lulkanto por ĉiuj homoj 

dormu, panjo, dormu,

nun, en mia paco.

zorgos mi pri via

senkompata laco. 

 

dormu, paĉjo, dormu,

en mia sereno.

mi vin gardos kontraŭ

mortiga ĉagreno. 

 

dormu vi, amiko,

en mia fervoro.

mi protektos vin

de l’ monda doloro. 

 

kunulino, dormu,

en mia intimo.

mi vin vartos pro

nia malproksimo. 

 

dormu, filo, dormu,

dormu vi, amato.

mi preferas vin

pli ol filo, frato. 

 

dormu, forestanto,

sen ia deziro.

mi vin vekos ĉie

per mia sopiro. 

 

dormu, kanto mia,

en mia poemo.

kaj nestigu min

en via dormemo.

Visitas: 461

Poemaĉo kaj poemeto

Poemaĉo:

 

Dormema avino.

 

Avineto dormas, dormas,

pro dormemo kaj pro laco.

Avineto, kiam dormas,

furzas, furzas sur matraco.


Poemeto: 

 

La freneza horloĝo

 

Ĉik-tak-ĉik-tak.

Je la unua, kudril’ sentrua.

Ĉik-tak-ĉik-tak.

Kaj je la dua, silento brua.

Ĉik-tak-ĉik-tak. 

Kaj je la tria, multaĵ’ nenia.

Ĉik-tak-ĉik-tak. 

Kaj je la kvara, dolĉaĵ’ amara.

Ĉik-tak-ĉik-tak. 

Kaj je la kvina, japano ĉina.

Ĉik-tak-ĉik-tak. 

Kaj je la sesa, neado jesa.

Ĉik-tak-ĉik-tak. 

Kaj je la sepa, avino nepa.

Ĉik-tak-ĉik-tak. 

Kaj je la oka, amaso poka.

Ĉik-tak-ĉik-tak. 

Kaj je la naŭa, samec’ kontraŭa.

Ĉik-tak-ĉik-tak. 

Kaj je la deka, likvaĵo seka.

Ĉik-tak-ĉik-tak. 

Je l’ dekunua, feraĵ’ bambua.

Ĉik-tak-ĉik-tak. 

Je la dekdua, nigraĵo blua.

Visitas: 361