RAKONTU ALIAN ANJO 05. LA ERARVAGANTAJ ANIMETOJ.

desegnaĵo de ricardo granhani

Noto: Inter ĉiuj rakontetoj de mia avino, nur tiu-ĉi parolas pri travivaĵo de ŝi mem. Mi registris ĝin pro tio, ke mi opinias ĝin folkloraĵo sed mi ne kredas ke tio vere okazis. Tio devas esti mensogo, el tiuj mitigaj mensogoj, naive inventitaj por pravigi iun ajn kredaĵon. Eble ŝi aŭdis la rakonton de iu kaj, rakontante, sin metis kiel rolulino. Pri tiu eblo, laŭ kio oni povas kaj devas bapti mortontajn bebojn, aŭ eĉ post iliaj mortoj, se ne ĉeestas pastro, paroladis ankaŭ mia najbarino en Vila Izabel’, Riodejanejro, sinjorino Kasilda, la patrino, kiu devenis el Paraibo. Mi neniam legis alian rakonton pri tiu kutimo.

Kiam ne baptita homo mortas, la animo nek iras al ĉielo nek al infero nek al purgatorio. Ĝi erarvagas tra la mondo kaj hantas la homojn, iĝas hantanta animo. Se la mortinto estas nebaptita infano, la erarvaganta animeto vagas ĝis kiam iu baptos ĝin. Ne eblas bapti plenkreskulojn post la morto. Tute ne eblas. Ili vagos la tutan vivon ĝis la juĝotago, kiam dio apartigos la bonulojn de la malbonuloj. Sed la etaj senpekuloj rajtas ricevi bapton eĉ post la morto.
Iam mi kaj du filinoj translokiĝis de unu plantejo al alia. Mia edzo Anizjo estis mortinta, mi vidviniĝis. Olivejro, mia filo, loĝis en Riodejanejro, ĉe soldatlernejo. La aliaj gefiloj jam estis geedziĝintaj. Do, mi, Nanizja kaj Natalja translokiĝis de unu plantejo al alia. Ni foriris kun eta manĝosako kaj vespere ni petis gastiĝon. Tiutempe tio estis facila. La dommastrino preparadis brasikkaĉon kun tripkolbaso, fritadis lardon kaj kirladis bongustan polenton, ni manĝadis kaj konversaciadis ĉirkaŭ la fajrejo longan tempon. Je la posta tago, ankoraŭ mallume, ni vekiĝis fruege, eĉ antaŭ la kokokanto. La dommastrino donis al ni frititan kokidaĵon, viandon, ni preparis la manĝosakon kaj foriris. Je la sekvanta vespero, la samon. Ni vojaĝadis dek-kvin, dudek tagojn. Tiamaniere, ni alvenis en Manjuasuo. Ni iris rekte al la domo de Milota.
Proksime, ĉe la urba enirejo, ni trovis forlasitan dometon. Ni demandis pri ĝi, iu responde diris ke ĝi estas hantata domo. Infanoj vivis tie kaj mortis antaŭ bapto. Neniu sukcesis vivi tie.

    Do, ni tri decidis vivi tie. Tagmeze ni translokiĝis, kiom da malpuro! Ni ĉion purigis, ni prenis kelkajn pajlojn, kovris ilin per tolaĵoj. Ni manĝis ĉivespere ĉe Milota kaj reiris al la domo por dormi.
Mi jam dormadis kaj Natalja vekis min:
-Panjo!, panjo!, ŝi flustris. Ĉu vi aŭdas?
Mi nenion estis aŭdinta. Mi turniĝis aliflanken sed antaŭ ol mi dormis, mi aŭdis strangan bruon.
– Eble estas iu bruto.
Mi stariĝis kaj rigardis tra aperturo ĉu estas iu bovo aŭ iu mulo aŭ iu kaprido. Nenio. Mi kuŝiĝis kaj la bruo reaŭdiĝis. Ŝajnis frapo sur plafono, salto. Ni tri stariĝis por serĉi. Nenion ni trovis, nek katon nek kokinon. Rato neeblis.
Fajron ni ne havis, por lumigi. Ni sidiĝis sur la pajloj kaj atendadis. Tiam infano ekplorĝemis. Ia beba ploreto. Poste alia, kaj alia kaj subita silento. Iomete poste la ĝemetoj ĝemis denove kaj estis afliktiga la aŭdo de tiom da ploretoj.
Ni ekpreĝis. Unue, mallaŭte, nur pense. Poste ni preĝis laŭte kaj la bruo finiĝis. Post kelka tempo ni denove kuŝiĝis.
Mi neniam timis erarvagantan animon. Mi ŝatis paroli al ili, demandi tion, kion ili bezonas. Se ili ĝemis, mi diris ke mi preĝos kaj ili foriris. Kelkfoje ili venis por nura averto. Tiam, mi ne vojaĝis, mi plibone gardis la infanojn, mi plibone zorgis la brutaron.
Sed tiuj  infanoj, mi ne sciis pri tio, kion ili volas. Estus averto, ili ne scius. Estus peto pri preĝo, ili ne scius. Ili nur scius ĝemi kaj plori.
Mi estis preskaŭ denove dormanta, la ĝemetoj reekis. Mi pensis stariĝi, sed mi opiniis ke el tio nenio rezultos. Mi demandis kion vi volas. Ili ĉesis plori. Etuleto rekomencis kaj mi denove demandis pri tio, kion vi volas. Denove ĝi silentigis sian animan buŝeton. Nanizja diris:
– Panjo, ili volas bapton.
Mi demandis do:
– Ĉu vi volas bapton?
Okazis ja plorado kaj bruado kaj ili ekĝemis kvazaŭ ili komprenintus mian demandon.
Mi stariĝis, mi plenigis kruĉeton per akvo el la argilbotelo kaj enmetis iom da salo de mia manĝosako. Mi petis Nataljan kaj Nanizjan ke ili kune preĝu. Ni preĝis kredpreĝon, patronian, savureĝinpreĝon kaj anĝeluson. Mi desegnis krucon per la brako kaj ĵetis iom da akvo enaere.
– Mi vin baptas en la nomo de la patro kaj de la filo kaj de la sankta spirito amen.
La voĉetoj mallaŭtiĝis kaj mi pensas ke ili eĉ estis ĝojetaj. Ni denove preĝis kredpreĝon, patronian, savureĝinpreĝon kaj anĝeluson. Mi desegnis alian krucon per la brako kaj ĵetis pli da salita akvo enaere.
– Mi vin baptas en la nomo de la patro kaj de la filo kaj de la sankta spirito amen.
Tiam la voĉetoj mallaŭtiĝis ankoraŭ pli kaj estis jam ploreto de satata bebo.
Ni preĝis la lastan kredpreĝon, la lastan patronian, la lastan savureĝinpreĝon kaj la lastan anĝeluson kaj mi ĵetis la reston de la akvo kaj faris krucon.
– Mi vin baptas en la nomo de la patro kaj de la filo kaj de la sankta spirito amen.
Ni sidiĝis kaj atendis kaj nenio. Nek ĝemeto, nek musa brueto. Ni kuŝiĝis kaj atendis kaj kiam mi malfermis la okulojn koko jam kantadis malproksime.
Ni dormis tie multajn noktojn, sen bruo kaj sen ploro.
Estas pro tio, ke la animetoj estis irintaj al la ĉielo.

Visitas: 391