Malfaldata animo, ĉap. 247, 248, 249, 250, 251, 252, 253 kaj 254.
247.
mi kuŝas, plenpikata per pingloj. mi klopodas pere de akupunkturo liberigi min je la doloro, kiun mi sentas pro Y… la konfuzan sensaĵon pri sufero sen konata kialo. iom post iom la labirintoj de mia animo klariĝas kaj, kuŝanta kaj plenpikata, mi imagas baleton kun la titolo vojaĝo al la centro de mi mem. viro descendas en la kelojn de sia interna mondo kaj ekperceptas ke la terura demono kiu tie vivas nenio estas se ne bonfaranta koboldo, dolĉa patreca bebo. poste, ĉe la magnetofono, mi rakontis la historion de la kobolda princo.
248.
estis foje princo, kiu loĝis en kaverno. li estis bela ĉar li estis plena je vivo. foje estis ĉi princo.
li havis profundajn okulojn kaj tre maldikan vizaĝon. foje li rigardadis en la spegulon kaj diradis, ke “via” vizaĝo ne estas agrabla hodiaŭ, vi aspektas malbela, vi aspektas kiel monstro. alifoje li rigardadis en la spegulon kaj diradis kian mirindan aspekton vi havas, knabo. ulo, kiel mi ŝatas vin. kiel belaj estas viaj haroj hodiaŭ. kaj viaj okuloj, kiel ili aspektas kiel la okuloj de via patrino. foje vi aspektas kiel hermafrodito. ne la hermafrodito de la barokaj artaĵoj, delikata, beleta, adoleskanto. sed la plenkreska hermafrodito, kun suferantaj okuloj kaj voluptema buŝo.
iam estis ĉi princo.
kaj li loĝis en kaverno. kaj li fariĝadis pli komforta en la kaverno por dormi, kiam la tago finiĝis. kaj li bezonis iom da tempo por dormi, ĉar li ŝatis pensi pri la finita tago. jes, li ŝatis pensi.
iam estis ĉi princo, kiu ŝatis pensi…
249.
neŭza, mi volas ekzorcizi min.
vi, plej aĝa fratino, prenis sur sin la edukadon de la neplenaĝuloj, pro timo pri la doloro de la kulpo forlasi ilin. la aliaj fratinoj helpis, sed vi, pro la pli granda salajro, fine prenadis sur sin ĉiujn kromajn elspezojn.
vi malfortigadis nian sekurecon, tiel ke ni estu pli malfortaj ol via propra malsekureco. vi dispremis nin per via latenta malamo kaj regata furiozo, rezulto de la bezono alpreni la rolon de patro kaj patrino. foje viaj emocioj transformiĝis en perfortajn vangofrapojn kaj pinĉadojn. vi konsideris ke ni estis la kaŭzo de ĉiuj viaj frustracioj.
vi timigadis min. se ekzistus dio en la mondo de mia infanaĝo kaj adoleskanta periodo, ĝi havus vian vizaĝon. tio, kion oni timas ĝismorte; tio, kio ĉion scias, ĉion vidas, ĉion divenas. tio, kio punas kaj donas. tio, kio, en jud-kristana socio, estas tuta potenco, fonto de vivo kaj atento, ĉielo kaj infero.
kaj jen, kiam mi komencis lerni tion, kiel defendi min kontraŭ vi, vi ekhavis leŭkemion. en viaj histeriaj krizoj, vi nomis vin kondamnata kaj diradis, ke via sango estas malbenata sango. kaj tio, kio ene de mi povus esti sana, kontrolata malamo, fariĝis buŝoŝtopita, okulblinda, enkaĝata kompato.
preterpasu min same tiel, kiel vi estas: fantomo, flluganta blanka vualo, memoraĵo sendanĝera kaj nekapabla mordi.
ne haltu.
nune mi volas esti sola.
250.
mi malĝojas,
mi feliĉas.
kiu diru ĉu
tio ekzistas?
251.
kaj… tiu kaverno, kie loĝadis la princo, havis pordojn kaj ĉi pordoj kondukadis al koridoroj kiuj enprofundiĝis en la teron. la princo malfermadis pordon, eniradis, malsupreniradis per la mallumaj ŝtuparoj kaj alvenadis al malgranda humida kelo, kun kelkaj malnovaj aĵetoj, tien enĵetitaj de iu kiam li estis knabo.
kaj li supreniradis kaj denove malsupreniradis tra alia pordo kaj estis koridoro tute kurba, spirala, kvazaŭ ĝi estus kelo de mezepoka kastelo kaj tie estis nekonata, negrava maŝino, kiu ne plu ekzistas, se ne tie. longe ne uzata, treeble torturmaŝino…
kaj alian fojon li iradis laŭ alia koridoro kaj trovadis malnovajn librojn, librojn kiuj instruis al li kiel skribi, kiel legi, kiel aldoni unu plus unu egalas al du, kiel ne forgesi, ke estas “Pedro Álvares Cabral” tiu, kiu eltrovis Brazilon… stultaj libroj.
kaj en alia koridoro li malsupreniradis kaj trovadis objektojn, al kiuj estis atribuata tiom da signifo: kruco, medalo, miniaturo de preĝejo, modelo de urbodomo, konstitucio, manĝilaro metata sur la tablon laŭ la ĝusta etiketo, maniero diri “bonan matenon”, sonregistradon pri “dankon”… kaj estis multaj tiaj aĵetoj.
252.
mi konversacias kun ĉiuj dioj. mense. foje, mi ekkrias: je atena! miaj legaĵoj, la kopioj de pentraĵoj, ĉio kion mi pritraktas la tutan tempon, iomete ebriigas min. mi, deksesjara, deksepjara, navigas facile inter fantazio kaj realo.
iun nokton, mi ĉesas legi. mi estas sola enhejme; mi estas ekscitata. mi pensas, ke mi povus fari filon en antikva diino. la ideo kreskas, la deziro kreskas, mi manipulas mian seksorganon en memmasturbado, kaj, sub mi, iu diino povus veni, kun sia tre blanka karno kaj sia knabineca kaj delikata vagino. mi daŭrigas. la momento de la orgasmo alvenas kaj eksplodas, mia orgasmo krevas seka kaj ne falas sur la manon, vane etendatan por ĝin kolekti.
mi ektimis. mi fariĝis feliĉa.
ĉi reala okazintaĵo eniris en unu el miaj romanoj.
253.
leonardo, ete eta, prenas la ludilan martelon kaj martelas la vitron de la aŭta fenestro. mi riproĉas, sed ridetante. li ne komprenas mian rideton.
254.
naturo, pere de charles darwin, instruas, ke oni devas esti singarda, esti prudenta, preni sur sin certajn protektantajn timojn.
kolombo donis la ekzemplon pri tio, ke oni povas kuraĝe iri trans la transon.
inteligento signifas la percepton de “la momento”.
mi ne volas forgesi, ke ekzistas riskoj, kiuj valoras la vivon.