Fraŭlino Marinjo ne plu rezistis pro dezirego. Ŝi metis la hundineton en sakon, ŝnurligis forte ŝnurligite, ĉirkaŭvolvis la sakon per litkovriloj kaj fermis ĉion en manĝoŝranko:

     –  Fraŭlino Marinjo, mi vin manĝ’ manĝ’!

     – Aŭaŭaŭaŭaŭ, ne alproksimig’!

     La hundineto tute mallaŭte kriis.

     Nu, Fraŭlino Marinjo tre amis sian hundineton. Sed ŝi ne plu rezistis pro dezirego koni la blondan junulon. Ŝi decidis mortigi la hundineton. Ŝi aĉetis venenon, metis en la viandon kaj la hundineto ne malfidis. Ŝi enterigis la kadavreton en la korto. Kaj vespere ŝi kombis siajn harojn:

     –  Fraŭlino Marinjo, mi vin manĝ’ manĝ’!

     – Aŭaŭaŭaŭaŭ, ne alproksimig’!

     La hundineta korpeto kriis el sia terkavaĵo.

     Do, ŝi malenterigis la hundineton, preparis brulŝtiparon kaj bruligis la kadavron. Ŝi atendadis:

     –  Fraŭlino Marinjo, mi vin manĝ’ manĝ’!

     – Aŭaŭaŭaŭaŭ, ne alproksimig’!

     Kriis kelkaj feleroj de la hundineto, flugintaj el la fajro.

     Dum la sekvanta tago ŝi balais domon kaj korton kaj purigis kaj senpolvigis kaj nek felereto restis sur la grundo nek polvereto restis sur la meblo. Ŝi banis sin kaj oleis la harojn kaj farbis buŝon kaj ungojn:

     –  Fraŭlino Marinjo, mi vin manĝ’ manĝ’!

     Nenio.

     –  Fraŭlino Marinjo, mi vin manĝ’ manĝ’!

     Nenio.

     –  Fraŭlino Marinjo, mi vin manĝ’ manĝ’!

     Nenio.

     Ŝi tute kokete stariĝis kaj malfermis la pordon. Estis mallume.

     La bestego malrapide eniris kaj ne faris bruon.

     Ĉar la hundineto ne ektimis ĝin, ĝi manĝis Fraŭlinon Marinjon.

 

Visitas: 325