la homa specio.0, 1, 2, 3 kaj 4

La Homa Specio. Ĉapitroj 0, 1, 2, 3 kaj 4.



0.


    ĉu eblas al maljunulo kunvivi kun la adolto, kiu iam li estis? aŭ kun la knabo?, kies memoro jam estas preskaŭ tute forviŝita!


    tempo estas spegulo. mi kapablas vidi en tiu spegulo senatentan knabon sed mi ne kapablas averti lin. mi ankaŭ kapablas vidi absorbitan adolton sed mi ne kapablas konsoli lin.


    mi kapablas etendi la manon por tuŝi la maljunulon, kiu min rigardas. sed miaj fingraj ekstremaĵoj tuŝos la fingrajn ekstremaĵojn de estaĵo kiu ekzistas nur en tiu tempa spegulo.


    kaj ĉiuj tri, la knabo, la viro kaj la maljunulo, parolos al mi, per siaj tristaj rigardoj, pri tio, kio estas neriparebla. 


    ve al ni!, la vivantoj!



1.


la domo


    vesperiĝo silentigis la mondajn voĉojn. la lastaj obstinaj birdoj nestiĝas en siaj luliloj de branĉetoj kaj plumaĵo. meze de la silento, mi atendas.

    do, ĉar mi sentas ke la nokto alproksimiĝas kaj tuj frapos je mia pordo, mi iras eksteren, malfermas la ŝtipejon, plenigas tri skatolojn kaj ilin kunportas al la kuirejo.

    mi bezonas insisti pri mia fajro. ĝi sin montradas iom post iom. timema, malkvieta, petolema, de mia blovo venas ĝia vivo. ĝi sterniĝas kaj lumas. mi ankaŭ fajrigas la kandelojn.

    mia koro pleniĝas je afliktiĝo. baldaŭ eniros mia filo kaj mia patro. la knabo kaj la maljunulo tuj alvenos kaj, nun, por longe resti. pro tio doloras mia koro, per tiaj batoj de stranga kaj nevenkebla ĝojo.

    ĉar mia filo venos, pro tio mi purigis vitraĵojn kaj aerumis la domon. ĉar mia patro venos, pro tio mi lavis trotuaretojn. ĉar ili kune alvenos kaj, nun, por longe resti, pro tio mi frotpoluris kaserolojn kaj transformis ilin en spegulojn je ĉarmo. ĉar tuj tuj ili ĉeestos.

    mia koro apenaŭ sin tenas kiam mi senŝeligas legomojn por prepari supon, supo plena je saŭdadoj pri pasintaj tagoj, kiam ni tri estis kune. mi preparas nian preferatan supon: pecetoj el manioko ene de densa brogaĵo delikate spicita.

    miaj okuloj direktiĝas al la pordo, atendante la alvenontojn. ĉio atente haltis ĉirkaŭ mi: la planko, la vitraĵoj, la varmo nun pli komfortiga, la kaseroloj kvazaŭ lumigitaj. nur la malkvieta fajro ne sin regas pro ĝia atendado, ĝi dancas kaj montras la pordon per babilemaj langoj.

    mi sidiĝas kaj atendas. mi volas esti trankvila ĉar mi scias ke mi feliĉas. tamen la koro, la ununura koro pro tio ke mi estas kaj patro kaj filo, mia koro ne eltenas la longan malfruon.

    dum mi atendas, sur la muroj dancadas ĉies ombroj. mia ombro atendas.

    subite ekstere bojas la hundoj, ekstere, en la nokta ventro. ekstere. kaj hurlas.

    tiu hurlado suprenleviĝas ĝis la ventoj kaj la ventoj forpuŝas la nubojn kaj granda truo en la ĉielo montras la bluan nudan lunon. mia patro kaj mia filo, lumigitaj, staras antaŭ mi. envolvitaj per lankovriloj, kun siaj sakoj plenaj je grandvalora pakaĵo. lacaj ili aspektas. denove sin kaŝis la luno kaj ni nin rigardadas, la animoj ene de la okuloj.

    mia patro rompas la silenton:    

    jen ni ĉi-tie, finfine. kaj ni alvenis por longe resti.

    tri brakumoj ene de ununura brakumo. mi levis la knabon ĉe mian bruston.

    kion oni faras se oni resopiras?

    oni ploras. kaj oni preparas la revenon.

    mi premis lin pli forte kaj kisis lian frunton.

    ni eniras. mi, al la knabo:

    ĉu vi volas manĝi bongustan supeton?

    ne. mi dormemas. mi volas pisi kaj dormi.

    li eniris la necesejon, lavis la vizaĝeton, urinis, tiris la tirŝnuron, revenis kaj metis sin komforte sur la kusenoj.

    mi plenigis teleron por mia patro. li sidiĝis kaj ekmanĝis. mi sidiĝis apud la knabo kaj denove mi portis lin ĉe la bruston. mi rigardadis la maljunulon. duone lumigitan, unu flanko de la vizaĝo dronita en obskuro kaj la silueto difinita per la flama ruĝaĵo de la forna fajro, li aspektis kvazaŭ pentraĵo de la hispano. tamen, anstataŭ la perverseco, ĉirkaŭ lia bildo ŝvebis sankta etoso.

    el kie venas la patroj?, mi pensis. kaj la knabo diris:

    paĉjo, parolu ion por nutri mian sonĝon.

    do, mi parolu pri la vero.

    mia patro haltigis la kuleron enaere kaj ekaŭdis.

    se vi haltas por aŭdi min, la supo malvarmiĝos.

    li ridetis kaj kapneis. nun li estis skulptaĵo rigardanta la eternecon.

    kun miaj okuloj fiksitaj sur la okuloj de mia patro, brakumante la varman korpon de mia filo, mi ekparolis:


(ilustraĵo: La domo de Jorge, pentraĵo de Aluísio von Zuben (1979 – 70x40cm). 



2.


    veroj

    disiĝas tra la mondo.

    kelkaj, kaŝvualitaj; aliaj, lumigitaj kaj sur piedestaloj.

    kelkaj, plenaj je mensogoj;

    aliaj, enhavas unu nuran veron.

    kelkaj, estas mensogoj se vidataj de ĉi-tie

    sed veroj, se vidataj de tie.

    aliaj, la kontraŭo.

    kaj aliaj pliaj, mensogoj de ĉi-tie aŭ de tie

    ĉar veras nur interne.

    kelkaj ne plu estas, sed estis,

    kaj aliaj, kiuj nek estis nek estos,

    ĉar estas nur aspiro pri vero.

    kelkaj, estas mensogoj se renversitaj,

    kaj aliaj, ribelemaj 

    ĉar veras ĉiel ajn.

    iam la vero bezonis 

    diojn

    aŭ dion

    por imponi.

    kaj venis la tempo kiam kreskis la vero

    kaj sin montris neuzurpata

    tiel, kiel ĝi ĉiam estas.

    estas veroj kiuj pilgrimas,

    serĉante la homon, kiu serĉas,

    kaj ankaŭ estas veroj enfiksitaj en siaj lokoj,

    atendante la alvenonton.

    kelkaj, dormas kaj vekiĝas kiel mensogoj,

    aliaj, maltrankvilaj, neniam dormas, 

    pro timo;

    ĉi lastaj forgesiĝas meze de la araneaĵoj de la Historio.

    kelkaj, estas ludiloj en manoj de la estuloj,

    aliaj, vundas kaj kontuzas.

    kelkaj, ŝajnigas sin mensogaj

    kaj sukcesas trompi.

    kelkaj, ŝajnigas sin mensogaj

    kaj facile senmaskiĝas.

    sed kelkaj,

    plenaj je digno,

    ne akceptas tiajn ludojn.

    kelkaj, bezonas juvelojn, florojn, ornamaĵojn.

    kaj aliaj sin montras nudaj.

    estas kelkaj, amaraj kaj pezaj

    kaj aliaj, dolĉaj.

    kelkaj estas miaj,

    aliaj viaj,

    kaj niaj,

    kaj iliaj,

    kaj de malmultaj,

    kaj de multaj,

    kaj de ĉiuj,

    kaj de neniu.

    veroj

    disiĝas tra la mondo.



3.


    antaŭ ol venis la suno, ankoraŭ en duonmalhelo, mi konstatis ke mia patro sidas surlite, matraco sur la larĝa planko de la mansardo. lumo lante alvenis, ombroj eknuliĝadis.

    ĉu vi ne dormis?, patro.

    jes, kompreneble. mi vekiĝis antaŭ la tagiĝo.

    fine li stariĝis kaj malfermis la ununuran fenestron. ŝajne la birdaro flugis enen kaj kantis ĉirkaŭ niaj kapoj. ankaŭ malvarmo eniris. ni envolvis nin ankoraŭ pli en la lankovriloj. la knabo levis la kapon.

    tro malvarmas, paĉjo. mi ne eliros el ĉi-tie.

    ĉu vi volas dormi iomete pli?

    ne. mi nur restos sub la kovrilo.

    miaj okuloj fermiĝas. mi volas tute vekiĝi sed dormemo grandas.

    do, filo, parolu pri la homoj.

    kaj li:



4.


    homoj, paĉjo, estas multaj bestoj kaj multaj estas iliaj ordoj kaj familioj kaj specioj kaj sub-specioj.

    hodiaŭ mi nur volas paroli pri tio, kiu estas homo se vidata de malproksime. liaj urboj sterniĝas tra la tuta planedo kaj nek malvarmo nek varmo nek malalto nek alto fariĝas obstaklo al tiu estulo. nur la akva fundo tenas lin malproksime.

    arigitaj kaj enprizonigitaj ene de leĝoj, kiujn ili opinias faritaj de ili mem, ili similas unu al la alia, se vidataj de ekstere. sed en la profundo de la animoj, ili estas parencoj kiel kamelo kaj limako, aŭ elefanto kaj lacerto, aŭ papilio kaj fiŝo. mi ne parolas pri fizikaj aspektoj; mi parolas pri kondutoj.  

    ni iru al iliaj lokoj kaj ni observu ilin. ili venadas kaj iradas per tre sinkronigitaj paŝoj. ili distribuas inter si siajn taskojn kaj baziĝas sur tio, kio laŭ ili nomiĝas reciproka interkonsento; sed ili ne rimarkas kiom da kompromiso ekzistas kun ia neracio, kiu regas la plejmulton de iliaj agoj. ili akordiĝas pri filozofioj por organizi ĉiujn procedojn sed ne scias ke ĉiam ili solvas tion jam antaŭe solvita en la kernoj de iliaj visceroj. ili volas kaŝi de si mem ke, se ili bavas, la bavanto estas la hundo aŭ la lupo, se ili atakas, la atakanto estas la tigro aŭ la leono, se ili fidas je la protekto de la plejfortulo, jen birdeto kiu akomodiĝas sur pakiderma dorso, por manĝi.

    kaj ili markas siajn teritoriajn limojn per krioj kaj fekaĵoj kaj urinoj kaj kapablas lukti por tio konsiderata kiel posedaĵo sed kapablas ankaŭ vori siajn proprajn idojn se tiuj endanĝerigas tion, konsideratan kiel vivospaco. kaj la teritorio ŝanĝas laŭ la besto kiu enloĝiĝas en ĉiu homo. kaj estas kelkaj pli timemaj kaj kelkaj pli aŭdacaj. kaj kelkaj, kiuj kapitulacas kaj kelkaj, kiuj ĝismorte luktas. kaj kelkaj, kiuj bezonas la gregan kuneston, kaj kelkaj, kiuj sin kaŝas de homoj, en siaj rifuĝejoj. kaj tiuj, kiuj starigas por si graciajn domojn aŭ nepreneblajn fortresojn kaj aliuloj, al kiuj sufiĉas tegmento dum pluvado. kaj tiuj, kiuj volas kreski kvazaŭ lilioj de la valo aŭ birdoj de la ĉielo kaj iom kelkaj da, kiuj akaparas en heloj kaj bankoj pli ol necese por dek vivoj. kaj la nedreseblaj stalonoj ekscitemaj antaŭ ia odoro aŭ ia bildo kaj tiuj, al kiuj la malnovaj timoj pri doloro kaj kulpo malpermesas la duonon de erektiĝo.

    tamem, se vidataj de malproksime, ili similas inter si kaj oni ne sukcesas malkovri la beston kiu loĝas ene de unu aŭ de alia. ili ŝajnigas sin homoj kaj teksas raciajn ĵonglaĵojn por aspekti ke ili estas tio, kio neniam sukcesos esti. kaj ili kredas je si mem kaj furiozas kiam iu scivolema sorĉisto montras al ili spegulon. ĉar jen ili vidas kornojn kaj hufojn kaj vostojn kaj krifojn kaj dentojn kaj odorojn kaj malsatojn kaj instinktojn kaj korpojn destinitajn al nura momenta vibrado antaŭ la neevitebla putriĝo. al tiuj frenezuloj kiuj aŭdacas malfermi mapojn kun geografiaj klasifikoj kaj montri spegulojn, kiuj forportas la maskojn de tio supozata kaj eterna kaj nevelkema, al tiuj, ili maldungas nun, arestas poste, torturas morgaŭ kaj kondamnas en la postmorgaŭa frumateno por, du aŭ tri tagojn poste, starigi al ili monumentojn, difini feritagojn kaj skribi citaĵojn en la lernejaj libroj.

    ili supozas brilantajn flamojn en la fundo de supozata spirito kaj ne volas scii ke ene de siaj vejnoj estas kemiaĵoj kiuj instigas neeviteblajn agojn.

    kelkaj scias pri si mem, aliaj ne. kelkaj el tiuj, kiuj scias pri si, dum la tuta vivo serĉas iluzion por redoni al ili la tre malfacile eltenatan diecon. pro tio ili martelas sofismojn, metas ilin surfajren kaj enakven kaj varmigas ilin kaj ilin malvarmigas kaj alĝustigas ĉion sub la frapoj ĝis kiam kontraŭdiraĵoj malaperas kaj la sofismo iĝas silogismo. tamem estas vero ke neniam oni trafas la perfektecon. ĉar martelo kaj fajro kaj akvo kaj intenco estas kritikindaj. kaj, ĉar ili estas tro malsimilaj, kelkaj el ili kritikas kaj postulas koheron.    

    ĝis nun, paĉjo, jen tio, pri kio mi volas paroli. nun mi volas matenmanĝi kaj rajdpromeni sur mia ĉevalino.

    eĥo resonis ene de mia dormanta kapo. mi malfermis la okulojn. la knabo staras antaŭ mia matraco, jam vestita.

    ĉu vi dormas?, paĉjo. mi volas matenmanĝi kaj rajdpromeni sur mia ĉevalino.

Visitas: 383