RAKONTU ALIAN ANJO 07. LA ŜUETO

desegnis ricardo garanhani  

 Noto: En ĉi tiu rakonto de mia avino estas du kuriozaj aspektoj. La unua estas pri siaj variantoj plej antikvaj; mi konas du kaj unu devenas el la alia. La anekdoto pri viro kiu vetas je la virto de sia edzino unue aperis en Dekamerono de Boccaccio (1313/1375), en la naŭa novelo de la dua tago. Kaj estas modelo por unu el la epizodoj de romaneska tragedio de Ŝekspiro (1564/1616), Cimbelino. En ambaŭ, la deloganto eniras en la dormoĉambro de la virino ene de ligna kofro. En la rakonto de mia avino, la sekreta distingaĵo de la edzino, kiu pruvas ke la deloganto senvualigis ŝian nudecon, estas skandale troigita, kvazaŭ surrealisma.
La dua aspekto estas la strategio uzata de la virino por senmaskigi la deloganto. Ĝi estas tre bone imagata. Mi neniam trovis similaĵon en aliaj libroj.

    (voĉbruado)
Se vi ne trankviliĝas, mi nenion rakontos.
(Voĉbruado)
Estis foje flava bovino. En kaldrono ŝi fekis, kaj tri kirlis, kaj tri lekis. Unua parolanto la fekaĵon manĝu.
(Silento)

 Estis foje bela virino, tre ĉasta. Krom la beleco ŝi estis riĉa, ĉar ŝia edzo estis prospera komercisto. Ili trankvile vivis, posedis ĉion, kion oni bezonas, kaj amis unu la alian.
La virino estis enviata de ĉiu virinoj pro la riĉeco kaj bona edzo. La viro estis enviata de ĉiuj aliaj viroj pro la riĉeco kaj feliĉo kaj pro la ĉasta edzino.
La edzo ĉiam fanfaronis pri la ĉasteco de la edzino. Okazis ke, dum granda festo, post multaj kaj multaj vinglasoj, ekparolis la viroj pri siaj edzinoj. La edzo de la ĉasta virino, preskaŭ ebria, laŭtparolis:
– Sed ĉiuj el vi scias ke neniu virino kompareblas kun mia edzino ĉar ŝi estas la nura pri kiu neniu rajtas paroli.
Kaj junulo nekonata en la urbo diris:
– Ĉasta virino estas ĉasta ĝis la tago kiam ŝi ne plu estos.
Ĉiuj ridis kaj la ofendita edzo parolis:
-Mia edzino estos ĝis la morto. Mi vetus la vivon por pruvi tion.
La alia kriis:
– Virinoj ne meritas la duonon de vira vivo.
– Mia edzino meritas.
– Ĉu la vivon?
– La vivon ja.
– Ni vetu!

    Dum ĉi momento, ĉiuj silentis, atenteme aŭdante. La edzo parolis:
– Mi akceptas la defion. Ni konduku kvar atestantojn al la biblioteko kaj ni redaktu la kontrakton.
Ĉiu el ambaŭ elektis du amikojn kiel atestantojn. Ili eniris en la bibliotekon kaj parolis la edzo:
– Kiu senvualigos la sekretojn de mia edzino?
– Mi mem.
– Do, atentu. Ŝi havas denaskan sekretan distingaĵon. Neniu, escepte de mi, konas tiun sekreton. Post unu monato ni kunsidos antaŭ la reĝo. Se vi malkaŝos la sekreton de mia edzino, tio signifos ke vi vidis ŝian nudecon. Do, mi estu pendumita. Sed, kontraŭe, se vi ne malkaŝos ĝin dum tiu periodo, vi mortu en pendumilo.
-Konsentite. Estu redaktata la kontrakto. Mi kondiĉas, tamen, ke vi dume vojaĝu por ke mi agu.
Ili redaktis kontrakton, subskribis. Subskribis ankaŭ la kvar atestantoj. Ili iris al la palaco kaj prezentis la kontrakton al la reĝo kaj la edzo petis al li esti diskreta. La reĝo estis lia amiko ĉar li estis grava homo en la lando. Post tio, kio ne multe daŭris, ili reiris al la festo kaj tie restis ĝis frumateno. La junulo demandis al iu pri tiu, kiu estis la majstrino de tiel ĉarma domo. Oni montris al li la edzinon kaj li feliĉiĝis pro la veto ĉar ŝi estis la plej bela el ĉiuj. Li iris hejmen kaj ekpensis pri la projekto delogi ŝin.
Koncerne la edzon, tiel sekura li estis pri la venko de la veto, ke li ne prizorgis. Vespere, li avertis la edzinon ke neatenditaĵo okazis kaj li vojaĝos la postan matenon kaj revenos unu monaton poste.
Ŝi multe malfeliĉiĝis kaj deziris sukceson.
Postan tagon, ekironte la edzo kun kelkaj servistoj, dum la adiaŭo li petis al la edzino sin zorgi per speciala zorgo. Ke ŝi neniun akceptu en la hejmo. Ke ŝi restu endome kvazaŭ ŝi funebrus. Ŝi respondis de ŝi zorgos sin per la sama zorgo de la antaŭaj fojoj, ke neniun ŝi akceptos en la domon, ke ŝi restos enĉambre ĝis la reventago, kvazaŭ ŝi funebrus.
Li forvojaĝis kaj ŝi eniris sian ĉambron por plori.
Tiun tagon ĉi, ekatakis la junulo. Li ĉirkaŭis la domon, parolis al la servistoj, li ŝajnigis sin vendisto, ĉio, la virino ne volis akcepti lin. Li proponis monon al maljuna servistino, ŝi diris ke se li ripetos tion ŝi rakontos al la majstrino kaj ambaŭ iros al la reĝo. Li eluzis ĉiujn artifikojn sed la virino malfermis eĉ ne la kurtenon de sia ĉambro, kiu estis duetaĝa. Li klopodis por salti super la muro, li preskaŭ estis mortigita de la hundoj. Li klopodis per aliaj klopodoj sed sensukcese.
Jam pasis unu, du, tri, kvin, dek tagoj, nenio. Tiam, li afliktiĝis. Li dissendis servistojn tra la urbo por ke ili sekrete trovu manieron eniri la ĉambron de la ĉasta virino. Ĉiun posttagmezon ili revenis plenaj je ideoj, parolantaj pri personoj kiuj ion povus sukcesi antaŭ bona pago sed ĉiuj streboj iĝis sentrafaj. Nur kvin tagoj mankis kaj la virino daŭris enŝlosita. Ŝiaj servistoj rakontis al la servistoj de la junulo ke tio ĉiam okazis, ŝi neniun akceptis dum la edzo vojaĝadis, ŝi enŝlosis sin, malmulte manĝis kaj nur maljunulino rajtis eniri tien.
Perceptante tion, ke li nenion sukcesos, la junulo ekpreparis la fuĝon el la lando. La antaŭlastan posttagmezon servisto kondukis antaŭ li maljunulinon kaj tiu diris esti kapabla solvi la problemon, kontraŭ monetdonaco. Ŝi klarigis sian planon kaj li opiniis ĝin bona.
Ĉivespere la maljunulino frapis ĉe la pordo de la ĉasta virino. Servisto malfermis.
– Ĉu vi petus vian majstron ke mi restadu ĉi tie? Mi vojaĝis la tutan tagon kaj miaj piedoj doloregas pro la marŝado.
La servisto vokis la ĉefservistinon, kiu estis kvazaŭa mastrumistino. Ŝi diris al la maljunulino ke ŝi dormu en la servistejo. Tiu diris:
– Bone, mi tre dankas, sed demandu vian majstrinon ĉu ŝi volas ke mi antaŭdiru ŝian sorton. Mi divenas tion, kio okazas kaj mi antaŭvidas malfeliĉojn kaj feliĉojn.
– Ŝi parolas al neniu.
– Diru al ŝi ke mi eniris en ĉi tiun domon ĉar mi divenis grandan okazaĵon pri tiu loko.
La ĉefservistino opiniis tion tre stranga kaj iris por rakonti al la ĉasta edzino. Ŝi iĝis scivola kaj vokis al si la maljunulinon.
La maljunulino eniris la ĉambron de la ĉastulino kaj legis la sorton laŭ ŝiaj manlinioj, kaj diris ke post kelkaj tagoj granda okazaĵo okazos kaj ĝi ŝancelos la domon. Cio, ĝuste post la reveno de la vojaĝanta edzo. Nenion plu ŝi rajtas diri.
La edzino ordonis al la virino foriron sed tiu ĉi petis dormon en la dormoĉambro. Ŝi diris ke ŝi timis la dormejon de la geservistoj kaj eble eĉ sonĝos pri la okazaĵo kiu ŝancelos la domon. Tiom kaj tiom ŝi petis ke la edzino decidis pri ŝia restado. Vere vere ŝi estis ekscitita inter scivolo kaj timo. Ŝi ordonis kunporton de matraco, la maljunulino kuŝiĝis, fermis la okulojn kaj ŝajnigis sin dormanta.
La ĉastulino do skuis la maljunulinon. Vidante ke ŝi dormas, ordonis la plenigon de tino por la bano. Ili kunportis akvon kaj foriris. La virino demetis la veston kaj la maljunulino, ŝajniganta esti dormanta, vidis ŝian sekretaĵon. La virino havis proksime de la umbiliko tre longajn harojn. Ŝi faris harplektaĵon kaj volvis ĝin ĉirkaŭ la talio.
Ŝi malfaris la plektaĵon, banis sin, viŝis sin, kombis kaj preparis denove sian longan harplektaĵon kaj volvis ĝin ĉirkaŭ la talio. Ŝi vestis sian noktoĉemizon kaj kuŝiĝis post blovestingo de la kandelo.
La postan tagon ŝi vekis la maljunulinon kaj demandis tion, pri kio ŝi sonĝis. La maljunulino diris ke ŝi sonĝis pri pendumita viro kaj rapide foriris kaj lasis la virinon plenan je ektimo.
Poste la maljunulino rakontis al la junulo ĉion, kion ŝe vidis, gajnis moneton kaj malaperis.
La edzo revenis kaj la edzino tre ĝojis. Li demandis ĉu ŝi foriris el la ĉambro kaj ŝi diris ke ne kaj ke neniu estis tie enirinta. Do li petis audiencon antaŭ la reĝo. Li ordonis al servisto averton al la atestantoj kaj al la junulo de la veto. Antaŭ la reĝo li demandis la junulon kio estas la sekreta distingaĵo de sia edzino.
– Ŝi havas proksime de la umbiliko tre longajn harojn. Ŝi faras harplektaĵon kaj volvas ĝin ĉirkaŭ la talio. Je la banhoro ŝi malfaras la plektaĵon, lavas sin, viŝas sin, kombas la longajn harojn kaj preparas denove la plektaĵon kaj volvas ĝin ĉirkaŭ la talio.
La reĝo demandis ĉu estas vero kaj la edzo, dolorplena, diris jes. La reĝo, malgraŭ la kompato, ordonis la areston de la edzo kaj determinis la pendumadon por la sekvanta mateno. Ĉas la reĝo estis leginta la kontrakton kaj promesinta ĝian plenumon kaj reĝa parolo ne retroiras.
Kiam oni rakontis al la edzino la okazintaĵo ŝi enŝlosis sin en ĉambro por plori. Ŝi tuj suspektis la maljunulinon kiu estis leginta siajn manliniojn kaj aflikte ekpensis manieron savi sian edzon.
Subite, jen ideo. Ŝi prenis ĉiujn siajn juvelojn, ĉirkaŭvolvis ilin per hartuko kaj kuris ĝis juvelisto. Ŝi parolis al la juvelisto:
– Vi ricevos tiun ringon ĉi kiel pago de tio mendota de mi. El la ceteraj juveloj vi faros por morgaŭ matene unu ŝueton el atlaso kun inkrustita gemaro.
La viro demandis:
– Ĉu por nur unu piedo.
Ŝi respondis:
– Jes. Nur por unu.
La juvelisto opiniis ke la tempo estas ja mallonga sed decidis akcepti la mendon ĉar la proponita ringo estis altvalora. La virino foriris kaj li eklaboris. Li laboris la tutan nokton kaj kiam la afliktita virino frapis ĉe la pordo li ĵus inkrustas la lastan juvelŝtonon. La ŝueto estis vera rafinitaĵo, ĉarmega.
La virino ĉirkaŭvolvis la ŝueton per la hartuko kaj ekkuris al la placo, enmiksiĝante inter la homamaso kiu ĉeestis pro la pendumado.
Iom poste iu signalis, eniris la reĝo kun soldatoj, la junulo, la atestantoj kaj la edzo. La ekzekutisto alvenis, kun kapuĉo sur la tuta kapo ĉar neniu rajtas vidi la vizaĝon de la ekzekutisto. Li suprenigis la edzon al la eŝafodo.

    – Kio estas eŝafodo?
– Estas la loko kie oni ekzekutas la kondamnitojn.

La reĝo, antaŭ ol signali, demandis al li ĉu li volas peti ion, kiel kutimo tiutempa. Li ne volis. Do la reĝo levis la manon kaj la ekzekutisto ekmarŝis ĝis la loko de la ŝnuro. La virino kriis:
– Atendu!
Ĉiuj ekrigardis ŝin, la ekzekutisto haltis, la reĝo mallevis la brakon.
– Atendu! Via Reĝa Moŝto, mi postulas justicon! Mia edzo mortos pro kulpo mia sed ankaŭ mortu mia deloginto.
Demandis la reĝo:
– Kio okazis?
– Via Reĝa Moŝto! En la sama nokto kiam li eniris en mia ĉambro li ŝtelis la alian piedon de mia ŝueto.
Kaj ŝi malvolvis la hartukon kaj ĉiuj montriĝis tute ravitaj. La junulo embarasiĝis kaj balbutante parolis:
– Sed mi neniam estis en via ĉambro!
Kaj la reĝo:
– Do, kiel vi eltrovis ŝian sekretaĵon?
La junulo embarasiĝis pli ankoraŭ kaj fine konfesis tion, kio okazis. La edzo iĝis feliĉa pro la ruzo de sia edzino. La reĝo ordonis ke oni anstataŭigu la edzon per la junulo, faris la signalon kaj li estis pendumita.
La geedzoj vivis longe kaj la virino daŭris ĉasta ĝis la fino de siaj tagoj.

 

Visitas: 482