la homa specio 40, 41, 42, 43, 44 kaj 45

La Homa Specio. Ĉapitro 40, 41, 42, 43 kaj 44.

 
 
40.

    je la posta tago, dum matenmanĝo:
    avo, ĉu ekzistas la diablo?
    jes. diablo estas la nomo de la homa azeneco.
    kaj ĉu oni ankoraŭ forbruligas homojn vivantaj?
    kompreneble, jes. la Instancoj ĉiam bruligas la homojn vivantaj. estas diversaj manieroj fari tion: lasi la homojn sen justeco. malpermesi al ili la montradon de la vizaĝo. montri ilin nudaj en TV. sed la plej malbona el ĉiuj estas konservi ilin en azeneco.
    mia patro foriris tuj poste. kaj ĉe la pordego li parolis al mi:
    pli malagrable ol la multaspektaj facetoj de tiuj revelaciaĵoj, pli malagrable ol tio estas la manio de ĉiuj, kiuj diras pri si mem esti la elektita popolo. tio estas totala infanaĵo. ĉiu infano tion pensas, mi estas la preferato de miaj gepatroj kaj, iel ajn, ĝi certas. la idoj de la superaj animaloj povus diri ekzakte la samon, estas nura protektado al la specio. sed el tio, konkludi ke la tuta popolo estas fileto de sia paĉjo kaj, pro tio, kompreneble, tiu patrego nepre estu la nura veraĵo, ah!, antaŭe kresku, poste montriĝu, vi, monoteistoj malmodestaj, vantaj kaj nematuraj. ĝis, filo, mi ne ŝatus denove paroli pri tiuj aferoj.
    infanoj alvenis tuj poste. disŝutiĝis. mi prenis miajn paperojn por kelkaj notoj.
    aŭto haltis antaŭ la pordego. mi jam scias kiu estas. mi malfermis la pordegon. la ekslernanto de mia patro eniris kun la adoleskanto.
    ĉu via filo ne ĉeestas? demandis la junuleto.
    li estas en la kaskado kun amikoj.
    ĉu liaj instruoj estas posttagmeze?
    li ŝanĝis lernejon kaj rekomencos nur en februaro. dum tiu semestro li loĝas ĉe mi.
    kaj li: paĉjo, mi malsupreniros.
    ne longe restu.
    kaj dum mi boligas la akvon por kafo:
    mi hontetas antaŭ via patro, mi eĉ ne scias kiel rakonti al li.
    li ne ĉeestas. sed li jam scias tion, kio okazis.
    kion vi volas diri?
    li diris al mi ke probable vi ne profitos lian tekston.
    kiel li scias? okazis strange, ĉiuj kiuj legis, opiniis ĝin interesa sed diris: ne ekzakte tion ni intencis. ĉu la instruisto ne malĝojiĝos?
    mi opinias ke ne. ni konversaciis pri tio. kaj li diris al mi: gazetaro estas gazetaro.
    klarigu, bonvole.
    li teksis la jenan prikonsideron: ĉiu havas sian limon. la gepatroj kaj geinstruistoj de la ĵurnaleto estas ligitaj al la aliaj gepatroj kaj geinstruistoj. la samo okazas al la ĝenerala gazetaro. kelkaj kompromisoj estas pli fortaj ol la libereco. ekzistas ideologioj. ni imagu ke iu kandidato al la prezidanteco de iu lando estas konsumanto de kokaino. kompreneble pri tio scias la gazetoj.
    ĉu vi volas aŭdi ion? amiko mia laboras en unu el la plej grandaj ĵurnaloj de nia lando, eble la plej granda. kaj li rakontis al mi pri tiu kandidato, kiu estis konsumanto de kokaino. la direktoroj havis enmane dosieron pri ĉio. kial ili ne publikigis la dosieron kelkajn tagojn antaŭ la balotado? estas implikiĝoj, la problemo estas scii kun kiu. mia patro diras ke la ĵurnaloj kaj la aliaj komunikiloj nenio estas krom multekostegaj propagandiloj de varoj.
    mi hontas ankoraŭ pli. mi pensas ke mi malsupreniros al la kaskado.
    prenu antaŭe ĉi kafon.


41.

    paĉjo, legu rakonton antaŭ ol mi dormu. rakonton pri vivo.
    ĉu rakonto? do mi legos en Esperanta revuo rakonton trovitan de mi.
    kiel ĝi nomiĝas?

    La birdo ĉiel mirinda.

    Estis foje vilaĝo. Granda arbaro kaŝis ĝin. Ĉirkaŭ la arbaro montoj kaj montoj. Dum la somero la arbaro estis tute verda. Sed dum la printempo la arboj ricevis malsimilajn tonojn. Kolorojn kaj kolorojn. Bestoj vagis ene de la mallumo inter la arboj. Miloj da birdoj, el ĉiuj grandoj kaj koloroj, traflugis la ĉielon kaj kantadis surbranĉe. Estis rivero kaj ponto. Kaj dometoj ĉi tie kaj tie. Kaj iliaj hundoj kaj kokinoj kaj porkoj kaj kaproj. Kaj bovoj.
    Vojo eliris el la vilaĝo, dividis la kamparon, penetris en la arbaron kaj perdiĝis tie en la malproksimaĵo. Sur tiu vojo, tre malofte, pasis ĉarego, ire reire. Venante, ĝi kunportis salon, teksaĵojn kaj ferajn ilojn. Irante, ĝi kunportis fruktojn, verdaĵojn, bestojn.      Antaŭ multaj jaroj, onidiro ekaŭdiĝis en la vilaĝo. Pri tio ke, en la arbaro, iu vidis la plej belan birdon de la mondo. La diraĵon oni forgesis. Sed, subite, iu denove rakontis ke ĝi estis vidita. 
    Kaj kiu estas ĝia koloro? iu demandis.
    Je ĉiuj koloroj, admirinda, malfacile por priskribi, ĝi estas ĉiel mirinda.
    Kaj denove longa tempo pasis kaj neniu menciis la birdon, sed, neatendite, oni rerakontis ke iu denove ĝin vidis.
    Nu, inter vilaĝo kaj arbaro estis monteto. Tie vivis maljunulo. La homoj diris ke li loĝas en palaco, sed la virino, kiu malofte vizitis lin por la ordinara mastrumado, parolis: estas apenaŭ granda domo kaŝita ene de malnovaj arboj. Tamen ĉio tie estas tre bela.
    La maljunulo preskaŭ neniam venis al la vilaĝo. Ĉiuj diris ke li estas tre riĉa ĉar se iu de la vilaĝo bezonis helpon, la virino alparolis lin kaj li sendis ion.
    Kaj jen, iutage li venis kaj ekdemandis al ĉiuj pri la birdo ĉiel mirinda. Junulo estis alvokata, ĉar li estis la lasta, kiu parolis pri la birdo. Kaj li klarigis al la maljunulo pri la loko, kie ĝi estis vidata. La maljunulo petis de li organizadon de ekskurso. Li mem pagos ĉar ankaŭ li intencis koni la birdon. Kaj li donis monan sumon al la junulo.
    Tamen ili revenis kaj nenion trovis. Kaj okazis ke la maljunulo organizis serĉajn grupojn (la virino lin avertis), ĉiufoje kiam iu rakontis pri renkontiĝo kun la birdo ĉiel mirinda. Neniam ili trovis ĝin.
    Iom post iom la renkontiĝoj kun la birdo iĝis pli kaj pli maloftaj. Kelkaj el la vilaĝanoj eĉ diradis ke ĉio estas inventaĵo, neniu ion vidis, kreiĝis legendo, sed tiuj kiuj vidis la birdon sin defendis, mi ne estas mensogulo, mi ja vidis, mi ĵuras ke mi ĝin vidis, kiu estas ĝia koloro?, kiu estas ĝia grando?, mi ne plu memoras, ĝi okazis antaŭ longe! 
    Kaj, dronata la vilaĝo en ĝia malgrava rutino, ĉiuj finis por forgesi ke ene de la ĉirkaŭa arbaro vivis, eble, ia birdo kiu estis la birdo ĉiel mirinda.
    Iutage, tamen, tra la stratoj kuradis krianta bubo:
    Iu trovis la birdon ĉiel mirinda! Iu trovis la birdon! Iu trovis!
    Kaj viro venadis kaj malantaŭ li, ĉiam kaj ĉiam pli granda, sekvantaro da scivolemuloj. Li kunportis kribrilon kaj sur ĝi blanka tuko.
    La birdo ĉiel mirinda! Do, estas vero! Kiu ĝin eltrovis? Ĉu ĝi estas ŝnurligita?
    Ĉiuj ripetis la samajn vortojn. Iu kriis: oni alvoku la maljunulon!
    Kaj en la malgranda placo kuniĝis la tuta popolo kaj faris grandan cirklon. La viro staris en la centro. Iu kunportis benkon; la viro metis la kribrilon sur ĝi. Ĉiuj intencis alproksimiĝi sed sentis iom da timo.
    Iu alvoku la maljunulon! Oni jam faris tion! La virino sendis knabon! Certe li gratifikos! Jes, li gratifikos! Rigardu, rigardu!
    La rondo malfermiĝis je iu flanko kaj la maljunulo eniris kaj haltis. De longe neniu vidis lin! Li aspektis ankoraŭ pli maljuna, haroj kaj barbo longegaj kaj maldensaj, same kiel la oldaj saĝuloj de la antikvaj legendoj. Li estis tute blankvestita kun sia longa pilgrima bastono. Kaj la rando de lia enorma bluzo montris belajn brodaĵojn kun multkoloraj floroj.
    La maljunulo antaŭenmarŝis kaj haltis. Totala silento.
    Ĉu vi ĝin havas ĉi tie?
    Jes.
    Forprenu la tukon.
    Forprenu vi mem, sinjoro.
    La maljunulo forprenis la blankan tukon.
    Jen, ĝi estas mortinta.
    Sed mi mortigis ĝin per kaŭĉuka globeto por ke la plumaro ne difektiĝu.
    Jes!… ĝi belas!… ĝi belas!…
    La homoj de la rondo apudiĝis kaj miresprimoj eskapis el iliaj buŝoj. Ĝi belas! Ĝi tre belas! Ĝis kiam terura silento fariĝis. La maljunulo prenis la birdon enmane.
    Ĝi vere estas birdo ĉiel mirinda. Ĝi estas pli mirinda ol tiu, kiun mi apenaŭ sukcesis imagi.
    Kaj rigardadis ĝin dum kelka tempo.
    En la granda rondo aŭdiĝis surdaj murmuroj. La maljunulo sciis tion,  pri kio ili inter si flustras. Ke li donacos al la viro gratifikon. Kaj li prezentis la birdon al la viro. 
    Prenu ĝin.
    Ĉu vi ne volas ĝin?    
    Nur dum momenteto.   
    La viro prenis la birdon enmane. 
    Kaj okazis longa silento kaj tremiga atendado.
    Mi devas gratifiki vin pro la plezuro rigardadi tiun mirindaĵon. Do… mi donacos al vi ĉiujn miajn posedaĵojn. Mi ne plu supreniros al mia domo. Mi iros for, de ĉi tie mem, ĉio apartenos al vi…
    Ĉu al mi?
    Jes! Ĉio, kion mi havas, apartenos al vi… kondiĉe ke vi al ĝi… redonu la vivon.


42.

    dum la matenmanĝo, la knabo:
    mi petis rakonton pri vivo kaj vi rakontis pri morto.
    tute ne, junuleto. mia rakonto estas pri vivo.
    silento. kaj li, ankoraŭfoje:
    paĉjo, mi kaj avĉjo suprenvojiros al la telefonejo ĉar mi alparolos al panjo.
    ĉu vi iros per la kariolo?
    ni iros sur la ĉevalino. ĉu vi volas ke ni kunportu ion?
    mi faros la liston, patro.
    post la tagmanĝo, la knabo iras al la kaskado kun la amikoj. mia patro prenas libron. mi foliumas paperojn. la infanoj suprenvenas pli frue ol la kutima horo. la knabo eniras kaj la aliaj disiĝas. li kapkliniĝas.
    ĉu vi forlasis la akvon pli frue hodiaŭ?
    paĉjo, mia rusa horloĝeto malaperis.
    kion signifas tiu malaperis?
    mi forprenis ĝin kaj lokis ĝin ene de la ĉemizeto antaŭ ol eniri en la akvon. kiam mi revenis, ĝi estis malaperinta.
    ĉu ĉiuj el vi restis kune?
    en iu momento kelkaj el ni iris tra la kaskado ĝis la najbara bieneto.
    ĉu ĉiuj iris?
    ne. kaj mi opinias ke mi scias kiu prenis ĝin.
    do silentu pri via opinio. ĉu tiu scio valoras la penon?
    paĉjo, kial la homoj tion faras?
    ah! malfacilas klarigi. se estas tiu knabo, pri kiu mi pensas, pensu pri la vivo, kiun vi vivas kaj la vivon, kiun li vivas. lia familio eĉ ne havas kie loĝi?
    sed se mi iros al domo de riĉa knabo, mi nenion prenos.
    tio veras. ni imagu du knabojn. la unua havas ĉiujn bezonaĵojn. komforte vivas kaj ĉiam interparolas kun la gepatroj. la dua nenion havas, nur malnovajn vestojn, donataj de iu, liaj gepatroj nenion instruas. kiam tiu dua knabo vidas iun deziratan aĵon, nenion pripensas, li opinias ke li havas la rajton preni ĝin.
    do, estas ĉar li ne lernis… kion li ne lernis?
    ne lernis pri respekto al apartenaĵo de aliulo. pensas ke la rajto estas egala.
    silento. mia patro forlasas la libron kaj prenas ĵurnalon.
    ĉu vi aĉetis ĵurnalon?, patro.
    ne! mi trovis tiun ĉi en la ŝtiparbudeto.
    de kiu dato ĝi estas?
    li serĉas. antaŭ du jaroj.
    ĉu du jaroj?, patro.
    vi scias ke, al mi, tio ne gravas.
    paĉjo, se la knabo opinias ke la rajtoj egalas, li kreskos kaj plue ŝtelos. ŝtelo anstataŭ laboro.
    bedaŭrinde. la bezono nenion pravigas sed li ne sukcesis lerni tion.
    sed avo diris ke kelkaj politikuloj ŝtelas. kial ili ŝtelas, se ili ne bezonas?
    mi perceptis ke mia patro levis la okulojn kaj ne plu legis. li atentis dum la tuta tempo sed nenion diris. mi pensas ke li bone sciis, ke tiu interparolado apartenas al mi. mi certe sukcesus.
    kelkaj politikuloj ŝtelas, ĉu ne? kion diri pri tio? ili ne estis infanoj al kiuj ĉio mankis. ĉu eble estis? ĉu vi memoras la infanojn vartitajn de bestoj? ili ne sukcesas lerni kiel konduti komforme al ordinaraj homaj agoj. depende de la tempo dum la restado kun la bestoj, ili lernas nek paroli nek stari. kaj kiam la avo parolis pri tiuj aferoj kaj mi diris: homa estaĵo estas nur la rezulto de tio, kion oni lernas, kaj vi demandis: kion ni havas por lerni? tiam mi parolis ke ni bezonas lerni ke la aliulo estas tiel valora kiel ni mem.
    ĉu tiu klarigado malfacilas? kompreneble! se nur vi ekzistus en la mondo, ĉiu aferoj estus viaj. sed se alia infano aperus, ĝi pensus egale: ĉiuj aferoj estas miaj. kaj kiam ambaŭ renkontiĝus, jen problemo. ĉu vi komprenas?
    jes. la unua diras ĉio estas mia kaj la dua diras ĉio estas mia.
    certe! kaj kion ambaŭ bezonas lerni? jen: mi estas mi sed li ankaŭ estas iu. ah! malmultaj lernis ĉi tiun instruon. tiu kiu lernas ne plu estas infano, iĝas adolto.
    do, ĉu la politikuloj kiuj ŝtelas estas kiel infanoj?
    iasence, jes.
    mia patro mallevis la ĵurnalon kaj ridetis.
    ili estas kiel infanoj, kiuj ĉion havas sed volas ankoraŭ pli?
    jes.
    silento.
    ĉu oni povas diri ke ili estis vartitaj de bestoj?
    ne tio. estas ke ili mem sin transformas en bestojn.
    friponoj!, ĉu ne?, avĉjo.
    grandaj putinidoj!
    patro!
    la knabo ridis. ne gravas, paĉjo. ili estas friponoj kaj grandaj putinidoj.


43.

    vespere, ni jam kuŝas, mi demandas al mia patro:
    kiu muziko por hodiaŭ?, patro. sed la knabo estas pli rapida:
    paĉjo, sonigu muzikon… kiu ne estas klasikaĵo.
    ĉu mi rajtas elekti?
    jes.
    mi sonigos la infanajn kanzonojn de Francio, de la disko de vi nomata disko de la francetoj. poste mi elektos diskon por adoltoj.

    en passant par la Lorraine (*)
    avec mes sabots.

    en la sekvanta silento, parolis la knabo:
    paĉjo, panjo diris ke la tuta familio pasigos la kristnaskon ĉe onklino Marina.
    bonege. mi kondukos vin ĉirkaŭ du tagojn antaŭe kaj revenos. vi scias ke por mi kristnasko ne ekzistas. ĉu vi revenus tute sola per aviadilo?
    kompreneble, jes. mi volas esti ĉi tie je la novjarfesto.
    kaj mia patro:
    mi ŝatus se mi restos ĉi tie tute sola de la dudek-dua aŭ dudek-tria ĝis la antaŭtago de novjaro.
    ĉu vi forpelas min?, patro.
    jes. vi povas resti en la apartamenteto.
    jes, la apartamenteto estas malplena. ĝi certe estas malpurega. mi luigos ĝin denove nur post kiam finiĝos la ferioj. kion vi farados ĉi tie tute sola?
    nenion specialan.
    kaj tuj poste, en la mallumo, aŭdiĝas la voĉo de Violeta Parra. ni ne kuraĝas konversacii. mi sentas ke ne ekzistas diferenco inter la kanzonoj de Violeta kaj la de mi adorataj Brandenburgaj konĉertoj. ĉu mi troigas? kien iros ĉiuj ĉi muzikoj post kiam mi mortos?

    quando se muere la carne (**)
    el alma busca su sitio.

    la plej granda despero kaj plej lirika kaj plej korŝira…

    prisionera en una tumba…
    quando se muere la carne
    el alma se queda oscura.

    (*) France. En la 16a. jarcento, rondodanca kanto. Nun, infana kanzono. Waringhien ĝin tradukis: Dum el Rennes mi kalkanis, tintu lignoŝu’. 

    (**) Hispane: Post la morto de l’ karno, la animo serĉos sian lokon… enprizonita en tombon… post la morto de l’ karno, la animo restos en mallumo.


44.

    ni ruliĝadas surlite. la knabo tutcerte jam dormas. subite mia patro tranĉas la silenton:
    frue-malfrue vi devas daŭrigi la hodiaŭan instruon. diri al via filo ke ekzistas civitanoj pli malmoralaj ol la ŝtelistaj politikuloj.
    kion vi volas diri?
    pli malmoralaj ol la koruptitaj politikuloj, estas la politikuloj kiuj kreas nocajn leĝojn. en kelkaj okazoj oni ne rajtas diri ke ili estas malhonestaj, laŭ la ordinara senco de la vorto. en aliaj okazoj, oni suspektas. ni ekzempligu per tiu prezidanto kiu paradis kiel maldekstrulo dum la tuta diktatura periodo kaj poste senmovigis la landon en frenezjako. li diras ke li finis la inflacion. fantoĉa vendistaĉo! se li finintus ĝin, ĝi ne revenus. li tenis la inflacion, pagante korodan prezon por ke li mem plue kaj longe sin montru kun la skarpo de Miss Brazilo.
    kaj post mallonga silento:
    la gonoraloj buŝumis la landon dum jaroj…
    kial vi diras la “gonoraloj”?
    du specoj de militistoj ekzistas. la unua estas la ŝtata funkciulo pagata per la impostoj de la loĝantaro por ke li ekzercu publikajn servojn. unu el tiuj servoj estas, kompreneble, defendi la Konstitucion. se li ŝiras la leĝon kaj starigas perfortan reĝimon, li venas al la dua grupo: gonoralo de merdo.
    mi daŭrigu… la gonoraloj buŝumis la landon. falis la buŝumo kaj jen civilulo kiu ŝnurligas piedojn kaj manojn de la nacio. mi, kiu estas instruisto, mi ŝatus koni lian universitatan historion, ne la vivpriskribon, tio nenion signifas. mi ŝatus scii pri liaj notoj en la ekzamenoj kaj la vizitadoj al la lecionoj… devas esti la horo dormi, filo.
    ĝis morgaŭ, patro.
    post tio, duondormante, mi klopodas por organizi min. je la dudek-dua mi kaj la knabo vojaĝos al la domo de Marina. mi revenos je la dudek-tria aŭ dudek-kvara. mi restos en la apartamenteto ĉar ĝi estas sen luanto. je la trideka aŭ tridek-unua mi iros al la flughaveno kaj kun la knabo venos rekte ĉi tien. la apartamento estas tute malplena. mi bezonas matracon kaj lankovrilojn. mi ne scias ĉu estas duŝilo. mi sopiros pri la hundoj… mi kunportos miajn paperojn… eble la gitaron… ĉu nenian muzikon?
    mi ruliĝadas surlite kaj kapturniĝas. la dormema ebrieco. melodio de Donovan ripetiĝas ene de mia cerbo. poste mi plu pensos… la dormemo… mi ne plu sukcesas reveni… la dormemo estas la muziko de la silento. ĝi brakumas nin kaj sufokas per forgesiga plezuro. la dormemo… la dorm…
Visitas: 185