desegnis ricardo garanhani.
Noto: En la komenco de la jaroj 70 mi legis la Dekameronon de Boccaccio. La kvara novelo de la sepa tago memorigis min pri unu el la rakontetoj de mia avino. Mi trovis variantojn rilate lokon kaj detalojn sed la esenco estis la sama. Mi pripensis la aliajn rakontojn de mia analfabeta avino. Mi faris bilancon pri ĉiuj. Kaj konkludis ke kelkajn el tiuj rakontoj mi neniam trovis en libroj. Kaj mi skribis ilin, por ne forgesi. La rezulto estas la verketo Rakontu alian, anjo. La dua rakonto, La Sandalo, estas tiu simila al la novelo de Dekamerono.
Foje estis virino tre bela. Ŝia edzo estis riĉa bienulo kaj ili posedis multajn sklavojn. Tio okazis kiam en Brazilo ankoraŭ estis nigraj sklavoj.
Iam, aperis kolportisto plena je novaĵoj kaj la virino aĉetis hartukon. Enirinte en dormoĉambro ŝi malfaldis la tukon por ĉirkaŭi la hararon kaj rubena ringo falis surplanken. Ŝi lokis la ringon ie kaj kiam li revenis, kelkajn tagojn poste, ŝi diris ke la ringo kaŝiĝis ene de la tuko. Li prenis la ringon kaj rigardis ŝin laŭ tiel speciala maniero ke ŝi tute tremeris.
Unu monaton poste li revenis kaj ŝi aĉetis juvelujon. Li diris ke li volas paki ĝin, ŝi ne volis, sed li tiel insistis ke ŝi konsentis. Ŝi iris al sia dormoĉambro kaj tuj poste sklavino venis kun la pako. La virino estis ege aflikta.
Ĉu ne veras ke la senhontulo metis en la juvelujo mesaĝeton? “Mi volas renkonti la sinjorinon en kaŝita loko.”
Kiam la kolportisto revenis ŝi ne lin ricevis, avertante per iu ke ŝi nenion bezonas. Sed dum la vespermanĝo la bienulo diris al ŝi ke li dungis la kolportiston en la bieno por servi kiel lignaĵisto. Ŝi iĝis plentima sed nenion diris.