ESPERANTO? KIAL?

(1) Vojaĝado…

  

           Se vi planas vojaĝon tra Brazilo, vi povas trovi plurajn problemojn; unu el ili, tamen, kiu kutime afliktas turistojn, ne okazos en ĉi tiu vojaĝo: tiu de la lingvo. La tuta brazila teritorio parolas la saman lingvon. La nura malgranda diverseco estas prononcmanieroj (krom kelkaj variaĵoj de signifoj), kiu fine iĝas alia temo de konversacio inter vizitantoj kaj vizitatoj.

 

          Se vi planas vojaĝon al eksterlando, vi trovos manierojn por solvi ĉi problemon. Se vi aliĝas al ekskurso, vi parolos la portugalan la tutan tempon. Vi perdos ŝancojn por aventuroj, sin perdi en la urboj, eltrovri novaĵojn, individuigi vian viziton… sed la sekureco de la turneo estas nediskutebla. Se vi ŝatas aventurojn kaj volas fari kelkajn malgrandajn paŝojn laŭ via propra volo, vi povas lerni la anglan, se vi ne konas, kaj tio permesos al vi eniri en hoteloj, aĉeti vojaĝbiletojn, biletojn al muzeoj kaj teatroj. Sed, se vi intencas paroli al pasaĝero en trajno aŭ peti informon al pasanto, vi komencos trovi problemojn. Sin perdi en Bruges, Belgio, signifas necese paroli la flandran (multaj maljunuloj kaj infanoj ne parolas la francan). En Italio, homoj en malgrandaj pensioj ne parolas la anglan, krom pri la prezoj. Landoj kiel Nederlando kaj Danio faciligas ĉar ili havas dulingvan loĝantaron – la anglan, oni lernas kune kun la gepatra lingvo.

 

          Se vi vojaĝos al Anglujo aŭ al Usono, eĉ se vi parolos la anglan, vi vidos tion, ke la angla, kiun ni parolas, estas ĝenerale nesufiĉa. Scipovi lingvon ne estas simpla tasko. Ili povas kompreni nin, se tion ili bonvolas (kaj tio ne ĉiam okazas), sed kiom da brazilanoj sukcesus partopreni en konversia grupo? Ni ne bezonas iri tiel malproksimen. Vizitante niajn sudamerikajn najbarojn, kiuj parolas lingvon similan al la nia, la hispanan, ni rimarkas ke la granda facileco per kiu ni legas la hispananjn tekstojn nenion helpas en la parolata lingvo. Estas malfacile kompreni kaj multe pli malfacile paroli: balbutado estas neevitebla. La diferenco inter la angla kaj la hispana, por ni, estas, ke la hispana bezonas malpli da lernado.

 

          Kaj kio okazos se vi volas fari nekonvencian turismon al afrikaj aŭ aziaj landoj? La angla flugos kun vi, kompreneble, kiel antaŭe vojaĝis la franca kaj, en aliaj tempoj (perĉare), la latina.

 

          Sed vi daŭre estos tion, kiu estas ĉiu homo:

 

          parolanta insulo ĉirkaŭata de strangaj lingvoj je ĉiuj flankoj.

 

 **************************************************

 

          Esperanto jam havas komunumon de parolantoj en la tuta mondo. Estas malfacile ĝuste scii kiom da ili estas.

 

          Por ebligi la praktikadon de la parola lingvo, la Esperantistoj kreis institucion nomatan “Pasporta Servo”.

 

          Tre simpla: broŝuro estas redaktata ĉiujare kun la listo de landoj kaj loĝantoj kiuj proponas liberan gastigadon, kondiĉe ke la gasto parolu la lingvon. Ĉiu gastiganto indikas la kvanton da homoj kaj la maksimumon da tagoj proponataj.

 

          Rapide foliumante ajnan bruŝureton de Pasporta Servo, oni trovas kuriozaĵojn:

 

          – en kelkaj landoj (tio estis ofta en orienta Eŭropo, okaze de la soveta imperio), inter kelkaj informoj ili komunikas la neeblon proponi tranoktejon tute senpagan, sed petas malaltan pagon, multe pli malalta ol la prezoj de la hoteloj kaj pensionoj; la samon koncerne manĝaĵon;

 

          – kelkaj homoj prezentas postulojn: …escepte de la monato aŭgusto… …mi ne akceptas gefumantojn… …oni devas kunporti dormosakon… …oni ŝatu hundojn…

 

          – kelkaj gastigantoj estas malŝparemaj: …mi proponas promenadon al la vidindaĵoj de la urbo…

 

          – kelkaj postuloj povas esti bizaraj: …mi kaj mia edzino estas nudistoj kaj ni deziras ke oni imitu nin…

 

          – aliaj, tre personecaj: …mi estas komencanto en la lingvo kaj preferas bonajn parolantojn, por ke mi praktiku…; …mi ne akceptas vizitantojn kiuj deziras paroli la anglan…

 

          – kaj tiel marŝas la afero.

 

           Mi mem gastis, en du okazoj, du argentinanojn kaj unu finnon; Kaj mi senhonte konfesas, ke dum ĉi okazaĵoj, mi vere perfektigis mian konversacion kaj praktikis la celon de Esperanto, kiu estas la komunikado inter parolantoj de malsamaj lingvoj.

 

          Por studentoj kaj homoj kun tempo disponebla, ĝi estas tentega, neoficiala propono sen ia burokratismo. La komunumo mem komunikas pri misuzoj, tra internaciaj ĵurnaloj kaj revuoj. Kutime la afero fluas glate, kreante grandajn fokusojn de eterna amikeco.

Visitas: 138

Sanktaj kanzonoj de Umbando, en Esperanto (2)

Nigruloj (Pretos Velhos)

 

La nigrulo sidas sur trunko

Signas sin per kruc’

Protekton petas al Zambi

Por gefiloj de Iesu’.

 

Ĉiuj bidoj de l’ rozario

Estas gefiloj de Di’

Se ne estus Paĉ Nigrulo

Tuj senvoje estus mi.

 

Infanoj (Fui no jardim colher as rosas)

 

En la ĝarden’ por roz’ plukado

Avinjo donis la plej belan el la pado.

Kosme, Damiaŭ’ kaj Doum’

Krispin’, Krispiniano

Estas filoj de Ogum’.

 

Bovistoj (Meu boiadeiro, por aqui choveu)

 

Bovisto mia, pluvas tie ĉi

Kaj fortas venta blov’

Pro la akvaro naĝas via bov’.

 

Maristoj (Artilharia já salvei)

 

Artilerion savis mi,

El riveret’ jen la signal’.

Maristo kun la direktil’

Kaj ŝip’ ne dronas dum batal’

 

Baianoj (Quando eu vim da Baia)

 

Venis mi el Baio

Rrigardante la ĉielon

Kiam trovis mi vojkrucon

Mi lumigis tuj kandelon.

 

Ciganoj (Amigos, joguem flores e perfumes)

 

Ni ĉiuj ĵetu florojn kaj parfumon,

Ĵetu florojn kaj parfumon,

La ciganoj havas feston.

O, o, o, o, o, o, o, o, jen la ciganoj ĉe ni.

 

Orientanoj (Ori, Ori, Ori,Oriente)

 

Ori, Ori, Ori, Oriento

Forto de Zambi ĉe ni.

El oriento briladas lum’

Kaj tuta templo splendas nun por ni.

Mi venas nun el oriento

Por Zambi jen la labor’

Mi venas nun por karitato

Kuraco al la dolor’.

 Ze Pelintra (De terno branco e punhal de aço puro)

 

Kompleto blanka

Kun ponardo trafe ŝtala

Kaj insigno senegala

Por labori venas li.

Tenu nigrulon,

Ĉar li estas Ze’ Pelintra

Loĝas ĉe malriĉuloj

Kaj laboras por ni.

Eŝuoj (Eu fui no cemitério às onze horas do dia) 

Je l’ dek unua hor’

Mi iris al mortintejo

Eŝu’ vekiĝis kaj

Tremadis tomb’ en tombejo

Din, din, don,

La sonoril’ de l’ preĝejo

Eŝu’ vekiĝis kaj

Tremadis tomb’ en tombejo.

 

Pomboĵiro (Pombo Gira, que dança é esta) 

Pomboĵiro vi tiel dancas

Ke nia vivo dancas kun vi.

Ĉar vi dancas surstrate

Ĉar vi dancas sublune

Ĉar vi kunportas ĝojon

Kaj ni dancas kune.

Visitas: 122

Sanktaj kanzonoj de Umbando, en Esperanto

Oŝala’ (Oxalá vai abençoar…)

 

Oŝala’ donacas benon

al gefíloj ĉe l’ altar’

Al la Dipatrino petas

Por lumaĵa senkompar’

Oŝala’ regas Umbandon

Ĝin lumigas kun decid’

Li lumigas nian Templon

Kaj kondukas nin al fid’.

 

Oŝum’ (Eu vi mamãe Oxum…)

 

Oŝum, patrino, ĉe la akvofalo

Sidiĝas sur rivera bordo

Liliojn plukas, lirole’,

Liliojn plukas, lirola’,

Liliojn por ornamo de nia altar’.

 

(Foi na beira do rio, mamãe Oxum…)

 

Oŝum ĉe la rivero

Da larmoj verŝas milojn

Ploras Oŝum, ĉar

Ŝi amas la gefilojn.

 

Iemanĵa’ (Mãe d’agua, rainha das ondas…)

 

Patrino,

Reĝino de l’ ondoj, sireno de l’ mar’

Patrino

Ŝi kantas pli bele kun luno sur mar’

 

E’ Iemanĵa’. E’ Iemanĵa’

Reĝino de l’ ondoj, sireno de l’ mar’

Reĝino de l’ ondoj, sireno de l’ mar’

Ĉio belas, kiam kantas ŝi

Ploras la fiŝist’ kun emoci’

Pro la aŭdo de ĉi sorĉa kant’

Malaperas en maro l’ audant’.

 

Oŝosi (Quem manda na mata é Oxossi…)

 

Arbara patrono Oŝosi,

Oŝosi la ĉasist’

Oŝosi la ĉasist’

Sibladon aŭdis mi de li

Ordonon al laborad’

El Aruando e,

El Aruando a,

La indiĝen’ de Umbando

Venas por kuracad’.

 

Ogum’ (Eu tenho 7 espadas…)

 

Sep glavojn ja mi havas

Por defendi min

Kaj Ogum’ estas

Mia protektanto.

Kaj Ogum’ estas patro

Kaj estas li gvidanto

Kaj Ogum’ estas patro

Kaj Oŝala’

Estas la kunbatalanto.

 

Ŝango’ (Xangô é Corisco…)

 

Ŝango’ estas fulmo

Naskiĝis en tondrejo.

Laboras li dumtage

Kaj dormas en ŝtonejo.

Tie malproksime

La suno brilas tro.

Sarava’ Umbando,

Saravá Ŝango’

 

Iansan’ (Iansan’ Orixá de Umbanda)

 

Iansan’, Oriŝa’ de Umbando

Reĝino de nia altar’

Sarava’ Iansan’, batalantino

Iansan’, Iansan’, Iansan’,

Militistino.

Iansan’, la edzin’ de Ŝango’

Ĉiêle ressonas la fulm’

Leono roras en arbar’

Sarava’ Iansan’, saravá Ŝango’.

 

(tradukis Jorge Teles, por la Dua Esperanto-Tago en Kuritibo, 2017).

Visitas: 121