la homa specio.30, 31, 32, 33 kaj 34

La Homa Specio. Ĉapitro, 30, 31, 32, 33 kaj 34.
 
 
 
30.

    avĉjo, kiu estas la diferenco inter la ĝemelaj turoj kaj Hiroŝimo?
    estas du la diferencoj. la unua tute ne gravas; estas la kvanto de mortintoj. ĉu gravas? mortinto estas mortinto kaj krimo estas krimo.
    la dua estas ke la respondeculoj pri la mortintoj de la ĝemelaj turoj estas psikopataj kaj fanatikaj krimuloj. la respondeculo pri la mortintoj de Hiroŝimo estas la popolo kiu balotis kaj elektis la prezidanton ordonintan la hekatombon; ĉar demokratio ne estas diktaturo kaj diktaturo ne estas demokratio.
    mi nenion komprenis, avĉjo.
    des pli bone! mi laŭtvoĉe pensadas… se la plejmulto inter la usona popolo estas favora al la invado de Irako, do, se misilo falas sur hospitalo aŭ aŭtobuso, la usona popolo prikulpas. se la plejmulto inter la usona popolo estas malfavora, kaj malgraŭ tio, la prezidanto, kun interkonsento de la Kongreso, invadas Irakon, do, Usono estas diktaturo.
    avĉjo!
    pardonu. ĉu vi scias ke maljunulo pensas per laŭta voĉo? ni iru laŭ tiu vojo ĉi…


31

    kiam mi leviĝis la suno jam fortis. kiel mi sukcesis tiom dormi? sur la matracoj de mia patro kaj mia filo la littukoj kaj lankovriloj jam faldite kuŝas. mi malsupreniras kaj trovas la tablon preta por mia kafo. la kuvoj de hundmanĝo jam malpleniĝis, sekve ili jam manĝis. hu! hodiaŭ taŭgas por ordinaraj taskoj, purigota domo, lavota tolaĵo, poste manĝo-preparado, ni kuspu la manikojn!
    kiam mi distriĝe akvumas la gazonon, mi aŭdas la knaban krion:
    paĉjo! paĉjo! rigardu!
    li alvenas sen la majunulo. li estas afliktita kaj ĝoja, ekscitita kaj ridetanta.
    ĝi perdiĝis en la veprejo kaj timis nin. poste mi donacis pecetojn da pano kaj ĝi alproksimiĝis kaj nun eĉ restas ĉe mia brusto!
    ĉe lia brusto eteta hundineto, nigra, preskaŭ senfela, magrega, imensaj okuloj kiuj ne sciis ĉu montriĝi feliĉaj aŭ teruritaj. la imensaj okuloj… ĉu koncentrejo? ĉu afrikana vilaĝo?
    mi bezonis riproĉi la hundojn, kiuj nin ĉirkaŭis. ili mem, plenaj je ekscitiĝo, snufas kaj serĉas. Aklia! Luluva!
    metu ĝin surgrunden! ĉar ĝi estas ideto la hundoj ne atakos.
    mi timas!
    la grandegaj dogoj faris rondon ĉirkaŭ la eta kreitaĵo kiu tute urinis.
    mi timas!, paĉjo.
    pli bone preni ĝin denove. rigardu, ĉiuj svingetas la vostojn. Kaino!
    sed ne ĝi.
    ni eniru. ŝajne ĝi sentas malvarmon. envolvu ĝin en tiu tuko ĉi. Luluva! for! ĉiuj for! Kaino! sidiĝu ĉi tie sur la kuseno kaj ĝi varmiĝos sur viaj genuoj. kaj dum kelka tempo mi forigos ĉiujn. Iŝtar! Lilito! Aklia!
    mia patro aperis antaŭ la fermota pordo.
    la kompatinda kreitaĵo pli mortas ol vivas.
    ĉu ni proponu al ĝi plian manĝon?, paĉjo! parolis la knabo. pli bone ne. parolis la maljunulo. la ventreto jam ŝveliĝis. eble iomete da muelita viando, poste.
    ĉar mi foriris, mia patro sekvis min kaj parolis:
    proksime de la loko kie ni ĝin trovis estis tri kadavretoj. mi evitis ke la knabo ilin vidu; post mia percepto, mi tuj prenis alian vojon.
    ni eniris.
    paĉjo, ĉu ĝi povas dormi supre?
    ne. mi trovos skatolon kaj metos ĝin sub la kuirforno, estas sufiĉa spaco.
    kaj la hundaro?
    ili flaros iomete, poste ili dormos.
    kaj tiele okazis.
    kelkfoje li tiris la skatolon por rigardi ĝin. la hundoj alproksimiĝis kaj la etulino, timplena, kuntiris la vosteton.
    mi turnos la skatolon al alia flanko kaj metos ĉion sur ĵurnalo. tiele ĝi povas eliri por pisi. ĉu ni banu nin por la vespermanĝo?
    mia patro parolis: mi ne vespermanĝos. mi malsupreniros ĝis la ponto kaj promenos dum kelka tempo.
    kiam ni foriris el la banĉambro, la hundineto nestiĝadis inter la kruroj de Luluva. se iu el la hundoj alproksimiĝis, Luluva graŭlis.
    sen plia problemo, nun ĝi varmete dormos.
    post la manĝo, ni supreniris.
    la knabo ripetis la tagan aventuron post kiam ni kuŝis sur niaj matracoj. li klarigis ĉiun detalon pri la renkontiĝo kun la hundineto. ni aŭdis ke la patro alvenas. tuj tuj  ankaŭ li kuŝiĝis.
    paĉjo, parolis la knabo, vi jam klarigis sed mi volas denove lerni. kiu estis Luluva?
    Luluva estis la ĝemelino de Kaino.
    kaj Aklia?
    Aklia estis la ĝemelino de Abel.
    kaj Iŝtar?
    Iŝtar estis la diino de fekundeco. ŝi favoris ĉiujn naskiĝojn, de plantoj, bestoj kaj homoj.
    kaj Lilito?
    hm, Lilito… post kiam Dio faris Adamon, linda virino aperis kaj dormis kun la unua viro. je la alveno de Dio, ŝi transformis sin en vesperton kaj fuĝis. pro tio Dio faris Evan.
    do, tiuj estas la hundinoj. kaj Kaino? kiu estis Kaino?
    antaŭ ol mi parolis, mia patro interrompis min:
    Kaino estis la unua krimo de Dio.
    silento.
    mia patro denove: ĉu hodiaŭ ni dormos sen muziko?
    mi pensas ke jes, mi parolis. estas ĉirkaŭ ni bela silento. kaj al la knabo: morgaŭ ni povos elekti nomon por via hundineto.
    mi jam elektis.
    kaj li elparolis la lastan vorton de nia vespero:
    Kamala.


32.

    terura silento vindas min. mi bone scias ke estas sonoj ĉirkaŭe sed mi ne kapablas deĉifri ilin. ĉar mi havas la animon enkatenitan al vortoj, kiuj  brulas kvazaŭ fandita fero. jen ili karesas per leciono de saĝulo, jen ili tristigas per torturado de tio, kio signifas nuran vivon. jen ili nenion faras se ne skui emociojn, mi ne scias kiujn… tamen ili ĉiam rezervas por la fino de ĉiu poemo la vipofrapon de ia instruo.
    jen mi legadas Marjorie Boulton.


33.

    Kamala fuŝis kelkajn bedojn. mia patro ne malpacien­ciĝis.
    la granduloj egale agas. neraciuloj estas tio, kio ili estas. ni dresados ilin, eble mi baros por vi tiun parton de la ĝardeno ĉi.
    la knabo gajnis novan ombron. kien ajn li iris, jen tie la kreitaĵeto. la dogoj eknervoziĝis antaŭ despotino tiel eta kaj tiel postulema. tamen, ĝi tremadis pro nenio.
    estis la kvina tago post ĝia alveno. aŭto haltis ĉe la enirejo kaj ni vidis viron kun junuleto.
    avĉjo, jen via ekslernanto.
    mi malfermos la pordegon.
    la hundoj svingetas la vostojn, ni nin salutas, ni nin prezentas. post rapida promenado en la kaskado, ni ĉiuj eniris. la vizitanto alpaŝis rekte al la afero.
    la asocio de gepatroj kaj geinstruistoj ankaŭ havas sian dumonatan ĵurnaleton. ĉar ĉiuj ŝatis vian intervjuon pri moderna arto…
    eble ili ŝatis la parolmanieron sed ne la ideon…
    nu, ili petis ke mi demandu ĉu vi skribus novan artikolon. okazas ke mi rakontis pri viaj instruoj kaj viaj akraj kaj aĉaj mallaŭdoj kontraŭ diktaturo.
    do, jen. vi riĉuletoj kaj alienuloj kaj mi mallaŭdaĉis la diktaturon. tamen, oni tro multe suferis. ekpensu. vi estas hejme kaj jen alvenas amikino, graveda, terurita ĉar oni arestis ŝian edzon, amiko ankaŭ li, laboristo kaj studento! kaj dum ĉi nokto naskiĝas la infano. kaj matene vi devas instrui. kaj la patro, studento kaj laboristo, konas sian filon nur kvin tagojn poste, sed ĉu vi scias je kiaj cirkonstancoj? unu alo de la akuŝhospitalo estas malplenigita kaj uniformoj kaj armiloj izolis ĉambron kaj unu el ili eniras kaj parolas al la ĵuspatrino: ia vorto, kiu povas signifi koda informado kaj ni arestos vin ĉar la infano jam naskiĝis. kaj en tiu etoso kaj antaŭ armitaj soldatoj la laboristostudento ekkonas sian unuan filon. kaj vi volas viziti la amikinon sed vi aŭdas: pli bone ne ĉar viaj haroj estas tro longaj, estas danĝere. kaj vi iras al lernejo kaj instruas pri la kvina simfonio de Beethoven. kaj per aĉaj mallaŭdoj, vi senŝarĝigas la koron. kaj kio pri torturoj? kaj pri mortoj? vi ne volas ke mi parolu pri tio, ĉu?
    ne. ni volas prepari numeron pri kapitalismo kaj socialismo.
    uaŭ! avĉjo ne rajtos paroli pri pugo, ĉu ne?, avĉjo.
    mi povus paroli pri la pug-mienuloj, la pugeguloj kaj la pug-lekantoj. ridante. sed mi supozas ke la afero estu iom pli serioza…

    serioza, jes. sed ili ŝatis vian spontanecon.
    spontaneco. tio memorigas min pri bonega travivaĵo. kelkaj jaroj estas pli kompletaj ol aliaj. ni alpaŝu al la afero. ĉu mi rajtas skribi kiel mi volas? kiom da linioj? kiam vi revenos por preni ĝin?
    vi decidas. vi ĉion decidas!
    venu morgaŭ.
    ĉu morgaŭ? ĉu morgaŭ!?
    nu, junulo, je mia aĝo, aŭ vi jam ĉion konkludis pri tiaj aferoj aŭ vi neniam plu ekkomprenos.
    kaj tiele estis la dialogo. mi preparis kafon kaj poste ni ĉiuj interbabilis, sur la gazono, malantaŭ la domo. la hundoj ĉirkaŭe kuŝis. Kamala sur la genuoj de mia filo. tuj tuj ili foriris.
    post la bano kaj nia ĉiutaga supo, mi alparolis al la knabo:
    metu Kamalan en la skatoleton. ni promenu ĝis la preĝejeto. ĉu?
    jes.
    mia patro perokule ridetis al mi. li sciis ke mi scias ke li intencas resti sola, por skribi sian raporton, sian tekston, sian kozon.
    manenmane, mi kaj la knabo ekmarŝis supren laŭ la nun malluma strato. mi sentis en liaj fingroj emocian tremadon. mi ekpensis pri tio, kio povus maltrankviligi lin.
    ĉu vi estas trankvila?
    mi estas kontenta.
    ĉu kontenta? pri kio?
    pri ĉio, paĉjo.
    silento.
    kelkaj hundoj bojis dum nia pasado. ni vidis ĉevalojn kaj ŝafojn, ne pli multe ol iliajn nurajn ombrojn meze de la grandaj ombroj de grandaj arboj. ene de malmultaj domoj kelkaj malviglaj lumoj. kelkfoje figuro vidiĝis pasante antaŭ la fenestro.
    en tiu domo ĉi loĝas tiuj du fratoj kiuj iras ĉiam al la kaskado kune kun mi, paĉjo.
    ĉu vi jam vizitis ilin?
    ilia patrino diris ke vi estas stranga sed bona najbaro.
    ridado.
    ni daŭre promenas. ni atingas la etan kapeleton sur la voja bordo.
    paĉjo, kial ili starigis tion ĉi tie?
    pro la dato ĝi estas tre malvona, ĉu ne?
    avĉjo diris ke eble iu mortis en ĉi tiu loko.
    pro la kruco survoja?
    jes!
    ĉu vi timas?
    mi, ne. tamen, mi opinias ĝin malbela.
    ridadoj.
    la mano ne plu tremadis.
    ĉi tie estas pli mallume, paĉjo.
    oni pli bone vidas la stelojn. venu ĉe mian bruston. madono! ĉiutage vi iĝas pli peza. baldaŭ mi ne plu tenos vin.
    ĉu vi konas iun stelon?
    ne. mi neniam scipovis diri kiu estas kiu. ĉio, kion mi scias, estas ke, se la brilo tremetas, jen stelo, se la brilo estas fiksa, jen planedo…
    ni serĉu do planedon. kiom grandas la ĉielo!, ĉu ne?, paĉjo. ĉu estas pro tio ke la homoj ofte parolas pri Dio?
    kiu scias? sed se ni pensas pri ni mem, enmense, ĉiuj niaj pensadoj, ni ankaŭ sentos ke ĉio grandas.
    mi opinias ke ni estas konfuzaj, ni pensas sed ne scias kial ni pensas kaj ni ankaŭ ne kapablas ne pensi. ĉu ankaŭ pro tio homoj parolas pri Dio?
    mi opinias ke jes.
    li apogis la kapon sur mia ŝultro.
    ĉu vi dormemas?
    ne. ĉar vi diris ke mi iĝas peza, mi profitas.
    rideto.
    kaj ni daŭrigis la vojiron ĝis la preĝejo iom supre. de tie ni ekrevenis. pri nenio plu ni interparolis. antaŭ la bieneto, anstataŭ eniri, ni daŭrigis la marŝon. ni iris ĝis la ponto. la knabo jam ne plu estis ĉe mia brusto. ni daŭris ĝis la futbala kampo. vaneloj blekis kaj malalte flugadis. ili ĉiam protestas se oni tro alproksimiĝas.
    dum kelka tempo ni rigardis la akvo-radon. ni ne ripetis la ĉiam ripetatan frazon tie elparolatan: bedaŭre ke ĝi ne plu funkcias…
    mia patro nin atendadis kun teo.
    ah, ĝi dormas kun Luluva, paĉjo. ĉu vi skribis ĉion?, avĉjo.
    jes. ni trinketu teon. tiu ĉi tepida estas por vi.
    poste, ni supreniris. antaŭ ol estingi la lampionon, mia patro parolis:
    kiel fartas via legkapablo?, junuleto.
    mi ankoraŭ balbutas antaŭ malfacilaj vortoj, avĉjo.
    tute ne, patro. li legas absolute ĉion.
    legu do mian skribaĵon.
    ĉu via afero por la ĵurnaleto?
    kial ne?
    mi ŝatas la ideon; mi parolis. mi eĉ povus sonigi muzikon.
    kio estas tio? kiom da teatro! kia speco de muziko taŭgus al kelkaj stultaĵoj pri kapitalismo kaj socialismo?
    hm, ne facilas. mi pensas pri delikata etoso.
    delikata etoso! kion signifas tiu teruraĵo?
    mi konas vin, patro. mi sonigos Berceuse, de Chopin.
    mia patro serioziĝis kaj min rigardis per tre brilaj okuloj. lia vizaĝo montris feliĉon preskaŭ absolute komocian.
    vi scias pri via faro. seriozaĵo estas seriozaĵo.
    post la eksonado de la piano, mia filo komencis la legadon, ankoraŭ infana, samritma, malrapida, skandeca, ĉiu vorto kun sia nure absoluta signifo, malligita de aliaj vortoj kaj de la tutaĵa kunteksto.


34.

    Kapitalismo kaj Socialismo.

    Unua movimento: nek alegre nek malalegre.

    Kaj la idiotoj de ĉi tie kaj la idiotoj de tie jam ripetis ĝislace argumentojn kiuj atakas kaj defendas kaj la vortoj estas egalaj sed ne la intencoj. Kaj kio, pri tiuj knabegoj kiuj pasigas kelkajn orajn jarojn en postgradaj kursoj en la temploj de la Mono kaj revenas rukte vomante monajn fetorojn? Vi aĉetis novan aŭton, ĉu?

    Dua movimento: preskaŭ menuete.

    Kiam la sovetia imperio ruiniĝis, leviĝis korusoj je furioza ĝojo: ruiniĝis la socialismo! socialismo kaput! Kaj la TV anoncisto, preskaŭ bavante pro ebria plezuro, ripetas ruiniĝis la socialismo kaput! Gesinjoroj! USSR programiĝis kiel socialista projekto. Sed transformis sin en diktaturon. Kiam falis Salazar’ kaj Franko kaj la grekaj koloneloj (dekstruloj!, ĉu jes?) kaj la latinamerikaj diktaturoj (antikomunistaj!, ĉu ne?), ĉu iu venis en paradplaco por proklamado pri tio, ke kapitalismo kaput ruiniĝis kapitalismo?

    Tria movimento: andante, eble haltante.

    Por ke iu nacio estu kapitalisma, serioze!, profunde!, necesas ke ĝia loĝantaro estu avara, egoisma, individuista, senama, vanta, eĉ duonazena, bandaĉo de ferocaj bestoj kiuj defendas, ne etikajn principojn, sed la luksaĵon kaj la ekscesaĵon kaj la grasaĵon kaj pigraĵon kaj mi ne volas paroli pri invadoj kaj murdoj kaj amasbuĉado ĉar la agraraj societoj jam trouzis tiujn privilegiojn.
    Por ke iu nacio estu socialisma, serioze!, profunde!, necesas ke ĝia loĝantaro nur estu solidara, respektema kaj altruista; eĉ duonazena, se tio okazas, se nur ili sin okupas pri tio, kiu estas aĵo komuna.

    Kvara movimento: patose.

    Kapitalismo konsistas el tre granda grego, malmultaj posedantoj (ĉiam pli kaj pli kaŝitaj) kaj kelkaj obeemaj kaj armitaj sofistaj hundoj, armitaj kaj armitaj kaj armitaj.
    Kaj pri vi, socialismo, mi timas ke ni ne kapablus teni vin longtempe, ni, la homaranoj, ni, kiuj probable nenio alia estas se ne avaraj, egoismaj, individuistaj, senamaj, vantaj kaj neraciaj. En kion sin transformus la Ĉilio de Allende se la usona popolo (Usono estas demokratio!, ĉu ne? do, la usona popolo!)…

    Finale: aŭ ni kapablas superi nin aŭ la mondo eksplodos ene de koŝmaro.
Visitas: 229