RAKONTU ALIAN ANJO 08. LA FIGO DE LA FIGUJO

desegnaĵo de ricardo garanhani

Noto: Ĉi tiu rakonteto ŝajnas esti brazila folkloraĵo. Mi multfoje legis ĝin en versioj tre similaj al tiu de mia avino. En la libro Rakontoj de Onklino Nastasja, de Montejro Lobato, estas la naŭa rakonto. Tie, estas tri knabinoj kaj, post la malenterigo, ili reviviĝas, ĉar ili estis baptofilinoj de Nia Virgulino. Alia kuriozaĵo en la rakonto de Lobato estas ke, kiam la vento skuas la plantojn kreskintajn en la loko kie kuŝadas la mortintaj knabinoj, la plantoj kantas la saman kanzonon per kiu ili klopodadis por forigi la birdaron. Tio memorigas nin pri la greka legendo pri la reĝo Midaso, kies resumon mi prezentas post la rakonto.

         

          Foje estis vidvo kun linda filineto. Ili vivis en kamparo kaj ĉirkaŭ la domo kreskadis multaj grandegaj arboj, mangujoj, oranĝujoj, jabutikavujoj, avokadujoj, papajaj arboj kaj figujoj.

          Ili bone vivis sed la viro ne sukcesis bone zorgi sian filinon pro tio, ke li ne scipovis kuiri nek lavi tolaĵon nek mastrumi la domon. Kaj ili bezonis servistinon.

          Tiam venis virino tre afektema kaj ŝi ekdorlotis la knabinon. La vidvo ŝatis ŝin kaj fine ili geedziĝis. Ho!, kiom la virino estis bona, en la komenco, ŝi montriĝis mava, poste. Ŝi malbone traktis la knabinon, instruis al ŝi la mastrumadon kaj postulis obeemon.

          La patro laboris la tutan tagon kaj nenion perceptis. Kaj la kompatinda knabino ne kuraĝis rakonti al li la okazaĵon.

          Finfine, ŝi devis zorgi pri la tuta mastrumado. Ŝi lavis kaj gladis kaj balais kaj zorgis. La duonpatrino sidadis en la verando, ventumilo enmane, kaj manĝadis figojn, kiujn ŝi ŝategis.

          Iam la patro vojaĝis kaj antaŭdiris ke li longe forestos. La duonpatrino pli turmentis la knabinon kaj trudis al ŝi tre malfacilan taskon. Ŝi devis prizorgi grandan figujon por ke la birdaro ne beku iun frukton.

          Ŝi longe zorgis, forigis la bestetojn, sed kiom da ili estis? Ŝi faris birdotimigilon sed tio ne solvis. Ŝi prenis longan stangon kaj marŝadis ĉirkaŭ la arbo sed la birdoj flugadis kaj kantadis kaj ŝi laciĝis kaj distriĝis kaj unu el la birdoj bekis maturan figon.

          La duonpatrino venis por kontroli ĉu ŝi bone laboris. Antaŭ la bekita figo, ŝi furioziĝis. Ŝi ordigis fosadon de truo kaj enterigis la vivantan knabinon.

          Longa kaj longa tempo pasis kaj la patro revenis el la vojaĝo. Li ne trovis la filinon kaj la virino diris ke ŝi malsaniĝis kaj mortis. La kompatindulo iĝis senkonsola. Ho!, li ploris tagon kaj nokton kaj alian tagon kaj alian nokton. Li ne plu parolis al iu ajn kaj iĝis trista viro.

          Pasis kaj pasis la tempo. La vidvo laboris kiel antaŭe kaj iom post iom la vivo normaliĝis.

          Iam la viro promenaĝis en la fruktoĝardeno kaj trovis strangan planton. Arbeto kun maldikaj branĉoj kiuj falis kvazaŭ hararo. Li opiniis tion stranga kaj alvokis la ĝardeniston. Kaj ordonis ke li haku la planton kaj ĉion bruligu.

          Je la posta tago, frumatene, kiam ankoraŭ mallumiĝis, la ĝardenisto prenis hakilon por fari laŭ la ordono. Kiam li levis la hakilon li aŭdis ĝemeton kaj haltigis la hakilon enaere. Li aŭdis lindan voĉon kiu kantis:

          Ĝardenist’ de mia paĉjo

          Miajn harojn vi ne tondu

          Duonpatrino min sepultis

          Pro la figo de l’ figujo

          Pro la figo de l’ figujo.

          La ĝardenisto tiel ektimis ke li lasis fali la hakilon kaj forkuris. Post la veno de la tago, sub hela kaj varma suno, li reiris al la loko, prenis la hakilon kaj forvenis. Vespere la vidvo demandis pri la planto kaj li diris ke li ne havis tempon kaj plenumos ĉion je la posta tago.

          La postan tagon la ĝardenisto ne iris tiel frue sed ankoraŭ estis frumatene. La samo okazis. Kiam li levis la hakilon li aŭdis la gemeton. Li haltigis la hakilon enaere kaj aŭdis:

          Ĝardenist’ de mia paĉjo

          Miajn harojn vi ne tondu

          Duonpatrino min sepultis

          Pro la figo de l’ figujo

          Pro la figo de l’ figujo.

          La ĝardenisto klopodis pro trovi la lokon el kiu venis la voĉo. Neniun li trovis. Por certigi sin, li denove levis la hakilon por aŭdi:

          Ĝardenist’ de mia paĉjo

          Miajn harojn vi ne tondu

          Duonpatrino min sepultis

          Pro la figo de l’ figujo

          Pro la figo de l’ figujo.

          La ĝardenisto perceptis ke estis la planto, tio kiu kantadis. Kun la okuloj larmoplenaj li iris por alvoki la vidvon. Li diris ke li estis trovinta teruran sekreton.

          La kompatinda viro nenion komprenis. Li silente sekvis la ĝardeniston kaj la ĝardenisto gestis por ke li haltu. Li sin kaŝis malantaŭ arbustotufo kaj rigardis. La ĝardenisto iris ĉe la planto kaj levis la hakilon. Aŭdiĝis gemado kaj:

          Ĝardenist’ de mia paĉjo

          Miajn harojn vi ne tondu

          Duonpatrino min sepultis

          Pro la figo de l’ figujo

          Pro la figo de l’ figujo.

          Aŭdinte la voĉon de la filino la mizera patro ekploris kaj kuris. Nur kiam li estis antaŭ la planto li komprenis ke ŝi estis mortinta kaj ŝiaj haroj estis la foliaro de la planto.

          Senkonsola, li ordonis ke oni forprenu la planton eĉ kun la radikaro kaj metu ĝin en grandan vazon. Sed kiam oni ekmalenterigis la planton la maljuna patro eltrovis la korpeton de la filino, sendifekta sed tro blanka. Li ordonis ke oni lavu ŝin, vestu ŝin, kaj preparis enterigon ene de sankta tero, kun floroj kaj funebra sonorado.

          Rilate la duonpatrinon, kiam ŝi perceptis ke oni ĉion scias, ŝi falis malantaŭe, fulmofrapita.

 

          La legendo pri la reĝo Midaso.

          La reĝo Midaso estas konata pro du peripetioj. Li ricevis de la dio Dioniso la rajton elekti specialan kapablon. Li petis la povon transformi en oron ĉion de li tuŝota. En la komenco li tre feliĉiĝis ĉar ĉiu aĵo iĝis ora. Sed je la horo manĝi li ne sukcesis ĉar ankaŭ la manĝaĵo sin transformis en oron. La dio kompatis lin kaj ordonis al li eniri en la riveron Paktolon. La rivero ricevis la kapablon kaj ĝia sablaro oriĝis. Midaso sukcesis manĝi, kiel antaŭe.

          Ĉi tiu speciala kapablo estas konata kiel “la tuŝo de Midaso”, la eblo kaj zorgo de kelkaj homoj kiuj volas transformi iun ajn okazaĵon en oportunon gajni oron, tamen sub risko de detrui la feliĉon de la vivo, kiu perdas ĝian celon.

          Poste okazis disputon inter Pajno kaj la dio Apolono, por scii kiu el ambaŭ pli bone ludas muzikinstrumenton. Midaso decidis favore al Pajno kaj Apolono venĝis sin tiamaniere: la oreloj de Midaso iĝis azenecaj. Li kaŝis ilin per la krono sed la barbiro vidis. La barbiro tre volis rakonti al ĉiuj, venkita de granda emocio, sed li sciis ke tio kostos al li la vivon. Li iris al kamparo, faris truon surgrunde, parolis al la truo: la reĝo Midaso havas azenajn orelojn. Poste li plenigis la truon per tero kaj sen la pezo de la granda sekreto, li foriris. Tamen en tiu loko aperis kanplantoj kaj tuŝitaj de la vento ili skuiĝis kaj kantadis: la reĝo Midaso havas azenajn orelojn. Kaj la sekreto iĝis konata de ĉiuj.

Visitas: 264