RAKONTU ALIAN ANJO 12. LA RUZA ŜTELISTO (kvara parto – origino) Historio de Herodoto

 

Noto: Kiel mi jam diris en la komenca observo pri ĉi tiu rakonto, ĝia lasta parto ĉiam cerbumigis min ĉar mi neniam trovis alian varianton en iu ajn libro. Finfine, antaŭ du jaroj, mi trovis la rakonton kiu, tute certe, estas ĝia origino. Tio estas la ĉapitro 121a de la dua libro de la Historio de Herodoto (ĉ480-425aK).
Oni povas pripensi du aspektojn pri tiu kurioza origino. Unue, pri la similaĵoj kaj malsimilaĵoj inter egipta rakonto, kolektita de greko plimalpli du mil kvarcent jarojn antaŭe, kaj la rakonto ofte ripetita de analfabeta virino en la landinterno de Brazilo. Probable, mia avino nenian gravaĵon aldonis al la rakonto de ŝi konata. Tiel, oni povas aserti ke la trezorejo kaj la kaptilojn, la dispecigita korpo, la gardado fare de la soldatoj, la reĝo kaj sia filino, tio venis el antikvaj tempoj. En la varianto de mia avino, anstataŭ frato aperas la patro. Anstataŭ azenetoj, la fetoregaj virkaproj. Kaj jen stranga enmeto de nigra sorĉistino, memoraĵo de la periodo kiam ekzistis sklavoj. Rilate la princinon, certe la kristanismo faris la necesan etikan ŝanĝon: ne plu bordelo sed brodita lintuko.
La dua aspekto estas imagi la malrapida marŝado de la rakonto ĝis niaj tagoj. Oni eĉ rajtas diri ke la okazintaj ŝanĝoj ene de tiuj du mil jaroj estas nekonsiderindaj. El Egiptio al Grekio, el tie al la okcidenta Europo kaj, pere de la portugaloj, al la brazila landinterno. Probable, tre ofte la rakonto vojaĝis de buŝo al orelo kaj ne pere de skribaĵo.
Mi ankoraŭ volas mencii ke la kutimo ordoni al soldatoj la gardadon de kadavroj de kondamnitoj al morto tre ofte aperas en la okcidenta literaturo. La plej konata estas en Satirikono, de Petronio (?-66), La matrono de Efezo. Estas unu el la plej ĉarmaj momentoj de filmo de Federico Fellini (1920-1993).

La suba teksto apartenas al Historio, de Herodoto, en traduko de Spiros Sarafian, eldonita en 2006, Eldonejo “Silloges” – Argiris Vurnas, Ateno, Grekio. La kopirajtoj apartenas al la tradukinto, kiu skribe rajtigis min prezenti ĉi-tiun ĉapitron.

 

121. Proteon postsekvis en la reĝeco, kiel oni diris, Rampsinito (1), kiu lasis kiel monumentojn la propileon de la sanktejo de Hefesto, kiu rigardas okcidenten.
Vidalvide al la propileo li starigis du statuojn, kiuj havas alton de dudek kvin ulnoj.
El tiuj statuoj, tiun, kiu estas starigita norden, la Egiptoj nomas Somero kaj la alian, kiu estas lokita suden, ili nomas Vintro.
Tiun kiu estas nomata Somero, la Egiptoj adoras kaj honoras, sed pri la alia, nomata Vintro, ili faras la kontraŭon.
Oni diris al mi, ke tiu reĝo havis tiom multajn riĉaĵoj (2), en mono, ke neniu el la pli postaj reĝoj sukcesis lin superi laŭ tio.
Ĉar, do, tiu reĝo volis sekurigi siajn trezorojn, oni diris, ke li ordonis, ke oni konstruu ŝtonan konstruaĵon.
Unu el la flankoj de tiu konstruaĵo konsistigis parton de la ekstera ĉirkaŭmuro de la palaco.
Tamen, la homo, kiu respondecis pri la konstruado de la salono pensis jenon:
Li aranĝis la konstruplanon tiel, ke unu el la ŝtonoj povis facile esti deprenata el la muro, de du aŭ de unu sola persono.
Kiam la konstruaĵo estis preta, la reĝo enŝlosis en ĝi siajn trezorojn, sed kiam la tempo pasis kaj la konstruanto estis je la fino de sia vivo, li alvokis siajn infanojn (kaj li havis du filojn) kaj eksplikis al ili, ke ĉar li deziris zorgi pri ilia propra futuro, por ke ili havu abundajn riĉaĵojn, li ion antaŭpreparis, kiam li konstruis la reĝan trezorejon.
Li eksplikis al siaj filoj tute klare ĉion rilatan al la depreno de la ŝtono, li donis al ili la mezuraĵojn, kaj li diris al ili, ke, se ili sekvos fidele liajn konsilojn, ili povos fariĝi mastroj de la reĝa mono.
Tiel, tiu homo mortis kaj liaj infanoj, tute ne perdinte tempon, iris nokte al la palaco, ili trovis la precizan ŝtonon de la konstruaĵo kaj ĝin depreninte facile per la manoj, ili ŝtelis grandan monsumon.
Kiam la reĝo malfermis la trezorejon, miris, vidinte, ke el la vazoj mankis mono.
Tamen, li ne sciis kiun akuzi, ĉar la sigeloj estis netuŝitaj, kaj la konstruaĵo ŝlosita.
Kam, tamen, duan kaj trian fojon li malfermis la trezorejon kaj ĉiufoje konstatis, ke la mono plimalmultiĝis (ĉar la ŝtelistoj ne ĉesis ĉiufoje ŝteli), li faris jenon:
Li ordonis ke oni faru kaptilojn kaj ilin starigu ĉirkaŭ la vazoj, en kiuj estis la mono.
Kiam la ŝtelistoj venis, kiel kutime, kaj la unu eniris en la trezorejon, kiam li alproksimiĝis al la vazoj, li ekkaptiĝis en la kaptilo.
Kiam la kaptita ŝtelisto komprenis en kia malfacila situacio li estis, alvokis sian fraton kaj eksplikis al li kio okazis al li, kaj lin petis, kiel eble plej rapide eniri en la trezorejon kaj detranĉi lian kapon, por ke oni ne rekonu lin kaj ne kulpigu ankaŭ la duan fraton.
Tiu lasta trovis la proponon ĝusta kaj li faris tion, kion lia frato diris.
Poste, li metis la ŝtonegon en ĝia pozicio kaj revenis hejmen, alportante la kapon de sia frato.
La matenon, kiam la reĝo eniris en sian trezorejon, tute konfuziĝis, vidinte la senkapan korpon de la ŝtelisto en la kaptilo kaj la salonon tute ne malordigita, sen la signo, kiu montrus de kie oni eniris aŭ eliris.
En sia embaraso li faris jenon:
Li ordonis, ke oni pendigu la kadavron de la ŝtelisto de sur la murego, kaj li ankaŭ komisiis al kelkaj siaj fiduloj gardi ĝin.
Tiujn gardistojn li ordonis tuj aresti kaj konduki antaŭ li ĉiun, kiu plorus aŭ ĝemus vidante la mortinton.
Kiom longe la mortinto restis pendigita tie, lia patrino terure suferis.
Ŝi, do, komencis paroli al sia saviĝinta filo kaj lin ordonis trovi ian manieron por malpendigi la korpon de sia frato kaj ĝin alporti al ŝi.
Ŝi minacis lin, ke se li ne farus tion, ŝi irus al la reĝo kaj ŝi denuncus lin pri la ŝtelado.
Tiel, la patrino metis sian filon en malfacilan pozicion, kaj ĉar tiu ne povis ŝanĝi ŝian opinion, li ekpensis fari jenon:
Li prenis kelkajn azenetojn kaj ŝarĝis ilin per vinsakoj plenaj je vino.
Li ekiris kaj kiam li atingis la lokon, kie la homoj de la reĝo gardis la pendigiton, li malligis kelkajn vinsakojn kaj turnis ilin malsupren.
Kiam la vino komencis verŝiĝi, li komencis bati sian kapon kaj krii, ke li ne sciis al kiu azeneto direktiĝi por savi sian vinon.
La gardistoj vidante ke tiom da vino verŝiĝis, prenis vazojn kaj alkuris sur la straton, esperante, ke ili povus ricevi kvanton de la verŝiĝanta vino.
La ŝtelisto ŝajnigis sin kolera kaj ĉiujn insultis. Tamen, kiel la gardistoj lin konsoladis, li montris ke li kvietiĝis kaj senkoleris.
Fine, li prenis siajn azenetojn en la flankon de la strato kaj li ordigis la ŝarĝon.
Poste, li komencis amike interparoli kun la gardistoj, kaj kiam unu el ili faris al li ŝercon kaj lin ridigis, li donacis al li unu vinsakon.
La gardistoj sidis tie kaj celis tiri lin en sian amikrondon. Ili, do, invitis lin resti kaj trinki kun ili.
La ŝtelisto iom neis, sed fine restis kun ili.
Kaj ĉar la gardistoj trinkante faris al li multajn komplimentojn, li donacis al ili ankoraŭ unu vinsakon.
Kiam la gardistoj trinkis multan vinon kaj tute ebriiĝis, ili sentis dormemon kaj fine endormiĝis.
Tiam, la ŝtelisto, kiel estis jam profunda nokto, malligis la korpon de sia frato, ĝin malpendigis kaj por tute humiligi la gardistojn, li razis la dekstran vangon (3) de ĉiu el ili.
Poste, li metis la kadavron sur la azenoj kaj iris hejmen laŭ la ordono de sia patrino.
Kiam la reĝo informiĝis, ke oni ŝtelis la kadavron de la ŝtelisto, koleregis, kaj dezirante ĉiamaniere trovi, kiu estas tiu, kiu sukcesis tiele lin trompi, li faris ion nekredeblan.
Li metis sian propran filinon en bordelo kaj ŝin ordonis, volonte akcepti ĉiujn vizitantojn.
Laŭ la ordono de sia patro, tamen, la reĝidino devis, antaŭ ol sin oferi, devigi ĉiun klienton, rakonti al ŝi kion plej ruzan kaj malpian li faris en sia vivo, kaj ŝi devis tuj aresti kaj tute ne lasi tiun, kiu rakontus al ŝi la okazintaĵon pri la ŝtelado.
Kiam la filino komencis plenumi la ordonon de sia patro, la ŝtelisto eksciis kial ĉio okazis, kaj, dezirante superi la reĝon per sia ruzeco, li faris jenon:
Li detranĉis la manon de iu mortinto, li kaŝis ĝin sub sia vesto kaj li eniris en la bordelon.
Li iris al la filino de la reĝo kaj kiam ŝi demandis lin, li rakontis al ŝi, ke lia plej malpia ago estis tiu, ke kiam lia frato kaptiĝis en la kaptilon, en la reĝa trezorejo, li detranĉis ties kapon, kaj ke lia plej ruza ago estis, ke li ebriigis la gardistojn kaj tiel li malligis kaj malpendigis la kadavron de sia frato.
Kiam la reĝidino aŭdis tion, kaptis la ŝteliston, sed en la mallumo, la ŝtelisto etendis al ŝi la manon de la mortinto.
La reĝidino, kredante ke ŝi kaptis la manon de la ŝtelisto mem, tenis ĝin forte kaj la ŝtelisto, lasante ĝin al ŝi, foriris.
Kiam la reĝo eksciis ankaŭ tion, restis tute konsternita pro la ruzeco kaj la kuraĝo de tiu homo.
Fine, li sendis al ĉiuj urboj heroldojn kaj anoncis, ke li pardonas tiu homon, kaj li promesas al li grandajn donacojn, se li prezentiĝos al li.
La ŝtelisto kredis tion kaj efektive sin prezentis antaŭ la reĝo.
Tiam, Rampsinito esprimis al li sian grandan miron kaj lin edzigis kun sia filino, pensante, ke tiu viro estas la plej sprita homo de la mondo.
Li diris, ke la Egiptoj, laŭ la ruzeco, estas la unuaj el ĉiuj homoj kaj el ĉiuj Egiptoj la unua estas tiu homo.

(1) En la nomo de Rampsinito la unua kunmetaĵo estas “Ramseso” (“Ramsis” laŭ la Helenoj, “Ramesu” laŭ la Egiptoj) kaj la dua “Nit(h)” (diino de Saiso).
(2) La riĉaĵoj de Ramseso la tria estas konataj el la surskriboj de la trezorejoj kaj sanktejoj.
(3) La Egiptoj ĝenerale kutimis razi sin. Tamen, en la jaroj de la 19a dinastio estis dungitaj fremdaj policanoj kaj solduloj, kiuj havis barbojn.

Visitas: 481