RAKONTU ALIAN ANJO 03. MARIA CINDRULINO

desegnis ricardo garanhani

Noto: La duonpatrino kun siaj du filinoj kaj la edziniĝo kun la princo estas la nuraj similaĵoj inter la rakonto de mia avino kaj la tradicia Cindrulino. Tre probable, en la Brazila landinterno, rakontanto post rakontanto, preskaŭ ĉiuj analfabetaj, la rakonto perdis kelkajn detalojn kaj ricevis aliajn; ekzemple, la lavado de bova stomako, kio estas pli koncerna al la kulturo kaj la kutimoj de la popolo. La plej famaj versioj de Cindrulino estas tiu de Charles Perrault (1628/1703), tiu kolektita de la fratoj Grimm (1785/1863 kaj 1786/1859) kaj tiu de Walt Disney (1901/1966). La rakonto de Disney pli similas al tiu de Perrault, eble ĉar la versio de la fratoj Grimm estas tro feroca: por ke la fratinoj sukcesu vesti la ŝueton, unu fortranĉas la piedan dikfingron kaj la alia la kalkanon. Kaj la puno al la fratinoj estas blindeco.

     La plej antikva versio troviĝas en Strabono (ĉ59a.K./25p.K.). Laŭ li, oni rakontadis en Egiptio ke la piramido de Mikerino estis omaĝe al kromvirino de Psamitiĥo; iutage la juna Rodopisa sin banis kaj aglo ŝtelis ŝian sandalon. Forfluginte, la aglo forlasis la sandalon, kiu falis ĉe la faraono. Sorĉita pro la rafineco kaj mezuro de la ŝueto, kaj ankaŭ mirigita de la neordinara okazaĵo, li ordonis ke oni trovu la posedantinon de la sandalo. Oni trovis ŝin en Naŭkratiso kaj kondukis ŝin al li kaj ili geedziĝis (Geografio, XVII, I, 4). Tamen, Herodoto (480-425aC) en sia Historio (libro 2a, 134, 135), rakontas aliajn peripetiojn pri tiu Rodopisa; sed konfirmas la diraĵon, laŭ kiu la piramido estis farita por ŝi.

 

          Foje estis bela junulino nomata Maria Cindrulino. Ŝia duonpatrino estis tre perversa. Dum ŝi kaj siaj du filinoj amuziĝis, Maria Cindrulino estis devigata fari la tutan mastrumadon.

          Iam oni buĉis bovon kaj Maria Cindrulino iris al la rivero por lavi ĝian stomakon. Tiun taskon neniu volis ĉar la stomako ĉiam estis plena je fekaĵo. Kiam ŝi skuis la stomakon ene de la akvo, ĝi eskapis kaj flosante foriris. Pro timo al la duonpatrino, Maria Cindrulino sekvis la stomakon laŭ la riverbordo. Ŝi marŝis kaj marŝis kaj fine alvenis al nekonata loko. La stomako fiksiĝis sur branĉoj kaj haltis. Maria Cindrulino prenis stangon kaj fortiris la stomakon el la akvo.

          Proksime estis malnova dometo. Ĉar ŝi laciĝis, ŝi decidis eniri. Estis terura malordo. Ŝi manĝis pecon da pano kaj ripozetis. Poste, kvazaŭ ŝi intencis danki pro la pano, ŝi balais la plankon kaj lavis la teleraron kaj la tolaĵon kaj pendigis ĝin kaj purigis la meblaron kaj la fornon kaj kiam ŝi estis ekironta, ŝi aŭdis bruon. Ŝi kaŝiĝis malantaŭ la pordo.

          Tri maljunulinoj eniris kaj ili estis tri feinoj. Ili rigardis kaj miris.

          La tri samtempe parolis:

          – Franjo, franjo, kiu bonaĵon faris al ni?

          La unua parolis:

          – Tiu, kiu bonaĵon faris al ni, meritas oran stelon sur la frunto.

          Kaj ora stelo aperis sur la frunto de Maria Cindrulino.

           La dua parolis:

          – Tiu, kiu bonaĵon faris al ni, meritas ke floroj elfalu el la buŝo kiam ŝi parolos!

          Maria Cindrulino mallaŭte diris ho!, kaj rozo falis el sia buŝo. Pro timo ŝi pli kaŝiĝis.

          La tria parolis:

          – Tiu, kiu bonaĵon faris al ni, meritas edziniĝi kun ĉarma princo.

          La maljunulinoj foriris. Maria Cindrulino rigardis tra la pordo kaj neniun vidis. Ŝi prenis la bovan stomakon kaj foriris. La homoj miris kaj admiris tiun junulinon kun stelo sur la frunto. Ili ekakompanis ŝin kaj tuj formiĝis sekvanta homamaso.

          Iu demandis ŝian nomon:

          – Maria Cindrulino.

          Kaj elbuŝe falis rozoj, lekantoj, violoj kaj lilioj.

          Ili iris al la reĝo por ĉion rakonti kaj la princo venis por koni ŝin. Li tiel amis ŝin ke li kondukis ŝin al la palaco kaj ili tuj geedziĝis.

          La duonpatrino volis kuiri la stomakon kaj iris al la korto. Ŝi trovis neniun. Ŝi foriris kaj demandadis kaj maljunulon diris ke Maria Cindrulino edziniĝis kun la princo. La virino aĉetis robon, banis sin kaj oleis la hararon kaj sin vestis kaj iris al la palaco. Maria Cindrulino regalis ŝin per donacaĵoj kaj rakontis pri la okazintaĵoj.

          La virino aĉetis novajn vestojn por la pliaĝa filino kaj ankaŭ aĉetis puran bovstomakon kaj ĵetis ĝin en la rivero kaj ordonis al la filino sekvi la stomakon.

          Ŝi marŝis kaj marŝis kaj sakris kontraŭ la patrino pro tiom da marŝado. Kiam la stomako haltis, fiksita en branĉoj ene de la akvo, ŝi trovis la dometon. Ŝi eniris. Ĉio estis pura kaj bonodora. Ŝi, furioza, ĉar ŝi marŝis la tutan tagon, prenis la balailon en la kuirejo kaj rompis ĉion kaj malpurigis la plankon per sablo kaj tretis sur la littukoj kaj faligis la sakon kun faruno. Kiam ŝi estis ekironta, ŝi aŭdis bruon kaj ŝi kaŝiĝis malantaŭ la pordo.

          La tri feinoj eniris. Ili rigardis kaj miris.

          Ili samtempe parolis:

          – Franjo, franjo, kiu malbonaĵon faris al ni?

          La unua parolis:

          – Tiu, kiu malbonaĵon faris al ni, meritas ke la korpo kovriĝu per erupcietoj.

          Kaj la korpo de la fratino kovriĝis per erupcietoj.

          La dua parolis:

          – Tiu, kiu malbonaĵon faris al ni, meritas ke bufoj elfalu el la buŝo kiam ŝi parolos!

          La pliaĝa fratino mallaŭte diris ho!, kaj bufo falis el sia buŝo. Pro timo ŝi kaŝiĝis ankoraŭ pli.

          La tria parolis:

          – Tiu, kiu malbonaĵon faris al ni, meritas edziniĝi kun perversa ŝuisto.

          Ili foriris. La pliaĝa fratino rigardis tra la pordo kaj neniun vidis. Ŝi ekmarŝis. Antaŭ tiu junulino plena je erupcietoj , la homoj malproksimiĝis kaj ridis. Ili ekĝenis ŝin kaj ŝi furioze kriis:

          – Foriru ĉiuj! Foriru ĉiuj!

          Kaj du bufoj falis el ŝia buŝo.

          Ili iris al la reĝo por ĉion rakonti kaj la reĝo ekzilis ŝin el la regno sed perversa ŝuisto, kiu ne scipovis kuiri, edziĝis kun ŝi kaj ŝi laboradis por li.

          La duonpatrino pasigis tre feliĉan nokton. Ŝi pensis ke la filino edziniĝis al alia princo kaj en la sekvanta tago ŝi aĉetis riĉan robon por la pli juna filino kaj ordonis al ŝi sekvi la ŝafan stomakon, kiun ŝi aĉetis tute pura.

          Malbonvole la junulino sekvadis tiun malbonodoran stomakon kaj ŝi decidis reveni hejmen. La patrino furioziĝis kaj kriis:

          – Senhontulino! Do, mi aĉetis tiun riĉan robon por ke vi iru kaj venu, tien kaj reen, kvazaŭ vi estus dukino? Tuj sekvu la stomakon!

          La junulino iris sed ne plu trovis la stomakon kaj marŝis kaj marŝis kaj marŝis kaj trovis la dometon de la tri maljunulinoj kiuj estis tri feinoj.

          Okazis la samo. Ŝi malpurigis tion, kio estis pura, rompis tion, kio estis perfekta, ŝiris tion, kio estis nova. La feinoj alvenis brueme kaj ŝi kaŝiĝis.

          La feinoj rigardis kaj tre miris ĉar nenio estis en ordo.

          Ili samtempe parolis:

          – Franjo, franjo, kiu malbonaĵon faris al ni?

          La unua parolis:

          – Tiu, kiu malbonaĵon faris al ni, meritas ke la korpo kovriĝu per erupcietoj kaj odoru kiel ajlo.

          Kaj la korpo de la fratino kovriĝis per erupcietoj kaj odoris kiel ajlo.

          La dua parolis:

          – Tiu, kiu malbonaĵon faris al ni, meritas ke bufoj kaj serpentoj elfalu el la buŝo kiam ŝi parolos!

          La plijuna fratino mallaŭte diris ho!, kaj bufo kaj serpento falis el sia buŝo. Pro timo, ŝi pli kaŝiĝis.

          La tria parolis:

          – Tiu, kiu malbonaĵon faris al ni, meritas edziniĝi kun perversa tripisto.

          Ili tion diris kaj foriris. La plijuna fratino rigardis tra la pordo kaj neniun vidis. Ŝi ekmarŝis. Antaŭ tiu junulino plena je erupcietoj kaj odorante kiel ajlo, la homoj malproksimiĝis kaj ridis. Ili ekĝenis ŝin kaj ŝi eksakris per nedecaj vortoj.

          Kaj el ŝia buŝo falis bufo kaj du vipuroj.

          Ili iris al la reĝo por ĉion rakonti kaj li kondamnis ŝin al morto sed perversa tripisto, kiu ne ŝatis labori, edziniĝis kun ŝi kaj ŝi ĝismorte devus purigi fekaĵon de bovstomako.

          Kiam oni rakontis al la duonpatrino tion, kio okazis al la filinoj, ŝi tiom stuporis ke ŝi falis malantaŭen.

                 Eniris tra pord’ unua,

                 Foriris tra pord’ alia.

                 Tiu, kiu volos,

                 Rakontu alian.

Visitas: 441