brazilaj infanaj kanzonoj 17. Luno, ho lun’

LUNO, HO LUN’ (lua, luar)

Luno, ho lun’
En ĉiel’ loĝas vi.
Prenu nun mian bebon
Ĝin vartu por mi.

Post kiam ĝi kreskos
Redonu al mi.
Luno, luno, ho lun’
En ĉiel’ loĝas vi.

(Dan da la lan
Sinjor’ kapitan’
La glav’ en glavingo,
Rapiro en man’)

(kantas jorge teles)

(Lua, luar, lá de cima do andar, toma esta criança e me ajude a criar. Depois de criada, a Glória me traz, lua, lua, luar, lá de cima do andar.
Dão dalalão, senhor capitão, espada na cinta, florete na mão.)
Visitas: 95