RAKONTU ALIAN ANJO 04.  LA NAZO DE LIA PATRINO

la nazo

 desegnis Ricardo Garanhani

Noto: Kiel terorisma estas ĉi rakonteto. Mia avino trankvile ĝin rakontis kaj rerakontis. Ĝi apartenas al tiu grupo de malnoval moralaĵoj laŭ kiuj la infanoj estis edukataj. Edukado bazita sur timo de bato. Ŝajne tio neniam bone funkciis, se ne por daŭrigi malĝojan sado-mazoĥisman heredon. Aliflanke, tiu patrino kiu ne sciis eduki la filon estas ekzemplo de moderneca edukado. Libero sen ia brido. Kia malfacila situacio! Alia observo: mi neniam trovis ĉi tiun malĝojan rakonton en miaj multaj kaj multaj legaĵoj. 

Estis foje malriĉa vidvino. Ŝi havis nur unu filon kaj por vivteni lin ŝi laboradis tage kaj nokte. Ŝi estis tre bonkora kaj neniam riproĉis lin kaj faris ĉion, kion li petis.

          Li kreskadis kun malbonaj kondutoj. Post kelka tempo li ne plu respektis ŝin. Li forestis la lecionojn kaj iris al la kampo por aresti birdojn en kaptilo. Ŝi petis ke li liveru la lavitan tolaĵon kaj li forlasis la tolaĵon survoje kaj iris al la rivero por nude naĝi. Vespere ŝi bezonis ŝtipetojn por grandigi la fajron kaj varmigi la domon sed li forrestadis ĝis malfrue babilante kun aliaj nenifarantoj kaj finiĝis la kandelo kaj finiĝis la keroseno kaj meze de la mallumo la virino ekploradis.

          La najbarinoj paroladis al ŝi: – Necesas fari ion kontraŭ tiu knabo. Oni rektigas la kukumon ekde kiam ĝi grandetas. Tiu, kiu semas venton, rikoltas tempeston, li laborigos vin!

          Sed se unu el ili diris:

          Ha! Malrekta arbo, jam malrekta de burĝono!,

          ŝi konsoliĝis kaj konsentis.

          Neniam ŝi kuraĝis rikolti cidonian vergon, kiel ĉiuj faris, por bati lin. Vipilon ŝi ne havis. Neniam ŝi kurbiĝis por preni la pantoflon por pantoflobato. Nek la manon, ŝi ne levis por vangofrapi la fileton.

          Kaj la fileto amikiĝis al kelkaj petolemuloj. Ili ekpetolis. Kiam maljunulo skoldis ilin, ili ridis kaj sakris per maldecaj vortoj. Kiam maljunulino admonis ilin, ili ĵetis ŝtonojn sur ŝian kokinejon. Kiam viro persekutis ilin, je la posta tago ili vundis lian bovon. Kiam virino antipatiis, ili malpurigis la dolĉaĵon kiun ŝi preparadis en kaldrono, en la korto.

          Tiel kreskis li kaj la patrino, dolorplena, sciis nur plori. Tage kaj nokte ŝi ploradis kaj ne sciis kion fari.

          Okazis do ke gvardistoj frapis ĉe ŝia pordo. Li ne ĉeestis enhejme. La gvardisto diris ke li vundis maljunulon surstrate, per poŝtranĉilo, kaj devus esti arestita. La najbarinoj alvenis, unu preparis glason kun akvo kaj sukero. Vespere oni avertis ŝin ke la filo foriris el la urbo.

          Jen la okazaĵo: ŝia filo per poŝtranĉilo vundis maljunulon kaj timante lian morton li fuĝis en la arbaron. Li spertis malsaton kaj malvarmon kaj komencis ŝteli el la kamparanoj. Li ekopiniis ke ŝtelo estas pli facila kaj plibona ol laboro. Li iĝis ŝtelisto. Ĉiam kaj ĉiam pli aŭdaca. Pasis la tempo kaj li iĝis la plej konata kaj la plej timata. Li ankaŭ murdis homojn kaj de nun li estis ŝtelisto kaj murdisto. La gvardistoj timadis lin pro lia malbona famo.

          Tiel li semis en la regiono teruron kaj morton. La reĝo ordonis ke oni arestu lin. Neniu sukcesis. Oni sciigis ke li ĉefis teruran bandon. La reĝo anoncis premion por lia kapo. Mil orajn monerojn, se oni arestos lin mortinta. Kaj du mil, se vivanta.

Continue lendo “RAKONTU ALIAN ANJO 04.  LA NAZO DE LIA PATRINO”

Visitas: 531