RAKONTU ALIAN ANJO 04.  LA NAZO DE LIA PATRINO

 desegnis Ricardo Garanhani

Noto: Kiel terorisma estas ĉi rakonteto. Mia avino trankvile ĝin rakontis kaj rerakontis. Ĝi apartenas al tiu grupo de malnoval moralaĵoj laŭ kiuj la infanoj estis edukataj. Edukado bazita sur timo de bato. Ŝajne tio neniam bone funkciis, se ne por daŭrigi malĝojan sado-mazoĥisman heredon. Aliflanke, tiu patrino kiu ne sciis eduki la filon estas ekzemplo de moderneca edukado. Libero sen ia brido. Kia malfacila situacio! Alia observo: mi neniam trovis ĉi tiun malĝojan rakonton en miaj multaj kaj multaj legaĵoj. 

Estis foje malriĉa vidvino. Ŝi havis nur unu filon kaj por vivteni lin ŝi laboradis tage kaj nokte. Ŝi estis tre bonkora kaj neniam riproĉis lin kaj faris ĉion, kion li petis.

          Li kreskadis kun malbonaj kondutoj. Post kelka tempo li ne plu respektis ŝin. Li forestis la lecionojn kaj iris al la kampo por aresti birdojn en kaptilo. Ŝi petis ke li liveru la lavitan tolaĵon kaj li forlasis la tolaĵon survoje kaj iris al la rivero por nude naĝi. Vespere ŝi bezonis ŝtipetojn por grandigi la fajron kaj varmigi la domon sed li forrestadis ĝis malfrue babilante kun aliaj nenifarantoj kaj finiĝis la kandelo kaj finiĝis la keroseno kaj meze de la mallumo la virino ekploradis.

          La najbarinoj paroladis al ŝi: – Necesas fari ion kontraŭ tiu knabo. Oni rektigas la kukumon ekde kiam ĝi grandetas. Tiu, kiu semas venton, rikoltas tempeston, li laborigos vin!

          Sed se unu el ili diris:

          Ha! Malrekta arbo, jam malrekta de burĝono!,

          ŝi konsoliĝis kaj konsentis.

          Neniam ŝi kuraĝis rikolti cidonian vergon, kiel ĉiuj faris, por bati lin. Vipilon ŝi ne havis. Neniam ŝi kurbiĝis por preni la pantoflon por pantoflobato. Nek la manon, ŝi ne levis por vangofrapi la fileton.

          Kaj la fileto amikiĝis al kelkaj petolemuloj. Ili ekpetolis. Kiam maljunulo skoldis ilin, ili ridis kaj sakris per maldecaj vortoj. Kiam maljunulino admonis ilin, ili ĵetis ŝtonojn sur ŝian kokinejon. Kiam viro persekutis ilin, je la posta tago ili vundis lian bovon. Kiam virino antipatiis, ili malpurigis la dolĉaĵon kiun ŝi preparadis en kaldrono, en la korto.

          Tiel kreskis li kaj la patrino, dolorplena, sciis nur plori. Tage kaj nokte ŝi ploradis kaj ne sciis kion fari.

          Okazis do ke gvardistoj frapis ĉe ŝia pordo. Li ne ĉeestis enhejme. La gvardisto diris ke li vundis maljunulon surstrate, per poŝtranĉilo, kaj devus esti arestita. La najbarinoj alvenis, unu preparis glason kun akvo kaj sukero. Vespere oni avertis ŝin ke la filo foriris el la urbo.

          Jen la okazaĵo: ŝia filo per poŝtranĉilo vundis maljunulon kaj timante lian morton li fuĝis en la arbaron. Li spertis malsaton kaj malvarmon kaj komencis ŝteli el la kamparanoj. Li ekopiniis ke ŝtelo estas pli facila kaj plibona ol laboro. Li iĝis ŝtelisto. Ĉiam kaj ĉiam pli aŭdaca. Pasis la tempo kaj li iĝis la plej konata kaj la plej timata. Li ankaŭ murdis homojn kaj de nun li estis ŝtelisto kaj murdisto. La gvardistoj timadis lin pro lia malbona famo.

          Tiel li semis en la regiono teruron kaj morton. La reĝo ordonis ke oni arestu lin. Neniu sukcesis. Oni sciigis ke li ĉefis teruran bandon. La reĝo anoncis premion por lia kapo. Mil orajn monerojn, se oni arestos lin mortinta. Kaj du mil, se vivanta.

          Ĉiuj volis ricevi tiom da oro. Ili komencis marŝi de vilaĝo al vilaĝo, serĉante postsignaron. Oni frapis ĉe la pordo de lia patrino kaj kiam onis diris al ŝi ke ili serĉadis ŝian filon, ŝi ne plu volis manĝi kaj ploradis dum tri noktoj kaj tri tagoj kaj ne plu havis larmojn por plori.

          Finfine oni kaptis la junulon. Arestita ŝtelisto perfidis lin kaj rakontis pri la groto, kie ĉiuj sin kaŝis. Multaj soldatoj faris grandan rondon, kiu iom post iom fermiĝis ĉirkau la groto. La soldatoj estis multegaj kaj se la ŝtelistoj pafus, ili restos sen municio. Ili kapitulacis kaj la soldatoj arestis ĉiuj; inter ili, la filon de la vidvino, kiu estis la estro.

          La reĝo disdonis mil orajn monerojn kaj la soldatoj dividis ĉion inter si kaj foriris por brueme amuziĝi kaj la reĝo promesis mil monerojn pli por post la pendumado.

          Unu tagon antaŭ la pendumado iu eniris en lia ĉelo kaj demandis ĉu li volas pastron. Li ne volis. Oni demandis ĉu li havas lastan peton. Li petis ke, antaŭ ol la ekzekutisto tiros la ŝnuron, lia patrino vizitu lin.

          La reĝo ordonis al kelkaj soldatoj la venigon de la patrino kaj ili iris en ĉarego. Ŝi plorante venis kaj ŝi eĉ ne sciis ĉu ŝi volas aŭ ne, vidi la filon kun la ŝnuro ĉirkaŭ la kolo.

          La popolamaso atendadis en la placo, ĉar pendumado en tiu tempo iĝis festa tago. Oni preparis ornamitan scenejon kaj tie sidiĝis la altranguloj de la urbo. Li eniris en la placon plenan je soldatoj kaj supreniris al la eŝafodo. Tie jam atendis la ekzekutisto kun kapuĉo surkape ĉar neniu devas vidi lian vizaĝon.

          Oni metis la ŝnuron ĉirkaŭ lia kolo, la pastron prezentis la krucon kaj li kraĉis sur ĝin.

          Kaj oni kondukis lian maljunan patrinon kaj ŝi rigardadis lin, suferanta kaj dolorplena.

          Li iris al ŝi kaj proksimigis la vizaĝon al ŝia vizago. Ĉiuj pensis ke li intencis kisi ŝin. Sed ne! Li malfermegis la buŝon kaj rapide, kvazaŭ jaguaro, mordis la nazon de sia patrino kaj ĝin forprenis dente. Kaj plorante li ekkris:

          – Vi tute kulpas, vi tute kulpas pro mia morto! Kiam mi estis knabo, vi ne batis min. Kiam mi malobeis, vi ne batis min. Kiam mi iĝis nelaborema, vi ne batis min. Mi iĝis ŝtelisto kaj murdisto. Vi tute kulpas! Vi tute kulpas!

          Oni pendumis lin kaj forkondukis la sennazan virinon.

             Tra anuso kokida eniris
          Kaj foriris tra anuso anasa.
          Tiu kiu volas
          Rakontu amase.

Visitas: 514