RAKONTU ALIAN ANJO 10. LA RUZA ŜTELISTO (dua parto)

desegnaĵo de ricardo garanhani
    

     Iam, nia ŝtelisto rimarkis ke la mono finiĝadis. Li decidis ion ŝteli pro tio, ke ili ne havu necesbezonon. Li decidis ŝteli en la reĝa kastelo. Li iris ĝis la kastelo kaj diris ke li volas esti gardisto ĉe la reĝo. La kapitano, antaŭ tiu forta kaj bela junulo, akceptis lin kaj post kelkaj tagoj, li servadis en la trezorejo. Nu, anstataŭ enira pordo oni faris kaptilon, specon de muelilo je akraj metalpadeloj, akraj kvazaŭ tranĉiloj, kaj tiu, kiu volus eniri tra tiu pordo estus tranĉdispecigita. Tiam la ŝtelisto bone studis tiun dentradaron kaj ne plu servis en la kastelo.
Poste, nokte li eniris en la kastelo kaj iris ĝis la trezorejo. Li prenis ferstangeton kaj enmetis ĝin en truon, kiun li eltrovintis kaj haltigis la radon. Li eniris la ĉambron, tre zorgeme, sen tuŝo sur la akraj padeloj, ĉar li sciis ke, se ili iomete moviĝus, la ferstangeto rompiĝus kaj li estus tranĉdispecigita. Li ŝtelis iom da oro kaj elirinte fortiris la ferstangeton. La padeloj denove turniĝis.
Li kunportis la monon hejmen kaj tiom estis la oro en la kastelo ke neniu rimarkis ian mankon.
Kaj tiamaniere okazis dum multe da tempo. Li iradis, li haltigis la radon, li eniris kaj ŝtelis kaj ĉio restis egale kaj li iris hejmen.
Okazis ke, iam, lia patro volis ŝteli kun li. Li diris ne, pro la danĝero. Sed la patro tiel obstinis kaj tiel insistis ke li decidis konduki lin.

    Ili iris silente, eniris en la kastelo tra eniro kiun nur li konis kaj alvenis ĉe la trezorejo. La ŝtelisto haltigis la radon kaj diris al sia patro esti zorgema. Ili eniris kaj la patro miregis kaj plenigis la poŝojn. Elirante, eliris unue la filo kaj poste la patro. La maljunulo havis tiom da oro en la poŝoj ke li embarasiĝis kaj lia piedo tuŝis unu el la padeloj kaj la rado ekturniĝis kaj sonoris tre forta sireno kaj la filo nenion faris se ne fuĝi antaŭ ol alvenos la gardistoj.
Li rakontis hejme al la patrino kaj fratinoj la okazintaĵon kaj ili tre ploris. Poste li diris al ili nenion paroli pri tio.
Okazis ke la reĝo volis scii pri tiu viro, kiu, enirinte en la trezorejo, ne sukcesis eliri. Li decidis fari procesion montrante la korpajn pecojn sur bova ĉaro. La homo certe loĝis en la domo, kie oni aŭdos plorantaj voĉoj.
Tion aŭdante, la ŝtelisto alparolis al patrino kaj fratinoj, petante ke ili ne laŭte ploros, kiam pasos la korpo.
Ĉiuj iris al la fenestro kaj vidante la dispecigitajn partojn de la korpo, patrino kaj fratinoj laŭte plorblekis. La procesio haltis kaj la gardistoj frapis ĉe la pordo.
Do la ŝtelisto kuris al kuirejo, prenis tranĉilegon kaj
zapt
tranĉis falangon el la eta fingro. La sango ekelspruĉis kaj li kuris pro malfermo de pordo. La soldatoj demandis pri tia plorado.
– Ho, sinjoro gardisto. Miaj fratinoj estas ploremaj. Vidu ke ili preparis tiun grandan plorblekadon nur pro tio, ke mi tranĉis tiun pecon de fingro.
Kaj li montris la manon kaj la elspruĉantan sangon kaj la gardistoj foriris.
Pro tio la reĝo ne sukcesis scii pri tiu homo, kiu li estis. Li ordonis al la soldatoj lasi la korpon sur la placo por ke la popolamaso vidu ĝin. Kaj dum la nokto estis speciala gardistaro por ke neniu ŝtelu la pecojn de la korpo.
Do, la junulo promesis al patrino kaj fratinoj ke li ŝtelos la patran korpon. Li havigis al si duradan ĉareton, de tiaj specoj tiritaj de virkaproj. Li aĉetis du tre fetorajn virkaprojn. Li ŝnurligis la kaprojn al la ĉareto kaj ŝnurligis al la kapraj vostoj tiajn eksplodiletojn, kiujn oni eksplodigas dum Sankta Johana festo. Poste, li prenis drelikan sakon, kovris sian dorson per ĝi kaj atendis noktomezon.
Kiam noktomezo sonoris, li malrapidete iris ĝis malluma angulo de la placo. La soldatoj laŭte parolis kaj ludis per ludkuboj. Ili ankaŭ fajfis, por fortiri la timon. Tiam la ŝtelisto fajrigis la eksplodiletojn kaj firme sin alkroĉis al la ĉareto. Kiam ekis la eksplodoj la kaproj ekblekis kaj ekkuris kvazaŭ frenezaj kaj li laŭte ridegis kaj la soldatoj pensis ke la diablo mem volas tiun korpon kaj ili fekaĉis pro timo. La kaproj kuradis kaj blekadis kaj la eksplodiletoj krakegis kaj la ŝtelisto ridegis kvazaŭ diablo
ka ka ka ka ka ka ka
kaj la gardistoj ekkuris for. Do li saltis el la ĉareto kaj prenis la pecojn de la patro kaj enmetis en sakon kaj kaŝis sin en mallumo kaj fuĝis hejmen.
La kaproj daŭris frenezaj dum kelka tempo kaj la fekemaj gardistoj daŭris kaŝitaj. Kiam la eksplodiletoj finiĝis kaj la kaproj haltis, la gardistoj alproksimiĝis por vidi kaj aliaj gardistoj alvenis post aŭdo de la bruado kaj ektimigite ili rimarkis ke la korpo estis malaperinta.
Furioziĝis la reĝo kaj vipigis la timemajn gardistojn. Li decidis serĉi rimedon por trovi la ŝteliston de la korpo.
Ĝuste nun eniras en tiun rakonton ĉi la sanktigita-panjo.
La sanktigita-panjo estis maljuna nigrulino tute ruza. Speco de sorĉistino, ŝi ĉion divenas.
La reĝo ordonis ke soldatoj deĵore gvatu la vojojn por ke neniu fuĝu kun la dispecigita korpo. La junulo ne rajtis enterigi la patron en la korton ĉar la grundo ne estas konsekrita. Do li decidis enmeti la pecojn de la korpo en barelon plenan je kokingraso. Li apartigis tiun barelon el la aliaj kiuj enhavis grason, lardon, kuiritan viandon, kolbason, kaj fermis ĝin per kovrilo.
Do la sanktigita-panjo, kiu estis ruza kaj speco de sorĉistino, sonĝis pri ĉio tio. Pri la pecoj de la patro, pri la graso, pri la bareloj, kaj rakontis al la reĝo. La reĝo tiel parolis:
– Vi vizitos ĉiujn domojn, dirante ke vi serĉas la plej bonan kokingrason ĉar la reĝo volas aĉeti ĝin. Kiam vi malkovros la barelon kun la korpo, vi bone memoros pri la ĝusta domo kaj revenos por averti min. Mi ja arestos tiun ŝteliston.
Je la posta tago la sanktigita-panjo ekvizitis domon post domo. Ŝi eniris dirante ke ŝi serĉas la plej bonan kokingrason el ĉiuj, por la reĝo. Ŝi flaris, kvazaŭ nazegfosis, kaj kirletis per lignokulero. Poste ŝi iris al alia domo. Tiel okazis ĝis kiam ŝi alvenis al la ŝtelista domo.
La sanktigita-panjo estis ruza sed ankaŭ la ŝtelisto. Ŝi eniris, lamante, flarkontrolante la aeron kvazaŭ besto el arbaro. Mi forgesis diri ke li ĵus ŝlosis patrinon kaj fratinojn en la dormoĉambro kaj ordonis al ili ne pepi.
Do, la sanktigita-panjo kirlis la unuan barelon, estis nur graso, ŝi kirlis la alian, estis lardo, kirlis la alian, estis kuirita viando, kirlis la alian, estis kolbaso kaj mankis nur la lasta, iom malproksime, enhavanta la pecojn de la patro meze de la kokingraso kiu atingis la duonon de la barelo.
Ŝi malkovris la barelon kaj la junulo fikse rigardis en ŝiajn okulojn. Ŝi ridis per sagaca ridadon kaj ŝiaj okuloj ekbrilis. Li tuj rimarkis ke ŝi ĉion estis malkovrinta. Plejrapide eble, li stringis ŝin je la piedoj kaj enmetis ŝin en barelon. Li kovris la barelon kaj sidiĝis sur ĝi. La sanktigita-panjo estis naneta, ŝrumpinta kiel neniu plu, kaj dronis en la grasaro. Kiam la ŝtelisto perceptis ke ŝi jam mortis, saltis planken, malfermis la pordon kaj diris ke la maljuna sklavino jam estis foririnta nesuspekteme.
Kaj nokte li kunportis la barelon ĝis la rivero kaj forte ŝnurligis por ke ĝi ne malkovriĝu kaj enĵetis ĉion en la akvon. Li diris al patrino kaj fratinoj ke li enterigis sian patron en konsekrita grundo.
Pro tio, la reĝo neniam plu aŭdis pri sia sanktigita-panjo.

 

Visitas: 243