Malfaldata Animo, ĉapitroj 198, 199, 200 kaj 201.

Malfaldata Animo, ĉapitroj 198, 199, 200 kaj 201.

  

198.

          paĉjo, paĉjo mia!                

          kio pri ni nun? 

          ĉu ni ankoraŭ havus kontojn por reguligi? 

          nenion mi ŝuldas al vi, neniun pagon mi postulas de vi. 

          la amo, kiun mi eltrovis en vi, nun pendas nevidebla sur mia brusto, kvazaŭ adoptata kaj amata medalo.

           mi eltrovis vin homeca, kaj tio okazis nur post tre longa tempo.

           mi ne sukcesis doni al vi la lastan brakumon.

           dum multaj jaroj vi estis maljunulo, kiun mi forgesis en la domo de la aliaj fratoj kaj mi pensadis, ke mi ne amas vin kaj ne gravas, ĉu mi vidas vin aŭ ne.

           nun, tamen, mi sentas vin kiel ĉenero en iu ĉeno, kiu ĵetas min al mia estonteco kaj tenas min al la originoj de la homo.

           kiam mi pensas pri vi, nun, mi konkludas, ke vi estas tio, kio mi estas por leonardo kaj bruno:

           mia origino kaj samtempe la senutila malplenaĵo, kiu ekzistis antaŭ mi.

           por mi tute ne gravas okazaĵoj antaŭ aŭ post mi: sed por la universo, jes. mi povas inversigi ĉi aserton.

           pacjo, pacjo mia!

           aperu al mi kaj rigardu min lastfoje. vestita per via longa mantelo, via pantalono kun la zono iom super la talio, via eterna ĉapelo kaj via milda kaj humila aspekto, kiu parolas al mi pri estingitaj kaj malproksimaj konstelacioj.

           restu tiele iomete, ne iru ankoraŭ.

           parolu per via raŭka kaj mallaŭta voĉo, parolu eĉ se en la itala lingvo. jes, paĉjo, parolu al mi en la itala. diru “arrivederci”, kun rideto, kaj malsupreniru el la trajno. sed antaŭe rigardu min, ĉar mi volas esti certa pri tio, ke estas vi.

           jen la mirinda kaj supernatura fakto, kiu okazis al mi en 1980, en Italio:

           estas nokto, mi estas en trajno, kiu iras de Luko al Pizo. la vagono estas malnova, ege malnova. kiam, en la stacidomoj, la pordoj malfermiĝas, eniras densa kaj blueta fumaro. la trajno marŝas malrapide kaj la fenestroj ŝvitas maldiafanan ŝvitaĵon. nenio vidiĝas ekstere. la tuta universo koncentriĝis je tiu malnova vagono el ligno. mi kuntiriĝas pro malvarmo kaj laco, kun la animo perdata en la plej agrabla soleco. voĉo de maljunulo, kiu senĉese parolas, allogas mian atenton. mi rigardas antaŭen kaj vidas, de malantaŭe, maljunulon, kiu aspektas kiel mia patro. lia maldika kolo, blankaj haroj kaj ĉapelo. poste li ekstaras, parolas pli laŭte kaj lia voĉo estas la voĉo de mia patro. li sidas pli proksime al mi kaj estas kiel vidi mian patron paroli en la itala. la sama vizaĝo, la samaj vestoj, la sama voĉo! li gestadas feliĉe, rakontadas, ridetas kaj rigardas ĉien. la trajno haltas, li ekstaras, la mantelo de mia patro sur la ŝultroj. li rigardas min, mi ridetas terurite, li diras al mi “arrivederci” kaj foriras kaj rapide malaperas ene de la blua vaporo.

          mi sentas min feliĉa, sed ege terurita.

          nun mi memoras la okulojn de mia patro. ne plu humilaj, sed teruraj falkaj okuloj super la hoka nazo. tiele rigardis min la maljuna italo, kvankam li ridetadis.

          mia itala patro rigardis min la lastan fojon, “arrivederci”, “arrivederci”, mi respondis tremanta kaj terurita pro la absoluta simileco. li malaperis en la bluon.

         “arrivederci”, paĉjo. adiaŭ. “requiescat”, “requiescat”.

          “in pace”.

 

199

.paĉjo, paĉjo mia,

kie vi estadis

kaj kia malhela nubo estas tiu,

kiu kaŝas la antaŭan lumon de via rigardo?

 

filo, mi venas de malproksime,

de strangaj landoj, kie oni suferas kaj ploras!

sed,

por ne tremigi vian koron,

mi diras nur, ke mi vizitis

la landon de la homoj.

 

paĉjo, paĉjo mia,

kie vi estadis

kaj kiu estas ĉi katastrofa ŝarĝo

kiu pezas sur viaj ŝultroj?

 

filo, mi venas de malproksime,

de strangaj landoj, kie oni ne scias tion, kiu oni estas,

nek kial oni ploras!

sed,

por ne tremigi vian brakumon,

mi diras nur, ke mi vizitis

la landon de la homoj.

 

paĉjo, paĉjo mia,

kie vi estadis

kaj kiu masko estas tiu, kiu kaŝas tiun, kiu estas mia patro,

ĝis la punkto en kiu estas malfacile vin rekoni,

kaj tion mi faras nur pere de mia dolorplena koro.

 

filo, mi venas de malproksime,

de strangaj landoj, kiujn oni ne komprenas.

mi lernis, ke estas vojaĝo sen reveno.

estas ununura vivo, en kiu oni nur lernas pri vivado.

kaj mi lernis, ke mi ne povas instrui al vi ĉi lernadon.

kaj se mi tenas ĉi vivon en la mano

kaj kuraĝe premas ĝin,

tio, kio restas al mi estas tiom,

ke ankoraŭ bruligas mian vizaĝon

kaj ankoraŭ brilas kaj bruas

plena je vivo.

kaj mi lernis tion, ke al kelkaj demandoj

ne ekzistas respondoj!

kaj kelkaj respondoj

ne estingas nian soifon!

kaj kelkaj soifoj

similas al senfundaj putoj!

kaj mi lernis pliajn aferojn,

kiujn mi jam forgesis.

mi ilin forgesis sur la vojo, kiu venigis min al vi.

 

sed,

por ne tremigi

vian malsatan animeton,

mi ne diras, ke tio estas la heredaĵo, kiun mi ricevis.

nek ke estas la sama heredaĵo, kiun mi lasas al vi;

mi nur diras, ke mi vizitis

la landon de la homoj.

 

paĉjo, paĉjo mia,

vi kaŝas ion al mi,

ĉar vi volas min protekti.

 

sed tio ne plu utilas,

estas tro malfrue!

 

 200.

           T…, vi estis malgranda espero, kiu flugadis dum kelka tempo super la insularo de mia deziro.

            ni promenis iun matenon, por solvi problemetojn de iu teatraĵo. ni konversaciis iom da tempo kaj vi diris, ke vi restos kun mi la tutan matenon, ĉar vi havas nenion por fari. mi interpretis tion kiel malgrandan dediĉon je via flanko, envolvitan en delikata promeso. vespere de la sama tago vi telefonis al mi. mi ekkredis je la ebleco de rakonto disvolviĝanta inter la orbitoj de niaj destinoj.

            nenio plie. mi telefonis al vi dufoje kun malsamaj pretekstoj, vi ne plu montris intereson pri ĵetado de ankroj en viaj maroj.

            ni trankvile kunvivas hodiaŭ. nur tio.

            jen tio, kion vi signifis por mi: prologo al nekonata teksto. eĉ se oni esperas longan kaj ekscitantan romanon, tio ne ĉiam realiĝas.

  

201.

            mi aŭdas la unuan simfonion de brahms. mi estas en la apartamenteto kaj mi amas Z…. ĉu por Z… mi aŭdas muzikon? ne. ĉu muziko estas pli muzikeca ĉar mi amas Z…? jes.

            la simfonio pasadas trae de mi, mi ekpensas pri la homo, kiu ĝin komponis. pri lia ĉiutaga vivo. pri lia maniero rideti kaj pri tio, ĉu li sidadis en la verando kaj daŭre rigardadis la mondon, kiu paradas antaŭ li. kaj pri tio, kiam li malsaniĝis, dika kaj maljuna. kaj pri iliaj eblaj manieroj rigardi kaj rideti kaj paroli.

            mi aŭdas vin per mia menso kaj per mia koro, kreitaĵo, kaj tamen vi estas mortinta.

            mi ploras. mi ege ploras. viro ekzistis unu tagon por ke ĉi tiu mirindaĵo apartenu al la universo. li venis, vivis sian vivon kaj el sia vivo eskapis lumoj, kiu neniam plu estingiĝos.

            mi ploras, jes. mi ploras pro brams.

Visitas: 372

Malfaldata Animo, ĉapitroj 191, 192, 193, 194, 195, 196 kaj 197.

Malfaldata Animo, ĉapitroj 191, 192, 193, 194, 195, 196 kaj 197.

 

191.                                      

          bruno, bruno, mi ĉiam nomis vin la eta skurĝo de dio. kaj ŝerce diradis al ĉiuj, ke vi, du tagojn post naskiĝo, havis tri atakojn kaj neniam plu ĉesis.

          per tio, mi volis diri al ĉiuj homoj, kiom aktiva kaj kontenta kaj feliĉa vi estas. sed nenio el ĉi tio necesas.

           vi, eta skurĝo, kantas per plena voĉo kaj kontaĝas la mondon ĉirkaŭ vi per via spontanea ĝojo.

           vi, eta skurĝo, kuras al mi kaj volas grimpi ĉe mia brusto, granda kiel vi estas, kaj viaj longaj brakoj ĉirkaŭas min, kiel vivantaj serpentoj.

           vi, eta skurĝo, perdiĝas inter viaj bestoj kaj marŝas inter ili kaj parolas kun ili kaj revenas hejmen kun la botoj tute malpuraj kaj la ĉemizo kun tiom da malpuraj makuloj kiom estas la kvanto de la tiamaj hundoj.

           vi, eta skurĝo, ĉirkaŭas la plenkreskulojn, serĉe de ion por manĝi. se la plenkreskuloj ne atentas vin, vi tranĉas grandegan pecon da pano, pasas margarinon kaj manĝante eliras, donante apartajn pecojn al la bestoj, kiuj ĉiam ĉirkaŭas vin.

           vi, eta skurĝo, malaperas delonge, je fiŝkaptado, kaj revenas feliĉa kaj laŭte parolas kaj elprenas el la poŝo la kvin fiŝetojn, kiujn vi fiŝkaptis, ĉifitajn, ŝrumpitajn, sekajn, veran trofeon pri venko.

           vi, eta skurĝo, multfoje evitas la banon. via aktiveco ne proponas al vi tempon por purigado. do, iomete laca, vi kuŝas sur la kusenoj kaj aŭskultas nian konversacion kaj ripetas demandojn antaŭe jam responditajn aŭ inventas nerespondeblajn demandojn.

           vi, do, eta skurĝo, iom post iom dormemas. mi ordonas al vi ke vi pisu, sed ne ĉiam vi atentas. do, mi kovras vin. kiam ni devas supreniri al la ĉambro, mi vekas vin kaj kondukas vin ebria al la banĉambro. vi tenas la penison sed restas senmova iom da tempo, vi starante dormas, vi ŝanceliĝas. mi insistas kaj vi malstreĉiĝas kaj urinas.

           tiam mi prenas vin surbruste kaj kondukas vin supren kaj komfortigas vin surlite. se temas pri dormado kun leonardo, pro ia vizitanto, kaj se dormemo ne estas absoluta, vi klopodas por batali pri spaco. sed baldaŭ vi ekdormas, eta skurĝo, kaj nenio en la mondo estas pli bela ol via eta dormo.

           la sekvan tagon, preskaŭ ĉiam preskaŭ ĉiam, vi vekiĝas la unua.

 

 192.

           T…, kiu vi estas?

           kion vi signifis en mia vivo?

  

193.

          mi amas vin, knabo. alimaniere, paceme, sen doloro. sed mi eltrovis je la lasta vespero, ke tio, kion mi sentas tre forte pri vi, estas grandega volo amori kun vi; malkovri vian plej kaŝatan plezuron, postuli la nedefendeblecon de via orgasmo, provoki sur viaj dentoj la plenan grincadon, veki la furiozon de viaj ungoj, mordi la internon de viaj femuroj kaj malebligi al vi eviti vian plej superban plezuron

            mi ne pensas pri mi, estaĵo. veki la sanktigitan beston, kiu ekzistas en la fundo de via animo, estus mia plej granda orgasmo. mi, pastro, estus preta por iu ajn paradiza ofero.

  

194.

            mi ne scias kial mi skribas. ĉu mi skribas por ne freneziĝi aŭ por pligrandigi mian frenezon? ŝajnas al mi kiel la aŭskultado de muziko: ĝi pacigas min sed min suferigas.

            se mi demandus al mi, ĉu eblus ne skribi, mi dirus, ke mi ne kapablus: la sento, kiun mi nun havas, estas, ke mia streĉiĝo kreskos tiom, ke mi ne sukcesus rezisti. tamen se mi skribas, mi scias, ke ene de mi la malespero grandiĝos. ĉar, jen, mi traktos dolorojn kaj emociojn.

            konfuzaĵo.

  

195.

          konstanta

         la amo,

         konstanta

         la dramo.

  

196.

            mi neniam plu vidis klaran. mi aŭdis, ke ŝi edziniĝis kun bona viro, bona patro, kaj vivas feliĉan vivon.

            kion signifas vivi feliĉan vivon?

            klara havas ĝemelojn kaj loĝas en la urbo terezopoliso.

            mi neniam plu vidis klaran. duonsveninta ŝi restis ene de mi, kiel fantomo de memoro. ŝi venis por fari kion en mia mondo? montri al mi ŝian sangmakulitan kalsoneton? se tiu fakto ne okazintus, ĉu mi estus diferenca hodiaŭ? aŭ ĉu ŝia sangmakulita kalsoneto restis ene de la karnoj de mia mondkomprenado pro mia propra elekto? se ne estus klara, se ne estus la spegulo montranta ŝian menstruon, verŝajne mia destino elektus iun alian signon de ina malagrablaĵo por transformi en eumenidon de furiozo kaj ekmiro por persekuti mian timon.

            mi timadis kaj kreis monstron por pravigi mian timon. klara, kun ŝia sangmakulita kalsoneto, en la spegulo de la ŝranko, kiun mi purigadis, nur proponis la modelon al mia monstro.

  

197.

            tre stranga estas mia kunekzistado kun superstiĉo. mi ne kredas je ĝi, sed mi ĝin persekutas. mi ŝerce klopodas por diveni estontaĵojn, mi prezentas demandojn al la numeroj, mi ludas kun proponoj al la ludkartaro. superstiĉo estas mia konscia religio.

Visitas: 128

Malfaldata Animo, ĉapitroj 188, 189 kaj 190.

Malfaldata Animo, ĉapitroj  188, 189 kaj 190.

  

188.

          leonardo, leonardo, rigardu min. vi ne estas apud mi. vi kaj via frato loĝas kun la patrino en malproksima urbo. mi estas sola en la bieneto, mi skribas sub la lumo de kelkaj kandeloj. grilo kantas supre, en la dua etaĝo, kaj avino maria instruis al mi ke, kiam grilo kantas en dormoĉambro, tio estas antaŭsigno pri morto.

           vi nenion scias pri ĉi aferoj, ĉar tiuj estas miaj aferoj.

           vi scias pri viaj aferoj.

           mi pensas pri vi, kiam vi larĝe malfermos la okulojn al la mondo. mi ne rajtas diri, ke vi komprenas la mondon, sed via silento kaj via maniero rigardi diras al mi, ke se vi ne komprenas ĝin, vi ĝin ampleksas.

           joan baez kantis pri la franca knabino kaj diris pri infanoj, kiuj estas pli saĝaj ol la tempo.

           mi ne bone scias tion, kion signifas esti pli saĝa ol la tempo. ĉu la tempo estus saĝa, pro tio ke ĝi estas tiel maljuna?

           kiam mi vidas vin trankvile, miaj okuloj, viaj okuloj kiuj similas al miaj okuloj, silente subaŭskultante la sekretojn de la universo, mi sentas, ke vi estas pli saĝa ol la pasinteco.

           via tempo ne estas mia tempo, mia filo. ni iomete konfuziĝas ene de nia simultana nuno, sed ni estas sinkronigitaj en malsamaj periodoj. vi bezonis min, por sin fari.

           pro tio, nia hodiaŭa kunvivado.

           bone ke tiele estas, ĉar mi amas vin, etulo.

           mi amas vian vizaĝeton, vian manieron ridi, viajn okulojn, kiuj gvatas mian ĝojon, vian scivolemon ĉirkaŭ mia feliĉo, vian zorgon pri la diskreta esenco de miaj amoj. mi amas la amon, kiun vi sentas por mi.

           ĉesu kreski, mia filo. nur nun, ĉimomente, ene de mia imago plena je melankolio. vi kun viaj dek unu jaretoj, kiuj tuj sin transformos en dek du, ĉesu kreski eĉ se nur por eta momento. nestiĝu ene de mia koro, malstreĉiĝu, ŝajnigu ke vi estas mola pupo. ripozigu vian kapon ĉe mia brusto. mi tuŝas vian buŝon per patra kiso kaj dormigas vin.

           mia filo, ne la nura, mi amas vin.

  

 189.

          mi ne sukcesas eviti tion, mia kreitaĵo: mi ne suferas pro vi kiel antaŭe, sed mi revas pri vi ene de brakumo, ene de la oceano de mia brakumo, por devanci la ĝibraltaron de mia kaj de via deziro.

            “plus ultra!”

            kiaj monstroj estas tiuj?, tiel ĉarmaj! kiaj teruraĵoj estas tiuj?, tiel dolĉaj! kia malespero estas tio?, tiel adorinda!

  

190.

          schopenhauer diri al mi, ke amo estas la transfiguriĝo de sekso, estis kiel patrina piedbato. el ĉi tiuj piedbatoj de patrina kaprino al la ido, kiam ĝi daŭre insistas pri mamsuĉado. ĝi forpelas ĝin de la ludema trankvilo, kvazaŭ dirante: de nun vi devas transpasi malhelpaĵojn per viai propraj rimedoj. vi respondecas pri viaj eltrovoj. via infaneco ĝenas min.

           ĉi tiu estis unu el la du grandaj ŝanĝoj, kiujn suferis mia kapo dum ĝia evoluado. la alia estis eltrovi ion pri la senmorteco de la mortema animo.

           mi estis dekoka kaj vizitadis la duan jaron de brazila mezlernejo. la profesoro pri filozofio ordonas al ni prilabori ĉu la animo estas nemortema aŭ ne.

           mi iĝas kontenta pri la ideo, mi komencas legi tiujn terurajn, ege enuigajn filozofiajn manlibrojn. katolikaĉojn. mi volas pruvi, ke la animo estas nemortema, mi disvolvas rezonadojn, mi eltranĉas rezultojn, mi preparas gluaĵojn kun silogismoj, mi desegnas novajn juĝojn, mi kopias konceptaĵojn. mi certas nun, ke mi havas ĉiujn datumojn por argumenti kaj pruvi pri la nemortemo de la animo.

           mi revas pri disertaĵo brila, klara, lucida, forta.

           mi komencas verki kaj sentas grandan ektimon. mi ne sukcesas konvinki min kaj, post multe da doloro, mi konkludas, ke neniel eblas ke la animo estu nemortema. mi tre malfacile akceptas miajn deduktojn. mi kontraŭvole ilin englutas.

           laŭ mia eta kaj malriĉa logiko, la animo ĉesis esti nemortema ekde tiu tago. ĉi tiu animo, konsekvenco de la korpo, trenis malantaŭ ĝi, dum sia falo, aron da senutilaj dioj.

           ĉu iam venos pli granda kaprino por doni al mi alian piedbaton kaj nomi min infano? al kia speco de konado marveturus la homo?

           nur se devigata de sklaveco al ia ajn frenezo, ene de la lucideco de mia hodiaŭa libereco, mi ne kredas je eterna vivo.

           tie ĉi mi estas.

           mi estas ĉi tio.

           mi estas nur ĉi tio.

           mi ĉiam estos tio, kio mi nun estadas.

           ĉio tio mi estas.

           post tio, nenio pli. nek silento. nek forgeso.

           nenio.

Visitas: 129