RAKONTU ALIAN ANJO 06. LA BOVIN-EKSKREMENTO

desegnaĵo de ricardo garanhani

Noto: Jen ekzemplero de etiko nur sugestata, kiu daŭras de longa tempo: malriceĉo estas fonto de virto, fido ebligas miraklon kaj la malbono ĉiam estas punata. Feliĉaj la simpluloj.
 

    Estis foje tre malriĉa virino kiu havis multajn gefilojn, ĉirkaŭ ok, kaj ŝi estis vidvino. Ŝi laboris ĉe virino tre riĉa kaj tre kruela. La malriĉulino laboris en la kuirejo de la riĉulino. Ŝi preparadis panon, biskviton, kukon, maizkukon.
Tiutempe la junulinoj edziniĝis kaj ne translokiĝis el la gepatra hejmo. Do, la domoj estis grandegaj kaj plenaj je filoj kaj filinoj kaj bofiloj kaj nepoj kaj nepinoj kaj avo kaj avino kaj praavo kaj praavino kaj prapraavo kaj prapraavino. Ankaŭ la riĉulino vidviniĝis kaj en sia domo vivadis personamaso kaj pro tio la forno ĉiam estis plena je pano. La malriĉulino devus baki tiun panaron. Kaj ĉiam restis knedaĵo en la platkaldrono aŭ en la pelvo aŭ en la argilpelvo. Kaj la malriĉulino prenis lignan kuleron kaj raspis la restaĵojn kaj metis ĉion en gamelon kaj kiam venis vespero ŝi kunportis tion al sia hejmo. Tie ŝi renkontis plorantajn gefiletojn pro malsato. Kaj en brulligna forno ŝi bakis la knedrestaĵon kaj iĝis bela maizkuko kaj la gefiletoj manĝis kaj ne plu ploris kaj eĉ estis diketaj.
Ĉiutage ŝi faris tion.
Do, dimanĉe, la riĉulino promenadis kaj renkontis la gefiletojn de la malriĉulino, tute puraj kaj diketaj. Ŝi opiniis tion stranga kaj decidis spioni.

    Lunde ŝi iris ofte al la kuirejo kaj rimarkis ke la virino kolektadis la restaĵon de la knedo kaj enmetis en gamelon. Do, ŝi atentis pri la horo kiam foriris la malriĉulino kaj sekvis ŝin. Ŝi vidis ke la malriĉulino kunportis la gamelon plenan je knedaĵo kaj eniris en sian hejmon. Ŝi rigardis tra la fenestro kaj vidis la plorantajn gefiletojn pro malsato kaj ilia patrino bakis la knedaĵon en la brulligna forno kaj aperis bela maizkuko kaj la gefiletoj manĝis kaj ne plu ploris.
Nu, la riĉulino estis tre kruela. Ŝi decidis gvati en la kuirejo kaj en la posta tago, kiam la malriĉulino apartigis restaĵeton, ŝi diris:
– Preparu biskvitetojn el tio ĉi, por ne forĵeti.
La malriĉulino preparis.
Iom poste restis alia knedaĵo, kion la malriĉulino metis en gamelon, sed parolis la riĉulino:
– Ne, mi volas ke vi preparu koketon el tio.
Kaj tio okazis la tutan tagon. La malriĉulino apartigis la restaĵeton, la riĉulino ordonis baki. Nenio restis kaj la malriĉulino iris hejmen kun malplena gamelo, la okuloj malsekaj, pro tiom da silenta ploro. La riĉulino noktomanĝis kaj trankvile dormis.
Kelka tempo pasis kaj ĉiutage la riĉulino gvatis la malriĉulinon kaj malpermesis al ŝi kunporton de la kneda restaĵo. Okazis do ke alia dimanĉo ŝi promenadis kaj renkontis la gefiletojn de la malriĉulino, tute puraj kaj diketaj. Ŝi opiniis tion stranga kaj decidis spioni.
Lunde, kiel kutimo, ŝi ne permesis ke la virino loku la knedan restaĵon en la gamelo.  Kiam la malriĉulino iris hejmen, la riĉulino kaŝsekvis ŝin. Ŝi vidis ke la malriĉulino kunportis la gamelon malplena kaj sekvadis, tiamaniere ke neniu vidu ŝin. Meze de la vojo la malriĉulino haltis, kaŭriĝis kaj prenis tutan bovinekskrementon, sekan kaj grandegan. Ŝi metis ĝin en la gamelon, marŝis kaj eniris hejmen. La riĉulino rigardis tra la fenestro kaj vidis la plorantajn gefiletojn pro malsato kaj ilia patrino bakis la bovinekskrementon en la brulligna forno kaj ekpreĝis kaj aperis bela maizkuko, pli bela ol tiuj, kiujn la malriĉulino bakadis ĉe la riĉulino; bonodora, ŝvelmola, ruĝa. La gefiletoj manĝis kaj ne plu ploris.
Tiam la virino pentis pro tiom da krueleco kaj decidis reiri hejmen kaj kunporti korbon plenan je manĝaĵo por la malriĉulino. Sed kiam ŝi alvenis hejmen, vidis ŝi ke ĉio brulis kaj ŝi kaj sia familio iĝis pli malriĉaj ol la la malriĉulino de la bovinekskremento.

– Rakontu alian, anjo.
– Estis foje kato nenia, ĉu vi volas alian?
– Jes.
– Estis foje kato nenia, ĉu vi volas alian?
– Jes.
– Estis foje kato nenia…

 

Visitas: 377