la homa specio 45, 46, 47, 48 kaj 49

La Homa Specio. Ĉapitro 45, 46, 47, 48 kaj 49.

 
 
45.

    jen mi ĉi tie, en la apartamento. la knabo restis en Sanpaŭlo kaj mi revenis. post purigado, mi kunportis la minimumon da bezonataĵoj: surplankan matracon, duŝilon kaj tabulon sur tri brikoj. sur la tabulo mi metis vazojn kun plantoj. sur la vizitĉambra planko kuŝas ankaŭ granda kribrilo plena je fruktoj. en la kuirejo estis forlasita fornelo kun du flambekoj, ĝi funkcias.
    la pordisto demandis al mi ĉu mi loĝos ĉi tie, ne, ne, nur ĝis novjaro, poste mi anoncos por denove luigi.
    la apartamento estas tute blanka. ĉar ĝi estas sen kurtenoj, la suno eniras senkompate. ĉar ĝi estas en la mezo de la dombloko, ĝi rezultas absolute silenta. kaj sufiĉas transpasi la straton por trovi restoracieton.
    nu, bone. mia filo restas kun sia patrino ĉe la geonkloj. mia patro restas ĉe mi kun miaj aliaj infanoj, Luluva, Aklia, Iŝtar, Lilito kaj Kaino. kaj la ĉevalino. kaj mi estas en tiu speco de blanka tombo en la centro de Kuritibo. kaj kuŝas ĉirkaŭ mi, surtapiŝe, dise, paperoj kaj paperoj. mi diras “dise” sed ili disiĝas laŭ ia ordo. ĉi tie malnovaj skribaĵoj, el kiuj mi esperas trinki ideojn pri la kvin aspektoj de la fantazio. ĉu mi jam diris tion, kiuj ili estas? la sonĝo, la frenezo, la religio, la filozofio kaj la arto. ĉiu, laŭ sia maniero.
    tie, paperoj pri libro, kiun mi pretendas verki. aŭ kiun mi verkas. paperujo plena je folioj jam skribitaj kaj apude alia paperujo kun la restantaj folioj blankaj. kiuj demandoj?, kiuj duboj?, kiuj malamoj pro indignado ekaperos ĉi tie?, por viziti tiujn paperfoliojn. viziti kaj resti por ĉiam. verba volant, scripta manent (*). kiel mi malamis tiun misinstruatan latinan lingvon kaj kun kiom da plezuro mi studis ĝin poste, tutsola!
    kaj malproksime koloraj paperoj kun etaj desegnaĵoj kaj koloraj krajonoj, atendante iun eventualan inspiron.
    mi pensas ke en la ĉirkaŭaĵoj estas placoj kaj kinejoj. sed mi decidas ke nune ne okazos reviviĝo. mi restos ene de la tombo ĝis la tago kiam mi devos trovi mian filon ĉe la flughaveno, mi bezonas telefoni tuj post kristnasko. sebezone, mi kondukos lin ĉi tien kaj ni promenados en la urbocentro ĝis la posttagmezo de la tridek-unua, jen, mi suspektas ke mia patro volas ke ni alvenu dum mallumiĝo, kiu estos la lunfazo?, mi ne havas kalendaron, ne gravas, mi duondormas, duonrevas.
    mi duondormas, duonrevas… ĉu mi kunportintus librojn? kaj se nur kaprice mi kunportintus la dek pli gravajn laŭ mi?, nur por ke ili restu apude! La Fratoj Karamazovij, Don Quijote, Hamleto, La Trojaninoj, La Filozofiaj Rakontoj, Kalevala, Vojaĝo al Kazohinio, kŭa, kŭa, kŭa, tiuj du lastaj nur por tiuj, kiuj legas en Esperanto. kaj kial miaj dek libroj estas nur sep?, mi vidis foton de Madona skulptaĵo kaj sep glavoj trapasis ŝian koron kaj libroj estas glavoj kiuj trapasas la koron kaj transfuzas energian-sangon inter mi kaj la kosmo kaj ĉiu libroverkisto certe estas duondemenca.
    kaj kial mi ne kunportis muzikon? almenaŭ la magnetofonon kun dek bendoj, ne kaj ne, mi neniam kapablus envicigi la dek pli gravajn, nune mi sentas, ene de mi, truon je muziko, eĉ se estus nura valseto, ne ne kaj ne, ĉar ankaŭ muziko bezonas esti glavo kaj vian animon la glavo trapasos, denove la Madono, estu ĝi do la Trista Valso de Sibelius aŭ lia dua simfonio aŭ, kial ne?, la neelĉerpebla fonto de la plej belaj melodioj kiu estas la verkaro de José Afonso.
    kaj kial mi lastmomente rezignis pri la gitaro? mallaŭte kanti dum la frumateno tiujn kanzonojn ne tiom glavaj, nur ponardaj, eble eĉ ne tio, melodioj kiujn iam mi verkis nur por iomete pli proprigi al mi la tekstojn, posedi ilin per iomete pli da avideco, tiuj tekstoj kiuj ŝvebas ene de la animo ĉar inter ili kaj mia mio kreiĝis ia ponto no mundo non me sei parelha ja ich weiss woher ich stamme come awaj come away death! 

    a las cinco de la tarde!
    eran las cinco en punto de la tarde! (**)

    kaj la sonĝo teksiĝas malgraŭ ni kaj ĝi miksas la ingrediencojn de la realo en la fandujo de tio nomata de sinjoro Freud kiel profunda puto kaj ne estas ordo estas ordo sed tiu ordo fuĝas de la rigoreco tediga primitiva kaj ĝeniga de…
    … la realo.
    kaj frenezo ĉirkaŭvolvas nin ĉar ĝia kruda materialo egalas al tiu de la sonĝo sed ĉi tie oni ne vekiĝas ĉar oni jam maldormas mi vidas nevideblaĵon mi aŭdas neaŭdeblaĵon vermoj surkuras mian korpon sed neniu vidas ilin kaj ili estas gluemaj kaj klakemaj helpon sinjor’ Freud kaj ĉasteco postulas tro altan prezon sed ne nur pro ĉasteco ekzistas kompleksoj de kulpo ekzistas neakordiĝo rilate la socian medion ekzistas familiaj perversioj kaj ekzistas cerbaj komdamnoj ĉar kelkajn frenezojn oni ne rajtas elekti.
    kaj la religio sufiĉe sufiĉe mi ne plu volas aŭdi paroladon pri tio ĉiu kapo unu dio aŭ dioj trilionoj da diaj kreitaĵoj plenigantaj ĉiujn spacojn helpon helpon kaj se Spinozo iel pravas la tuta universo… ĉu ĝi havas finon? ĉu ĝi ne havas finon? la tuta universo estos estas estis kaj estadas ia gigantega amebo je ĉiuj mezuroj kiu enhavas ĉion inkluzive la nigrajn truojn kiuj estas negativaj fotoj de la lumplenaj sunoj kaj tiu amebo estas li Li El kaj jen mi ĉi tie ene jen mi ĉi tie panjo. panjo!
    panjo!
    panjo! helpon!
    sed aperas filozofio, trankviliĝu, filo, por ke vi parolu pri religio vi fine tuŝis ĝin, la filozofion. vi parolis pri dioj kaj jen Spinozo kaj lia sistemo. se ĝi estas vera ne estas fantazia. sed la aliaj sistemoj estus. filozofio estas fantaziaĵo plektata nur de la racio. ĉio devas interkonformiĝi.
    kaj kiel mi povus argumenti ke la arto estas fantazio? ĉu necesas? viro kreas horojn kaj horojn de muziko pri giganto kiu sin transformas en drakon pro la volo posedi la Rejnan oron. alia viro verkas filmon kaj en ĝi la sovaĝaj fragoj altrudas al maljunulo pli honestajn konsiderojn. devenante, aŭ el la absoluta imagpovo, aŭ el la plej reala realo, la arto ne estas reala sed imitado de tio kiu estas aŭ povus esti.
    sonĝu tiu, kiu sonĝas. kelkaj sonĝoj estas koŝmaraj. kelkaj estas neforgeseblaj. sonĝu tiu, kiu sonĝas.
    iĝu freneza tiu, kiu ne sukcesas tion eviti.
    havu sian religion tiu, kiu kontentiĝas kun la groŝoj de la pensado.
    kreu sian filozofion tiu, kiu kapablas ne sin perdi en ĝiaj labirintoj.
    verku arton tiu, kiu povas.
    kaj kial oni fantazias?
    SE LA HOMO NE FANTAZIAS, LA ANIMO DISPECIĜAS JE MIL PECETOJ!
    eroj.
    kaj jen en tiu momento stariĝas antaŭ mi monto kaj mi vidas aglon kaj serpenton kaj mi aŭdas voĉon mistere sonante super ĉiuj spacoj: ĉar mi amas vin, ho eterneco. Zaratuŝtra! Zaratuŝtra! kie vi estas? kiel mi forgesis vin? vi estas unu el miaj dek libroj! sed vi ne estas glavo! vi ne estas glavo! estas lanco kiu trapikas nin en la centrala plekso kaj levas nin tra la aero kaj tie ni flugadas, skuante brakojn kaj krurojn kvazaŭ homa araneo, ve al ni!
    mi duondormas, duonrevas… kaj kiel somnambulo mi marŝadas ene de la groto-tombo-apartamento. kaj kiel troglodito kiu desegnas bizonojn kaj taŭrojn sur la fundo de la kaverno, mi, troglodito de la racio, strekas vortojn sur la blankaj muroj de la ĉambro:

(*)  latinaĵo: paroloj flugas, skribaĵoj restas.

(**)  No mundo non me sei parelha (pra-portugale). Unuaj versoj de poemo konsiderata kiel unu el la unuaj manifestiĝoj de la portugala poezio: en la mond’ mi ne scias pri io simila. Ja, ich weiss, woher ich stamm! (germane). Unuaj versoj de poemeto de Friedrich Nietzsche, Ecce Homo: jes, mi scias pri mia deveno. Come away, come away, death, (angle). Unuaj versoj de kanzono kantata de Pajaco, en Epifanio, de Shakespere. William Auld tradukis la teatraĵon: Morto, alvenu, alvenu. A las cinco de la tarde… (hispane). unuaj versoj de Llanto por Ignacio Sanchez Mejias, de Federico García Lorca: Je la kvina posttagmeze. Akurate je la kvina posttagmeze.


46.

    mi kaŝas min en la plej malluma kavaĵo,
    mi fosas protektantajn tunelojn,
    mi malfermas kamuflatajn fenestrojn
    kaj gvatas tiujn,
    kiuj sin konsideras kiel homojn.

    mi ne volas tiun lacigan kunvivadon.
    al ili, miaj demonoj ne plaĉas.
    al mi, iliaj kaĝoj ne altiras.

………………………………..

    mi jam estingis la lumon de mia ĉambro.
    noktaj vizitantoj
    de nun
    estos rigardataj kiel ŝtelistoj.
    silento.
    mi nur volas iom dormi.

………………………………..

    mi ne sukcesas dormi. mia penso kantas melodion de Schumann.
    Schumann transformas mian kapon en bruantan uzinon. Schumann mortis freneza. mi scias ke mi konservos mian frenezon en la pinto de globkrajono. fiksata en skribita muro. intermiksata al vortoj de libroj, libroj malrapide vomataj, fekataj, pisataj, ĉurataj. enmiksata al cemento de domo starigita de mi mem. aŭ de domo de mi mem starigota.

………………………………..

    ŝafinoj de l’ Tempo,
    blankaj, nigraj, dismakulitaj,
    mi vin aflikte kondukas
    por ke ni fine alvenu
    al ŝafej’  de l’ silento.
    
    kial vi iras tiel hasteme?
    kial vi iras tiel freneze?

    kaj mi demandas al mi
    ene de tiu kruela kurado:

    ĉu estas mi, kiu kondukas vin al mia fino?
    aŭ estas vi, kiuj min fortrenas?

………………………………..

    memoraĵoj pri frazo en kanzono de Silvio Rodríguez.

    iom post iom ni kuniĝis.
    plenvilaj, sovaĝaj, grumblemaj. 
    inter blekoj kaj bastonfrapoj
    ni ekkomprenis la forton de unuiĝo.
    kvazaŭ mirakle
    grupetoj sin organizis
    (kia paŝo por la homaro!).
    la kosto estis nur malgranda transcendeco
    y un poco de muerte. (*)

    poste
    la antikvaj reĝoj 
    iĝis fokusoj de decidoj kaj posedoj
    kaj disdonis dolorojn kaj restaĵojn
    al la kapklinitaj homamasoj.
    sacerdotoj instruis pri plenkresko.
    (kia paŝo por la homaro!)
    la kosto estis nur iom da obeado
    y un poco de muerte.

    poste
    ah! ĉe la grekoj la homeco
    iĝis dia!
    teatro, historio, filozofio!
    arkitekturo kaj skulpturo!
    kia superba popolo
    sorĉita de vero kaj belo!
    la kosto efektive estis malmulta!
    nur deflori poezion
    (kia paŝo por la homaro!)
    y un poco de muerte.
    
    kaj kion instruis al ni la romianoj?
    ili instruis kiel organizi grandiozaĵojn.
    kiel klarigi tiom da civilizo?,
    se ne per la efika subpremo de l’  juro!
    (kia paŝo, kia paŝo!)
    leĝaraj tabuletoj forvojaĝante laŭ ĉiuj vojoj,
    y un poco de muerte.

    plenaj je mildo alvenis
    la kristanoj
    kun tiom da dolĉo
    y un poco de muerte.

    la saĝuloj liberigis la sciencon, poste,
    kaj transformis per vorema vertiĝo
    la aspekton de homaj aferoj.
    la kosto estis transformiga renesanca renoviĝo
    y un poco de muerte.

    sed jen la maŝino klakas per fajraj langoj kiuj veldas
    kaj per feraj krifoj kiuj korekte endentiĝas!
    kia potenca revolucio, tiu,
    (sed kia paŝo por la homaro,
    kia granda paŝo je mekanika magio!).
    vere estas ke la kamenoj kraĉas venenon
    sed la planedo tiel grandas!
    kaj kiel komfortiga estas la rezulto de la maŝinaj krioj!
    la nura neceso estis organizi la laboristojn
    y un poco de muerte.
    
    kaj hodiaŭ, hodiaŭ, finfine,
    ni kiuj nin konsideras kiel civilizitajn, 
    ni kapitalistoj, ni socialistoj,
    kaj ni nek istoj nek malistoj, 
    ni daŭrigas nian gloran vojaĝon
    cele al nenio.
    ni altiras estontojn al ununura estinto.
    ni surpaŝis lunon, kia malhoma paŝo!
    ni plenigis la spacon per eksplodemaj spionoj, 
    la planedo tiel malgrandas!
    sed ni daŭrigas la splendan marŝadon,
    paŝante sur meĉoj, promenante sur minoj, ludante sur eksplodaĵoj.
    defendante tiujn ideojn kiuj garantias civilizacion 
    per veroj diskutindaj, diskutitaj, nediskuteblaj,
    y un poco de muerte.

………………………………..

    esĥilo,
    ene de via silento el ŝtono
    ĉu vi aŭdas pri la brutalaĵoj?

………………………………..

    kiam mi ploras
    mi liberiĝas
    de mia ploro.

………………………………..

    la unua dio diris al la unua homo:
    mi al vi donas ĉi arbaron kaj ĉi riveron kaj ĉi pluvon kaj ĉi idaron
    kaj 
    interŝanĝe
    estu feliĉa.

    la dua dio diris al la dua homo:
    mi donas al vi la absolutan povon super ĉiuj gentoj
    kaj 
    interŝanĝe
    laŭdu min.

    la lasta dio teruriĝinte rifuĝis
    ene de la interatomaj spacoj.

    ho mia kor’, silentu!

    kiom da lumjarcentoj ni atendos,
    en la utero de tiu totala morto,
    la sekvontan diaĵon?

………………………………..

    tiu, kiu fajrigas mian korpon
    lumigas mian animon.

………………………………..

    ekzistas nur du tipoj de bonaj libroj.
    unuj kvietigas mian soifon,
    aliaj kreas en mi novan soifon.
    la ceteraj estas kakaĵo.

(*) Hispane. Verso de kanzono de Silvio Rodríguez, Eso no es una elegia (Tio ne estas elegio). Kaj iom da morto.


47.

    mi duondormas, duonrevas. mi ne certas ĉu mi febras, sed mi tremas pro nenio. mi iras tien kaj reen, dormoĉambro, vizitĉambro, kuirejo, necesejo, mi volas foriri surstraten sed ŝanĝi vestojn estas tiel longedaŭra kaj mi finas por manĝi iun frukton aŭ panon kaj lakton se mi vespere foriros mi ion manĝos, ne, mi ne foriros vespere.
    mi duondormas, duonrevas… mi certe, ja, mi febras, mallumas, do noktiĝis, mi ne havas muzikilon sed muzikoj resonas ene de mi kvazaŭ marteloj, ŝajnas ke ĉiuj samtempe, mi volus ke la muzikoj sin transformu en unu nuran muzikon kaj tiu ununura muziko, la serenado por kordoj de Ĉaikovskij, iĝus rivero de tepida akvo kaj mi enirus en tiun akvon kaj sukcesus iom da ripozo, certe trista ripozo, sed eble mi ne plu tremos, mi banos min.
    la varma akvo kunportas iom da lucideco. mi lacas! mi tristas! mi dormemas.
    mi kuŝiĝas nuda kaj mi kuntiriĝas kvazaŭ feto, ĝis hodiaŭ jen mia maniero dormi, mi etendiĝas, mi ruliĝas, sed lastmomente, kiam mi sentas ke mi mergiĝas en la dorma malplenaĵo, mi iĝas feto, ne alproksimiĝu, sinjor’ Freud!
    la malvarmo iom post iom vekas min. mi lasis malfermata la fenestron. kaj mi ankaŭ forgesis ŝaltata la lampon. mi malfermas la okulojn. la fenestro estas fermata. nenia lampo lumas sed la dormoĉambro tute helas. 
    ĉar mi ĝin havas antaŭ mi.


48.

    mi nomis ĝin Morto sed eble mi trompiĝis kiam mi ĝin desegnis: estas la Vivo. ĝiaj vualoj delikate flugas kaj la krono lune brilas.
    mi sidiĝas surlite. mi sentas min nuda, ja, mi estas nuda antaŭ la Vivo kaj pro tio mi tiras la kovrilon por protekti min. nur la vizaĝo… mi ne febras. mi ne timas. mi vivas ene de sidera silento. kaj mi havas antaŭ mi homan figuron divenata nur pro ĝiaj kovrantaj vualoj kaj kronita per la krono de ekzistado.
    kial vi venis? mi ektimas pro mia voĉo ĉar ĝi resonas strange kvazaŭ el magia groto. kial vi venis?
    vi venigis min ĉi tien.
    mi duonmalsanas, ŝajne. kial mi venigis vin ĉi tien?
    por solvi dubojn.
    estas nur unu dubo. estas nur unu mistero!
    jes. estas nur unu mistero.
    estas nur unu mistero: kial ĉio ekzistas?, ĉar povus ne ekzisti.
    por tiu mistero mi ne havas respondon.
    mi kuntiriĝis surlite kaj kaŝis la kapon. mi perceptas ke ĝi sidiĝas apud mi. ĝia voĉo dolĉas kiel fea voĉo.
    vi venis kaj scias ke iutage vi iros. nun aŭ poste. vi ne scias kial vi venis. nek kiel estos poste.
    mi kuntiriĝas iom pli. mi neniel timas sed mi min sentas ene de koŝmaro, stranga koŝmaro ĉar dolĉoplena. la voĉo:
    la amebo estas el lumo!
    ĉu lumo?
    por kompreni estas pli facile. mi povus diri: la amebo estas el energio. la amebo estas el ekzistado. la vorto amebo apartenas al vi. mi ĝin tradukos: ekzistas tutaĵo de ekzistado!
    ĉu nur unu ekzistado?
    la ekzistado estas unu kaj koncentriĝas. imagu do ke porcieto, treege eta, ekhavas individuecon. transformas sin en unikaĵon. kaj ĝi ekzistos sendepende de la tutaĵo, ene de la reguloj de la fizika mondo. tio okazas en punkto ekstere al la mondo, en ekzata ono de sekundo de la tempo. ne estas la ero de lumo kiu decidas apartiĝi de la granda tutaĵo. estas ia neceso de la fizika mondo kiu ĝin postulas. 
    kaj, post la morto, tiu fajrero de l’ Vivo reintegriĝas al la granda tutaĵo. ĉu finiĝis? ne. ĉar individueco ne plu povas solviĝi. sekve, ĉiu estaĵo vivos je sia memoro. la restanta eterneco por revivi la Vivon.
    mi certe deliras! sed mi sentas ke la ĉambro ankoraŭ helas.
    revivi la Vivon dum la tuta eterneco, ĉu tio ŝajnas monotona? tamen, ĉiu sekundo de la pasinta ekzistado povos esti rompita en mil, milionoj, miliardoj, trilionoj onoj kaj ene de tiuj subatomoj de sekundo la estaĵo vidos sin denove en la dumviva procedo kaj memoros pri ĉiu detalaĵo.
    mi ne plu kuraĝas paroli. mi ŝvitas pro timo. tamen mi pensas:
    sekve, tiu, kiu pli longe vivas, havos pli da detaloj pri kiuj memori.
    iluzio. la perceptata tempo estas iluzio. la mondo postulis la apartigon de vivono kaj je ia determinata momento ĝi revenos tien, tamen individua por ĉiam.
    do nenia diferenco ekzistas inter suferi aŭ feliĉi, ĉu?
    nenia. konceptoj ĉenataj al la necesoj de la materio. la gravaĵo estas ke io estos por memori.
    kaj kio pri la bestoj?
    por la Vivo ne ekzistas kategorioj de estaĵoj. mikrobioj, plantoj, bestoj, homoj… tie kie radias la brilo de Vivo, jen la gloro de individuo, vivanta estaĵo!
    plantoj kaj bestoj ne memoras.
    memoro estas homa esprimo. ni diru: okazis individua ekzistado, okazos de nun la absoluta perceptado pri tiu ekzistado ene de la tutaĵo.
    multaj estas la formoj de Vivo…
    pli granda aŭ malpli granda ankaŭ estas homa konceptaĵo.
    ĉu  eble speco de Vortico.
    reĝas nun ia Vortico.
    jes, mi memoras pri Aristofano. reĝas nun ia Vortico.
    vi ja pensis tion: speco de giganta amebo, je ĉiuj mezuroj… la Universo.
    mi klopodis por haltigi la penson. mi sentis min trankvila. sed mi daŭre ŝvitis. mi denove sidiĝis surlite. ĝi antaŭ mi staris, ŝvebis super la planko. mi, nuda antaŭ la Vivo kaj, nun, sen malvarmo kaj sen timo. pro la transfiguriĝo de ĝiaj vualoj mi perceptis ke ĝi estis malaperonta. mi stariĝis kaj rigardadis ĝin. ĝi ekestingiĝis. subite mi kriis:
    tamen, la etiko? kion pri la etiko?
    ĉu etiko? tio estas problemo de vi, la vivuloj. aŭ vi kunvivas en akordiĝo, aŭ… aŭ…
    mia ĉambro malheliĝis.


49.

    mi staradis dum kelka tempo, terurita. mia kapo deliras.
    aŭ ni kunvivas en akordiĝo… mi pensas… aŭ ni marŝados cele al hekatombo!
    kvazaŭ somnambulo mi ekpaŝas, vizitĉambro dormoĉambro kuirejo necesejo do sinjor’ Sartre estas la homo kondamnita al libero? vizitĉambro dormoĉambro kuirejo necesejo aŭdu aŭdu en via tombo sinjor’, vizitĉambro dormoĉambro ni ja estas kondamnitaj al libereco kuirejo necesejo sed antaŭ ĉio ni estas kondamnitaj al la kunvivado!
    kaj ĝis kiam?, do!, ni estos Kamalaj sen lupaj patrinoj por instrui al ni, almenaŭ, kiel enigi la dentojn en la jugularojn de la grandaj friponoj, Kamalaj, ekzilitaj filoj de Eva, ĝemante kaj plorante en ĉi tiu valo de larmoj, ne alproksimiĝu!, madono, persekutante plendolore kaj plenfreneze ĉi tiun eseon pri blindeco.
Visitas: 208