brazilaj infanaj kanzonoj 15. blato diras…

BLATO DIRAS KE ĜI HAVAS (a barata diz que tem)

Blato diras ke ĝi havas
Belan ringon kun rubeno.
Jen mensogo de la blato.
Estas ringo el fadeno.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas ringo el fadeno.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas ringo el fadeno.

Blato diras ke ĝi havas
Belan ŝuon el kristalo.
Jen mensogo de la blato.
Estas ŝuo el ĵurnalo.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas ŝuo el ĵurnalo.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas ŝuo el ĵurnalo.

Blato diras ke ĝi havas
Belan liton el platano.
Jen mensogo de la blato.
Estas lito el banano.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas lito el banano.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas lito el banano.

Blato diras ke ĝi havas
Belan domon el marmoro.
Jen mensogo de la blato.
Estas domo el vaporo.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas domo el vaporo.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas domo el vaporo.

(kantas jorge teles)
Visitas: 135