la homa specio 35, 36, 37, 38 kaj 39

La Homa Specio. Ĉapitro 35, 36, 37, 38 kaj 39.


35.

    mi ne ŝatus denove vivi tiun matenon. ni ne rajtas elekti. ni respondas la telefonon kaj iu diras la mesaĝon; ni malfermas la pordon kaj ekvidas la mesaĝon; ni ricevas telegramon aŭ leteron kaj jen ĝi, la mesaĝo. la krono de la silento.
    post kiam mi malsupreniris la ŝtuparon, mi rapide ludis kun la hundoj. mi rimarkis ke Luluva de malproksime rigardis min per senmovaj okuloj, ĝi ne svingetis la voston. mi direktis rigardon al la kuirforno kaj jen tie la mesaĝo. Kamala kuŝis mortinta. streĉita, jam malvarma, tiel eta… mi fermis la okulojn kaj vidis Lear, duonplorante, Kordelia ĉebruste: birdetoj kantas ekstere, insektoj flugas aŭ rampas sed Kamala malvarmas kaj silentiĝis ĝia koreto.
    kiel mi diros tion al la knabo?
    mi ne ŝatus vivi denove tiun matenon.
    ĉiuj knaboj, iutage, perdas amatan hejmbesteton! mi mallaŭte parolis dum brakumis, plej milde eble, lian tremantan korpon kun sufokitaj plorsingultoj.
    mi ne estas ĉiuj knaboj, paĉjo, mi estas mi.
    mi silentis. la homo marŝas sur luno sed ne trovas konsoligajn vortojn antaŭ la morto. ripetas malplenajn formulojn, kiujn mi ne aŭdacus ripeti… mi scias ke mia brakumo ne konsolas, nur iomete detenas lin ĉe mia flanko.
    koncerne min, jes, mi havis malsekaj la okulojn sed mi ne ploris. kelkaj larmoj ekvenis nur por memorigi pri antaŭaj mortoj, amataj hejmbestoj, jes, kial ne? kaj homoj kaj kiom kiom! ankaŭ mi estis unu el tiuj multaj knaboj al kiu, iutage, hejmbestetoj mortis. mi nur rajtis plimildigi la tremadojn de la singultanta korpeto.
    mia patro ne ĉeestis, kompreneble. kiam li rimarkis la okazintaĵon, li tute malaperis.
    post speco de letargia dormo, kiam malfortiĝis iom post iom la singultoj, parolis la knabo:
    paĉjo, kie estas avĉjo?
    li devas esti ekstere.
    mi iros kaj parolos al li. ĉu ĝi povas resti ĉi tie iomete pli?
    jes. mi envolvos ĝin en tuketo.
    li foriris. tra la fenestro mi vidis ilin, kaŭre, unu antaŭ la alia. la dorso de mia patro turnata kontraŭ mi.
    kiam ili eniris, longa tempo poste, mi rimarkis la teruran kaj glaciigan rigardon per kiu mia patro min fulmofrapis. tuj li mem perceptis la troigon kaj brakumis min.
    pardonon, filo.
    la afero malfacilas.
    ni interkonsentis, mi kaj li, ke ni kremacios ĝin. ni ankaŭ decidis pri laŭta muziko, la laŭtparoliloj eksterdome. vi elektos la muzikon, kompreneble.
    kaj reiris.
    ambaŭ ĉion organizis. mia patro venis kaj iris. ankaŭ la hundoj venis kaj iris sed Luluva daŭris silenta kaj restis ĉe mi.
    finfine eniris la knabo.
    paĉjo, nur la alumeto mankas.
    ĉu vi volas helpon?
    ne! zorgu pri la muziko. la avo estas kun mi. la voĉo sufokata de emocio kaj la okuloj malsekaj.
    brakumu min.
    mi levis lin ĉebrusten kaj kisis lian frunton. mi elektis belan muzikon, mi diris.
    ni forte brakumis unu la alian.


36.

.    mia fileto kvazaŭ solas antaŭ la morto. Jesaja parolis kaj Petro ripetis, jarcentojn poste:

    ĉiu karno estas herbo
    kaj ĉiu ĝia ĉarmo estas kiel kampa floreto.
    Sekiĝas herbo, velkas floreto.

    kaj tiuj, inter aliaj, estas la vortoj muzikigitaj de Brahms.
    basaj tonoj kaj peza ritmo preparas belan melodion. de malproksime mi vidas malfortan fumon super funebra brulŝtiparo.

    denn alles Fleisch es ist wie Gras (*)
    und alle Herrlichkeit des Menschen wie des Grases Blumen. 

    ekaperas la unuaj fajroruĝaj nuancoj kaj la fumo subite nigriĝas.

    das Gras ist verdorret und die Blumen abgefallen.

    kornoj anoncas, ne la lastan juĝon, sed la cindrojn de estaĵeto al mondo veninta nur por esti feliĉa kaj generi aliajn estaĵetojn sed jen pro insido de la destino, tiu destineto ne plenumiĝis.
    kaj post la eksplodo de la timbaloj indikante ke ne ekzistas pardono kaj morto ne retropaŝas la fajro grandiĝas kaj terura odoro je brulata karno kaj ĉiu karno estas herbo kaj ĉiu ĝia ĉarmo estas kiel kampa floreto mia filo ne plu eltenas tie resti tiu odoro tiu odoro mi lin prenas ĉebrusten kaj li ne ploras kaj sekiĝas herbo kaj velkas floreto ni brakumas unu la alian kaj por min konsoli mi pensas ke la odoro apartenas al povra hundineto mortinta kaj feliĉe ne al homa estaĵo tre probable judo aŭ studanto pri filozofio denn alles Fleisch nun per la orkestra tutaĵo ĉiu karno estas herbo kaj mi ja vidas min plorante sed mi ne ploras pro la morto mi ploras pro la vivo mi ploras ĉar la muziko plorigas min.
    mia patro senmova restis tie, ankoraŭ dorse turnita al mi, kaj rigardis la brulejon kiu malpligrandiĝas. kiom kaj kiom da vivoj krom homoj kaj bovoj kaj azenoj kaj ŝafoj kaj kameloj ĉiuj elnombrataj en neekzistanta libro de destino kaj la aliaj bestoj pli grandaj kaj pli etaj kaj moviĝantaj uletoj kaj oni preskaŭ ne povas nomi ilin kiel vivaĵoj sed tio ja estas vivo, kial ne?, do iu kapablas tion krei?, kaj por tiuj ĉiuj vivaĵetoj, nedaŭraj kelkaj, daŭraj aliaj, por tiuj ĉiuj venas la momento, senindulga, kiam flirtas kaj ŝvebas kaj descendas la krono de la granda silento.
    la germana rekviemo daŭris kaj mi, ankoraŭ kun la knabo ĉebruste, ŝanĝis la diskon. poste ni malsupreniris ĝis la kaskado. ni sidiĝis kaj en silento restis. mia patro venis postlonge, ruĝecaj la okuloj, kial tio povas okazi?, mi pensis. mi ne komprenis tion, kion li intencas diri per siaj rigardoj. la hundoj alvenis. mi rigardis Luluvan kaj rimarkis ke ankaŭ ĝi probable ne komprenas mian rigardon.

    (*) Germane. El la Biblio. Jesaja, 40, 6-7 kaj Unua Petro, 1, 24.


37.

    paĉjo, kiu estas la plej malĝoja muziko, kiun vi konas? ni jam kuŝas sur la matracoj. la tago fariĝis peza. mia patro ne sukcesis kaŝi tiujn rigardojn, en kiuj mi ekrimarkis specon de muta riproĉo. la knabo multfoje iris foren kaj enen kaj mi preskaŭ konkludas ke la grandaj dogoj konsoladis lin. ĉiuj kune iris foren kaj enen, solena sekvantaro tute senĝoja sed sufiĉe kapabla por komforti lin kaj post tio, laŭgrade, li sin sentadis pli kaj pli trankvila.
    por mi la plej malĝoja muziko estas la preludo al la tria akto de Tristano.
    ĉu vi havas?
    mi havas bendon sur kiu mi registris nur tiun muzikon, sinsekve. ĉu vi volas ke mi sonigu ĝin por ke vi dormu?
    kial vi multfoje registris la saman muzikon en la tuta bendo?
    mi estis tre malĝoja kaj intencis aŭdi la tutan tempon.
    kvazaŭ la eta princo kaj la sunsubiro.
    vere.
    kaj kiel oni ĉesas esti malĝoja?
    mi ne bone scias. mi opinias ke ni finfine laciĝas. venu al mia lito, mia matraco. post kiam vi dormos mi kunportos vin al la via.
    mi kovris lin. mi forprenis la bateriojn el la diskturnilo kaj enmetis en la magnetofonon.
    eksoninte la tragika lamento, li parolis:
    avĉjo, morgaŭ mi demandos ion al vi.
    kial ne nun?
    mi volas pripensi iomete pli. ĝis, paĉjo. ĝis, avĉjo.
    kaj mia patro: nu, infanoj, okazis. okazontaĵoj iĝas okazintaĵoj. al doloro ne helpas ploro. ne, ne, ne tion mi intencas diri. bedaŭre ke kelkaj okazaĵoj estas tiel dolorigaj. ni dormu.
    kaj mi, perpleksa kaj duondormema, mi fine pasis al la knaba matraco, kie mi rapide dormis, sensonĝe kaj senvizie, nur intense laca.


38.

    ni kuŝas. ĉiu en sia matraco. mi timas ke la knabo ne tuj dormos ĉar hodiaŭ malsimile al hieraŭ, kiam li vagadis kun la hundoj, hodiaŭ li dormis absolute la tutan tagon. li manĝis je neĝustaj horoj kaj nenion parolis. li malfermadis la okulojn, leviĝis, iris al la necesejo, rigardis tra la fenestro, multfoje rigardis la lokon kie Kamala bruliĝis, haltis antaŭ la tablo, kie mi lasis biskvitojn kaj fruktojn, kelkfoje manĝis ion, revenis al la kusenoj de la vizitĉambro kaj kovris sin. ŝajnigante ne gvati lin, mi klopodis por ĉiam esti proksime.
    kiam mi kaj mia patro manĝis supon, li leviĝis.
    paĉjo, ĉu vi bruligas la alkoholon por ke mi banu min?
    jes. ĉu vi volas supon?
    mi pensas ke jes.
    ni iru al la banĉambro.
    kaj post la bano li vespermanĝis. malgraŭ la silento, ĉirkaŭ ni estis dolĉa trankvilo. mia patro prenis libron, mi prenis alian. la knabo supreniris kaj revenis kun la volumo pri la Egipta Muzeo de Kairo. li malrapide foliumis, returnante kekfoje la paĝojn kaj rekomencante.
    kaj nun ni kuŝas. mi kaj mia patro atendas demandon. mi havas suspekton kaj mi ĵuras ke mia patro certe scias, kiu demando venos.
    avĉjo.
    oj.
    ĉu mi ne parolis pri demando?
    jes. mi atendadas.
    longa silento.
    kien oni iras post la morto?
    mia patro sidiĝis surlite.
    mi relumigos la lampionon. mi preferas ke estu pli konverso ol parolado.
    tamen, li ne malfermis la tutan lumon, nura flava duonheleco rezultis.
    kien oni iras post la morto? li demandis per alia tono. do, nu… pri multaj aferoj oni povas paroli. se mi ne uzus mian cerbon, kaj ripetus la ĉirkaŭ ni disponeblajn dirformojn, mi dirus la plej stultan: oni iras flanken de la ĉiela paĉjo. tamen, ĉi tiu naivaĵo nenion signifas. do, knabeto, prepariĝu por aŭdi.
    la antikvuloj havis iliajn kredojn kaj ni modernuloj havas la niajn. ni vojaĝu; mi ne certas pri ĉio, pri kio mi parolos:
    por la egiptoj, la animo de la mortinto iris al la tribunalo de Oziriso. post parolado pri siaj virtoj, lia koro estis pesata. ilia animo certe havis koron. la kulpuloj estis vorataj de monstro aŭ estis kondukataj al loko de malsato kaj soifo. la bonuloj iris al la regno de Oziriso: lagoj, lilioj, arbaroj, abundo je fruktoj kaj multege da ĉasaĵo.
    aĵoj en la dezerto neekzistantaj, ĉu ne?, avĉjo.
    ekzakte. sed ne ĉiuj antikvaj popoloj imagis tiujn juĝadojn. por multaj el ili la animoj restadis en ombraj mondoj ĝis malapero. la grekoj, ekzemple. kelkaj legendoj fantaziis pri punoj por la krimuloj de la mitologio sed la ordinara popolo ne okupiĝis pri tiuj juĝoj.
    la animoj de la aztekoj iris al malsimilaj lokoj depende de la maniero morti. malsano, murdo, milito, dronado, ĉiu mortmaniero havis sian transmondon.
    en la antikva Persio, la animo devas atendi naŭ mil jarojn por la fino de la mondo. tiam, la fondinto de la religio, Zoroastro aŭ Zaratuŝtro alvenos kaj kun la virgulino Hvov naskigos la Mesion Saoŝiant. tiu Mesio reliefigos la bonon kaj la dio Mazdao venkos Arimanon, la malbona forto. la mortintoj leviĝos el tomboj kaj estos juĝataj. por la bonuloj, feliĉego kaj por la malbonuloj la inferaj flamoj. nur ke tiu infero estos pasema, ili ne estis tro sadismaj.
    nun ni parolu pri pli fantazia kredo. por kelkaj gentoj de la afrika centrokcidento, la animoj de la bonaj homoj restadas en la kabanaro dum la funebraj festoj. poste ili aŭdas la kanton de Ngofio-Ngofio, la birdo de la morto. ili dikiĝas kaj dikiĝas kaj mortas por ĉiam. la malbonuloj ne aŭdas la birdon kaj iĝas fantomoj kaj dumnokte timigadas la vivulojn. kiam mortas la lasta konatulo de ili, nur tiam ili aŭdas la Ngofio-Ngofion kaj iras al Totolano, la domo de la tenebroj kaj tie estas ĝemadoj kaj lamentoj.
    por la budhistoj kaj la hinduoj ekzistas reenkarniĝo. la animo de la mortinto, post kelka tempo, revenas al alia naskiĝonta infano. tiele, dum ĉiu reenkarniĝo ĝi perfektiĝas ĝis la atingo de speco de eterna feliĉo de luma menso.
    la okcidentaj spiritistoj havas similan destinon por la homa animo. 
    por la kristanoj, la judoj kaj la islamanoj estas malgranda juĝo post la morto kaj poste la mondfina juĝo. por la judoj tio okazos dum la alveno de la Mesio. kaj post tiu lasta juĝo, ĉielo kaj infero, ĉiu laŭ sia religio. hodiaŭ la kristanoj diras ke tiuj diabletoj kun forkoj estas simboloj por signifi la Dian neĉeeston. nun, mi simpligas la aferon.
    fine, por kelkaj, la homa estaĵo, post la morto, denove estos tio, kio estis antaŭ naskiĝo: nenio.
    silento.
    avo!
    oj.
    longa silento. la knabo plie envolvis sin en la kovrilo kaj venis al miaj genuoj. mi brakumis lin kaj komfortigis lin ĉe mia brusto kaj pli bone lin kovris.
    avo.
    diru.
    ĉu mi rajtas elekti?
    rido de mia patro.
    kaj nun, kion mi povas diri? vi rajtas elekti tion, je kio vi volas kredi. tamen post la morto, kio vere okazos? kiu scias?
    silento. mia patro ŝanĝis sian voĉan tonon. li perdis la instruistan parolmanieron kaj kvazaŭ ekpensadis laŭte.
    vere… vere unu el tiuj kredoj povas esti vera. sed ne ĉiuj. aŭ ĉiuj estas falsaj, escepte de unu, aŭ ĉiuj estas falsaj, sen savo. aŭ reenkarniĝo ekzistas aŭ ne ekzistas.
    avo, se kristano mortas kaj ekvidas ke ja estas reenkarniĝo, li fiaskaĉos, ĉu ne?
    ridoj de mia patro. kiu daŭrigis:
    kaj se spiritisto, tiu kiu la tutan vivon pensis havi la eternecon por lerni, se li mortas kaj alvenas tie kaj iu diras: iru al la vico por la juĝo. ridadoj. ni forlasu tiujn ĉi ŝercojn. la tragikaĵo en tio, estas ke ne ĉiuj kredoj povas esti certaj. nur unu aŭ neniu. kaj fina punkto. ĉu mi estingu?
    laŭ mi, jes, avĉjo.
    lasu ke mi faru tion, patro. ĉu vi volas resti ĉi tie? dormu, poste mi iros al via lito; mi diris al la knabo.
    post kiam mi iris al lia matraco, li ankoraŭ parolis:
    avo.
    oj!
    kaj kio pri la bestoj?
    por kelkaj kredaroj unu reenkarniĝo povas estis en ia besto.
    longa silento.
    avo, ĝis morgaŭ. ĉielo sen besteto, avo, ne estas ĉielo.
    mi aŭdis ke Luluva sin streĉante etendis la membrojn. tuj poste faris bruon kvazaŭ oscedo.


39.

    mi iom post iom konstatis ke neniu el ni sukcesis dormi. kelkfoje iu moviĝis. mia patro estis la plej diskreta. finfine, la knabo.
    paĉjo.
    oj, filo. ĉu vi ne sukcesas dormi?
    ne.
    kompreneble; vi dormis la tutan tagon, ĉu ne?
    ne, mi ne dormis la tutan tagon. okazis strange. mi nek dormis nek pensis. avĉjo.
    oj.
    mi volus daŭrigi la konversacion.
    nu, bone. kion vi volas demandi?
    kiel la homoj inventas tiujn aferaĉojn? la birdon de la morto, tiujn malsimilajn ĉielojn, tiun iron kaj revenon de la animo…
    do, preskaŭ ĉiuj religioj estas instruataj al speciala homo. ilia Dio venas kaj ĉion parolas.
    ĉu estas la sama tempo, kiam la bestoj parolkapablis? ridante.
    kiu scias?
    sed vi ĉiam rakontas la aferojn laŭ via maniero. kiel vi klarigas ĉion tion?
    do, bone. mi lumigos la lampionon kaj legos ion el iu romano. kaj tion faris mia patro. li lumigis la lampionon kaj prenis unu el miaj libroj. kaj daŭrigis:
    estis rusa verkisto, kiu estis epilepsiulo. ĉu vi scias, kio estas epilepsiulo?
    jes. la homo suferas atakon.
    jen. atendu iomete. li foliumis la libron. do, aŭdu tion legota de mi. en iu romano la verkisto skribis tion, kion li kutime sentis antaŭ la atako. kaj li legis:
    la sensaco pri vivo, pri plena konscienco, estis multiplikita per dek sed daŭris palpebrumon. menso kaj koro pleniĝis je eksterordinara lumo. la timoj, la duboj, la maltrankviloj, ĉio flankenlasiĝas. ĉio konsistas el trankvilo plena je sereno, harmonio kaj espero. granda prudento kaj komprenemo. en tiu momento ŝajnas al mi ke mi komprenas la eksterordinaran diron de la apostolo: finiĝis la tempo.
    silento.
    ĉu vi sukcesis kompreni?
    jes. monto da bonaj aferoj.
    do. kaj subite lin atingis la atako kaj post la rekonsciiĝo li estis informita pri horoj aŭ eĉ tagoj sen konscio. tiu maniero senti ne laŭ la ordinaraj homoj okazas al kelkaj malsanuloj aŭ sub efiko de ia kuracilo. nia cerbo havas substancojn kiuj, laŭ la kvanto, pli aŭ malpli, sentigas al ni la mondon per nenormala formo. krom tio, kelkaj homoj estas frenezaj, aŭdas voĉojn, vidas aĵojn…
    do ili estas malsanaj aŭ frenezaj aŭ prenas kuracilon, ĉu?
    tio estas la plej simpla klarigado. ili ne estas normaluloj kiel ni. ili malsimile perceptas la mondon. kaj ili paroladas kaj rakontadas pri siaj spertoj. kelkfoje ili skribas.
    mi decidis enmiksiĝi. kelkaj homoj havas povon, kiu ne ekzistas en la plejmulto. kelkaj divenas la estonton… kaj la knabo:
    kelkaj eltrovas metalojn…
    …kaj tiele marŝas la afero.
    silento.
    ĉu konfuzaĵo? mi demandis. kaj la knabo: mi eĉ ne scias.
    silento.
    jen, ŝajne mi dormemas, diris la knabo. mia patro estingis la lampionon. post kelka tempo, kiam neniu el ni moviĝis, mi alparolis al mia patro.
    patro!
    ridoj. ĉu ankaŭ vi?
    jes! ĉu ne eblus ke tiuj viziuloj, tiuj kiuj havas la mensostatojn perturbataj, malsanuloj, kun cerbaj tumoroj, droguloj, skizofreniuloj, ĉu ne eblus ke ili fakte kontaktiĝas kun la mistero kaj sukcesas tuŝi la veron? ekzakte pro tiu perturbata percepto, perturbo kiu povus okazi inkluzive pro eksceso de fido, memturmentadoj kaj fastoj?, ĉu vi memoras la libron Ĉielo kaj Infero de Aldous Huxley?
    jen, tio fakte eblas. tamen, rimarku: kial la vero estas tiel malsimila? laŭ la regiono kaj la tempo! ĉu tiu revelacio devenus de la kolektiva aŭ de la individua nekonscio? iamaniere, se oni tuŝas la veron, la konkludoj devus esti identaj.
    kaj la knabo, neatendite: avo! kial la egiptoj neniam faris dion kun kapo de tatuo?
    jen via respondo. ni dormu.
Visitas: 353